Veľký Kýr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľký Kýr, hungare Nyitranagykér estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La oficiala slovaka nomo estis Milanovce inter 1948-1989.

Veľký Kýr situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas laŭ riverbranĉo Malgranda Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nové Zámky-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 25 km-ojn for.

Historio

Laŭ la restaĵoj la vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis kvadoj, slavoj, fine hungaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1113 en formo Keer, kiu estas unu el la 7 hungaraj triboj. En la 17-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. Inter 1663-1685 ĝi apartenis al Turka Imperio. Poste ĝi malgraviĝis, dume formiĝis Granda kaj Malgranda Kér. En 1910 loĝis tie 1952 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La vilaĝo iĝis hungara limotrapasejo. En 1944 pro la bataloj la pontoj detruiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1949. En 2001 loĝis tie 3190 da homoj (2051 hungaroj, 1125 slovakoj).

Vidindaĵoj