Nána

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nána
hungare: Nána
municipo
Oficiala nomo: Nána
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nové Zámky
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Želiarsky kanál
Situo Nána
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 47° 49′ 36″ N 18° 41′ 03″ O / 47.82667 °N, 18.68417 °O / 47.82667; 18.68417 (mapo)
Areo 17,946640 km² (1 794,66 ha)
Loĝantaro 1 216 (31.12.2010)
Denseco 67,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1157
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 943 60
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj NZ
NUTS 556092
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Nána
Retpaĝo: www.obecnana.sk
Portalo pri Slovakio

Nána hungare Párkánynána estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. Ĉeĥe nána popole signifas stulta virino.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Štúrovo-Želiezovce, laŭ fervojo Budapeŝto-Nové Zámky. Štúrovo troviĝas 2 km.

Historio

La unua mencio devenis el 1154. Dum la historio la kampoj apartenis al kapitulo de Esztergom. Ofte okazis inundoj, tial la vilaĝo mem troviĝas iom malproksime de Danubo. En 1910 loĝis tie 1115 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio jam kiel Nána. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1960-1991 la vilaĝo aliĝis al Štúrovo. En 2001 loĝis tie 1162 da homoj (871 hungaroj, 263 slovakoj).

Vidindaĵo

Famuloj

En la iama Párkánynána naskiĝis la unua ina ministro Anna Ratkó.