Ŝablono:Geologia biotemposkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eono Erao Periodo[1] Epoko Ĉefaj eventoj Komenciĝis antaŭ … jarmilionoj[2]
Fanerozoiko Kenozoiko Neogeno
[3]
Holoceno Fino de la lasta glaciiĝo kaj evoluo de homa civilizacio. 0,011430 ± 0,00013
Plejstoceno Ekfloro kaj posta estingiĝo de pluraj grandaj mamuloj (plejstocena megafaŭno). Evoluo de anatomie modernaj homoj. Komenco de aktuala glaciepoko. 1,806 ± 0,005 *
Plioceno Malvarma kaj seka klimato. Aŭstralopitekoj, multaj el nune ekzistantaj genroj de mamuloj, kaj la lastaj moluskoj. Apero de Homo habilis. 5,332 ± 0,005 *
Mioceno Modera klimato; Montoformado en norda duonsfero. Oni komencas distingi la familiojn de modernaj mamuloj kaj birdoj. Disvastiĝas ĉevaloj kaj mastodontoj. Universala disvastiĝo de herboj. Apero de unuaj simioj. 23,03 ± 0,05 *
Paleogeno
[3]
Oligoceno Varma klimato; rapida evoluo kaj diversiĝo de faŭno, precipe de mamuloj. Ĉefaj evolu-paŝoj kaj disvastiĝo de floroj. 33,9 ± 0,1 *
Eoceno Arkaikaj mamuloj (ekz. kreodonto) prosperas kaj plue evoluixgas dum la epoko. Apero de kelkaj "modernaj" familioj de mamuloj. Primitivaj balenoj diversiĝas en oceano. Unuaj paŝtejoj. Glacia kapo formiĝas sur Antarkto. 55,8 ± 0,2 *
Paleoceno Tropika klimato. Apero de modernaj plantoj; Mamuloj diversiĝas al granda kvanto de primitivaj linioj post estingiĝo de dinosaŭroj. Unuaj grandaj mamuloj (havantaj grandecon de moderna urso) 65,5 ± 0,3 *
Mezozoiko Kretaceo Malfrua aŭ senonio Plimultiĝas floroj kune kun novaj specioj de insektoj. Aperas modernaj ostaj fiŝoj. Prospero de amonitoj, belemnitoj, moluskoj, eĥinoj kaj sponguloj. Multaj novaj tipoj de dinosaŭroj (ekz. tiranosaŭredojj, titanosaŭruloj, hadrosaŭredoj, kaj ceratosaŭruloj) disvoliĝas sur tero, aperas modernaj krokodiluloj; mozasaŭredoj kaj modernaj ŝarkoj aperas en maroj. Primitivaj birdoj iom post iom anstataŭigas pterosaŭrojjn. Aperas ĉiuj klasoj de mamuloj. Diskreviĝo de Gondvano. 99,6 ± 0,9 *
Meza aŭ gaŭlo
Frua aŭ neocomio 145,5 ± 4,0
Ĵuraso Malfrua aŭ malmo Disfloro de koniferoj. Multas specioj de dinosaŭroj, ekzemple saŭropodoj, karnosaŭroj kaj stegosaŭruloj. Kutimas, sed ankoraŭ malmultas mamuloj. Unuaj birdoj kaj lacertoj. Iktiosaŭroj kaj pleziosaŭruloj diversiĝas. Abundas amonitoj kaj belemnitoj. Multas maraj estaĵoj, kiel eĥinoj, sponguloj kaj aliaj. Pangeo diskreviĝas al Gondvano kaj Laŭrazio. 161,2 ± 4,0
Meza aŭ dogero 175,6 ± 2,0 *
Frua aŭ liaso 199,6 ± 0,6
Triaso Malfrua aŭ keŭpero Arkisaŭroj dominas surtere kiel dinosaŭroj, en oceano kiel Iktiosaŭroj kaj notosaŭroj, kaj en la aero kiel pterosaŭroj. Cinodentuloj fariĝas pli malgrandaj kaj pli similaj al mamuloj, dum aperas unuaj mamuloj kaj krokodiluloj. Surtere kutima dikrodiuma floro. Multas grandaj akvaj amfibioj. Amonitoj troveblas sur ĉiuj kontinentoj. Aperas modernaj koraloj kaj ostaj fiŝoj, same kiel modernaj genroj de insektoj. 228,0 ± 2,0
Meza aŭ muŝelkalko 245,0 ± 1,5
Frua aŭ skitio 251,0 ± 0,4 *
Paleozoiko Permio Malfrua aŭ Lopingiano Termasoj unuiĝas al superkontinento Pangeo, tiel kreiĝas Apalaĉaj montoj. Finiĝo de permi-karbonia glaciiĝo. Abundiĝas reptilioj pelikosaŭroj kaj terapsedoj, dum parareptilioj kaj temnospondiloj amfibioj ankaŭ restas multnombraj. En la mezo de permio, la floro de la karbonio estas anstataŭigita per strobilhavaj (konusaj) gimnospermoj (la unua veraj semhavantaj plantoj) kaj la unua vera musko. Evoluas skaraboj kaj musoj. Enmara estaĵaro floras en varmaj malprofundaj rifoj; brakiopodoj, bivalvaj moluskoj, foraminiferoj kaj amonoidoj ankoraŭ abundas. Okazas granda estingiĝo 251 jarmilionojn antaŭe, 95% de la tera estaĵaro estingiĝas, inkluzive ĉiujn trilobulojn, graptolitojn kaj blastoidojn. 260,4 ± 0,7 *
Meza aŭ Guadalupiano 270,6 ± 0,7 *
Friua aŭ Cizuraliano 299,0 ± 0,8 *
Karbonio/
Pensil-
vaniumo
Malfrua Flugilaj insektoj subite disradiiĝas; kelkaj el ili, precipe protodonatoj kaj paleodiktiopteroj estas sufiĉe grandaj. Amfibioj estas kutimaj kaj ties specioj plimultiĝas. Unuaj reptilioj kaj karbonaj arbaroj (lepidodendronoj, filikoj, kalamitoj, sigilaredoj. La plej alta nivelo de oksigeno en atmosfero. Multaj maraj estaĵoj: amonitoj, brakiopodoj, ektoproktoj, bivalvaj moluskoj kaj koraloj. Plimultiĝas foraminiferoj. 306,5 ± 1,0
Meza 311,7 ± 1,1
Frua 318,1 ± 1,3 *
Karbonio/
Misisi-
piumo
Malfrua Grandaj praarboj, unuaj surteraj vertebruloj, kaj amfibia maraj skorpionoj loĝantaj ene de karboformigaj ĉeborda marĉo. Rizodontoj estas grandaj rabobestoj, loĝantaj en sensala akvo. En oceanoj kutimas praŝarkoj, kies specioj multobliĝas; eĥinoj abundas. Koraloj, briozedoj, kaj brakipodoj estas tre oftaj. Sed malgrandiĝas la kvanto de trilobuloj kaj naŭtiloidoj. Glaciiĝo en la orienta Gondvano. 326,4 ± 1,6
Meza 345,3 ± 2,1
Frua 359,2 ± 2,5 *
Devono Malfrua Aperas unuaj Likopodiopsedoj, ekvizetoj kaj filikoj, kune kun unuaj semportaj plantoj (arkeopteroj), unuaj arboj (arbofiliko arkeoptero), kaj unuaj (senflugilaj) insektoj. Abundas strofomenedoj kaj atripedoj (brakiopodoj), rugozaj kaj tabulaj koraloj. Trilobitoj kaj armitaj agnatoj malmultiĝas, dum makzelhavaj fiŝoj, sarkopterigoj kaj ostaj fiŝoj kune kun fruaj ŝarkoj) regas en oceano. Unuaj kvarpiedaj amfibioj ankoraŭ restas en akvo. Formiĝo de "Malnova Ruĝa Kontinento" de Eurameriko. 385,3 ± 2,6 *
Meza 397,5 ± 2,7 *
Frua 416,0 ± 2,8 *
Silurio Pridolio Unuaj vaskulaj plantoj (filikoj kaj ties parecaj specioj), unuaj milipedoj kaj atripleŭredoj sur tero. Unuaj makzelhavaj fiŝoj kune kun multaj senmakzelaj fiŝoj vivas en maroj. Eŭripteredoj fariĝas grandaj. Abundas tabula kaj rugoza koraloj kaj braĥipodoj. Trilobuloj kaj moluskoj diversiĝas; [graptolito]]j fariĝas malpli diversaj. 418,7 ± 2,7 *
Malfrua (Ludovo) 422,9 ± 2,5 *
Venloko 428,2 ± 2,3 *
Frua (Landoverio) 443,7 ± 1,5 *
Ordovicio Malfrua Senvertebruloj diversiĝas en plurajn speciojn. Fruaj koraloj, artikohavaj brakipodoj (Ortida, Strofomenida, ktp.), bivalvaj moluskoj, naŭtiloidoj, trilobuloj, ostrakodoj, briozooj, multaj tipoj de eĥinodermoj (krinoidoj, cistoidoj, marsteloj, ktp.) kaj aliaj taksonoj estas kutimaj. Aperas konodontoj (fruaj planktonaj vertebruloj). Unuaj First plantoj kaj fungoj surtere. La periodo finiĝas per (vica) glaciepoko. 460,9 ± 1,6 *
Meza 471,8 ± 1,6
Frua 488,3 ± 1,7 *
Kambrio Malfrua (Furongian) Ĉefa diversiĝo de vivformoj dum Kambria eksplodo. Multaj fosilioj; aperas multaj modernaj animalaj filumoj. Aperas unuaj ĥorduloj, dum pluraj aliaj, problemaj filumoj estingiĝas. Abundo de arkaikaj algoj (Arkaceotoj), kiuj formas rifojn, ili poste malaperas. Multas trilobuloj, priapuledaj vermoj, sponguloj, senartikaj brakiopodoj, kaj multaj aliaj animaloj. Anomalokaredoj fariĝas grandaj rabobestoj, dum multaj specioj de Ediakara faŭno formortas. Prokariotoj, protistoj (ekz., foraminiferoj), fungoj kaj algoj restas ĝis nuna tempo. Apero de Gondvano. 501,0 ± 2,0 *
Meza 513,0 ± 2,0
Frua 542,0 ± 0,3 *
Antaŭ-
kambrio

