Saltu al enhavo

Junularo Esperantista Brita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el JEB)
Junularo Esperantista Brita
Young British Esperantists
Emblemo de Junularo Esperantista Brita
Lando  Britio
Fondiĝo 1959
Interretejo jeb.org.uk
vdr

La Junularo Esperantista Brita (JEB) estas la asocio en la Unuiĝinta Reĝlando por junaj parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto. Membriĝo estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn kaj kiuj loĝas en BritioNord-Irlando.

La Brita Esperanto-Asocio fondiĝis en 1904 kaj dum la sekvonta duonjarcento ĝi estis la ĉefa organizo por junaj Esperanto-parolantoj en la Unuiĝinta Reĝlando. En 1959, aro de junaj Esperanto-parolantoj fondis JEB kiel la junulara fako de la Brita Esperanto-Asocio. Tiuj aktivuloj inkluzivis Humphrey Tonkin, kiu organizis kursojn kaj renkontiĝojn ĉe la Universitato de Kembriĝo. Kelkaj studentoj, kiuj partoprenis en liaj agadoj, poste fariĝis eminentaj kontribuantoj al la Esperanto-movado, inkluzive de la mondkonata fonetikisto Profesoro John Wells, la nuntempa prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio kaj de la Akademio de Esperanto, prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio kaj eksa sekretario de la Internacia Fonetika Asocio.

Dum la sekvintaj 50 jaroj, la nivelo de aktiveco de JEB iom ondis. Kloplodo revigligi JEB okazis ĉe la Brita Kongreso (BKE) en Glasgovo en 2003 per starigo de Yahoo!-diskutgrupo kaj rompo de la oficiala ligo inter JEB kaj la Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Tamen, JEB ne vere reaktiviĝis ĝis 2006, kiam formiĝis nova komitato ĉe la BKE en Scarborough.

La komitato rekomencis produkti sian antaŭan gazeton Saluton sed decidis ĉesi en 2008. 4-foje jare, JEB skribas raporton pri sia lastatempa agado, kiu aperas en Ĝisdate, la gazeto de EAB. Ekde 2007, la asocio tre videblas interrete, ĉe la retpaĝaro Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine kaj la forumoj Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine. En 2008, JEB denove iĝis la oficiala junulara fako de EAB. Ĉiu-jare la asocio organizas du semajnfinajn renkontiĝojn en Britio por junuloj; JEBanoj ĉeestas ankaŭ multajn aliajn aranĝojn en Britio kaj internacie, ĉefe la Britan Kongreson kaj JES-on.

Prezidintoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.