Ludanice
Ludanice, hungare Nyitraludány [njitraludAnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Alto super la marnivelo: 160 m
- koordinatoj: 48° 29′ 48″ N 18° 07′ 05″ O / 48.49667 °N, 18.11806 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 29′ 48″ N 18° 07′ 05″ O / 48.49667 °N, 18.11806 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1830
- Poŝtkodo: 956 11
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Ludanice situas sur ebenaĵo, laŭ rojo (Nitra (rivero) preterfluas), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Topoľčany. La lasta urbo troviĝas 8 km-ojn. La vilaĝo kontaktiĝas kun Dvorany nad Nitrou.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj kuprepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1242 en formo "Ludan". La komunumo ricevis rajton pri bazarado en 1422. Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kiu nuntempe senspure malaperis. En 1608 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Nyitraludány 749 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Ludanice 1874 homoj, (1861 slovakoj, 6 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1761
- skulptaĵo pri Sankta Donato el la 18-a jarcento
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka