Saltu al enhavo

Kronologio de la Bahaa Kredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por klarigoj pri la datoj, vidu la artikolojn de VIKIPEDIO pri la kalendaroj islama kaj bahaa

Kronologio de la diversaj epokoj de la Bahaa Kredo (desegnis Eric Coffinet)

En Sia Persa Bajano (Bayán) la Báb skribas, ke Adamo ne estis la unua homo kaj ke multe da homaj generacioj vivis antaŭ li. Por la bahaanoj Adamo estas la unua profeto de spirita ciklo de la homaro, la "Ciklo de la Profetaĵoj", kiu komenciĝis 12210 lunajn jarojn antaŭ la Báb (laŭ la http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm Persa Bajano 3/13]) kaj finiĝis per la islama revelacio de Mohamedo, titolita kiel la "Sigelo de la Profetoj" (Khátam an-Nabiyyín) en la korana verso 33/40.

Por la bahaanoj la Revelacio de Dio al la homaro estas progresa kaj senfina pere de la Diaj Mesaĝistoj, kiuj de tempo al tempo manifestiĝas kiel la ĉiutaga kaj senfina sunleviĝo (laŭ la Persa Bajano 6/12; 7/15; 8/1). Ĉiuj tiuj "profetoj" manifestas la samajn kvalitojn diajn, konfirmas la pasintajn "profetojn" kaj anoncas la venontan.

Kiel montras jam la nomo Báb (arabe : la "Pordo") en la araba lingvo "باب" (oAo), Li estas la ĉarniro inter du spiritaj cikloj de la homaro : antaŭ Li finiĝis la infanaĝo de la homaro kaj post Li komenciĝas ĝia matureco dum kiu plenumiĝos la profetaĵoj de la religioj anoncantaj la "Oran Eraon" aŭ la "Regnon de Dio".

Laŭ la aserto de 'Abdu'l-Bahá [1], tiu ciklo de "Splendoro", de la plenumiĝo (arabe : Bahá' ) daŭros dum almenaŭ 500 000 jaroj, kaj en ĝi sinsekve manifestiĝos en la estonteco multaj "profetoj" por gvidi la disvolviĝon de la homaro.

Tiu Bahaa/Splendora Erao (B.E.) komenciĝis en 1844, kiam la Báb deklaris Sian mision. La misia vivo de la Báb daŭris ĝis Lia martira morto en 1850. La leĝoj, kiujn Li revelaciis, estos validaj ĝis la alveno de "Tiu, Kiun Dio Manifestos" (laŭ la Persa Bajano 7/13) : tiam finiĝos la "Ekonomio" de la Báb, kiu estos anstataŭita de la "Ekonomio" de "Tiu, Kiun Dio manifestos".

La bahaanoj kredas, ke "Tiu, Kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb, estas Bahá'u'lláh. Li asertis, ke Li ekkonsciis pri Sia Misio dum Sia mallibereco en la subtera prizono Síyáh-Chál de Teherano fine de 1852. La misia vivo de Bahá’u’lláh daŭris 40 jarojn da ekzilo ĝis Lia forpaso en 1892, kaj la leĝoj, kiujn Li revelaciis (Lia "Ekonomio"), validos dum almenaŭ 1000 jaroj (Kitáb-i-Aqdas, verso 37 [2]) ĝis la apero de la sekvonta "profeto" aŭ "manifestiĝo".

La bahaanoj dividas la Bahaan Eraon je pluraj partoj:

  • De la deklaro de la misio de la Báb (1844) ĝis la morto de 'Abdu’l-Bahá (1921), etendiĝis la "Heroa aŭ Apostola Aĝo", dum kiu naskiĝis la Kredo kaj aktivis ĝiaj centraj personecoj.
  • Sekve komenciĝis la "Aĝo de Formiĝo" de la Bahaa Kredo paralele al la unuiĝo de la homaro. Dum tiu aĝo la Bahaa Komunumo disvolviĝas per sinsekvaj planoj plurjaraj sub la gvidado unue (de 1921-1957) de la Gardanto de la Kredo Shoghi Effendi, poste (de 1957-1963) por iom da tempo de la Manoj de la Afero, kaj fine (ekde 1963) de la Universala Domo de Justeco.
  • Post tiu "Fera Aĝo" iam establiĝos la "Ora Erao" anoncita de ĉiuj religioj.
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  • je la 12-a de novembro (2-a de Muḥarram 1233 p.H.) Bahá'u'lláh naskiĝis kiel Mírzá Ḥusayn `Alí Núrí en Teherano (Ṭihrán), la ĉefurbo de Persio.
  • je 1817-1818 (dum la jaro 1233 p.H.) en la persa urbo Qazvín naskiĝis F̣átimih Baraghání, kiu estis influa poetino kaj teologino de la Baba Kredo, pli konata per sia titolo Ṭáhirih (la "Pura").
  • je la 20-a de oktobro (1-a de Muḥarram 1235 p.H.) Báb naskiĝis kiel Siyyid Mírzá `Alí-Muḥammad Shírází en la persa urbo Ŝirazo. La naskiĝoj de Báb kaj de Bahá’u’lláh estas konataj kiel la ”Ĝemelaj Festoj” de la Bahaa Kredo laŭ la islama kalendaro (2-a de Muḥarram 1233 p.H. kaj 1-a de Muḥarram 1235 p.H.)
  • Shaykh Aḥmad mortis kaj Siyyid Káẓim fariĝis la gvidanto de la sekto Shaykhí .
  • naskiĝo de Fáṭimih Khanum, kiu estis la dua edzino de Bahá'u'lláh kaj titolita de Li kiel Mahd-i-'Ulya.
  • Siyyid Káẓim mortis. Antaŭ sia morto, li instigis siajn disĉiplojn al serĉado de la Promesito : Al Qá’im (Tiu leviĝanta) / Al Mihdí (Tiu gvidata)
  • je la vespero de la 3-a de aprilo, laŭ atesto de Sia edzino, Báb ekkonis Sian unuan sperton mistikan.
  • je la 23-a de majo Báb deklaris Sian mision en Shíráz al Mullá Ḥusayn-i-Bushru'í.
  • je la sama nokto de la 23-a de majo naskiĝis `Abdu'l-Bahá, la unua filo de Navváb kaj Bahá'u'lláh, kiel ‘Abbás Effendi. Li estis poste titolita de sia patro kiel la "Plej Granda Branĉo" (Ghusn-i-A‘ẓam), la "Mistero de Dio" (Sirru'lláh), kaj la "Mastro" (Sarkár-i-Áqá), sed post la forpaso de Bahá'u'lláh en 1892 li alprenis la titolon 'Abdu'l-Bahá (Servanto de Baha).
  • Je la fino de septembro, Bahá'u'lláh fariĝis babano.
  • je septembro limigoj estis truditaj al la Baba Movado en Ŝirazo, post kiam la Báb mem publike deklaris, ke Li estas la "Promesito" (Al-Mihdí) atendita de la islamanoj.
  • je novembro la londona ĵurnalo The Times (Tajmzo : la tempoj) publikis novaĵojn pri Babismo por la unua fojo en Okcidento.
  • naskiĝis Bahíyyih Khánum, filino de Navváb kaj Bahá'u'lláh.
  • je septembro Báb foriris de Ŝirazo al Esfahano (Iṣfáhán).
  • je julio Báb estis enprizonigita en la persa fortikaĵo de Máh-kú kaj verkis la Bajanon.
  • Bahá'u'lláh kaj Fáṭimih Khánum geedziĝis en Teherano.
  • je la 2-a de februaro mortis Mullá Ḥusayn dum la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.
  • je la 10-a de majo finiĝis la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí post interkonsentita kapitulaco. La venkintoj promesis liberecon al la babanoj sed tuj rompis sian ĵuron kaj mortigis multajn el ili.
  • je la 16-a de majo Quddús estis torturita kaj ekzekutita.
  • je la tagmezo de la 9-a de julio Báb estis publike pafmortigita en la kazerno de la persa urbo Tabrizo.
  • pluraj ĵurnaloj informis kaj raportis pri Babismo en Britio kaj Usono dum aŭtuno.