[4]
Prote-
rozoiko

[5]
Neoprote-
rozoiko
Ediakaro Bone konservitaj fosilioj de plurĉelaj animaloj. Ediakara animalaro disvastiĝas tutmonde en maroj. Spuraj fosilioj de eblas vermo-similaj Triĥofikoj, ktp. Unuaj sponguloj kaj trilobuloj. Enigmaj formoj, al kiuj apartenas multaj molkorpaj estaĵoj en la formo de sakoj, diskoj aŭ multkoloraj litkovriloj. 630

+5/-30 *

Kriogeno Supozata periodo de "Neĝobula Tero". Fosilioj ankoraŭ tre maloftas. Rodinio termaso komencas dispeciĝi. 850 [6]
Tonio Superkontinento Rodinio plu restas. Spuraj fosilioj de simplaj plurĉelaj eŭkariotoj. Unua dissemiĝo de arkitarkoj. 1000 [6]
Mezoprote-
rozoiko
Stenio Steta ekstreme metamorfa zono pro montoformado, kio estas rezulto de formiĝo de nova superkontinento Rodinio. 1200 [6]
Ektazio Platforma kovriĝo daŭre pligrandiĝas. Kolonioj de verdaj algoj formiĝas en maroj. 1400 [6]
Kalimio Pligrandiĝo de platforma kovriĝo. 1600 [6]
Paleoprote-
rozoiko
Staterio Unuaj kompleksaj unuĉelaj vivformoj: protistoj kun kernoj. Kolumbio fariĝas la ĉepolusa superkontinento. 1800 [6]
Orosirio La tera atmosfero fariĝas oksigena. Formiĝo de Vdereforta kratero kaj Sudbura profundaĵo kiel rezulto de kunpuŝiĝo kun asteroidoj. Intensiva montoformado 2050 [6]
Riacio Buŝvelda formiĝo. Huronia glaciiĝo. 2300 [6]
Siderio Oksigena katastrofo: rezulte formiĝo de feraj ercoj. 2500 [6]
Arkeano
[5]
Neoarkeano Stabiliĝo de la plej modernaj kratonoj. 2800 [6]
Mezoarkeano Unuaj stromatolitoj (verŝajne koloniaj cianobakterioj). Plej aĝaj makrofosilioj. 3200 [6]
Paleoarkeano Unuaj konataj oksigen-produktantaj bakterioj. Plej aĝaj difinitivaj mikrofosilioj. 3600 [6]
Eoarkeano Simpla unuĉela vivo (verŝajne bakterioj kaj eble arkeoj). Plej aĝaj mikrofosilioj. 3800
hadeano
[5][7]
Kreiĝo de Tero (4570 jarmilionoj antaŭe). Plej aĝaj konata mineralo, zirkono (4400 jmio). ĉ. 4570

Notoj[redakti fonton]

  1. Paleontologio ofte referencas al faŭnaj stadioj, sed ne al geologiaj periodoj. Tiutipa nomenklaturo estas sufiĉe komplika. Vidu Paleobiologia datenbazo (angle). Alirita 2006-03-19. por la perfekta listo de faŭnaj stadioj, ordigita laŭtempe.
  2. Datoj estas ne ĉiam precizaj, ĉar diversaj fontoj kutime donas tiujn datojn kun diferencoj de kelkaj elcentoj. Tio ĉefe radikas en la necerteco de radiometria datigo kaj pro la fakto, ke trovaĵojn, taŭgajn por radiometria datigo, oni tre malofte trovas en tiuj tavoloj, kie tiu datigo povus esti utila.
  3. 3,0 3,1 Laŭ historia vidpunkto, kenozoikon oni dividas je terciaro kaj kvaternaro, same kiel neogeno kaj paleogeno
  4. Ankaŭ konata kiel Kriptozoido.
  5. 5,0 5,1 5,2 Proterozoiko, Arkeo kaj hadeano oni ofte komune nomas Antaŭkambrio aŭ Kriptozoido.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 Difinita laŭ absoluta aĝo.
  7. Kvankam kutime nomata tiel, hadeano formale ne estas eono kaj ne ekzistas malambigua dato por komenco de Arkeo. Hadeano estas krome foje nomata Priskoo aŭ Azoo. Fojr oni subdividas Hadeon laŭ la luna geologia temposkalo.