Ĝermolisto de planlingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spolkaniano)

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri planlingvoj. Movu unufrazajn artikolojn pri planlingvoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.

Artaj kaj fikciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Amaubo[redakti | redakti fonton]

Amaubo estas arta lingvo kreita de Chris Merck kun luda celo por simuli lingvon de druidoj en rolludo. Ĝia gramatiko estas tre simpla kaj tre simila al Esperanto. Ĝia vortodo estas SVO. La ĉefa karektero de ĝi estas ne uzi spacon inter la vortoj. Ŝajne la lingvo ne estas kompleta sed, ĉar ĝi havas nur ludan celon, la kompleteco ne estis dezirata.

De Roger Kuiper[redakti | redakti fonton]

Crodisonian[redakti | redakti fonton]

Chrodisonian estas fantazia projekto de marsa arta lingvo de Roger Kuiper ankoraŭ ne finita. La lingvo uzas grekajn kaj latinajn literojn, kaj ĝia fonologio estas tre influita de la angla.

Kzinti[redakti | redakti fonton]

Kzinti estas fikcilingvo kreita de Roger Kuiper. La projekto ankoraŭ ne estas kompleta. La lingvo estis kreita por roluloj Kzinti, kreitaj de Larry Niven por Star Trek. Ĝi havas propran alfabeton. Specimeno uzante la latinajn literojn, Genezo 1:1: G'cu zhu lidjza zhu L'iz' grrrez' zhu Veldte, kukamosw, zhu faapa yahughnost'ss zhu 'er'th. (Pli troveblas ĉe la retpaĝo.)

Rhan[redakti | redakti fonton]

Rhan estas unu el la artaj lingvoj kreitaj de Roger Kuiper. Estas malmultaj informoj pri ĝi, ĉar la projekto jam ne estas finita.

Talcas[redakti | redakti fonton]

Talcas estas unu el artaj lingvoj kreitaj de Roger Kuiper al iu fikcia "Popolo de Dio". La projekto ankoraŭ ne estas finita kaj ne estas multaj informoj pri ĝi, ŝajne la lingvo celas esti fono de iu rolludo.

De signaturo F.-F.[redakti | redakti fonton]

Aawaaniaan[redakti | redakti fonton]

Aawaaniaan estas arta lingvo kreita de signaturo Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-aus-Frohnleiten.

Patro nia: Ahwwhoon' didi waasmaayaa'. Naasem' ash maasoon', / keekee' maalu'umaa, / Neewee' aanaamm' aankaa'mi saaf waasmaayaa', haawaa' laa soonkaaf' waalaa', / waaboonaam' beesheem' , weekaam' waaf baaloo'-boonaam, waylaa' telaan' mesoonoon', / ellaa' woowesh' meteesh'. / Almeen'.

Aphtesalon[redakti | redakti fonton]

Aphtesalon estas planlingvo kreita de signaturo Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-Aus-Frohnleiten (eble plumnomo). Eble apriora lingvo kaj persona arta lingvo.

Patro Nia: Noti Peksipu, ksipsithep'soli, ksipi' fethu manipsi', vinepsipa'lu tem'pa, papthepsikra'ni pu'tha, seno kranethi' kas pe'tho epsoli', kresopolipsi' vanusipsanus, oligranipso'thi noti tressipsime'this psi'tha kis oligranipsothim'pi, gapi'thi noti nenosoffi'ksi pethipeksi', ksis pandothi' feso'then, Ameni.

Betebet[redakti | redakti fonton]

Betebet estas planlingvo proponita de Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-Aus-Frohnleiten, ĝi estas parte bazita sur la korea lingvo, eble estas luda persona arta lingvo.

Patro Nia: Buun Bekidits, birbin bal Dinaninan, / asir akbinbaal juubl, / senbinbakl jakbidibi hongl, / hapbindlbun bandin ponapun, / janBusunl pon anpo jublDinaninan pangl, / mohomgin apap jonijinl kapapin, / ponabamhoml dok mossinl binglbim; joppa nossinl bojibonlbim, / dobammadl johonhan nap danpanlban, / pun ampopanan jakadlmin. / Ammon.

Topong[redakti | redakti fonton]

Topong estas unu el artaj lingvoj kreitaj de Kimberlée Anne-Marie Elisabeth Von Fackenthall-aus-Frohnleiten. Ŝajne la lingvo estas kreita por simili al orientaj lingvoj. Ne estas pliaj informoj pri ĝi.

