Bismuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bismuto estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Bi kaj la atomnumeron 83. Ĉi-tiu peza, frakasiĝema, rozkolora-blanka posttransira metalo similas arseno kaj antimono. Bismuto havas la plej malaltan temperatur-konduktecon de ĉiuj elementoj krom hidrargo.

Izotopoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Izotopoj de bismuto.

Dum kiam bismuto estis tradicie estimata kiel la ero kun la plej peza stabila izotopo, bismuto-209, ĝi longe estas suspektita al esti malstabila pro teoria konsideroj. Ĉi tio estis fine demonstraciita en 2003 kiam esploristoj je la Institut d'Astrophysique Spatiale en Orsay, Francio, mezuris la alfa eligan duoniĝtempon de 209Bi al esti 1,9 x 1019 jaroj, kio estas je pli ol 109 fojoj pli longa tempo ol la aktuala pritaksita aĝo de la universo. Pro ĝia eksterordinare longa duoniĝtempo, por preskaŭ ĉiuj aplikoj bismuto povas esti traktata kvazaŭ kiel se ĝi estas stabila kaj ne-radioaktiva. La radioaktiveco estas de akademia intereso, tamen, ĉar bismuto estas unu el kelkaj izotopoj kies radioaktiveco estis suspektita kaj ja teorie antaŭdirita, antaŭ ol detektita en laboratorio.

Ŝablono:Ĝermo-kemio


Vidu ankaŭ