Radošovce (distrikto Skalica)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radošovce |
Radošovce | |
hungare: Felsőrados, germane: Radoschowitz | |
municipo | |
Preĝejo en Radošovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Radošovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Skalica |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Rivero | Chvojnica |
Situo | Radošovce |
- alteco | 215 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 46′ 20″ N 17° 16′ 48″ O / 48.77222 °N, 17.28000 °O (mapo) |
Areo | 26,6 km² (2 660 ha) |
Loĝantaro | 1 804 (31.12.2011) |
Denseco | 67,82 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1473 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 908 63 |
Telefona antaŭkodo | +421-34 |
Aŭtokodoj | SI |
NUTS | 504742 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Radošovce, Skalica District | |
Retpaĝo: www.radosovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Radošovce (hungare Felsőrados) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.
Situo
[redakti | redakti fonton]Radošovce situas ĉe kunfluejo de 2 rojoj laŭ ĉefvojo inter Holíč-Skalica. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1429 la husanoj detruis la tiaman vilaĝon. Pri la rekonstruita vilaĝo la unua skriba mencio okazis en 1473 en formo "Rassich", kiu iĝis kampurbo en 1554. La tuta urbeto cindriĝis en 1560. En 1830 sinagogo konstruiĝis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Radosóc", poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Felsőrados 783 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Radošovce 1800 homoj, (1781 slovakoj).