Fundamenta Krestomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fundamenta Krestomatio
Fundamenta Krestomatio
Fundamenta Krestomatio
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1903
Urbo Parizo [1]
Eldoninto Hachette
Paĝoj 461
vdr

Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, unuafoje eldonita en 1903 de L. L. Zamenhof, estis frua kolekto de diversaj modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Fundamenta Krestomatio estiĝis pro la deziro de L. L. Zamenhof doni al sia nova lingvo korpuson, kiu ekzemplus kaj pli precize difinus (ol la 16 reguloj) la novnaskitan lingvon. La verko estis unue eldonita en 1903, 16 jarojn post la publikigo de la lingvo (1887), de la Francia eldonejo Hachette (kiu ankaŭ eldonis multajn aliajn Esperantajn librojn).

Du jarojn poste, partoj de la Krestomatio (Ekzercaro, la Esperanta traduko de la 16 reguloj) estis reeldonita kaj oficialigita en la Fundamento de Esperanto (1905).

Poste, la verko estis multfoje eldonata. Notinda estas la reeldono en 1992 por la Jubilea Kolekto, la 18-a eldono entute, kaj prinotita de Gaston Waringhien.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Eldono de 1992.

La Fundamenta Krestomatio konsistas el ok partoj, kiuj prezentas diversan gamon da ĝenroj, kaj originalaĵoj kaj tradukoj, kontraŭ la fondontoj de la Ido-movado (Otto Jespersen, Louis Couturat), kiuj asertos (la Krestomatio estis eldonita antaŭ la kreo de Ido) ke la internacia lingvo taŭgas ĉefe por simpla kaj scienca komunikado, ne beletro.

La teksto prezentas artikolojn represitajn el La Esperantisto de 1889–1895 kaj el la unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902 [2].

"Ĉiuj artikoloj en Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ - se ili estas skribitaj de aliaj personoj - ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." [3].

El la ok partoj:

  • du (Ⅳ. Rakontoj; Ⅶ. Poezio) temas pri beletro, kaj originala kaj traduka;
  • tri (Ⅰ. Ekzercoj; Ⅳ. Artikoloj pri Esperanto; Ⅷ. Aldono) temas pri la movado kaj pedagogio de la lingvo;
  • kaj tri (Ⅱ. Fabeloj kaj Legendoj; Ⅲ. Anekdotoj; Ⅴ. El la Vivo kaj Sciencoj) temas pri informo aŭ amuzigo.

Ⅰ. Ekzercoj[redakti | redakti fonton]

La Ekzercoj konsistas el 31 pedagogiaj alineoj, prezentanta la lingvon ekde la plej facilaj frazoj (“Leono estas besto”) ĝis la plej malfacilaj (“Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.”). La ekzercoj poste formis la plejparton (de la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto (1905).

Ⅱ. Fabeloj kaj Legendoj[redakti | redakti fonton]

La dua parto de la Krestomatio konsistas el 2 fabeloj de Andersen kaj 5 tradiciaj rakontoj, el kiuj 2 estas Eŭropaj (greka, slava), 2 estas hindaj, kaj 1 estas araba.

Ⅲ. Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

La tria parto konsistas ĉefe el mallongaj spritaĵoj kaj humuraĵoj. Notinda estas mallonga tekstaĵo de Mark Twain, elangligita de S. Borovko.

Ⅳ. Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu parto konsistas el ok rakontoj aŭ noveloj, plejparte tradukita.

  • Nokto (de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko);
  • La hejmo de la metiisto (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshäuser);
  • La forgesita pipo (de A. Edelmann, trad. I. Kaminski);
  • Arturo (rakonto de Vasilij Devjatnin);
  • La nigra virino (el la sveda tradukis B. G. Jonson el Östersund);
  • La karaj braceletoj;
  • Nur unu vorton (L. E. Meier);
  • La porcio da glaciaĵo (Rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando)).

V. El la Vivo kaj Sciencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu paragrafo konsistas el kelkaj prozaĵoj, 4 sciencaj (kalendaro; entomologio; medicino; astronomio) kaj 2 komercaj.

  • Bagateloj: konsistas el kolekto de mallongaj nefikciaĵoj, plejparte sciencaj; sed inkluzivas ekz. “Kio estas vegetarismo”, “La fino de la mondo” (pri la historio de apokalipsismo), “Kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo” (novaĵo), ktp.
  • Fingra kalendaro (J. Grohn). Pri metodo por kalkuli la semajnan tagon de arbitra dato per onia mano.
  • El la poŝto
  • La loĝejoj de la termitoj;
  • Korespondado komerca (de Louis de Beaufront);
  • Kronika katara konjunktivito (el la libro de profesoro E. Fuchs);
  • La sunhorloĝo en Dijon (de Louis Jules Gruey, el la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon). Faka artikolo pri astronomio.

Ⅵ. Artikoloj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu parto, interalie aperas Esperanto-versio de la 16 reguloj de Esperanto, kiu poste oficialiĝos en la Fundamento de Esperanto.

Ⅶ. Poezio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu parto konsistas el granda nombro de poemoj, kelkaj el kiuj estas tradukitaj. Multaj poemoj antaŭe aperis, en malsama formo, en La liro de la esperantistoj (1893). Pri tio, Gaston Waringhien asertas jene:

Citaĵo
 [K]iam, en 1903, [Zamenhof] preparis sian "Fundamentan Krestomation", li decidis tien enmeti, kiel poezian parton, la Liron de la Esperantistoj — certe kun la konsento kaj eble helpo de Grabowski. Kompreneble, li devis rekorekti la "reformitan" ortografion de la unua eldono, kaj jam tio malhelpis lin konservi kelkajn poemojn, ĉe kiuj tia modifo tro profunde ŝanĝus la ritmon aŭ la rimojn. Aliajn pecojn li delasis, verŝajne pro ilia malalta nivelo, aŭ pro la neceso akiri liberan spacon: ĉar al la Liro li volis aldoni du grandajn pecojn poeziajn, la unuan akton de Hamleto kaj la unuan kanton de la Iliado, por reprezenti la draman kaj la eposan muzojn. El la 110 poemoj de la Liro, finfine konserviĝis en la Fundamenta Krestomatio nur 57; estis aldonitaj 11 novaj, el kiuj unu de Zamenhof mem. Jen kelkaj detaloj pri tiu operacio: La Liro komenciĝis per la zamenhofa poemo Al la ‘Esperantisto’, poste sekvis: L’ Espero, Al la fratoj, Mia penso, Ho mia kor’ kaj la 12 tradukoj konservitaj senŝanĝe en la F.K.; sed en ĉi tiu, Zamenhof formetis la unuan poemon, kaj aldonis, inter la du sekvantaj, La Vojo, verkitan nur en Julio 1896. 
— Gaston Waringhien, [4]

Ⅷ. Aldono[redakti | redakti fonton]

La lasta parto konsistas el nur unu himno:

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La junaj esperantistoj malbone konas la valoron de tiu ĉi verko : la neplaĉa aspekto, sub kiu ĝi estis longatempe prezentita, kaj ties elĉerpiĝo jam de multaj jaroj, kaŭzis verŝajne tian staton de la aferoj. Tamen tio ĉi estas tute alia, ol nur historia dokumento. Historia dokumento ĝi ja estas - ĉar ĝi konsistis el artikoloj publikigitaj dum la unuaj jaroj de la movado, inter 1887 kaj 1900, kaj el poemoj samtempe aperintaj kaj kolektitaj de Grabowski en 1893 sub la titolo La Liro de la Esperantistoj (kun kelkaj lingvaj reformetoj); ĉar, krome, la tuto estis korektita de Zamenhof okaze de la libroforma eldono en 1903, por servi "kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj". Sed tiu Krestomatio estas ankoraŭ tute viva kaj interesplena libro : legendoj, rakontoj, spritaj anekdotoj, revaj versaĵoj ktp. liveras ne eksmodiĝintan materialon por distro kaj amuzo; kaj por la pli seriozaj legantoj la tuta parto dediĉita al la historio de la lingvo (El la Unua Libro, Historio de la Provoj de Lingvoj Internaciaj, Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia) konservas ankoraŭ nun sian plenan povon de instruado kaj de pensigado.

Kompreneble, kun paso de la jaroj, kaj kun la elvolviĝo de la lingvo, kelkaj formoj aŭ dirmanieroj de tiu unua periodo arkaiĝis : tial la novaj eldonintoj, kiuj plenigis la manklokon lasitan de la Esperantista Centra Librejo, petis du akademianojn, sron W. Bailey kaj post lia morto, sron W.J. Downes aldoni lingvajn notojn pri tiuj arkaismoj. Oni povas diri, ke, por la plimulto de la okazoj, ili faris tute laŭdindan laboron. Pri kelkaj punktoj tamen, aŭ ili eraris pri la signifo jen de malnova vortaranĝo (ekzemple p. 288 "puŝigi je malhelpoj" ne signifis "esti puŝata de malhelpo", sed ja "kolizii kontraŭ m."), jen de tute regula verbovaloro (ili preteratentis la valoron de ripetado ĉe la at-participo p. 34 n.1., 146 n.3, 148 n.6, 181 n.1 ktp) - aŭ ili malavare atribuas siajn proprajn preferojn al Zamenhof, kiu ilin certe ne aprobis (mi aludas ekzemple la korektojn de "ne devi" al "devi ne", la kondemnon de la pasivsenca infinitivo post "sin lasi" ktp.). Malgraŭ tiuj kritikindaj punktoj, kiuj estas facile ĝustigeblaj, ĉar la lokigo de tiuj notoj sube de la paĝoj klare montras, ke ili ne povas pretendi la aŭtoritaton de la teksto mem, la libro estas do vigle rekomendinda, precipe al tiuj, kiuj volas sincere orienti sin pri la vera Zamenhofa uzado. La klara presado, la bela papero kaj la plaĉa vesto faras cetere el ĝia legado literaturan kaj bibliografian plezuron. 
— 1955, Gaston Waringhien, Sennaciulo, 7(602), p. 6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. bildo : 8-a eldono, 1921
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4347, paĝo 378
  3. El la Antaŭparolo de Zamenhof
  4. Waringhien, Gaston . “Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski”, La nica literatura revuo (eo) 5 (4), p. 155–160. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.