Minsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minsko
beloruse: Менск, beloruse: Мінск, ruse: Минск
Urbo
Placo de Sendependeco
Oficiala nomo: Менск
Lando Belorusio Belorusio
Regiono Minska regiono
Distrikto Minska distrikto
Historiaj regionoj
Metroo Metroo de Minsko
Rivero Svislaĉ
Situo Minsko
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 53° 54′ 08″ N 27° 33′ 41″ O / 53.90222 °N, 27.56139 °O / 53.90222; 27.56139 (mapo)
Areo 307,9 km² (30 790 ha)
Loĝantaro 1 829 100 (31.12.2009)
Denseco 5 940,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1067
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 220001-22141
Telefona antaŭkodo +375 17
Aŭtokodoj 7
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Mapo de Minsko
Mapo de Minsko
Mapo de Minsko
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Minsk
Retpaĝo: www.minsk.gov.by

Minsko (beloruse: МінскМенск) estas la ĉefurbo de Belorusio ekde la jaro 1919. Ĝi estas la centro de la minska regiono kaj de distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas borde de la rivero Svislaĉ.

Nomo

La antikva belorusa nomo estas МенскМенеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo divenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).

Kiam Belorusio (tiutempe: Granda Duklando Litova) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Міńsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Міńsk-Mazawiecki, do Minsko nomiĝis pole: Міńsk-LitewskiМіńsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belorusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belorusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.

Historio

Administracia divido

La urbo estas konsistas el 9 distriktoj:

  • Заводскі (zavodski)
  • Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
  • Ленінскі (leninski)
  • Маскоўскі (maskoŭski)
  • Партызанскі (partizanski)
  • Першамайскі (perŝamajski)
  • Савецкі (savecki)
  • Фрунзенскі (frunzenski)
  • Цэнтральны (centralni)

Transporto

Minsko estas granda trafikcentro. Por transportado de pasaĝeroj servas 8 tramaj itineroj, ĉirkaj 70 trolebusaj, pli ol 100 aŭtobusaj, du linioj de metroo kaj multegaj taksioj. La urbo havas kelkajn aŭtobusajn kaj fervojajn staciojn por ligi kun suburboj kaj aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj, du flughavenoj.

Partneraj rilatoj

La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun

Krome la urbodistriktoj Partizan kaj Oktjabr havas partnerajn rilatojn inter alie kun

Esperanto en Minsko

En Minsko Adam Jodko propagandis Esperanton.

Eksteraj ligiloj