Lot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT.
Lot
Emblemo de Lot
Insigno de Lot
Situo de Lot
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Numero 46
Prefektejo Cahors
Subprefektejoj Figeac
Gourdon
Prezidanto de la
departementa konsilio
Bernard Gonzalez
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 174 942 (2021)
Areo 5 217 km²
Loĝdenso 34 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 31
Komunumaroj 24
Komunumoj 340
vdr

Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 216,5 km2 kaj ĝi havas 177 457 loĝantojn[1].

La departemento enhavas 340 komunumojn.

Geografio

Lot havas landlimojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.

Ekonomio

Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de sia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.

Turismo kaj kulturo

Rocamadour

Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio : Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.


Notoj kaj fontoj

  1. Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj