Doubs (departemento)
El Vikipedio
(Alidirektita el Departemento Doubs)
| Doubs | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Franĉkonteo |
| Numero | 25 |
| Prefektejo | Besançon |
| Subprefektejoj | Montbéliard Pontarlier |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
Claude Jeannerot |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 525 276 (2009) |
| Loĝdenso | 100,4 loĝ./km2 |
| Areo | 5 234 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 35 |
| Interkomunumoj | 30 |
| Komunumoj | 594 |
Doubs [du] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Franĉkonteo. Ĝi etendiĝas sur 5 234 km2 kaj enhavas 525 276 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Besançon. La departemento ricevis sian nomon de la rivero Doubs al kies akvokolekta regiono ĝi apartenas.
Doubs havas landlimojn kun la departementoj Jura, Haute-Saône kaj Territoire-de-Belfort, sed ankaŭ kun Svisio. La departemento tute enhavas 594 komunumojn.