Dubnica nad Váhom
Dubnica nad Váhom | ||
hungare: Máriatölgyes, germane: Dubnitz an der Waag | ||
urbo | ||
Vido al la urbocentro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dubnica nad Váhom | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Ilava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Blankaj Karpatoj | |
Rivero | Váh | |
Situo | Dubnica nad Váhom | |
- alteco | 242 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 57′ 27″ N 18° 09′ 57″ O / 48.95750 °N, 18.16583 °O (mapo) | |
Areo | 49,136 km² (4 913,6 ha) | |
Loĝantaro | 24 914 (31.12.2010) | |
Denseco | 507,04 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1193 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 018 41 | |
Telefona antaŭkodo | +421-42 | |
Aŭtokodoj | IL | |
NUTS | 513016 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Dubnica nad Váhom | ||
Retpaĝo: www.dubnica.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Dubnica nad Váhom, hungare Dubnic, germane Dubnitz an der Waag estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.
Situo
[redakti | redakti fonton]Dubnica nad Váhom situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la neolitiko; keltoj alvenis en la ferepoko, en la 6-a jarcento slavoj alvenis. La unua mencio skribe okazis en 1193, estis tie preĝejo en 1276. Baldaŭe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Trenčín. La luteranoj forprenis la preĝejon en la 16-a jarcento, sed redoniĝis en 1657. En 1639 kaj denove en 1730 la vilaĝo akiris rangon kampurbo kune kun foirorajto. Johano Sobieski en 1683 rabis la urbeton. Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Dubnica nad Váhom-Trenčín-Trnava-Bratislavo-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 1833 da loĝantoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). En 1899 la urbo ricevis hungaran fantazian nomon Máriatölgyes (Maria-kverkoarbaro). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 25 995 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1276, trakonstruita en 1756, ĝia skulptaĵo estas pilgrimejo
- kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1770
- kapelo omaĝe al Beata Damo el la 17-a jarcento en la kastelo
- baroka kastelo de Illésházy (ilEŝhAzi) de 1670, pligrandigita en 1730, ĉiuj internaĵoj detruiĝis en 1945
- renesanca kastelo el la 17-a jarcento, nun hotelo
- malnova skribaĵo el 1749, tie trovita
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
|