Paymogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Paymogo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Poŝtkodo 21560
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José María Infante Macías (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1,318  (2009)
Loĝdenso 6,16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 44′ N, 7° 21′ U (mapo)37.7405873-7.3462085Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 37° 44′ N, 7° 21′ U (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Areo 214 km² (21 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Paymogo (Tero)
Paymogo (Tero)
DEC
Paymogo
Paymogo
Situo de Paymogo
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paymogo [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Paymogo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. La populara etimologio rilatas la nomon de la vilaĝo al "mago" (magiisto), sed reale la vera etimologio estas portugaldevena: "Paio" = domaro, "mogo" = limo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Paymogueros. La censita populacio en 2009 estis de 1.318 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,16 loĝ/km².

Situo

Paymogo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Andévalo en la okcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 177 m; je 81 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 214 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 44' N, 7º 20' Ok.

Tiu teritorio limas kun Portugalio okcidente ĉe la loko Ribera de Chanza.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Spite malinteligenta rearbarigo per eŭkaliptoj, granda parto de la teritorio estas malferma arbaro de anzinoj, per kies fruktoj nutras sin ĉefe porkoj (industrio de ŝinko) kaj duarange per paŝtejoj ankaŭ ŝafoj. Estas fungo nome surloke "gurumelo", kiu gravas por la ekonomio kaj eĉ estas kerno de funga foiro. Ankaŭ ĉasado gravas.

Historio

La vilaĝo jam estis trapasejo por la vojo el Lisbono al Sevilo dum la 16a jarcento. Poste kreskiĝis danke al kontrabando. Dum la 19a jarcento okazis alia ekonomia okazintaĵo pro la ekspluatado de la minejoj de pirito situaj en Romanera kaj Vuelta Falsa de la municipa teritorio, sed tio ne daŭris pro manko de kapitalo, kaj la komunumo revenis al agrikulturo kaj la kontrabando ĉefe de kafo.

Vidindaĵoj

Estas kastelo konstruita en la 15a jarcento kaj rekonstruita por militoj kontraŭ Portugalio dum la 17a jarcento.

Notoj