Frenštát pod Radhoštěm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frenštát pod Radhoštěm
germane: Freiberg
urbo
Urbodomo en Placo de Paco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Frenštát pod Radhoštěm
Kromnomo: Frenštát
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Frenštát
Historia regiono Moravio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Riveroj Lubina, Lomná, Bystrá
Situo Frenštát pod Radhoštěm
 - alteco 401 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 36″ N 18° 12′ 38″ O / 49.54333 °N, 18.21056 °O / 49.54333; 18.21056 (mapo)
Areo 11,44 km² (1 144 ha)
Loĝantaro 11 209 (2005)
Denseco 979,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1178
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 744 01
NUTS 3 CZ081
NUTS 4 CZ0814
NUTS 5 CZ0814 599344
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Frenštát pod Radhoštěm
Retpaĝo: www.frenstat.info
Portalo pri Ĉeĥio

Frenštát pod Radhoštěm (legu: Frenŝtat pod Radhoŝtem) estas urbo kun 11 200 loĝantoj en nordorienta Moravio, 10 km de urbo Rožnov pod Radhoštěm, 15 km de urbo Nový Jičín. Ĝi estas centro de turismo kaj refreŝigado kun vico da sportaj ebloj kaj kulture historiaj interesaĵoj kaj loĝigkapacitoj.

La urbo situas ĉe kunfluejo de beskydaj riveretoj Lomná kaj Bystrá kun Lubina en pentrinda pejzaĝo proksime de kruta montarpiedo Beskydy, 6,5 km de montopinto Radhošť. Frenštát estis fondita en vojkruciĝo de komercvojoj verŝajne en la jaro 1299, la unua mencio pri Frenštát devenas el la jaro 1302. En historia evoluo trafis la urbon vico da katastrofoj – en la tempo de la tridekjara milito kaj dum la valaĥiaj ribeloj la urbo estis en la jaro 1626 forbruligita, en la jaro 1646 ĝi estis okupita de svedoj, dufoje pesto okazis en la urbo. En la jaro 1680 la urbo estis renovigita, sed en la sama jaro ĝi estis denove forbruligita. En la jaro 1781 Frenštát pod Radhoštěm akiris statuton de urbo. Ekde la 2-a duono de la 19-a jarcento komencas ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo.

En Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis poeto Josef Kalus (18551934), verkisto František Horečka (18941976).

Frenštát estas bona elirepunkto por viziti ĉirkaŭajn montojn, la urbon mem kaj ekkoni la ĉirkaŭan regionon. 4 km de la urbo situas vilaĝo Trojanovice kun ebleco de loĝigo, kun monumento al regionaj artistoj kaj kun sidloka pend-telfero al monto Pustevny. Ĝi donas vicon da eblecoj por vintra kaj somera turismo, refreŝigadon, sporta kaj kultura ĝuojn (skitreniloj, skisaltejoj, tegmentitan basenon, areo por rajdontoj ka.).

Esperanto

En Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis Jaromír Jermář.