Sieraleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Flago-de-Siera-Leono.svg
La flago de Siera-Leono.

Siera-Leono (angle Sierra Leone) estas ŝtato en Okcidenta Afriko.

Datumoj

  • Landkodo: SL.
  • E-nomo: [o] Siera-Leona Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of Sierra Leone.
  • Etimologio: la landnomo portugallingve signifas "monto de leono".
  • Areo: 71.740 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Ernest Bai Koroma.
  • Ĉefurbo: Fritaŭno (497 mil).
  • Loĝantaro: 4.195 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: angla, vidu ankaŭ jen: Krio (lingvo)
  • Pokapa GNP: 180 $.
  • Valuto: Sieraleona leono.
  • Historio: Dum 1787 la brito G. Sharp kreis ĉi-tie loĝlokon por liberigitaj sklavoj - Freetown (libera urbo). De 1808 la lando fariĝis Brita kolonio. Siera-Leono estas sendependa ŝtato ekde 1961.

Kulturo

Muziko

Hajlajfo (angle highlife) estas danca kaj muzika stilo en Ganao kaj Siera-Leono, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj okcidentafrikaj landoj. La originoj de hajlajfo troviĝas en la 1920-aj jaroj precipe en Ganao. Ekde ĉi tie la stilo disvastiĝis en aliajn landojn de Okcidentafriko. Karakterize por hajlajfo estas elementoj el la ĵazo kaj la uzado de malsamaj gitaroj.

Ekstera politiko

Siera-Leono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Eksteraj ligiloj



Eksteraj ligiloj

greke http://www.sierra-leone.org greke http://www.statehouse-sl.org greke http://public.fotki.com/sierraleone/sl_series/people_of_sierra_leone greke http://www.visitsierraleone.org