Aŭreliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭreliano
Persona informo
Lucius Domitius Aurelianus
Naskonomo Lucius Domitius Aurelianus
Naskiĝo 9-an de septembro 214 (0214-09-09)
en Sirmium
Morto 25-an de septembro 275 (0275-09-25) (61-jaraĝa)
en Çorlu
Mortis pro hommortigo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Illyrian emperors vd
Edz(in)o Ulpia Severina vd
Infanoj Domitica vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucius Domitius Aurelianus, en Esperanto Aŭreliano, inter la jaroj 270 kaj 275 estis imperiestro de la Romia Imperio. Li naskiĝis la 9-an de septembro 214 en nordoriento de la imperio (la provincoj Panonio, Dakio, Moesia SuperiorInferior); kaj mortis dum 275 apud Konstantinopolo (la hodiaŭa Istanbulo).

busto de Aŭreliano

Dum lia regno la imperio estis en kriza fazo. Ĝermanaj triboj pasis la Alpojn kaj invadis la nordon de Italio, estis pluraj kontraŭ-imperiestroj, kaj aparte la provincoj en Gaŭlio grandparte troviĝis ekster la influo de Aŭreliano. Dum la kvinjara regotempo de Aŭreliano la Romia Imperio interalie retiriĝis el la provinco Dakio.

En la romia oriento la ribelema Palmyrene Imperio daŭre estis en ribelo kaj estis gvidita fare de reĝinpatrino Zenobio. Aŭreliano disbatus ĉi tiun ribelon Kun tio estas grava paŝo por fini la krizojn de la 3-a jarcento.

Pro lia agado en rekonstruado de la imperio Aŭreliano ricevus la titolon de restaŭristo de la mondo.

romia monero el la epoko de Aŭreliano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]