Patro Nia: Sim Arahng, Poheng Ateng, / Chunai yemginging / fao yat in yen sileng / fao jung sobong / mung gatjong si mung Ateng / sao mut idong chungimai-imai / salumeng mut ching chensai, / simut salumeng chensai chingai. / Baojong jing mut pawn / nak bijeling mut solongam / Ameng

A[redakti | redakti fonton]

Adawa[redakti | redakti fonton]

Adawa estas planlingvo (eble fikcilingvo) proponita de Bruce Foerster. Ĝia celo estas kombini eksprimkapablon el kelkaj malsamaj lingvoj ĉefe la keĉua, kinjarŭanda, kimra kaj araba por esprimi la vastan atingpovon de homa penso kaj sentoj. Ĝi havas sistemon de emociindikaj vortetoj.

Altuta lingvo[redakti | redakti fonton]

Altuta lingvo estas internacia planlingvo kreita de belga katolika monaĥino Clémence Ternest en 1951. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur la latinidaj lingvoj, sed kun skema derivado kaj specialaj sufiksoj por indiki vortkategoriojn.

Anglo-Lato[redakti | redakti fonton]

Anglo-Lato (Anglo-Lat) estas internacia planlingvo proponita de Robert Monteiro aŭ MONTERO en 1967. Ĝi estas kompromisplanlingvo kaj baziĝas sur la angla kaj la hispana lingvo. Skizo pri la projekto aperis en revuo Quinto Lingo.

Atlo-Greka[redakti | redakti fonton]

Atlo-Greka estas planlingvo proponita de Edward Field en 2004. Ĝi estas bazita en malnova greka, malnova egipta kaj malnova kripra lingvo. Eble ĝi estas luda persona arta lingvo.

D[redakti | redakti fonton]

Dastmen[redakti | redakti fonton]

Dastmen (dastmene: Dactmen) estas internacia helplingvo konstruita de Juan M. Jiménez Noguera de 1984 ĝis 2005.

D'lateequ[redakti | redakti fonton]

D'lateequ estas arta lingvo de fikcia mondo Teequ. Ĝi havas tre belan kaj interesan skribsistemon, eble inspirita en stenografio, sed sen zorgo pri rapideco.

Dorluliz[redakti | redakti fonton]

Dorluliz, la "lingvo de drakoj", estas arta lingvo kreita de anonimulo eble kun ludaj celoj. La projekto estas nekompleta kaj ŝajne forlasita. Interese estas pronomoj, klasifikitaj en "drakaj" kaj "ne-drakaj": dok = vi (drako), dokl= vi (nedrako).

Dutalingue[redakti | redakti fonton]

Dutalingue estas esperantido proponita de idisto Alphonse Duthil (Dutil?) (kiu naskiĝis en 1876) en 1908. Dutalingue, vere, estas unua "idido", t. e., unua provo reformi Idon. La aŭtoro ankaŭ proponis optezon.

Ĝi ricevis bibliotekan klasifikon 413.4 "1908" de Biblioteko Butler.

E[redakti | redakti fonton]

E2[redakti | redakti fonton]

E2 estas esperantido proponita de ulo kiu nomas sin Sindelka en 2003. Ĝia celo estas plinormigi kaj simpligi Esperanton.

Eklekta[redakti | redakti fonton]

Eklekta aŭ Eklektu (ne konfuzu je Eklektu proponita de Herman Miller) estas planlingvo kreita de Otto Jespersen en 1907, sed ne publikita, eble estas praformo de Novialo. Oni konas ĝin nur per studo farita de Richard Berger en 1927 en revuo.

Nombroj 1–10: ek, du, tri, tcar, pent, hok, sept, pat, nov, deg

Ekstra lingvo[redakti | redakti fonton]

Ekstra lingvo, Extra lingua aŭ Extra-lingua estas planlingvo proponita de A. Miller en 1918. Ĝi estas kompromisplanlingvo inter la angla kaj latinidaj lingvoj.

Eŭlingvo[redakti | redakti fonton]

Eŭlingvo (Eulingua) estas eŭroklono kreita de Joachim Henriksson bazita sur latina lingvo kun influoj de la angla kaj la hispana lingvo.