1851 PK / 7-8 BE

[redakti | redakti fonton]
  • La D-ro kaj pastro Austin Wright sendis al la Usona Societo pri Orientaj Studoj (American Oriental Society) skribojn de Báb kaj leteron/artikolon pri eventoj rilatantaj kun Babismo. Li skribis la leteron en februaro kaj oni publikigis ĝin en junio, ankaŭ en ĵurnalo de Vermonto.
  • je la 15-a de aŭgusto du junaj babanoj kolerigitaj, laŭ siaj propraj decidoj, provis mortigi la Ŝahon Náṣiri’d-Dín sed fiaskis. Reprezalie pluraj miloj da babanoj estis ekzekutitaj, inkluzive Ṭáhirih kaj Siyyid Ḥusayn-i-Yazdi, kaj ankaŭ Bahá'u'lláh estis arestita.
  • je la 15-a de oktobro, dum Bahá'u'lláh estis enprizonigata en la subtera karceraĉo Síyáh-Chál de Teherano, Li ricevis por la unua fojo laŭ Siaj asertoj la anoncon, ke Li estas "Tiu, Kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh) anoncita de Báb.
  • naskiĝis en Bagdado Mírzá Muḥammad `Alí, filo de Fáṭimih Khánum kaj de Bahá'u'lláh. Li estis poste titolita de sia patro kiel la "Pli Granda Branĉo" (Ghusn-i-Akbar).
  • je la 12-a de januaro Bahá'u'lláh ekzile foriris de Tehrano al Bagdado (Baghdád), dum tre malvarma vintro.
  • je la 8-a de aprilo Bahá'u'lláh kaj Liaj kunuloj finfine alvenis en Bagdadon.
  • je la 10-a de aprilo Bahá'u'lláh ermitiĝis ĉe la montaroj de Sulaymáníyyih en Kurdistano pro kreskantaj konfliktoj inter Li kaj Lia duon-frato Mírzá Yaḥyá, kiu titoliĝis Ṣubḥ-i-Azal ("Mateno de Eterneco").
  • Henry Aaron Stern publikigis libron, kie estas menciita "Babo, la persa socialisto" (Baba, the Persian socialist), en kelkaj paĝoj.
  • je la 19-a de marto kaj post du jaroj da ermitiĝo en Kurdistano, Bahá'u'lláh revenis al Bagdado pro la peto de 'Abdu'l-Bahá por denove gvidi la baban komunumon.
  • Mary Sheil kaj Sir Justin Sheil publikigis libron titolitan Glimpses of the Life and Manners in Persia (Ekrigardoj al vivo kaj kutimoj en Persio), kiu entenas dek-kvar-paĝan parton pri Babismo.
  • Bahá'u'lláh skribis alian mistikan verkon : la Sep Valoj.
  • Bahá'u'lláh skribis la Libron de Certeco dum 48 horoj fine de 1861 aŭ komence de 1862
  • je la 10-a de majo la persa ambasadoro petas de la otomana registaro la transloĝigon de la babanoj al loko pli fora je Persujo.
  • de la 22-a de aprilo (13-a de Jalál 20 BE) ĝis la 3-a de majo (5-a de Jamál 20 BE) Bahá'u'lláh deklaris al Siaj kunuloj, ke Li estas "Tiu, Kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh) anoncita de Báb. Tio okazas dum la dek-du tagoj, kiujn Bahá'u'lláh pasigis ĉe Bagdado en la ĝardeno de Najíbíyyih, kromnomita la Ĝardeno de Riḍván, ĵus antaŭ Sia ekzila foriro al Konstantinopolo.
  • je la 16-a de aŭgusto Bahá'u'lláh alvenis al Konstantinopolo (la Ĉefurbo de la Otomana Imperio, nuna Istanbulo), kie Li restadis dum kvar monatoj.
  • je la 12-a de decembro Bahá'u'lláh estas ekzilita al Adrianopolo, nuna Edirne, en la eŭropa parto de Turkio), kie Li restis ĝis 1868.
  • Bahá'u'lláh skribis la Epistolon al Ahmad (Lawḥ-i-Aḥmad), kiu enhavas gravan potencon laŭ Shoghi Effendi.
  • la franca grafo Arthur de Gobineau publikigis librojn en la franca lingvo pri Babismo.
  • Bahá'u'lláh sendis leteron al la Ŝaho de Persujo Náṣiri’d-Dín, kaj Lia letero-portanto Badí‘ estis torturita kaj ekzekutita.
  • je la 23-a de junio Mirzá Mihdí mortis post falo tra nebarita aperturo de tegmento en la prizono de Akko.
  • mortis Ásíyih Khánum (Navváb).
  • ‘Abdu'l-Bahá verkis libron en araba lingvo pri vivo kaj agado de Báb : Travellers's Narrative (Rakonto de Vojaĝanto), kiun oni poste tradukis kaj publikigis en 1891.
  • je la 29-a de majo forpasis Bahá'u'lláh en la Domego de Bahjí, kie Liaj fizikaj restaĵoj estas entombigitaj kaj kiu estas la Kiblo por la bahaanoj. Naŭ tagojn post Lia forpaso oni malsigelis kaj legis publike la testamenton, kiun propramane skribis Bahá'u'lláh kaj kiun Li titolis "La Libro de Mia Interligo" (Kitáb-i-'Ahdí). Per tiu testamento Bahá'u'lláh elektis Sian unuenaskitan filon 'Abdu'l-Bahá' 'Abbás (arabe: "Servanto de Bahá' "), kiel la "Centron de Sia Interligo" por gvidi la bahaan komunumon kaj kiel la unusolan interpretiston senararan de la Siaj skribaĵoj.
  • mortis Fáṭimih, la dua edzino de Bahá'u'lláh.
  • mortis Samadiyyih, la filino de Fáṭimih kaj de Bahá'u'lláh (ĉar estas kalendaraj diferencoj, tio eble okazis en 1905).
  • en septembro ‘Abdu'l-Bahá estis liberigita malgraŭ pasinta kondamno al puno de dumvivaj ekzilo kaj mallibereco. Li estis 64-jaraĝa.
  • je la 11-a de aprilo ‘Abdu'l-Bahá alvenis en Nov-Jorko por viziti Nord-Amerikon.
  • je la 29-a de aprilo mortis Mírzá Yaḥyá en Famagusto (Kipro), kaj estis enterigita kiel islamano. Li ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato Bahá'u'lláh, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine skismo ene de la baba komunumo inter la sekvantoj de Bahá'u'lláh (bahaanoj = bahá'í ) kaj la sekvantoj de Mírzá Yaḥya (azalanoj = azalí ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kun titolo Ṣubḥ-i-Azal ("Mateno de Eterneco").
  • ‘Abdu'l-Bahá lokis la unuan angul-ŝtonon de la nord-amerika Ador-Domo (Mashriqu’l-Adhkár t.e. "Tagiĝejo de la laŭdoj al Dio"), planita en Vilmeto (Wilmette, en la usona ŝtato de Ilinojso).
  • je la 5-a de decembro ‘Abdu'l-Bahá adiaŭis Nord-Amerikon kaj ŝipe reveturis al Eŭropo.
  • je la 12-a de junio ‘Abdu'l-Bahá alvenis al Egiptujo. Post ses monatoj li revenis al Ĥajfo.

