Povilas Jegorovas
Povilas JEGOROVAS | |
---|---|
Ŝablono:Flagicon Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-a de marto 1955 en Jauniškiai, distrikto Utena (Litovio) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Universitato Vilno |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • advokato |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | advokato |
Esperantistiĝis en | 1970 |
Povilas JEGOROVAS (naskiĝis la 11-an de marto 1955 en Jauniškiai, distrikto Utena) estas litova advokato kaj esperantisto.
Vivo
P. Jegorovas studis juron en Vilna Universitato (1973-1978). Li perfektrezulte defendis diploman verkon Internacia Jura Statuso de UEA. Depost tio li laboras kiel advokato en Kaunas. Li estis membro de Litova Advokata Kolegio (1978-1991) kaj membro de ties konsilio kaj prezidio (1983-1992).
Esperantista agado
P. Jegorovas ellernis Esperanton en 1970. Ankoraŭ estante studento li ekaktivis en Esperanto-agado. Li estis prezidanto de Vilna junulara E-klubo Juneco (1974-1976), sekretario de SEJM (1975-1979), vicprezidanto de Litova filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-1988), estrarano de ASE (1983-1988).
Dum 1988-1993 li oficis kiel la unua vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), estis estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1995-1998), membo de Elekta Komisiono[1] de UEA (2002-2005).
P.Jegorovas estas prezidanto de LitEA[2] (ekde 1993), komitatatano A[3] de UEA (ekde 1989), ĉefdelegito[4] de UEA en Litovio (ekde 1978), membro de Societo Zamenhof[5] , estrarano de Fondaĵo Zamenhof[6] en Bjalistoko (ekde 2006).
Dank’ al penoj, iniciatemo, kapabloj de P. Jegorovas iaman domon de Aleksandro Zilbernik (bopatro de L. L. Zamenhof) akiris esperantistoj de Litovio (1988). Li estis iniciatinto kaj organizinto de restarigo de Litova Esperanto-Asocio (1988) kaj ĝia membiĝo en UEA (1989). Li organizis en Kaunas 65an kongreson de SAT (1992), estis iniacinto kaj atingis, ke la 90a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Vilno (2005) kaj estis prezidanto de ties LKK [7]. Li organizis en Litovio Baltajn Esperanto-Tendarojn (Tagojn) en 1983, 1986, 1989, 1995, 1998, 2001, 2004, 2007, 2010, 2013. Li zorgis pri fondo de Vilna fako de Litova Esperanto-Asocio (1999). P. Jegorovas strebas al pli intensa integrado de Esperanto-movado en la socion, serĉas formojn por atingi tion. Vastan reeĥon ĝisatendis liaj bonege organizitaj internaciaj aranĝoj en Litova parlamento (Sejmo): la 4a Nitobe-simpozio Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio (2005) kaj la unua Tutmonda Kongreso[8] de Esperantistoj-Ĵurnalistoj[9] (2008).
Danke al penoj de P. Jegorovas multnombraj grupoj de esperantistoj vojaĝas al Universalaj Kongresoj. Memorindas la unua tia vojaĝo per ŝipo al la Universala Kongreso en Bergen (1991). Li mem partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto (1978, 1979, 1982, 1983, 1987-1989, 1991 kaj ekde 1994 – en ĉiuj, ankaŭ ĉeestis multajn internaciajn kaj naciajn E-aranĝoj.
P. Jegorovas publikigis centojn da artikoloj en enlandakaj eksterlanda gazetaro pri E-agado, estis redakciano de Horizonto de Soveta Litovio (1979–1988), Litovio hodiaŭ (1987-1988) kaj Litova Stelo (1991-2005), tradukis libron Neliksi vienišas (Por la homo) de Aloyzas Urbonas kaj Kęstutis Trečiakauskas, kun A. Urbonas li verkis kaj eldonis libron Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto).
Distingoj
- Titolo Internacia Ambasadoro (1995) fare de Asocio de Internacia Amikeco kaj Bonvolo (Usono)[10]
- Honoratesto (1999) de Litovia ministrejo pri kulturo pro meritoj en popularigo de Litovio kaj ĝia kulturo
- Honoratestoj kaj Dankatestoj ricevitaj en 2005, lige kun la 50-jariĝo kaj bona organizado de Universala Kongreso en Vilnius
- Esperantisto de la Jaro (2005) fare de la gazeto La Ondo de Esperanto
pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilnius, pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio, pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo
- Premio Spegulo[12] (2008) de internacia socikultura sendependa revuo en Esperanto Spegulo pro organizaj talentoj kaj kapablo arigi helpopretajn sponsorojn kaj laboremajn samideanojn ĉirkaŭ aranĝoj kun monda signifo (Universala Kongreso en Vilnius, 2005 kaj precipe la unua Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-Esperantistoj, 2008); ankaŭ pro aktiveco de Litova Esperanto-Asocio kaj eldonado de multnombraj libroj.
- Honorinsigno Santaka de la tria grado de urbo Kaunas, 2014
Verkoj
- Esu Esperanto eilinis ("Mi estas soldato de Esperanto", kun Aloyzas Urbonas, 2003)
- Por la homo (traduko el la litova Neliksi vienišas de Aloyzas Urbonas kaj Kęstutis Trečiakauskas, 1988)
Notoj kaj referencoj
- ↑ Elekta Regularo
- ↑ Litova Esperanto-Asocio
- ↑ Statuto, F. Komitato
- ↑ Regularo pri Delegitoj
- ↑ Ĝenerala Regularo
- ↑ Statuto de Fondaĵo Zamenhof
- ↑ Loka Kongresa Komitato (vd. Kongresa Regularo de UEA)
- ↑ Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj
- ↑ Oficiala TTT-ejo de TEĴA
- ↑ Paŭlo Jegorovas 50-jara, Litova Stelo, n-ro 2, 2005, p. 24
- ↑ ricevitaj du atestoj
- ↑ La statuetoj de SPEGULO aljuĝitaj unuafoje!
|