Andújar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andújar
Andújar (Jaén, Andaluzio)
Andújar (Jaén, Andaluzio)
Andújar (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Hispanio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Andújar
Poŝtkodo 23740
Retpaĝaro Andujar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Andújar
Demografio
Loĝantaro 38 769 [1]
Loĝdenso 40,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°2′N 4°3′U  /  38.033°N, 4.05°U / 38.033; -4.05 (Andújar) (mapo) Koordinatoj: 38°2′N 4°3′U  /  38.033°N, 4.05°U / 38.033; -4.05 (Andújar) (mapo)
Alto 212 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 963 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Andújar (Andaluzio)
Andújar (Andaluzio)
DMS
Andújar
Andújar
Andújar
Andújar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andújar [+]
vdr

Andújar [anDUĥar] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 963 km2 kie loĝas 38 769 geloĝantoj, do loĝdenso estas 40.3 loĝ./km2. Ĝi estas industria kaj bone komunikata urbo, nome la tria plej loĝata de la provinco.

Andújar situas je 62 km de la provinca ĉefurbo Jaén kaj ĝi apartenas al la komarko Kamparo de Ĥaeno estante la plej etenda kaj plej nordokcidenta municipo de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas dividita pere de la rivero Gvadalkiviro, tiel ke norde estas la Natura Parko de la Sierra de Andújar apartenanta al Sierra Morena kaj sude la valo kaj la kamparo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Andújar el natura parko.
Urbodomo de Andújar.
Sanktejo de Nuestra Señora de la Cabeza.

Estas restaĵoj de la Paleolitiko, sed ĉefe de la Neolitiko kaj Bronzepoko. En la epoko de Romia Imperio la prospero estis ligita al la ceramiko de terra sigillata. En epoko de Al Andalus jam oni uzis la nunaj nomo (en la emirlando de Mohamedo la 1-a (853) kaj setlejo (fortikita de almohadoj, en la 12a jarcento). La kristanoj akiris la urbon en epoko de la reĝo Ferdinando la 3-a.

Andújar estis okupita en 1808 de la francoj dum la Milito de Hispana Sendependiĝo. La franca generalo Dupont sidejis en Andújar, kaj de tie eliris la francaj trupoj al Bailén kie ili estis venkitaj. Post la malvenko en la Batalo de Bailén, oni subskribis la kapitulacon en Andújar en la palaco Gracia Real.

La 31an de oktobro 1823, Fernando la 7-a, reveninta al Madrido el Kadizo post la batalo de Trocadero, kiu finigis la Liberalan Jartrion, subskribis en tiu urbo la nomitan "Dekreto de Andújar", kiu establis serion de reprezalio kontraŭ tiuj kiuj estis servinta al la konstitucia reĝimo.

En 1873 oni deklaris federalan kantonon, dum liberala revolucio.

En la Hispana Enlanda Milito Andújar estis en la zono de la respublikanoj kaj civilgvardioj kaj iliaj familioj rifuziĝis en la Sanktejo de Nuestra Señora de la Cabeza; okazis sieĝo kaj akra batalo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 38769 geloĝantoj de la municipo Andújar estas 19639 inoj kaj 19130 viroj. En la 963-kvadratkilometra teritorio estas 7 setlejoj, kie loĝas 37345 geloĝantoj, kaj aliaj 1424 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 409, 201 inoj kaj 208 viroj, kaj mortis 280, 138 inoj kaj 142 viroj. Tiel la natura kresko estis 129 (0.3%). La laborkapabla loĝantaro estis 14706 homoj (37.9%).

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo Andújar estas la jenaj kvartaloj:

  • Barrio Montañés
  • El Mercado
  • La Lagunilla
  • Los Belenes
  • Plaza de Toros
  • Polígono Puerta de Madrid
  • Barrio de la Paz (Barrio de la UVA)
  • Barrio San Bartolomé
  • Emperadores
  • La Pastora
  • San Eufrasio
  • Las Vistillas
  • Cuadro de la Virgen
  • Camino del Calvario

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie la unuaranga sektoro gravis por olivarboj, cerealoj, legomoj kaj kotono. Gravis ankaŭ la industrioj rilataj al tiuj. Menciindas la ekonomia gravo de grandformata ĉasado (cervoj kaj aproj) kaj la prilaborado de artmetioj. Gravis ankaŭ la ceramiko, antikva jam el pli ol 2000 jaroj.

Iam estis minoj de uranio. Nuntempe agrikulturo kaj brutobredado kaj iom da industrio. En la mezo de la 20a jarcento estis grava industrio tekstila kaj de konservoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Andújar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007