Saint-Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la franclingva nordo de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro. Por aliaj signifoj de Saint-Martin vidu Saint-Martin (apartigilo).
Situo de la insulo Saint-Martin
Detala mapo de la insulo Sankta Marteno

La nordo de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro havas la nomon Saint-Martin (france por "Sankta Marteno") kaj estas transmara kolektivo de Francio. La insuloparto Saint Martin havas areon de 59 km² kaj dum la jaro 2002 havis 31.397 enloĝantojn.

La tuta insuloparto estas unu komunumo de Francio. Administra centro estas la loĝloko Marigot, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo".

La alia, suda, parto de la insulo nomiĝas Sint-Maarten kaj estas parto de la nederlanda reĝlando.

Politika statuso

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Martin estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo, kaj kune kun la najbara insulo Saint-Barthélemy (france por "Sankta Bartolomeo") konsistigis arondismenton de Gvadelupo, la "arondismento Nordaj Insuloj" (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Barthélemy, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. La valuto de Saint-Martin estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.