Eŭropa lingvo (Foddik)[redakti | redakti fonton]

Eŭropa lingvo (European) estas internacia planlingvo proponita de Robert Foddik el Utrecht, Nederlando, en 1931. La aŭtoro poste transiris al Interlingvao.

F[redakti | redakti fonton]

Farlingo[redakti | redakti fonton]

Farlingo) estas esperantido proponita de Vladimir Farber kaj Matvei Farber el Rusio en 2001.

Tio projekto estas kreita por perkomputila traduko kiel peranto inter planlingvoj kaj naturaj lingvoj. Ĝi uzas nur simbolojn de usona klavaro.

Fraternitato[redakti | redakti fonton]

Fraternitato (Fraternitat, «Frateco» en kataluna lingvo) estas internacia planlingvo proponita de Del Monaco en 1912. Ĝi estas projekto tre simila al Romanaï. Eble estas eŭroklono.

Frendo[redakti | redakti fonton]

Frendo estas kompromisplanlingvo inter la angla kaj hispana lingvo proponita de kataluno Alonso Churruca en 1966.

Nombroj (1-10): una, dua, tria, kua, kuina, sesa, septa, okta, nua, dela

Bibliografio
  • Churruca, A: Frendo. Ensayo sobre una lengua universal. Tarrega: 1973

G[redakti | redakti fonton]

Gavlensolalio[redakti | redakti fonton]

Gavlensolalio aŭ Gavlensolalie estis adapto de pazigrafio Gavlensografio kiel internacia planlingvo farita de H. Von Gablenz el Leipzig tiam en Pollando. Gavlensografio estis proponita en 1856 kaj Gavlensolalio en 1860. Tre eble estas apriora lingvo.

H[redakti | redakti fonton]

Hänäthlîêr[redakti | redakti fonton]

Hänäthlîêr estas fikcilingvo bazita en Sindarin. Ĝia fonetiko estas tro influita de la angla. La projekto ŝajnas nekompleta.

Ekzemploj:

  • än tâsh
Kiel vi fartas?
  • Oyen tenäe tash
Mi fartas bone
  • ämeäl
Dankon

I[redakti | redakti fonton]

Ialo[redakti | redakti fonton]

Ialo estas internacia planlingvo proponita de Henry Frome Jolin el Doylestown, Usono, en 1938.

Ilianóre[redakti | redakti fonton]

Ilianóre Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine estas unua arta lingvo kreita de Jeff Smith en 1999 por fikcia lando Scéaldings, kun klara influo de lingvoj de J.R.R. Tolkien. La projekto restas nekompleta.

Interlango[redakti | redakti fonton]

Interlango (InterLang) estas planlingvo proponita de Douglas Green, Kristian Jarventaus kaj Kevin Albrecht en 2003. Ĝi estas propono de skriba lingvo por interreto.

Interlingvo de DLT[redakti | redakti fonton]

Interlingvo de DLT estas modifo de Esperanto por igi ĝin pli taŭga por utili kiel interlingvo de aŭtomata traduk-sistemo Distribuita Lingvo-TradukadoMalcentra Traduksistemo kreita en 1983 de laborantoj de nederlanda firmao Buro voor Systeemontwikkeling.

Internacia Lingvo[redakti | redakti fonton]

Internacia Lingvo estas apriora planlingvo proponita de Johann Michael Schmid (1767-1821) en Germanio dum la komenco de 19-a jarcento kaj tuj forgesita. Tre eble estis nur pazigrafio.

Ïpetas[redakti | redakti fonton]

Ïpetas estas unu el artaj lingvoj kreitaj de Tuomo Sipola, kiu ankaŭ kreis Eseion. Ĝi estas bazita sur keltaj lingvoj. Ĝi havas 3 deklinaciojn, male, la verbo estas multe tre simpla. La projekto ŝajnas nekompleta.

K[redakti | redakti fonton]

Kordron[redakti | redakti fonton]

Kordron Arkivigite je 2007-12-12 per la retarkivo Wayback Machine estas arta lingvo kreita de anonimulo. Ĝi estas tre simpla projekto, ĝia apriora vortprovizo havas nur 70 vortojn. Ŝajne ĝi estas elemento al rolludo.