‘Abdu'l-Bahá verkis la unuajn ok epistolojn el la kvardek "Epistoloj de la Dia Plano".

‘Abdu'l-Bahá verkis ses pliajn epistolojn de la "Epistoloj de la Dia Plano".

je la 19-a de septembro ‘Abdu'l-Bahá estis minacita je morto ĵus antaŭ la detruo de la otomanaj militfortoj dum la batalo de Megiddo. [4] Arkivigite je 2007-06-11 per la retarkivo Wayback Machine

  • je la 28-a de novembro ‘Abdu'l-Bahá mortis en Ĥajfo kaj nomumis kiel "Gardanton" sian nepon Shoghi Effendi en Sia "Volo kaj Testamento". Tiu dato fermas la "Heroan Eraon de la Bahaa Kredo" kaj malfermas ĝian "Formigan Eraon" laŭ la klarigoj de Shoghi Effendi.
  • je la 15-a de Julio mortis Bahíyyih Khánum, filino de Bahá'u'lláh kaj de Li titolita kiel la "Plej Sankta Folio".
  • mortis Mírzá Muḥammad `Alí, titolita de ‘Abdu'l-Bahá kiel la "Ĉefa Interlig-Rompanto".
  • Shoghi Effendi lanĉis la “Dian Planon” por la diskonigo de la Bahaa Kredo tra la tuta mondo.
  • Shoghi Effendi kaj Mary Maxwell geedziĝis. Ŝi estis la filino de elstara bahaano kanadana kaj poste ŝi estis titolita kiel Almat'ul-Bahá Rúḥíyyih Khánum kaj "Mano de la Afero de Dio".
  • en decembro, la fizikaj restaĵoj de Ásíyih Khánum (Navváb) kaj de Mírzá Mihdí estas elterigitaj kaj translokitaj al la Ĝardenoj de la Bahaa Mondcentro.

1944 PK / 101 BE

[redakti | redakti fonton]
  • Shoghi Effendi publikigis sian libron titolitan God Passes By ("Dio preterpasas") pri la historio de la Bahaa Kredo, okaze de la centjariĝo de la Bahaa revelacio.

1950 PK / 107 BE

[redakti | redakti fonton]
  • Badí’u'lláh mortis.

1951 PK / 108 BE

[redakti | redakti fonton]

1953 PK / 110 BE

[redakti | redakti fonton]
  • Shoghi Effendi lanĉis la "Dekjaran Kampanjon".
  • la nord-amerika Ador-Domo estis dediĉita en Vilmeto (Wilmette, usona ŝtato de Ilinojso).
  • la superstrukturo de la Maŭzoleo de la Báb estis finkonstruita.

1957 PK / 114 BE

[redakti | redakti fonton]
  • je la 4-a de novembro neatendite mortis Shoghi Effendi en Londono pro gripo. Li postlasis nek filon nek elektitan Gardanton por anstataŭi lin. La oficon de "Gvidanto de la Kredo" portempe plenumis la 27 Manoj de la Afero de Dio cele al finfaro de la Dekjara Kampanjo kaj al elekto de la Universala Domo de Justeco.

1963 PK / 120 BE

[redakti | redakti fonton]

1975 PK / 132 BE

[redakti | redakti fonton]

1983 PK / 140 BE

[redakti | redakti fonton]

1986 PK / 143 BE

[redakti | redakti fonton]

1990 PK / 147 BE

[redakti | redakti fonton]
  • je la 21-a de aprilo du Kavaliroj de Bahá'u'lláh pionire instaliĝis en la insulo Sakhalin, kiu estis la lasta teritorio indikita de Shoghi Effendi kiel celo de la Dekjara Kampanjo. De tiam estas bahaanoj en ĉiuj landoj kaj teritorioj de la mondo.

1992 PK / 149 BE

[redakti | redakti fonton]
  • je la 21-a de aprilo komenciĝis sankta jaro honore al la centjara datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh.
  • je la 22-a de novembro okazis la dua Bahaa Kunveno Tutmonda en la usona urbego de Nov-Jorko.

1993 PK / 150 BE

[redakti | redakti fonton]
  • je la 21-a de marto la "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) estis eldonita en la angla lingvo kun komentarioj.

2000 PK / 157 BE

[redakti | redakti fonton]
  • je la 19-a de januaro mortis Amat'ul-Bahá Rúḥíyyih Khánum. Ŝi estis la lasta familiano de Bahá'u'lláh, kiu restis fidela al Shoghi Effendi kaj al la Universala Domo de Justeco.

2001 PK / 158 BE

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ tiujn librojn

[redakti | redakti fonton]
  • “God passes by“ (Dio preterpasas)
de Shoghi Effendi
1974 Baha'i Publishing Trust
ISBN 0-87743-020-9
legebla en la angla lingvo en la TTT ĉe [6]
  • ”The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative” (Herooj de la Nova Tagiĝo / Kroniko de Nabil)
de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'ẓam)
Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA
ISBN 0-900125-22-5
legebla Interret en la [7] kaj en esperanto
  • “Revelation of Bahá'u'lláh” (Revelacio de Baha’u’llah, en 4 volumoj)
de Adib Taherzadeh
George Ronald edldonejoj, Oxford, UK
ISBN 978-0-85398-057-5
ISBN 978-0-85398-071-1
ISBN 978-0-85398-144-2
ISBN 978-0-85398-269-2
  • “A Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith” (Konciza Enciklopedio de la Bahaa Kredo)
de Peter Smith, 1999
Oneworld Publications, Oxford, UK
ISBN 1-85168-184-1
  • “A Basic Bahá'í Chronology” (Bahaa Kronologio)
de G. Cameron kaj W. Momen, 1996
George Ronald eldonejoj, Oxfordo, UK
ISBN 9780853984047