Palavana masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palavana Masakro okazis la 14an de decembro 1944, dum la Dua Mondmilito, proksime de la urbo Puerto Princesa en la Filipina provinco Palavano. Aliancanaj soldatoj, malliberigitaj proksime de la urbo, estis mortigitaj fare de soldatoj de la Japana Imperio. La japanoj estis estritaj de la komandanto Generalo Tomoĝuki Ĝamaŝita.

La celo de la masakro estis eviti la elaĉeton de la militprizonuloj fare de la avancantaj Aliancanoj, la 14an de decembro 1944.

La japanoj ŝajnigis aeratakan alarmon por ke la prizonuloj eniru en tranĉeoj, kaj tiel 150 militprizonuloj eniris en tiujn tranĉeojn, kaj la japanaj soldatoj bruligis ilin pere de benzino.[1][2] Prizonuloj kiuj klopodis fuĝi estis mortpafitaj pere de mitraleto. Aliaj klopodis fuĝi grimpante sur klifeton apudtranĉee, sed ankaŭ tiuj estis ĉasataj kaj murditaj. Nur 11 homoj fuĝis la masakron; 139 estis mortigitaj.[3] Tiuj kiuj fuĝis al suda Palavano, kaj eventuala savo, estis helpitaj de Filipinaj skoltoj kaj gerilanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sides, Hampton (2001). Ghost Soldiers: The Forgotten Epic Story of World War II's Most Dramatic Mission. New York: Doubleday. ISBN 0-385-49564-1. pp. 7-17
  2. Mariano Villarin, We remember Bataan and Corregidor: the story of the American & Filipino defenders of Bataan and Corregidor and their captivity. (Gateway Press, 1990), 181.
  3. "Palawan Massacre Roster - POWs of the Japanese". Arkivigite je 2020-11-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de februaro 2019.