Kosmolingvo[redakti | redakti fonton]

Kosmolingvo (Cosmolingvia) estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1927 de Samuel Horowitz, el Krakovo, Pollando. Ĝi estas unu el "kosmaj planligvoj". Eble la projekto restis nefinita.

L[redakti | redakti fonton]

Lasonebr[redakti | redakti fonton]

Lasonebr estas planlingvo proponita de la svedo A. Nilson en 1897, kiu ankaŭ proponis Central Dialekt. Lasonebr estas bazita sur la klasika hebrea lingvo. Ĝi ricevas la bibliotekan klasifikon 417.924 laŭ Biblioteko Butler.

Latalmish[redakti | redakti fonton]

Latalmish estas planlingvo proponita de Ian Burleson en 2004.

Lingua European[redakti | redakti fonton]

Lingua European estis planlingvo, fakte volapukido, proponita de la nederlandano Bonto van Bijlevelt en 1898. La aŭtoro, antaŭe volapukisto kaj daŭre volapukologo, en 1903 iĝis adepto de Idiom Neutral kaj ne plu disvastigis siajn konceptojn pri Lingua European.

Vidu ankaŭ aliajn planlingvajn projektojn nomitajn "European".

LinGuNUx[redakti | redakti fonton]

LinGuNUx (Lux, abrevie) estas planligvo fare de Christian Isidore Angelliaume (2002). Ŝajne, la lingvo estas publikigita dum GPL permisilo. Ĝi estas lingvo kun mutacio: la "~e" de la substantivo ŝanĝiĝas en la "~o" en la akusativo, kaj "~a" de la adjektivo en "~u". La leter-pivoto estas "i". Ĉiuj radikoj baziĝas unue sur ia io aŭ ŝtato. Aktuale, studo eniras kun uzado de unusilaboj tiamaniere ke la lingvo povas al si esti etimologie unueca, memsufiĉa.

Lingvo internacia[redakti | redakti fonton]

Lingvo internacia (Lingua InternacionalLingva International) estas projekto de Adam Zakrzewski por "plifortigi" Esperanton. Inspirita de Esperanto en la gramatiko kaj de Nov Latin por la vortprovizo. Ne akceptas ĝermanajn radikojn, nur latinidajn. Plejparto de partoj de diskurso estas neŝanĝeblaj.

Nombroj (1-10): un du tri kar kin ses set ok non dez.

Llegisia[redakti | redakti fonton]

Llegisia (arkivigita 2006-01-13) estas projekto de planlingvo, tre eble fikcilingvo, proponita de Jim Henry en 1996. Pronomoj estas priskribitaj de aŭtoro kiel pretty cool, "sufiĉe ĉarmaj", li diras ke la verba fleksio estas "ne multe fantazia", ktp. Eble la plej kreiva parto de la lingvo estas la du genroj: aferoj tuŝeblaj kaj netuŝeblaj, kiu memorigas kelkajn indiĝenajn lingvojn, sed ŝajne estas influita de la anglalingvaj klasoj "kalkuleblaj" kaj "nekalkuleblaj". La vortordo estas OVS, la vortprovizo estas apriora.

M[redakti | redakti fonton]

Maldekan[redakti | redakti fonton]

Maldekan estas arta lingvo kreita de Karl Jahn en 2000. Interese, la kazoj estas indikataj per prefiksoj:

La projekto ŝajnas nekompleta.

Mineng[redakti | redakti fonton]

Mineng estas esperantido, proponita en 2004 de usonano, kiu uzas la pseŭdonimojn tli-ze, cyrax kaj ketaen.

Monglingo[redakti | redakti fonton]

Monglingo au Mongling estas planlingvo proponita de H. Littlewood en 1947. Ekzemplo:

  • Ling et top pi-ken ad ploi il klar top bon.
La lingvo plej facila por lerno estas klare la plej bona.
Bibliografio
  • H. Littlewood: Vers un instruction lingual plu rational (Inst. Occ, Chapelle 1947) 12 pp

Mul[redakti | redakti fonton]

MulMonosyllabic Universal Language (unusilaba universala lingvo) estas planlingvo proponita de Mikeheavy, kiu ankaŭ kreis Novesperant. La propono estas iom malneteca. Ĝi estas bazita el ĝermanaj lingvoj.

Ĝiaj principoj estas:

Ĝi havas alternativan alfabeton. Nombroj 1–10: een, du, dree, faar, feef, zek, sef, oot, naan, seen.

Mundial[redakti | redakti fonton]

Mundial estas projekto de Francisko Valdomiro Lorenz kreita antaŭ 1930 bazita en ideoj de René de Saussure. Oni ne konas pliajn detalojn: ĝi ne estas publikigita ĉar ĝia aŭtoro en 1930 aliĝis al Nov-Esperanto.

N[redakti | redakti fonton]

Neo-latino[redakti | redakti fonton]

Neo-latino (ne konfuzu al Neolatino) estas planlingvo proponita de Sven Lundstöm en Milano 1928. Evidente, ĝi estas bazita sur latina lingvo.

Novam[redakti | redakti fonton]

Novam estas esperantido proponita kiel internacia planlingvo en Parizo 1928 de idisto G. Touflet. Ĝi havas fortan influon de Novialo. Unuaj versoj de patro nia: Patro nia que es nel sieli, vua nomo santificeveu, vua regno adveneu, vua volo fareveu sur il tero quale nel sielo.

Nove-latina[redakti | redakti fonton]

Nove latina estas modifita latino proponita de J. van Diemen en 1921.

Novesperant[redakti | redakti fonton]

Novesperant estas esperantido kreita de Mikeheavy, kiu ankaŭ kreis Mul. Ĝi estis proponita ĉirkaŭ 2000, kaj ŝajne estas malneto. Principoj:

  • la substantivoj ne finiĝas per -o, escepte se neeblas la prononco
  • ne estas kazoj, escepte al pronomoj, se necese
  • la radiko de la verbo indikas la prezenton
  • estas nedefina artikolo E
  • pluralo estas farita per -(o)s
  • adjektivoj ne varias
  • akcento sekvas la francan lingvon
  • sc oni prononcu /ŝ/
  • Ne estas diakritikoj, do ch = /ĉ/
  • "kv" estu anstataŭigita de ku. Kvar estas kuar (kŭar), kvin estas kuin (kŭin).
  • la sufikso -ej- estu antastaŭigita de -esc- /eŝ/
  • j estu anstataŭigita de y, kaj ĝ de j

Ekzempleto:

  • mi ne pov trovi mi automobil.
ji est en la automobilesh.
mi ne povas trovi mian aŭtomobilon.
ĝi estas en la aŭtomobilejo.

Nuvo-Volapük[redakti | redakti fonton]

Nuvo-Volapük estas volapukido proponita de August Kerckhoffs en 1887. Ĝi estas pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon. La projekto ricevis la klasifikon 414.2 "1887" KER de Biblioteko Butler.

Nyo'fa[redakti | redakti fonton]

Nyo'fa estas arta lingvo. Ĝia vortordo estas VSOVOS. La morfologio estas fantazia kaj vortprovizo, apriora. Ekzemploj:

  • kacfq nyo'fa – mi parolas Nyo'faon
  • poss~i flh nulh – vi legas libron hejme
  • cosfl kucfb flh tupt – mia hejmo estas granda

P[redakti | redakti fonton]

Panlingvo[redakti | redakti fonton]

Panlingvo estas la nomo de minime du planlingvaj projektoj. Un, Panlingua (Biblioteko Butler: 418 “1938”), estas aposteriora planlingvo proponita de Harve en 1938. La alia Panlingvo estas projekto de modifita latina proponita de Léonard Weber, Lvovo, 1938.

Progresita Angla[redakti | redakti fonton]

Progresita Angla aŭ Advanced English estas planlingvo proponita de Pascal A. Kramm en 2004. Ĝi estas nur la angla lingvo skribata fonetike per Internacia Fonetika Alfabeto laŭ la moderna prononco de Usono. Ŝajnas esti sen rilato al Baza angla.

R[redakti | redakti fonton]

Reformita interlingvao[redakti | redakti fonton]

Adolf Fritzsche proponis, komence de 20-a jarcento, tre modernitan latinon kiel internacia lingvo, bazita sur la interlingua de Giuseppe Peano. Malgraŭ tio, li konservis la gramatikajn genrojn kaj konjugacion bazita sur latinidaj lingvoj. La projekto estis citita en Manifesto de Interlingvao.

