Okcident-konga arbara-savana mozaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La okcident-konga arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Angolo, Gabono, Kongo Brazavila kaj Kongo Kinŝasa. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj.

Priskribo

Estas savana ekoregiono kiu okupas 413 500 da kvadrataj kilometroj ekde la sudo de Gabono, trairante la sudon de Kongo Brazavila kaj la okcidenton de Kongo Kinŝasa, ĝis la nordo de Angolo. Eta enklavo en la centro de Gabono ankaŭ apartenas al tiu ekoregiono.

Norde ĝi limtuŝas la nordokcident-kongajn malaltaĵajn arbarojn, nordoriente la okcident-kongajn marĉarbarojn, la orient-kongajn marĉarbarojn kaj la centra-kongajn malaltaĵajn arbarojn, oriente la sud-kongan arbaran-savanan mozaikon, sude kaj sudoriente la angolajn mjombarojn, kaj okcidente la angol-eskarpajn savanon kaj duonarbarojn, la centrafrikajn mangrovojn kaj la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn.

Minacoj kaj konservado

La ekoregiono estas krize endanĝerigata.

Vidu ankaŭ


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj