Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Respubliko mamnutras siajn filojn kaj instruas ilin. Pentraĵo de Honoré Daumier, 1848.
Kovrilpaĝo de la verko Η Πολιτεία - De Republica de Platono, dulingva eldono de 1713.

Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica aŭ "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝocezaro.

Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : plenuma povo aŭ ekzekutivo, juĝa povo kaj leĝofara (aŭ leĝodona) povo, kiuj en monarkio estis plej ofte en la samaj manoj. Krom la mallongdaŭra Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. Menciendas ankaŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon.

Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:

Foje la koncepto respubliko estas ligita al la simbolo de la friga ĉapo.

Kazoj

Respublikoj kaj Monarkioj en la aktuala Eŭropa Unio: ruĝe la monarkioj kaj blue la respublikoj

Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, ĉar demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), dum male respubliko povas esti oligarkieca (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte (plutokratio), ekzemple la Venecia respubliko tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarkioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando.

Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duopo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia KonsilioBundesrat.

Laŭ strikta difino, respubliko devas havi nur neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel ĈinioĈilio dum Pinochet estas aŭ estis veraj respublikoj. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito.

Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko.

Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj estas la reprezentantoj de la civitanoj kiuj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda.

Laŭ la influo de diversaj tieaj naciaj lingvoj, oni uzas la terminon respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.

Historio

Dum la filozofia terminaro disvolviĝis en klasikaj Grekio kaj Romio, kiel jam estis notita de Aristotelo estis jam longa historio de urbo-ŝtatoj kun ampleksa vario de konstitucioj, ne nur en Grekio sed ankaŭ en Mezoriento. Post la klasika periodo, ankaŭ dum la Mezepoko disvolviĝis la politikaj sistemoj de multaj liberaj urboj kaj urbetoj denove, kiel okazis ĉe Venecio.

Klasikaj respublikoj

Mapo de la Romia Respubliko

La moderna tipo de "respubliko" mem estas diferenca el iu ajn tipo de ŝtato troviĝanta en la klasika mondo.[1][2] Tamen, estis nombraj ŝtatoj de la Grek-romia antikvo kiuj estas ankoraŭ nomitaj respublikoj. Tio inkludas antikvajn Atenon, Sparton kaj la Romian Respublikon. Dum la strukturo kaj administracio de tiuj ŝtatoj estis tre diferenca el tiuj de ajn moderna respubliko, oni pridiskutas pri la etendon laŭ kiu klasikaj, mezepokaj, kaj modernaj respublikoj formas historian kontinuon. J. G. A. Pocock asertis, ke distinga respublikisma tradicio etendas el la klasika mondo al la nuno.[3][4] Aliaj fakuloj malkonsentas.[3] Paul Rahe, ekzemple, asertas ke klasikaj respublikoj havis formon de regado kun malmultaj ligoj al tiuj de moderna lando.[5]

La politika filozofio de la klasikaj respublikoj ĉiukaze havis influon sur la estonta respublikisma pensaro tra la venontaj jarcentoj. Filozofoj kaj politikistoj kiuj defendis respublikismon, kiaj Machiavelli, Montesquieu, Adams, kaj Madison, ege rilatis al klasikaj grekaj kaj romiaj fontoj kiuj priskribis variajn tipojn de reĝimoj.

La verko de Aristotelo nome Politiko pristudas variajn formojn de regado. Unu formon Aristotelo nomigis politeia, kiu konsistis el mikso de aliaj formoj. Li asertis, ke tio estis unu el la idealaj formoj de regado. Polibio etendigis multajn el tiuj ideoj, denove centre al la ideo de miksita registaro. Plej grava romia verko en tiu tradicio estas De re publica de Cicerono.

Laŭ la tempo, la klasikaj respublikoj estis ĉu konkeritaj fare de imperioj aŭ iĝis kompletaj ŝtatoj ili mem. Plej el la grekaj respublikoj estis aligitaj al la Makedonia Imperio de Aleksandro. La Romia Respubliko etendiĝis spektakle konkerante aliajn ŝtatojn ĉirkaŭ Mediteraneo kiuj povus esti konsideritaj respublikoj, kiaj Kartago. La Romia Respubliko mem iĝis la Romia Imperio.