Romano (planlingvo)[redakti | redakti fonton]

Romano aŭ Linguo romane universale estas planlingvo bazita sur latina lingvo proponita de Slonimski en Varsovio 1910. Ĝi estas praformo de Neoromano. Oni diras ke ambaŭ la projektoj estus pastiĉo de Romanal, sed Romanal aperis nur en 1909, sekve, tiu estus malfacila, kvankam ne malebla.

Romanova[redakti | redakti fonton]

Romanova estas kompromisplanlingvo inter hispana, franca, itala kaj portugala lingvo proponita de David Crandall en 2000.

Rompata Germana[redakti | redakti fonton]

Rompata Germana (Broken German) estas zona planlingvo proponita de Joshua E. Horn en 2004. Ĝia celo estas funkcii kiel neŭtrala simpligita dialekto inter germanparolantoj.

S[redakti | redakti fonton]

Silargo[redakti | redakti fonton]

Silargo Arkivigite je 2007-11-11 per la retarkivo Wayback Machine (Silarg) estas planlingvo proponita de J. P. Mallaroni en 1994[1] por servi de komunikilo al samseksmuloj, gejoj kaj lesboj. Silarg uzas propran alfabeton, iom simila al araba alfabeto. Ĝia prononco kaj gramatiko estas iom malsimpla.

Simpla[redakti | redakti fonton]

Simpla aŭ Simplalang estas esperantido proponita de Samuel Frederickson en 2002. Ĝi celas esti pli simpla ol Esperanto al parolantoj de angla lingvo. La aŭtoro rezignis la projekton en 2003.

Simpligita Latina lingvo[redakti | redakti fonton]

SPL aŭ Simpligita Latina lingvo estas planlingvo bazita sur latina lingvo, proponita de usonano Richardius Dominicus (eble plumnomo) en 1982.

Bibliografio
  • Dominicus, Richardius: SPL: an international language based on simplified Latin
(Wisconsin: Dominicus Publishing, 1982. 237 p.)

Simpliigita lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

Simpliigita lingvaĵo (Langage simplifié) estas projekto de apriora lingvo proponita de Thaüst, de Toulon, antaŭ 1889. Ĝi uzas malsimplan alfabeton kun 60 literoj. La vortoj estas unusilabaj, ĉiuj vortoj kun pli ol unu silabo estas kunmetita. La projekto neniam estis eldonita.

Snifferanto[redakti | redakti fonton]

Snifferanto estas Esperantido kreita en la 22-a de februaro, 2006.

Socceranto[redakti | redakti fonton]

Socceranto (retpaĝo 1[rompita ligilo], retpaĝo 2) estas projekto de esperantido kreita de argentinano Ignacio Van Gelderen kaj britaj fratoj Ted kaj Peter Freedman en 2006. Sia nomo provenas el la vortoj soccer (angle futbalo) kaj Esperanto. Ili kreis tiun lingvon (ĉefe) por futbalaro (futbalistoj, futbalfavorantoj kaj juĝistoj).

Soundwriting[redakti | redakti fonton]

Soundwriting (angle: sonskribo) estas planlingvo proponita de Bivins en 1960, bazita sur angla lingvo. Tre eble pli unu provo al simpligo de angla ortografio por servi kiel internacia lingvo.

Spolkaniano[redakti | redakti fonton]

Spolkaniano aŭ Spolkaans estas arta lingvo kreita de Jânes Omeriy-Mip Seert kreita kun celo ŝajni natura lingvo de fikcilando Spolkanio.

T[redakti | redakti fonton]

Tepa[redakti | redakti fonton]

Tepa Arkivigite je 2008-12-20 per la retarkivo Wayback Machine estas arta lingvo kreita de Dirk Elzinga. La vortprovizo estas apriora kaj la gramatiko tre fantazia, sed la ortografio kaj la fonologio estas tro influita de la angla.

Tso Tsolyani[redakti | redakti fonton]

Tso Tsolyani aŭ "Tsolyáni" estas fikcilingvo kreita de Muhammad Ab-dal-Rahman Barker en 1978. Ĝi estas lingvo de fikcia kulturo, ŝajne uzita kiel fono de rolludo.

