Imre Nagy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Imre Nagy

NAGY Imre [Nadj Imre] (Kaposvár, 7-a de junio, 1896Budapeŝto, 30-a de junio 1958) estis hungara komunista politikisto, ĉefministro kaj martiro de la hungara revolucio de 1956.

Li devenis el malriĉa kamparana familio. Li lernis, eklaboris kiel tornisto en Diósgyőr, poste Kaposvár. Li soldatiĝis en 1914 kaj venis al rusa militkaptiteco. Tie li konatiĝis kun la bolŝevika ideologio kaj enpaŝis la Hungaran Grupon de la Ruslanda Komunista (bolŝevika) Partio kaj batalis kiel soldato de la Ruĝa Armeo. Li hejmenvenis hungarion en 1921 kaj organizis kamparanan movadon en la (tiam fortika) departemento de Somogy. Li estis ano de la tiama komunista partio MSZMP (Hungara Socialista Laborista Partio) inter 1925-1927. Li emigris en 1928 al Vieno kaj en 1929 veturis al Sovetunio kaj tie laboris kiel ano de la Agrarscienca Instituto en Moskvo kaj poste kiel oficisto de la Centra Statistika Instituto. Fine de la dua mondmilito li estis redaktoro de la moskva hungarlingva radio Kossuth.

Li revenis al Hungario la 5-an de novembro 1944 kaj iĝis ano de la Hungara Komunista partio (MKP poste MDP), poste iĝis estrarano en ties Centra Estraro kaj poste en la Politika Komitato. Li laboris en la koalicia registaro de Zoltán Tildy kaj Ferenc Nagy inter la 22-a de decembro 1944 kaj la 12-a de novembro 1945 ministro pri agrikulturo, inter la 15-a de novembro 1945-20-a de marto 1946 ministro pri internaj aferoj, inter 16-a de decembro 1950 kaj la 5-a de januaro 1952 ministro pri nutroprizorgaj aferoj. Li estis prezidanto de la Parlamento en 1948. Li estis instruisto en la Budapeŝta Ekonomika Universitato en 1948-1951 kaj 1952-1956. Li estis ekskludita el a Politika Komitato en 1949 pri lia opinio pri agrikultura politiko, sed li reaniĝis post memkritiko. Li estis en 1952 ministro pri kolektado (de agrikulturaj produktoj), poste vic-ĉefministro ĝis la 4-a de julio 1953, kiam li iĝis ĉefministro ĝis la 18-a de aprilo 1955. Tiam li estis abdikigita je la pozicioj kaj fine de la jaro (la 3-an de decembro) li estis ekskludita eĉ el la partio.

Junie en 1953 la hungaraj politikaj estroj en Moskvo estis kritikantaj pro la reganta politikaj metodoj kaj deziris, ke Nagy Imre iĝu la ĉefministro. Nagy Imre kiel ĉefministro enkondukis reformojn en la agrikulturo, industrio (ekz. permesis la forlason de la agrikulturaj kooperativoj). Post la fortiĝo de la dur-stalinismaj ondoj en Moskvo, fortiĝis ankaŭ Rákosi Mátyás, kio ebligis al li la forigon de Nagy Imre. Rákosi forlasis la landon somere 1956, Nagy Imre regajnis sian anecon en la Komunista partio la 13-an de oktobro.

Dum la hungara revolucio de 1956 li estis denove ĉefministro (inter la 24-a de oktobro kaj la 4-a de novembro), la 23-an de oktobro eĉ ano de la Politika Komitato de KP. Li establis koalician registaron ,deklaris elpaŝon el la Varsovia Pakto kaj la neŭtralecon de Hungario. Sed la rusaj trupoj invadis Hungarion la 4-an de novembro kaj li fuĝis al al Jugoslavia Ambasadejo. De tia li estis ruze transportita al la rumana Snagov kaj poste reen al Hungario. Li estis mortpunita en fermita, programita proceso. Li estis ekzekutita la 30-an de junio 1958, Li estis rehabilitita en 1989 kaj la 16-an de junio tiujare estis feste denove entombigita.


Vidu ankaŭ