Yandex Tradukilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jandeks-Tradukilo)
Yandex Tradukilo
Yandex Tradukilo
Yandex Tradukilo
homlingva tradukilo
Retadreso translate.yandex.ru
Kategorio Reta maŝintradukilo
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Yandex
vdr

Yandex TradukiloYandex Tradukisto (ruse Яндекс.Переводчик, Jandeks.Perevodĉik) estas senpaga reta maŝintradukilo kreita de la retenterpreno Yandex. Ĝi estas lanĉita en 2011 kaj kapablas traduki vortojn kaj frazojn al kelkaj dekoj da lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 16-an de marto 2011 estis lanĉita beta-versio de la servo. Ĝi sciis traduki de la angla aŭ ukraina al la rusa kaj inverse[1].

La 11-an de decembro 2012 aperis movtelefona aplikaĵo por iPhone[2].

La 2-an de junio 2014 en aplikaĵo por iPhone ekfunkciis reĝimo de eksterreta tradukado por kio necesis anticipe elŝuti datumojn por respektivaj lingvoj (unue temis pri tradukoj al la rusa kaj reen el la angla, germana, franca, itala kaj hispana)[3]. Samjare aperis aplikaĵo por Windows Phone[4]. La 22-an de aŭgusto aperis API de Yandex Tradukilo, ebliginta al la kompanioj senpage integri ĝin je siaj servoj[5].

La 8-an de junio 2015 ekfunkciis tradukado por la tatara lingvo[6]. La 9-an de novembro en la ruslingva Vikipedio ekfunkciis aŭtomata tradukado de la paĝoj el la anglalingva Vikipedio, publikigotaj en tiu rusa. La traduko okazas danke al API de Yandex Tradukilo, kiun Yandex transdonis al Vikipedio senpage kaj sen limigoj laŭ nombro de la lingvoj. Korektoj, kiujn la uzantoj faros en la tradukitaj tekstoj, estas uzataj de la sistemo por plibonigi la servon[7].

La 15-an de januaro 2016 ekfunkciis tradukado de la sindara lingvo — ĝi estis skribata per tengvaro[8]. La 6-an de aprilo estis aldonita la udmurta lingvo[9]. La 7-an de julio en la retversio ekfunkciis tradukado de bildoj — en movtelefona versio kaj aplikaĵoj por iOS kaj Android tiu ebleco aperis iom pli frue[10].

La 25-an de septembro 2019 aperis dialoga reĝimo, ebliganta rekte interpreti voĉan konversacion[11].

La 11-an de februaro 2020 estis aldonita la ĉuvaŝa lingvo. Preparante ĝian aldonon helpe de entuziastoj oni kolektis dum unu jaro 250 mil ekzemploj, ĉar en Interreto paralelaj tekstoj estis tre malmultaj. Por instrui artefaritan neŭroreton oni kreis tuttjurkan modelon, kiu lernis traduki al la rusa samtempe el la azera, baŝkira, tatara, kazaĥa, kirgiza, turka, uzbeka kaj ekde tiam ankaŭ el la ĉuvaŝa, uzante paralelajn tradukojn de la Kurano kaj Biblio. Sed instruado de la maŝintradukilo postulas multe da tekstoj, do oni komencis kadre de teknologio back-translation traduki iel tiel el la rusa al la ĉuvaŝa altkvalitajn tekstojn зщr krei ĉuvaŝajn paralelaĵojn, uzotajn kiel ekzemploj por tradukado el la ĉuvaŝa al la rusa. Por eviti lernadon de malbonaj ekzemploj oni markis fuŝajn tradukaĵojn kadre de teknologio tagged back-translation, do la neŭroreto lernis atenti ilin (pun intended) kaj malfidi[12].

Tradukado de teksto[redakti | redakti fonton]

Origine estis uzata statistika maŝintradukado, sed en septembro 2017 oni aldonis artefaritan neŭran reton (ANR), do la tradukon plenumis ambaŭ modeloj post kio algoritmo surbaze de metodo de maŝinlernadoen CatBoost komparas ilin kaj elektas pli kvalitan. Avantaĝo de ANR estas kompleksa traktado de la teksto, kio faras la tradukaĵon pli unueca kaj natura. Statistika modelo pli bone ekmemoras kaj tradukas maloftajn kaj komplikajn esprimojn[13].

Tradukado de parolo[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro 2019 eblas traduki la parolon forme de dialogo. La tradukilo montras la tradukaĵon ankaŭ forme de teksto, do oni povas montri ĝin al kunparolanto, korekti aŭ aŭdigi denove. La dialogoj estas konservataj en la memoro. La rekonado kaj sintezado de la voĉo okazas surbaze de teknologio Yandex.SpeechKit kun uzo de neŭra reto, instruita surbaze de grandaj tekstokorpusoj[14].

