90-a SAT-Kongreso 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SAT kongreso de 2017)
90-a SAT-Kongreso 2017
Loko Seulo,  Sud-Koreio
Ekde 29-a de julio 2017
Ĝis 5-a de aŭgusto 2017
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Laborkunsido en 90-a SAT-Kongreso.

La 90-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo, Sud-Koreio[1]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988).

Kongresejo[redakti | redakti fonton]

Distra vespero de Espera Mondo en 90-a SAT-Kongreso.

La kongreso okazis tuj post la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Fakte la kongresejo estis la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro. Utilis ke kongresejo, loĝado kaj manĝado okazis en la sama loko.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Organiza Kongresa Komitato (OKK) formis:

Programo[redakti | redakti fonton]

"Malfermilo" en 90-a SAT-Kongreso 2017.

Krom la kutimaj laborkunsidoj de la asocio, de la frakcioj kaj fakoj, okazis ankaŭ prelegoj pri Kandela Revolucio (Kang Hongu kaj Amelano Ĵo), Gugla Pasporto (Hiongun Kim), Esperanto Domo en Kreto (Annie Grente), nuklea akcidento en Fukuŝima kaj poste (Hori Yasuo), antropologio, kartografio kaj koloniismo (Gijermo Fians), korea literaturo (Rob Moerbeek), Esperanto kaj klasikaj lingvoj (Saioa Escobar), korea lingvo (Ho Song), memoro de Esperanto-movado (Xavi Alcalde) kaj tiel plu. Ekskursoj estis organizitaj al Seulo, Buyeo kaj insulo Ganghwa (de kie rigardeblis al Norda Koreio).

Distra fako estis je la zorgo de la folklora ensemblo korea "Espera Mondo", Sepa Asorti, Korflora Mandalo kaj de la teatraĵo "Malfermilo" de Victor Lanoux ludita de Saŝa Pilipoviĉ kaj Franciska Toubale (2a de aŭgusto).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
  1. Gvidrezolucio kaj Deklaracio de la 89-a SAT-Kongreso Arkivigite je 2023-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 7
  3. Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:90-a SAT-KongresoPoste:
Hercbergo 201629-a de julio5-a de aŭgusto 2017Kragujevac 2018