Česká Lípa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Česká Lípa
germane Böhmisch Leipa
urbo
Urbodomo en Česká Lípa
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Česká Lípa
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Konata loko Lipý burgo
Rivero Ploučnice
Situo Česká Lípa
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 19″ N 14° 32′ 19″ O / 50.68861 °N, 14.53861 °O / 50.68861; 14.53861 (mapo)
Areo 63,24 km² (6 324 ha)
Loĝantaro 37 262 (2023)
Denseco 589,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 470 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561380
Katastraj teritorioj 14
Partoj de urbo 14
Bazaj setlejunuoj 48
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Česká Lípa
Retpaĝo: www.mucl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Česká Lípa (germane Böhmisch Leipa, en jidiŝo לעיפן[1] Lejpn[1] aŭ לייפען[2] Lípen[2], hebree לייפא Lípa[3]) estas urbo situanta en la norda parto de Ĉeĥio en la regiono Liberec, 63 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago, en valo de la rivero Ploučnice. Ĝi estas industria centro kaj fervoja vojkruciĝo kaj centro de la turisma regiono České středohoří (Bohemia mezmontaro). La urbokerno estas proklamita kiel urba monumenta zono. Vivas ĉi tie 37 262 loĝantoj (2023).

Krom la kerna urbo Česká Lípa, al la teritorio apartenas la urbopartoj Častolovice, Dobranov, Dolní Libchava, Dubice, Heřmaničky, Lada, Manušice, Okřešice, Písečná, Stará Lípa, Vítkov, Vlčí Důl kaj Žizníkov.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kvítkov, Zákupy, Stružnice, Provodín, Sosnová, Skalice u České Lípy, Horní Libchava, Nový Bor kaj Svojkov.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine slava vilaĝo elkreskis en marĉregiono inter fontfluoj de Ploučnice en la 10-a jarcento. En la jaro 1263 estas menciata burgo Lipá, pli malfrue, ĉe travadejo surpade ĝis Luzacio, estiĝis fortreso. Lipá estis en posedaĵo ĉe vico da nobeloj kaj sinjoroj el Lipá apartenis al la plej potencaj familioj en la lando. Jindřich el Lipá, la plej supera marŝalo de Ĉeĥa Reĝlando eminentis inter ili. Lia samtempulo Zdeněk Žitavský skribas pri li en kroniko de Zbraslav, ke eĉ la reĝo Johano de Luksemburgio obeis lin. En la jaro 1426 konkeris la urbon husanoj kaj Česká Lípa fariĝis la plej norda loko de tábor-orfa urba asocio. En la urbo sukcese evoluis metioj kaj ĝi longe apartenis inter ok plej dense loĝataj urboj en Bohemio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 244
188010 170
189013 369
190010 731
191012 065
192115 335
JaroLoĝantoj
193014 338
195012 007
196114 656
197016 683
198025 999
199139 424
JaroLoĝantoj
200139 358
201436 805
201637 158
201737 201
201837 405
201937 444
JaroLoĝantoj
202037 525
202135 890
202236 740
202337 262

Homoj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la historia centro konserviĝis restaĵoj de urbaj remparoj. Apud la burgo Lipý, ekde 1990 iom post iom rekonstruata kaj uzata por kulturaj celoj, troviĝas belvedero Červený dům (Ruĝa domo) en stilo de itala renesanco. En eksa aŭgustena monaĥejo, fondita en la jaro 1627 de Albrecht von Wallenstein, havas nuntempe sidejon patrujscienca muzeo, kiu estas malfermita tutjare.

El urba arkitekturo konserviĝis nur malmulte, granda parto de konstruaĵoj fariĝis viktimo de incendioj, precipe tiu en 1787. Domoj estas plejparte empiraj el tempo post la jaro 1820. Novrenesanca urbodomo el 1823 estis en 1884 alikonstruita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • PANÁČEK, Jaroslav; VOJTÍŠKOVÁ, Marie; SMEJKAL, Ladislav. Z dějin České Lípy. Česká Lípa : Sobotová, OVM, 1999.
  • Z minulosti Děčínska a Českolipska IV., kolektiv autorů, vydalo Severočeské nakl. V Ústí n.L r.1985
  • SMEJKAL, Ladislav. Českou Lípou krok za krokem. Česká Lípa : Magdaléna Sobotová, 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]