Saltu al enhavo

Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el José Fernando Berenguer)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Francisco Abella (naskiĝis 1888?; mortis aprilo 1965) estis hispana esperantisto ekde 1907.

Isauro Alvarez (mortis la 12-an de januaro 1954) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Madrido. Li estis edzo de Flora González.

Juan Anguita Galán (naskiĝis 1889?, mortis 1969) estis esperantisto en Jaén.

Julio Antiguedad (mortis 1970) estis esperantisto en Bilbao.

Tomas APRAIZ RIBERAS (naskiĝis la 21-an de decembro 1914, mortis la 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj estis delegito de UEA en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.

Enrique Arnau Prosper (mortis la 15-an de januaro 1989) estis esperantisto en Cheste.

Juan Artagoitia Artagoitia (mortis la 30-an de aprilo de 1969) estis esperantisto en Bilbao.

Emilio Artigas (mortis la 17-a de septembro 1953) estis hispana esperantisto en Zaragozo dum mezo de 20-a jarcento.

Jozefo ARTIGAS LASALA (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.

Dativo Blanco Seco (naskiĝis 1923?; mortis la 2-a de aprilo de 1984), fervojisto, estis esperantisto en Palencia kaj Valladolid ekde 1963.

José Fernando Berenguer estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li tradukis multajn verkojn el la hispana al Esperanto.

Tradukoj

Demetrio Berges María (mortis la 29-an de januaro 1971) fervojisto, estis esperantisto en Zaragozo.

Angel Bolaños Martinez (naskiĝis 1916?; mortis la 31-a de marto 1971) estis esperantisto en Bilbao.

José Maria Carlos Boloix Romanos (mortis la 4-an de oktobro 1993) estis dum multaj jaroj presisto de Boletín kaj multnombraj verkoj en Esperanto.

Fernando Boscá estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Manuel Burgos Mancebo (mortis 1965) estis esperantisto en Jaén dum 20-a jarcento.

Manuel Capiliure Ballester estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto Gramatica, Ejercicios, y Diccionario. Eld. la aŭtoro, San Vicente, 1934(?)
Citaĵo
 Plena gramatiko de Esperanto en hispana lingvo, kun vortaroj Esperanto-hispana kaj hispan-Esperanta. Kiom ni povas juĝi, ĝi estas verko tre bona, kaj multe helpos al hispanaj lernantoj. Traleginte multajn paĝojn, ni vidis nur tri aferojn kritikindajn : la stranga uzo de laŭ (laŭ diras la kuracisto, p. 88), la uzo de spite kiel prepozicio (spite malhelpaĵoj= malgraŭ malhelpaĵoj, ŝpite malhelpaĵojn, p. 106): kaj formoj kiaj mi estos dormigante (dormiganta) la infanon (p. 65). Eble preseraro, sed ripetita. 
— La Brita Esperantisto - Numero 351, Julio (1934)


Pastro Valeriano Casado (naskiĝis la 15-a de decembro 1915 en Castilla; mortis 2008 en Osorno), paroĥestro de Osorno, li eniĝis seminarion en 1938 kaj pastiĝis en la 6-a de junio 1950 kaj estis misiisto en sudo de Ĉinio kaj paroĥestro en Ĉilio.

Alberto Cendra Elias (mortis la 14-a de septembro 1970) estis hispana esperantisto en Villanueva y Geltrú.

Raimundo Cortijo (mortis 1965) estis hispana esperantisto en Lérida dum la 20-a jarcento.

Francisko (aŭ Francisco) Costa (mortis la 9-an de januaro 1952) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Valencia.

Venancio Monsalve de la Cruz (naskiĝis 1913; mortis 2002) estis esperantisto en Madrido.

Alberto Diaz Chapartegui (naskiĝis 1892; mortis la 22-an de oktobro 1984) abelbredisto, estis hispana esperantisto loĝante en Southampton (Britujo). Li estis patro de Amador Díaz, kiu estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. Li lernis Esperanton en Bilbao en 1908, kie li prezidis la lokan grupon dum Hispana Enlanda Milito.



José de Elezcano y Maiztegui (mortis la 8an de junio 1968) komercisto, estis esperantisto en Bilbao ekde 1910. Li estis frato de Manuel de Elezcano y Maiztegui.

Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.

Elezcano kunlaboris en la esperanto-fako kiu aperis ĉiulunde en la ĵurnalo «El Pueblo Vasco» kaj verkis artikojon por kelkajn esperantaj gazetoj.

Kun aliaj membroj de la loka societo de Esperanto, Elezcano fondis la «Grupo Alpinista Esperanto» kaj profitis ties agadon por propagandi Esperanton inter la montgrimpistoj.

Teodoro Elizondo Correa (naskiĝis 1892? , mortis la 16-an de januaro 1967) estis esperantisto en Bilbao. Li estis kunfondinto kaj iama prezidanto de la Esperantista Grupo de Bilbao en la jaro 1905, ekde 1909 li kontribuis en la revuo Nova Sento.

Verkoj:

Alfonso Escamilla Roa (naskiĝis 1912? en Santisteban del Puerto, mortis 2007 en Linares) instruisto, estis esperantisto en Jaeno kaj Pegalajar.

Nicolás López Escartín (mortis 2009) estis hispana esperantisto ekde 1951. Li dum la 1960-a jardeko multe kontribuis por la revuo Boletín, kies redaktanto li estis 1963-1966.


Tradukoj:

Citaĵo
 Jen informplena broŝuro en plaĉa formato, agrabla tipografia aranĝo kaj kun multaj vivaj desegnitaj ilustraĵoj.

La broŝuro donas informojn ne nur pri tio, kion vi povos vidi en la lando, sed ĝi donas ankaŭ multajn valorajn informojn pri la karaktero de la hispanoj, ĝi eĉ diras al vi, kiun opinion havas la hispanoj pri la diversaj specoj de turistoj. Laŭ la teksto en la broŝuro mem ĝi ne estas turisma gvidilo pri Hispanio, nek profunda studo pri ĝiaj estinteco kaj estanteco. Krom neeviteblaj kaj utilaj esceptoj ĝi ne enhavas detalan informadon nek pritraktas detale la historion aŭ nuntempan estadon de la lando, sed ĝi referencas al la fontoj, el kiuj vi povos ĉerpi tiujn detalaĵojn. Ĝi ĵetas rigardojn sur la diversajn terenojn kaj kampojn, kiuj estas interesaj por tiu, kiu ŝatus viziti tiun sunbanitan landon, kiu radikas en malnovega kulturo, kaj kiu havas tiel fierajn tradiciojn. Kompreneble ĝi priskribas la geografion de la lando kaj donas al vi informojn pri la trafikaj kaj pasportaj faktoj. Prezojn kaj monon ĝi traktas kaj donas ankaŭ konsilojn kaj utilajn informojn pri butikumo. Kvankam traktita sur malpli ol unu paĝo la hispana pentroarto estas bone prilumita en superrigardo. Vi ekscias pri la influo de Grekujo kaj Romio. Vi aŭdas pri konstruado de la gotikaj katedraloj kaj pri tio, ke Goya revoluciigis la hispanan kaj universalan pentroarton. En la Prado-muzeo en Madrido oni vidas la plej fabelan pentroverkaron el la universala pentroarto. Kiel atendite priskribo de la taŭroludoj okupas ne malpli ol 5 paĝojn, kiuj donas vivan priskribon. Ankaŭ pri la trijara enlanda milito, kiu kondukis al la nuntempa reĝimo, estas informite. En mia lando la gazetoj informas, ke en Hispanio la komfortaj someraj vestoj kiel ekzemple «la bikinio» estas severe malpermesitaj. La broŝuro kontraŭdiras tion donante konsilojn pri la uzado. Ankaŭ pri salutmanieroj, fumado, trinkado kaj pri invitoj troviĝas multaj konsiloj. La broŝuro finas jene: «Se vi legis la lastan parton de ĉi tiu broŝuro kun iom da atento, permesu al ni, ke ni, krom danki al vi pro tio gratulu al vi kaj al ni. Ni enkalkulas vin kiel amikon, kiu konas nin sufiĉe bone antaŭ ol alveni. Sincere ni diras al vi: Hispanio por vi, amiko». La aŭtoro nomas sin Máximo kaj li mem faris ankaŭ la tutan aranĝon, kovrilon kaj desegnaĵojn, kiuj aperas en du koloroj. La traduko estas farita de Nicolás L. Escartin, kies facile komprenebla lingvo troviĝas sur plej alta nivelo. La prezo estas ridinde malalta, nome 1O pesetoj, kaj mi varme rekomendas al vi nepre aĉeti unu ekzempleron ĉe: Subsecretaría de Turismo.

Ĝi pli ol valoras tiun sumeton. Koran gratulon al la iniciatintoj pri la eldono en la internacia lingvo. 
— IB SCHLEICHER. Boletín n154 (mar 1966)

Justo Estañ Canales (mortis 1999) estis esperantisto en Granado. Li naskiĝis en Callosa de Segura elmigris al Francio en 1928, okaze de industria krizo. En Francio li lernis Esperanton sub la gvido de Lidja Zamenhof. Li vojaĝis tra la Eŭropo en la 1930-a jardeko disvastigante Esperanton ĉefe en Svedio.

Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.

Miguel Fabregas Bargallo (mortis la 4-an de Decembro 1982)

Leonor Fernández-Elizaldé (mortis 1952) estis esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Santander. Ŝi estis edzino de Urbano Gómez Collado.

Antonio Ferrer Soler (naskiĝis 1910?; mortis 1971) estis kunfondinto de la Grupo Laborista de Valencio, kaj en La Laguna. Li partoprenis la agadon de la Esperantista Societo de Tenerifo, kies membro li estis ekde ĝia fondiĝo. Li estis edzo de Consuelo Hervás Navarro kaj patro de Antonio Ferrer Hervás, iama prezidanto de la Esperantista Societo de Tenerifo.

Gerardo Flores (naskiĝis 1914; mortis la 9-an de aprilo 2010) estis esperantisto en Madrido. Membro numero 1 de Madrida Esperanto-Liceo kaj eksprezidanto de MEL kaj de HEF. Li estis unu el la agantoj kiuj efektivigis la aĉeton de oficejo por HEF en 1971 en la centro de Madrido, kaj la homo kiu plej multe donacis al la fonduso por tiu aĉeto.

María Luz Galán (mortis 1971) estis esperantistino en Valladolid.

Antonio Gamboa Sánchez (mortis la 31-a de januaro 1985) estis membro de la loka E-grupo «Fido kaj Espero» de Valladolid, kie li okupis la postenon de vicprezidanto. Li kontribuis finance al la agado de la Grupo. Dank'al sia helpo ĝi sidis, dum pluraj jaroj, en la strato Dos de Mayo. Li, plurfoje, verkis por «Boletín» kaj inter siaj skribaioj, elstaras poezion, kastillingve, enhavante la tutan gramatikon de Esperanto.

Gonzalo Garcia Alvaro (mortis 1982?) estis esperantisto en Madrido.

Juan García Pintado (mortis en la 3-a de februaro 1987) estis esperantisto en Kartageno.

Vicenta Garcia Aguirre estis esperantistino en Hispanujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.

Vicente Garcia Ifarte (1895-1966) estis hispana esperantisto ekde 1913. Li naskiĝis en vilaĝo San Mateo en insulo Ibiza kie movadis, post li translokiĝis al Tarrasa kie li organizis la Hispanan Esperanton Kongreson en 1951.

José Garcia San Pedro (mortis 1982) estis hispana esperantisto.

Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA [2] ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".

Prof. Dr. Rafael Gastón Burillo (mortis 1963) estis hispana denaska esperantisto. Li estis unu el la gefiloj de Emilio Gastón. Li kaj liaj fratinoj laŭ la UEA-jarlibro de 1966 estis la unuaj flue parolantaj denaskaj esperantistoj en la mondo.

Herminia Gil Alvarez (mortis 1998) estis esperantistino en Zaragozo ekde la 1950-a jardeko.

Felix Gómez Martín (mortis 2002) aeronaŭtika inĝeniero, estis esperantisto ekde la 1940-a jardeko. En 1953 li kun aliaj fondis Madridan E-Klubon, kiu en 1962 ŝanĝis sian nomon al Madrida E-Liceo, kies prezidanto li estis 1967-1968.

Flora González (mortis 1969) estis esperantistino en Madrido. Ŝi estis edzino de Isauro Alvarez.

Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.

Rafael Gonzales (mortis 1949) estis hispana esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis la unua delegito de IEL en Hispanio.

Ferdinando González Guardiola (mortis la 22-an de junio 1972) estis hispana esperantisto.

José Ernesto Guillem Tarín (mortis 1971) estis esperantisto en Valencio.

José Guio Fierro (naskiĝis 1918?; mortis la 15-a de decembro 1975) estis esperantisto en Zaragozo.

Amelia Hernando de Gil Contreras (mortis 1971) estas esperantistino en Valladolid.

Rafael Herrero Arroyo (mortis 1983) estis esperantisto en Moyá, Valencio. Li estis prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio ekde 1954 ĝis 1962.

Ramón Herrero Arroyo (mortis la 9-an de januaro 1973) estis esperantisto en Valencio, frato de Rafael Herrero.

Concepción Iglesias Diez (mortis 1970) estas esperantistino en Valadolido, patrino de Tinuca Tranque.

Arturo Jiménez en 2008

Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Engracia Juliá de Ricou (mortis 1970) estis esperantistino, edzino de Ramón Ricou Pujadas.

Cirilo Lapeña (mortis 1970) estis esperantisto en Bilbao.

Joaquin López Herrero (mortis la 7-an de februaro 1981) estis esperantisto en Madrido, kie helpita de kelkaj samideanoj, fondigis la lokan societon Madrida Esperanto-Klubo (poste Madrida Esperanto-Liceo) en 1953. En 1975 li translokiĝis al Albufereta (Alicante).

Pastro Jozefo López Gozálbez (mortis la 11-an de novembro 1974) monaĥo, iama estro de la franciskanaj monaĥejoj de Alcoy, Cullera kaj Valencia estis hispana esperantisto. Okaze de mesoj dum la esperantistaj solenaĵoj li predikis en Esperanto.

Nicolás López (mortis la 6-a de junio 1967) estis esperantisto el Zaragoza. Li estis patro de Nicolás López Escartin.

Julián de Maguregui (mortis 1969) estis esperantisto en Bilbao dum la 20-a jarcento.

Miguel Manteca López (1913-1981) estis hispana esperantisto.

Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997) estis tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).

Carlos Martínes Fernández estis hispana esperantisto en Sevilo ekde 1911. Li gvidis diversajn E-kursojn ĉe la [[Reĝa Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando]], kaj estis ankaŭ dum multaj jaroj Delegito de UEA.

Alberto Menéndez Gonzáles (naskiĝis 1893 en Gijon) estis hispana esperantisto. Li lernis Esperanton de Francisco Menéndez Rua en 1908. En Gijon, li fondis la Esperanto-grupon ĉe la «Ateneo Jovellanos», organizis diversajn Esperanto-Ekspoziciojn kaj la Kongreson de Esperanto en Gijon en la jaro 1955.

Francisco Menéndez Rua (naskiĝis 1870?; mortis 1953) estis hispana pioniro de esperanto. En 1906 li fondis la iama Reĝa Asturia Esperanto-Asocio kaj fondis ĉe la Centro Katolika, la Grupon «Astura Esperanstista Asocio» en Gijon.

David MINGUILLON estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.

Jozefo Santiago Molina (naskiĝis la 2-an de marto 1897; mortis la 10-an de Majo 1967) estis esperantisto el Valencio. Antaŭ la dua mondmilito, aktive li kunlaboris dum la florantaj tagoj de la Grupo. Post la konflikto, li tute sin dediĉis al lernado de la rusa lingvo, kaj lia agado en la esperanta kampo malpliiĝis, sed neniam li forlasis la movadon.

Pilar Molins Tomás (naskiĝis 1889?; mortis la 28-an de februaro 1983) estis esperantistino ekde 1915. Ŝi estis edzino de Sebastià Alberich i Jofré.

Julio Mongada Rosenora estis hispana esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj:

Jesús Morán Alvarez (mortis 1969) estis esperantisto en Bilbao dum la 20-a jarcento.

Francisco Moreno (mortis 1969) estis esperantisto en Valencia.

Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999) estis delegito de UEA, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).

Javier MUÑOZ i COTORÉ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis violonon.

Pedro Naranjo Terán, industriisto, (naskiĝis la 3an de aprilo 1887, mortis 1968), estis esperantisto ekde 1917 en Jerez de la Frontera. Li paroladis pri Esperanto en la estinta jereza Ateneo kaj en la Nacia Porblindula Organizaĵo. Dum la ekzistado de la «Revista del Ateneo», li verkis ĉiumonate artikuleton en Esperanto.

Maria Camino Tomás Navascues (naskiĝis 1898?; mortis 1964) estis esperantistino en Pamplono dum la 20-a jarcento.

Pastro Julián Nieto Tapia (mortis la 24-an de majo 1970) estis esperantisto en Zaragozo ekde 1933.

Mariano Ocaña Ortega (mortis en 1969) estis hispana esperantisto loĝante en Bezons Francio.

José Orós Gimeno (mortis la 16-an de februaro 1971) advokato, estis esperantisto en Zaragozo ekde 1922. Li estis prezidanto de Esperanto-grupo “Frateco", redaktis bultenon de la Hispana Esperantista Konfederacio "Progreso Esperantista", fondita en 1931 kaj organizanto de la 15a Hispana Kongreso de Esperanto en 1954.

Francisco Orts Parach (mortis 1983) estis hispana esperantisto.

Juan de Otaola Faón (mortis la 1-an de novembro 1974) estis esperantisto en Bilbao.

Fernando Oyarzábal Tejada (naskiĝis 1926?, mortis 1971) estis esperantisto en Bilbao.

Rafael Palacios Herranz (naskiĝis 1913?; mortis la 4-a de aprilo 1984) estis esperantisto en Bilbao. Li estis diversfoje sekretario kaj estrarano de loka asocio.

José de Palma Andrés (mortis 1971) estis esperantisto en Valladolid, kie li estis kasisto de loka grupo Fido kaj Espero.

Salvador PALOMARES (mortis 1937) iniciatinto de la Esperanto-movado en Tabernes de Valldigna (Valencio), li mortis kiel regula soldato en la fronto de Madrido en 1937.

Vicente Palomares (naskiĝis 1912?; mortis la 21-a de septembro 1949) estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Tabernes de Validigna.

Marcelina PALOMO (naskiĝis en 1911, mortis la 20-an de februaro 2000) estis dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Ángel Figuerola Auque (prezidinto de HEF, 1970-1978), kiu aktivis en Madrido.

José Pastor Torregrosa (naskiĝis 1916?; mortis la 20-a de aŭgusto 1986) estis esperantisto en Novelda.

José Efrén Pedraz Palacio (mortis 1952) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Kapitano Jean Peletier (mortis 1964) aviadisto, estis hispana esperantisto dum la 20-a jarcento. Li estis oficiro de la Honora Legio.

Angel Pérez Saura (naskiĝis 1928?; mortis la 24-an de Februaro 1971) estis esperantisto en Valencio. Li estis sekretario Hispana Esperanto-Federacio kaj redaktoro de Boletín. Li tradukis “Platero y yo” .

Vicent PERIS Sifres (naskiĝis en 1919) loĝis en Tavernes de la Valldigna[3] , zorgis pri la urba biblioteko kaj aktivis tie. Estas fama ĉar li kunkreis la surskribon farita sur monta ŝtono "Antaŭen esperantistoj" en 1933 sed ĝis 2017 ne estis malkovrita ke ĝi estis Esperanta surskribo.

Vicente Perles Moncho (naskiĝis 1892; mortis la 19an de julio 1963) estis kataluna esperantisto dum la 20-a jarcento en Tarbeno.

Jose Manuel Pinedo Rodriguez (mortis la 26-an de julio 1980) estis esperantisto en Santander.

Juan Miguel Piquero (mortis 1980) estis esperantisto en Valladolid ekde 1966. Li estis ano de Grupo «Fido kaj Espero».

Marina Piquero Muñiz (mortis la 30-a de januaro 1996) estis esperantistino en Gijón.

Frederico Poveda Pérez (mortis la 12-a de februaro 1968) kuracisto, estis esperantisto en Valencio.



José Rodriguez Arés (mortis la 5-a de aprilo 1968) estis hispana esperantisto.

Agustina Roca Mas (naskiĝis 1907:mortis 1977) estis hispana esperantistino en Malago.

Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.

Àngel RIBAS MARTI estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis akordionon.

Lucia Rolet estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ŝi estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas gambovjolon.

Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.

Arturo Ruiz Sánchez (mortis la 29-a de decembro 1979) estis esperantisto en El Morche.

Manuel Ruiz Maza (mortis la 2-an de aŭgusto 1981) estis hispana esperantisto.

Ramón de Salas Bonal estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko:

Anna Maria SÁNCHEZ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas perkutilojn.

Pilar Rebullida de Sancho Izquierdo (mortis la 31-an de aŭgusto 1972) estis esperantistino en Jaca. Ŝi estis edzino de Miguel Sancho Izquierdo.

Andrés San Pedro González (naskiĝis 1890(?), mortis la 13an de marto 1969) estis esperantisto en Bilbao. Li estis ano de Grupo Esperantista de Baracaldo.

José Sastre Lago (mortis la 17-an de julio 1967) estis esperantisto, ano de la Grupo Fido kaj Espero de Valladolid.

José Sempere (mortis 1952) estis esperantisto en Valencia dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis filo de Fernando Soler Valls .

Jozefo Serrano ( mortis 1937) estis hispana esperantisto, kunlaboranto de ĵurnalo Popola Fronto. Leŭtenanto de la Popola Armeo, li mortis en la aragona fronto, en batalo kontraŭ la faŝisma armeo dum Hispana Enlanda Milito.

Conchita Soler (mortis 1966) estis hispana esperantistino. Ŝi estis filino de Fernando Soler Valls kaj fratino de José Sempere (Valencia).

Fernando Soler Sempere (mortis la 17-an de Oktobro 1966) estis hispana esperantisto. Li estis filo de Fernando Soler Valls kaj frato de José Sempere (Valencia).

Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.

Lorenzo Til (naskiĝis 1911?; mortis la 19an de septembro 1971) estis esperantisto en Zaragozo.

Alfonso TUR THOMAS (naskiĝis en 1918, mortis la 2-an de januaro 2002 post longa malsano) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto. Lia filo Alfons Tur estas denaska Esperanto-parolanto kaj multe aktivas en la kataluna esperanto-movado, interalie kiel estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio.

Pep TORDERA (plennome Josep Tordera i Bordas) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li kun Xavier Rodon i Morera estas fondinto kaj poste dum pluraj jaroj estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis gitaron kaj kantis.

Fernando de la Torre Rodriguez (naskiĝis 1891?; mortis 1987) estis esperantisto en Baena.

Clementina Tranque Iglesias (mortis la 31-an de julio 1984) estis esperantistino en Vallodilid. Ŝi partoprenis en la unua elementa kurso okazinta en Valladolid 1958. Ŝi apartenis al la estraro de «Fido kaj Espero» deĵorante en diversaj postenoj.

LeandroTrujillo Casañas esperantisto de Tenerife.

Verkoj

Francisco Uceda Flores (mortis la 10-an de aŭgusto 1995) instruisto, estis esperantisto en Baeza.

Jacinto Ureña Antón (naskiĝis 1914?; mortis la 28-an de septembro 2001) instruisto, estis esperantisto en Vailladolid ekde 1960. Li estis estrarano de loka grupo Fido kaj Espero en diversaj estrar-postenoj.

Luz VÁZQUEZ SOUTO estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis fluton kaj kantis.

Evaristo Verdú Gisbert (mortis 1993) estis esperantisto en Alicante.

Alfredo Villa y Villa (mortis la 7-an de aprilo 1969) estis esperantisto en Gijón. Li estis ano de la Organiza Komitato de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto en 1955.

Rafael Vizcaino Olcina (mortis la 3-a de januaro 1973) estis esperantisto en Valencia ekde 1912.

  1. Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2006-10-07.
  2. Kontrolo: 2006-10-07.
  3. https://lacotorradelavall.blogspot.com/2017/11/reportatge-unes-notes-sobre-lesperanto.html