Tutmonda Ĉefurbo de la Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Omaĝo al la inventado de la presilo en Berlino, Germanio.

La Tutmonda Ĉefurbo de la Libro estas ĉiujara titolo kiun la Unesko donas al iu urbo kiel agnosko pro la kvalito de ĝiaj programoj por instigi la disvastigon de libroj, legadon kaj eldonejan industrion. Ĉi tiu agnosko estis kreita en 1996 kaj estis ekdonita en 2001.

Ĉi tiu titolo establiĝis ekde la 23-a de aprilo de ĉiu jaro ĝis la 22-a de aprilo de la tuja sekva (Monda Tago de la Libro).

En la elektoprocezo partoprenas ene de la komitato: la Internacian Unuiĝon de Eldonistoj, la Internacian Federacion de Asocioj de Bibliotekistoj kaj la Internacian Federacion de Librovendistoj). La precipaj kriterioj uzataj por tiu elekto estas:

  • La municipa, nacia kaj internacia influo de la programo.
  • Kvanto kaj kvalito de la sporadaj aŭ plentempaj organizitaj aranĝoj, respektante entute la diversajn verkistojn fare de la kandidatiĝinta urbo en kunlaboro kun profesiaj organizojn, naciaj kaj internaciaj, kiuj reprezentu aŭtorojn, eldonistojn, librovendistojn kaj bibliotekistojn.
  • Kvanto kaj kvalito de ajna alia grava projekto kies celo estu la instigo kaj disvastigo de la libroj kaj legado.
  • Konsenti kun la principoj je liberoj de esprimo, publikigado kaj disvastigado de informoj, menciitaj en la konstituiga Akto de la Unesko sakiel en la artikoloj 19 kaj 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj en la Interkonsento pri la Importado de edukcelaj, sciencaj aŭ kulturaj varoj (Interkonsento de Florenco).

Urboj kiuj ricevis tiun titolon[redakti | redakti fonton]

La sekvaj urboj estis elektitaj mondaj ĉefurboj de la Libro:

Jaro Urbo Lando
2001 Madrido Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
2002 Aleksandrio Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
2003 Nov-Delhio Flago-de-Barato.svg Barato
2004 Antverpeno Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
2005 Montrealo Flago-de-Kanado.svg Kanado
2006 Torino Flago-de-Italio.svg Italio
2007 Bogoto Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
2008 Amsterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
2009 Bejruto Flago-de-Libano.svg Libano
2010 Ljubljano Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
2011 Bonaero Flago-de-Argentino.svg Argentino
2012 Erevano Flago-de-Armenio.svg Armenio
2013 Bangkoko Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
2014 Port Harcourt Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
2015 Inĉono Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
2016 Vroclavo Flago-de-Pollando.svg Pollando