Bibliografio
  • Barker, Muhammad Ab-dal-Rahman: The Tsolyani language
(Minneapolis: Barker, 1978; PM 8875.B37)

Tyl-Sjok[redakti | redakti fonton]

Tyl-Sjok estas moderna apriora lingvo kreita en 2001 de Henrik Theiling, kiu ankaŭ kreis Fukhianon. Ĉiuj radikaj vortoj estas dusilabaj kaj la vortordo estas SVO, ne estas artikoloj aŭ liga verbo (esti). Ekstera ligo: http://www.kunstsprachen.de/s2/

U[redakti | redakti fonton]

Unesal Interlingu[redakti | redakti fonton]

Unesal Interlingu estas esperantido proponita de Erich Weferling en 1923. La projekto estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido kun influo de Okcidentalo. La aŭtoro lernis Esperanton en 1907 kaj pasis ĵus al Ido en 1909, kaj partoprenis Ido-movadon ĝis 1924. Li ankaŭ proponis Intal.

Ungil[redakti | redakti fonton]

Ungil estas arta lingvo bazita sur latino. Ĝia vortprovizo estas tre deformita. La vortordo estas VSO. Ekstera ligo: https://web.archive.org/web/20091027102240/http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/9219/ungil.html

Universal (Radzeckim)[redakti | redakti fonton]

Universal estas planlingvo proponita de Zviazku Radzeckim en 1925.

Universal-Latein[redakti | redakti fonton]

Universal-Latein aŭ Neu-latein estas planlingvo proponita de aŭstra Edward Frandsen en 1902. Kompreneble, ĝi estas bazita sur latina lingvo.

Bibliografio
  • E. Fransen: Grammatik des Universal-Latein (Neu-Latein), Wien: Insel, 1902. 47 p.

Universala lingvo (Labbé)[redakti | redakti fonton]

Universala lingvo de misiistoj kaj komerciistoj (Lingue universalis missionum et commerciorum) estas internacia planlingvo bazita sur la latina lingvo proponita de jezuita pastro Philippe Labbé (1607-1667), granda humanisto, en 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

Vikto[redakti | redakti fonton]

Vikto estas esperantido proponita de hungaro Bősz Vilmos (1949-), el Pécs, en 1981. La nomo 'vikto' fontas el la latina victus, venkita. La lingvo pruntas trajtojn el Esperanto kaj el la latina.

Tekstekzemplo[redakti | redakti fonton]

Versio en "vikto"
Un granda travivo del vivo mys bat la skoprado de thaumoza mundus la lingvojs. Tia ekmovado habit familia origon: la matera avir mys bat theologia professor, et lokvibat dekokt lingvojn. A ry bat la lingvistik et religio tre grava. Sorre ry non potibat instrui myn germane, hebraee, pole aut angle, nam my bat kvin anna, liam ry mortibat. Mon in la genoj mys my sentit aliep, ut my debiust vadi suren la vio rys.
Esperanta traduko
Granda travivaĵo de l' vivo mia estas la eltrovo de l' mirinda mondo de la lingvoj. Tiu ekmovado havis familian originon: la patrina avo mia estis profesoro de teologio, kaj scipovis dekok lingvojn. Al li, estis la lingvistiko kaj la religio tre gravaj. Malfeliĉe li ne povis instrui al mi la germanan, la hebrean, la polan aŭ la anglan, ĉar mi estis nur kvin-jaraĝa, kiam li mortis. Nur en miaj genoj miaj mi sentis poste, ke mi devus sekvi la vojon lian.

Y[redakti | redakti fonton]

Yil[redakti | redakti fonton]

Yil estas arta lingvo. La lingvo estas SVO kaj havas tonojn.

Ekzemploj
  • Liac dau.
Li dormas.
  • Dao nàt dhuc.
Li manĝas viandon.
  • Bui thìl pot níel.
Ŝi donis al mi ion da supo.

Z[redakti | redakti fonton]

Zharranh[redakti | redakti fonton]

Zharranh (retpaĝo Arkivigite je 2007-12-08 per la retarkivo Wayback Machine) estas apriora arta lingvo farita de Herman Miller. Ĝi havas 6 vokalojn kaj 27 konsonantojn; estas okulfrapa la uzo de Esperanta litero ĵ. Ĝi ne havas ligan verbon (esti).

Zim[redakti | redakti fonton]

Zim estas arta lingvo kreita de Stefan Koch en 2000 por rolludo, ĝi havas ian influon de klingona lingvo. Ne estas multaj informoj pri ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]