Kolkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolkato
(Kalkuto)
bengale: কলকাতা, hindie: कोलकता, angle: Kolkata (Calcutta)
urbo
Plej supera juĝejo en Kolkato
Flago
Oficiala nomo: कोलकता
Kromnomoj: Urbo de Ĝojo, Urbo de Palacoj
Lando Barato Barato
Asocia lando Okcident-Bengalo
Distrikto Kolkato
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Memorindaĵo
Ponto Vidyasagar Setu
Rivero Hugli
Situo Kolkato
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 22° 34′ 11″ N 88° 22′ 11″ O / 22.56972 °N, 88.36972 °O / 22.56972; 88.36972 (mapo)
Areo 185,00 km² (18 500 ha)
Loĝantaro 4 486 679 (2011)
 - de metropolo 15 644 040
Denseco 24 252,32 loĝ./km²
Estiĝo 1690
Urbestro Sovan Chatterjee
Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 700 xxx
Telefona antaŭkodo +91-33-XXXX XXXX
Aŭtokodoj WB 01-79
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Kolkata
Retpaĝo: www.kolkatamycity.com
Portalo pri Barato

Kolkato aŭ Kalkato (hinde कोलकता [kolkata], bengale কলকাতা, oficiala anglalingva nomo ĝis 1999 Calcutta) estas barata havena urbo kun ĉ. 5 milionoj da loĝantoj (14 milionoj en la aglomeraĵo).

Katedralo de sankta Paŭlo en Kolkato
Ĝenerala poŝtofico en Kolkato
Tramo en Kolkato
Muzeo en Kolkato
Avenuo de Mahatma Gandhi

Geografio

Kolkato situas ĉe la delto de la rivero Gango, ĉe la enfluo de ties brako Huglo en la Golfon de Bengalo, parto de la Hinda Oceano. Ĝi estas ĉefurbo de la barata asocia lando Okcident-Bengalo kaj post Mumbajo kaj Delhio la tria plej grando urbo de Barato.

Historio

Inter 1700 kaj 1912 Kolkato estis la ĉefurbo de la brita kolonio Hindujo, poste ĝis 1947 ĉefurbo de Bengalio. En tiu tempo ĝi ricevis la angligitan nomon Calcutta [k'lkata]. En 2001 ĝi oficiale reŝanĝis sian nomon al kolkata. En Kolkato vivis la nobelpremiulo Rabindranath Tagore. La flughaveno de la urbo, iam nomita "flughaveno Dum Dum" laŭ la apuda vilaĝaro, nun nomiĝas laŭ la bengala politikisto "Netaji" Subhash Chandra Bose.

Klimato

Kolkato havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La somero estas varma (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C. Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1582 mm.

Ĝemelurboj

Esperantistoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara