Bielsko-Biała

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bielsko-Biała

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • turisma celloko
Bielsko-Biała (Pollando)
Bielsko-Biała (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Bielska-Białej
Provinco Silezio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Bielski (Śląski)
Komunumo Komunumo Bielsko-Biała
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1312 aŭ la dua duono de la 13-a jarcento (Bielsko)
1723 (Biała)
Koordinatoj 49° 49′ N, 19° 3′ O (mapo)49.822519.044444444444Koordinatoj: 49° 49′ N, 19° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 262 ... 1117 m
Areo 124,93 km²
Loĝantaro 175677 (en 2008)
Loĝdenso 1 415 loĝ./km²
Poŝtkodo 43-300 ... 43-382
Telefona antaŭkodo 33
Aŭtokodo SB
TERYT 246101 1
Estro Jacek Krywult
Titolo de estro Prezidanto
Adreso de estraro plac Ratuszowy 1
Retpoŝto de estraro prezydent@um.bielsko.pl
bpm@um.bielsko.pl
Poŝtkodo de estraro 43-300
Telefono de estraro (33) 497-14-97
Fakso de estraro (33) 497-17-86,
497-17-87
Poŝto de estraro um@um.bielsko.pl
Ĝemelaj urboj (Israelo) Akko
(Rumanio) Baia Mare
(Francio) Besançon
(Ukrainio) Bierdiańsk
(Ĉeĥio) Frydek-Mistek
(Usono) Grand Rapids
(Unuiĝinta Reĝlando) Kirklees
(Serbio) Kragujevac
(Germanio) Lilienthal
(Italio) Monreale
(Pollando) Olsztyn
(Ĉilio) Rancagua
(Ĉinio) Ŝiĝjaĝŭango
(Nederlando) Stadskanaal
(Hungario) Szolnok
(Belgio) Tienen (Belgio)
(Ĉeĥio) Trzyniec
(Pollando) Ustka
(Germanio) Wolfsburg
(Slovakio) Žilina
Komunuma retejo http://www.um.bielsko.pl
http://www.bielsko-biala.pl
Domajno bielsko.pl
vdr

Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en Pollando ĉirkaŭ 60 km sude de Katowice ĉe la rivero Biała. Ĝi apartenas al komunumo Bielsko-Biała en distrikto Bielski (Śląski). Ĝi estas tradicia centro de lanindustrio.

Historio

Urbodomo
Kastelo

Bielsko fondiĝis en la 13-a jarcento de germanaj almigrintoj. Origine ĝi apartenis al Silezio (provinco de Pollando) kaj estis konata sub la germana nomo Bielitz. La rivero Biała funkciis ekde 1457 kiel ŝtatlima rivero de Pollando. La plej juna sidejjo je la alia rivo en 1723 ricevis urbajn rajtojn. En 1772 Biała iĝis parto de la aŭstra Galicio. Pro la forfalo de la landlimo la du partoj unuiĝis ĝis unu urbo. En 1815 Bielitz kaj Biała komune post urbo Opava estis la dua plej granda urbo de Supra Silezio.

En 1918 Bielitz/Bielsko kaj Biała denove ambaŭ apartenis al la nove formita Pollando. Bielsko estis en la tiama Pollando la sola urbo en kiu loĝas majoritato de germanoj. En 1941 la nazioj unuigis ambaŭ urbopartojn unuafoje, kion oni neniigis en 1945. En 1951 Bielsko-Biała jam denove kunfandiĝis en unu urbon, kie intertempe nur loĝas poloj.

Esperanto en Bielsko

Esperanto-kurso komenciĝis 1913 kun ĉirkaŭ 100 lernantoj; instruisto estis d-ro Bock. En la loka germana gazeto aperis, tradukita de d-ino Haas, la artikolo „Surdmutaj blinduloj”, kiun Jean Borel publikigis en Germana Esperantisto.

La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, dum kongreso en Bielsko 1924, akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendas al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokas eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj. Kurso de 25 partoprenantoj komenciĝis en Bielsko.

Bielsko-Biała kaj Esperanto

En la urbo loĝas i.a. familio Handzlik. Ili tie havas inter alie eldonejo de Esperanto-libroj Kleks. En la urbo agadas la Filio de Pola Esperanto Asocio. La Esperanto Klubo ĉiu-jare (lasta dimanĉo de aūgusto) aranĝas pilgrimon tra la Montaro Beskidy al Szczyrk Górka. Esperanto Renkontiĝo sur monto Ĉantoria okazas ĉiun trian dimanĉon de junio.

De la 2011 jaro tre aktivas en Bielsko-Biała s-anino Elizabeta Harężlak kiu estas anino de Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kaj anino de la Revizia Komisiono de EDE-PL.

KONTAKT-RET-ADRESO kun EDE-PL en Bielsko-Biała:

ela.h8@wp.pl

Sidejo de la Estraro de EDE-PL:

62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49; Tel.: 0607 659 404

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-PL legu en la ttt-ejo: www.ede.esperanto.info.pl

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo de la urbo greke Retpaĝo de la urbo greke Bielsko - Biała - fotografio greke Esperanto Bielsko