Heliumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Heliumo Heliumo (He) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo He kaj atomnumero 2. Ĝi estas senkolora, senodora, sengusta, inerta. La bolpunkto kaj frostopunkto estas tre malaltaj inter la elementoj, kaj ĝi ekzistas kiel gaso krom en ekstremaj kondiĉoj.

Heliumo estas la dua plej abunda elemento en la universo (la 23 centonoj de la videbla universo).

Estas multo da heliumo en la suno. Fakte, la fuzio de hidrogeno al heliumo kaŭzas la sunan energion. La angla astronomo Sir Joseph Lockyer vidis heliumon en la suno dum eklipso en 1868, kaj nomis la elementon "heliumo" (de la helena helios, "suno").

Heliumo estas tre malpeza gaso. Nur hidrogeno estas pli malpeza. Heliumo estas inerta aŭ nobla gaso, ĉar ĝi ne kuniĝas kun aliaj elementoj. Ĝi likviĝas ĉe la temperaturo de -268,9 oC, nur kvar gradoj super absoluta nulo.

Heliumo estas la gaso en kutimaj balonoj, kiuj ŝvebas ĉar heliumo estas pli malpeza ol la aero.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://environmentalchemistry.com/yogi/periodic/He.html greke http://www.webelements.com/webelements/elements/text/He/key.html greke http://www.webelements.com/webelements/elements/text/He/index.html greke http://education.jlab.org/itselemental/ele002.html