El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĥemia elemento
platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine ), simbolo , numero
osmio (osmium ), Os, 76
CAS-numero
7440-04-2
Loko en perioda tabelo
8 -a grupo , 6 -a periodo , bloko d
Karakteriza grupo
(nespecifita)
abundeco en terkrusto
0,0000001 %
Nombro de naturaj izotopoj
7
Aspekto
metala blugriza solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo
190.23 amu
Atomradiuso
130 pm
Kovalenta radiuso
144 pm
Radiuso de van der Waals
200 pm
Elektrona konfiguracio
Xe 4f14 5d6 6s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo
2; 8; 18; 32; 14; 2
Oksidiĝa nombro
−2, −1, +1, +2, +3, +4, +6, +8
Fizikaj ecoj
Materia stato
solida
Kristala strukturo
heksagona
Denseco
22,59 g/cm3
Malmoleco
7,0 (Mohs-skalo )
Magneta konduto
paramagneta
Degelpunkto
3033 °C (3306,15 K )
Bolpunkto
5012 °C (5285,15 K )
Molvolumeno
8,42 · 10−6 m3 /mol
Specifa varmokapacito
130 J/(kg · K)
Elektra konduktivo
12,3 · 106 S/m
Elektra rezistivo
81,2 · 10−9 Ω · m
Termika konduktivo
87,6 W /(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco
2.2 (Pauling-skalo )
Joniga energio
840 kJ/mol
Izotopoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP .
Osmio (el antikve-greke ὀσμή , osme , 'odoro') estas kemia elemento kun la simbolo Os kaj atomnumero 76. Ĝi estas malmola, fragila, bluetblanka transirmetalo en la platena grupo kiu troviĝas kiel spurelemento (vidu ankaŭ Abundeco de elementoj en la terkrusto ) en alojoj, plejparte en platenaj ercoj. Osmio estas la plej densa nature okazanta elemento. Kiam eksperimente mezurite uzante Rentgenfotan kristalografion, ĝi havas densecon de 22.59 g/cm3 . Fabrikistoj uzas ĝiajn alojojn kun plateno, iridio kaj aliaj metaloj de la platena grupo por fari pintkovradon de fontoplumo , elektrajn kontaktojn , kaj en aliaj aplikoj kiuj postulas ekstreman fortikecon kaj malmolecon .
Pulvoro de osmio estas facile obtenebla, sed pro oksigeno de aero, ĝi transformiĝas en vaporiĝeman kaj odoreman tetroksidon OsO4 , kiu estas toksa .
Osmio havas blu-grizan nuancon kaj estas la plej densa stabila elemento ; ĝi estas proksimume duoble pli densa ol plumbo kaj mallarĝe pli densa ol iridio .[ 1] Kalkuloj de denseco el la datenoj de difrakto de X-radioj povas produkti la plej fidindajn datenojn por tiuj elementoj, donante valoron de 22.587 ± 0.009 g/cm3 por osmio, iomete pli densa ol la 22.562 ± 0.009 g/cm3 de iridio; ambaŭ metaloj estas preskaŭ 23 fojojn pli densaj kiel akvo, kaj 1 1 ⁄6 fojojn pli densaj kiel oro .[ 2]