Valsorey-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tseudet-Glaĉero)
Valsorey-Glaĉero
Mont Vélan, nutra regiono de
Valsorey- kaj Tseudet-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 587174 / 195416 (mapo)46.9097222222227.2702777777778Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 16′ O; CH1903: 587174 / 195416 (mapo)
Valsorey-Glaĉero (Svislando)
Valsorey-Glaĉero (Svislando)
DEC
Valsorey-Glaĉero
Valsorey-Glaĉero
Map
Valsorey-Glaĉero
Estiĝloko Mont Vélan
Longeco 3,80 km
Larĝeco 0,5 km
Areo 2,37 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) ValsoreyDranse d'Entremont
Rodano
Jara retiriĝo/kresko 51,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Valsorey-Glaĉero (france Glacier de Valsorey, germane Valsoreygletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3,8 km, averaĝan larĝecon de 0,5 km kaj kovras areon de 2.37 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Valsorey-Glaĉero havas sian originon sur la firnkovrita pinto de Mont Vélan sudocidente de la Grand-Combin-Masivo je alteco de 3700 m. La glaĉero fluas unue en granda arko nordorienten kaj poste norden. Ĝian orientan limon formas kresto kun multaj rokpintoj kun alteco de ĝis 3400 m s.m., tra kiuj kondukas la landlimo inter Italio kaj Svislando. Ĝian okcidentan limon formas Mont de la Gouille kun alteco de 3212 m. La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas je alteco de 2400 m. Ĉi-tie troviĝas la fonto de la rivero Valsorey, kiu nutras la riveron Dranse d'Entremont, kiu estas alfluanto de Rodano.

Iama Ligo kun Tseudet-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Valsorey-Glaĉero fluis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo kaj estis tiam nutrita ankaŭ de alia glaĉero je la norda deklivo de Mont Vélan, nome de Tseudet-Glaĉero (france Glacier de Tseudet, germane Tseudetgletscher) kiu hodiaŭ havas longecon de 2,8 km, averaĝan larĝecon de 0,4 km kaj kovras areon de 1,75 km². Tseudet-Glaĉero kiel ununura glaĉero de la Alpoj dum la jaro 2007 ne retiriĝis sed kreskis je 7,0 m.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]