Batalo de Carentan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj tanko kaj soldatoj surstrate en Carentan.

La batalo de Carentan [kaʁɛ̃tɑ̃] okazis kadre de la Operaco Overlord de la Dua Mondmilito, inter usonaj aertransportitaj trupoj kaj la germana Wehrmacht dum la batalo de Normandio. La batalo okazis inter la 10a kaj la 14a de junio 1944, proksime kaj ene de Carentan, Francio.

La celo de la usonaj fortoj estis plifortigi la ekatakejojn de la strandoj Utaho kaj Omaho, kaj la establadon de defendolinio antaŭ antaŭvidebla germana kontraŭofensivo. La germanaj defendofortoj klopodis pluteni la urbeton en sia povo por ebligi la alvenon de plifortigoj devenaj el la sudo kaj eviti aŭ prokrastigi la unuigon de la usonaj unuoj, evitante tiel ke la Unua Usona Armeo ekfaru atakon kontraŭ Lessay aŭ Périers, kio tranĉus la aliron al la duoninsulon Cotentin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John C. McManus (2004). «Carentan». The Americans at Normandy: The Summer of 1944—The American War from the Normandy Beaches to Falaise. Forge Books. ISBN 0765311992.
  • Stephen E. Ambrose (1994). D-Day (unua eldono). New York: Simon & Schuster. ISBN 0-684-80137-X.