Tradukado de bildoj[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2021 en Yandex Retumilo aperis ebleco traduki la tekstojn en bildoj. La retumilo serĉas tekston sur la bildo, sendas ĝin al la tradukilo kaj poste prezentas sur la bildo. Se la tradukita teksto estas grave pli longa ol la originala, ĝi aperas en aparta fenestreto kiu malfermiĝas se ŝovi la musmontrilon al la bildo[15].

Tradukado de video[redakti | redakti fonton]

En septembro 2021 ekfunkciis voĉtradukado de videoj de la angla al la rusa. Oni povas fari tion en Yandex Retumilo (en Windows, macOS, Linux, iOS и Android) kaj en poŝtelefonoj surbaze de Anrdoid (en Yandex Retumilo) kaj iOS (en aplikaĵo Yandex Tradukilo). La tradukaĵo aŭdeblas en du voĉoj — vira kaj ina, tiu lasta estas de virtuala asistanto Alisa. La origina sontrako estas mallaŭtigata. Tradukeblas videoj el YouTube, Vimeo kaj aliaj popularaj platformoj[16]. En novembro 2021 aldoniĝis la franca, hispana kaj germana[17].

La tradukado okazas en kelkaj etapoj. Se mankas subtitoloj la tradukilo kreas ilin surbaze de voĉrekono. Se la subtitoloj haveblas, la tradukilo analizas ilian devenon: la aŭtomataj estas ignorataj, la manfaritaj estas uzataj. Poste neŭra reto ordigas ilin, forigante rubaĵojn, aldonante interpunkciajn signojn kaj distribuante la vortojn laŭ sencaj segmentoj. Ĝi ankaŭ aldonas informon pri genro de la parolanto de ĉiu vorto (viro/ino), kio influas voĉon kaj gramatikan genron en kiu okazos la respektiva parolo. Post la voĉigo la tradukilo kongruigas la videon kaj la voĉigitan tekston, se necese mallongigante paŭzojn inter vortoj kaj akcelante parolritmon[16].

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Tuj post sia apero la tradukilo funkciis nur por 3 lingvoj: rusa, angla kaj ukraina.

En 2017 funkcias tradukilo por 94 lingvoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Яндекс запустил сервис онлайн-перевода (ruse). Yandex (2011-03-16). Arkivita el la originalo je 2022-11-24. Alirita 2023-04-19.
  2. Яндекс.Перевод для владельцев iPhone (ruse). Yandex (2012-12-11). Arkivita el la originalo je 2022-01-25. Alirita 2023-04-26.
  3. Яндекс.Перевод для iPhone научился переводить в офлайне (ruse). Yandex (2014-06-02). Arkivita el la originalo je 2017-11-30. Alirita 2023-04-10.
  4. Яндекс.Перевод для Windows Phone (ruse). Yandex (2014-02-18). Arkivita el la originalo je 2017-10-18. Alirita 2023-04-10.
  5. API Яндекс.Перевода: коммерческая версия (ruse). Yandex (2014-08-22). Arkivita el la originalo je 2015-11-16. Alirita 2023-04-28.
  6. На сервисе Яндекс.Переводчик появился татарский язык (ruse). Yandex (2015-06-08). Alirita 2023-05-05.
  7. Машинный перевод Яндекса стал доступен в Википедии (ruse). Yandex (2015-11-09). Alirita 2023-05-05.
  8. Как это будет по-эльфийски? (ruse). Yandex (2016-01-15). Alirita 2023-05-05.
  9. Яндекс разработал машинный перевод для удмуртского языка (ruse). Yandex (2016-04-06). Alirita 2023-05-05.
  10. Яндекс.Переводчик поможет перевести текст с изображения (ruse). Yandex (2016-07-07). Alirita 2023-05-05.
  11. Яндекс.Переводчик научился переводить разговор (ruse). Yandex (2019-09-25). Alirita 2023-05-05.
  12. dvorkjoker (2020-02-11) Встречайте чувашский язык в Яндекс.Переводчике: как мы решаем главную проблему машинного перевода (ruse). Habr. Alirita 2023-05-12.
  13. Как победить морников: Яндекс запустил гибридную систему перевода (ruse). Yandex (2017-09-14). Alirita 2023-05-10.
  14. Яндекс.Переводчик научился переводить разговор (ruse). Yandex (2019-09-25). Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-05-18.
  15. Яндекс.Браузер переведёт текст на картинке (ruse). Yandex (2021-04-02). Arkivita el la originalo je 2021-04-12. Alirita 2022-05-19.
  16. 16,0 16,1 Смотрите по-русски: Яндекс запустил закадровый перевод видео (ruse). Yandex (2021-09-07). Arkivita el la originalo je 2022-04-26. Alirita 2022-05-18.
  17. Яндекс запустил закадровый перевод ещё для трёх языков (ruse). Yandex (2021-11-30). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.