Gota Linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 370a Regimento de Infanterio avancas al la montoj norde de Prato, en aprilo 1945.

La Gota Linio (en germana: Gotenstellung, en itala: Linea Gotica) estis linio de defendofortikaĵoj organizita de la marŝalo Albert Kesselring en la finaj etapoj de la Dua Mondmilito, laŭlonge de la montopintoj de Apeninoj, Italio, dum la retiriĝo de la Wehrmacht de la Tria Regno, kiel klopodo prokrastigi la avancon de la Aliancanoj estritaj de la generalo Harold Alexander en direkto al la nordo de la itala duoninsulo, en la nomita kampanjo de Italio.

Adolf Hitler estis priokupita pro la stato de la defendaj preparoj de la Gota Linio, ĉar li timis, ke la Aliancanoj uzos sistemon de amfibiaj elŝipiĝoj por flankavanci la defendojn de la Linio. Tiom priokupita li estis ke, por malaltigi ties gravon kaj por siaj aliancanoj kaj por siaj malamikoj, li ordonis renomi la Linion, pro la klaraj historiaj konotacioj de la vorto "Gota", por eviti okaze ke la Aliancanoj sukcesos trapasi ĝin la uzadon de nomo tiom prestiĝa por pligrandigi sian eblan venkon. Kiel respondo al tiu ordono, Kesselring renomis ĝin kiel Verda Linio en junio 1944.

La Gota Linio estis trapasata en du punktoj, kaj ĉe la Adriatiko kaj ĉe la fronto de centraj Apeninoj dum la aŭtuno de 1944, sed la fortoj de Kesselring kapablis retiriĝi orde, pro kio tiu avanco de la aliancanoj ne okazigis ajnan definitivan rompon de la fronto. La rompo fakte ne okazis ĝis la Ofensivo de la Printempo de 1945 en Italio. La 29an de aprilo 1945, Heinrich von Vietinghoff, ĉefkomandanto de la Grupo de Armeoj C C de la Wehrmacht, subskribis la kapitulacon, pro kio la milito en Italio finis oficiale la 2an de majo 1945.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

18.07.1944: Dua Pola Korpuso de generalo Władysław Anders konkeris italan urbon Ankono kun ties strategie grava marhaveno - mortfalis 388 polaj soldatoj el Orientaj Limregionoj kune kun publicisto Adolf Maria Bocheński, 1 636 estis vunditaj kaj 126 perdiĝis — solece pola operaco en la Okcidenta Fronto, permesanta al aliancanoj trarompi Gotan Linion