Aliaj antikvaj respublikoj

Specifaj historiaj kazoj

La libereco gvidanta la popolon (Eugène Delacroix), alegorio de la libereco, kun la moto Liberté, égalité, fraternité kaj la friga ĉapo estas simboloj de respublikismo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Nippel, Wilfried. "Ancient and Modern Republicanism." The Invention of the Modern Republic eld. Biancamaria Fontana. Cambridge University Press, 1994 pg. 6
  2. Reno, Jeffrey. "republic." International Encyclopedia of the Social Sciences pg. 184
  3. 3,0 3,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Ideas2099; $2
  4. Pocock, J.G.A. The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition (1975; new ed. 2003)
  5. Paul A. Rahe, Republics, Ancient and Modern, three volumes, University of North Carolina Press, Chapel Hill, 1994.

Bibliografio

  • Martin van Gelderen & Quentin Skinner, eld., Republicanism: A Shared European Heritage, v1, Republicanism and Constitutionalism in Early Modern Europe, Cambridge: Cambridge University Press., 2002
  • Martin van Gelderen & Quentin Skinner, eds., Republicanism: A Shared European Heritage, v2, The Values of Republicanism in Early Modern Europe, Cambridge: Cambridge U.P., 2002
  • Willi Paul Adams, “Republicanism in Political Rhetoric before 1776,” Political Science Quarterly 85(1970), p397-421.
  • Joyce Appleby, “Republicanism in Old and New Contexts,” in William & Mary Quarterly, 3rd series, 43 (January, 1986), p3-34.
  • Joyce Appleby, eld., “Republicanism” issue of American Quarterly 37(Fall, 1985).
  • Sarah Barber, Regicide and Republicanism: Politics and Ethics in the English Republic, 1646-1649, Edinburgh: Edinburgh University Press, 1998.
  • Gisela Bock, Quentin Skinner & Maurizio Viroli, eds., Machiavelli and Republicanism, Cambridge: Cambridge U.P., 1990.
  • Eric Gojosso, Le concept de république en France (XVIe -XVIIIe siècle), Aix/Marseille, 1998, pp205–245.
  • James Hankins, "Exclusivist Republicanism and the Non-Monarchical Republic," Political Theory 38.4 (August 2010), 452-482.
  • Frédéric Monera, L'idée de République et la jurisprudence du Conseil constitutionnel — Paris: L.G.D.J., 2004 Fnac, LGDJ.fr
  • Philip Pettit, Republicanism: A Theory of Freedom and Government, Oxford: Clarendon Press, 1997, pp. x and 304.
  • J. G. A. Pocock, The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition, Princeton: Princeton University Press, 1975
  • J. G. A. Pocock, “Between Gog and Magog: The Republican Thesis and the Ideologia Americana,” Journal of the History of Ideas 48(1987), p <341>
  • J. G. A. Pocock, "The Machiavellian Moment Revisited: A Study in History and Ideology” Journal of Modern History 53(1981)
  • Paul A. Rahe, Republics Ancient and Modern: Classical Republicanism and the American Revolution, 3v., Chapel Hill: U. of North Carolina Press 1992, 1994.
  • Jagdish P. Sharma, Republics in ancient India, c. 1500 B.C.-500 B.C., 1968
  • David Wootton, eld., Republicanism, Liberty, and Commercial Society, 1649-1776 (The Making of Modern Freedom series), Stanford, CA: Stanford University Press, 1994.
  • William R. Everdell: The End of Kings. A History of Republics and Republicans (1983), rev. ed., University of Chicago Press, Chicago 2000
  • William R. Everdell: From „State“ to „Free-State“. The Meaning of the Word „Republic“ from Jean Bodin to John Adams, 7th ISECS, Budapest 1987; in Valley Forge Journal, Juni 1991
  • Jürgen Habermas: Drei normative Modelle der Demokratie. In: Jürgen Habermas: Die Einbeziehung des Anderen. Studien zur politischen Theorie, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1996
  • Wolfgang Mager, Artikel Republik, in Geschichtliche Grundbegriffe. Historisches Lexikon zur politischen-sozialen Sprache in Deutschland, 5. Auflage, E. Klett, Stuttgart 1972
  • Jean-Michel Ducomte: La République, Les Essentiels, Mailand 2002
  • 2001. Pinto, R.L. Uma introdução ao neo-republicanismo. Análise Social, Vol. XXXVI (Primavera-Verão), 2001 (n.º 158-159), pp. 461–485.
  • 2004. Silva, F.C. Virtude e Democracia. Um Ensaio sobre Ideias Republicanas. Lisboa: Imprensa de Ciências Sociais.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.onderzoekinformatie.nl/en/oi/nod/onderzoeker/PRS1270113 greke http://europa.eu/roadtoconstitution/index_en.htm