Ĝilinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jilin-provinco)

Ne konfuzu kun Ĝilino (la urbo).

Ĝilinio
Norma ĉine : 吉林省
Jílín Shěng
Mallongigo: 吉 (Jí)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Ĝilinio montrata
Ĉinio kun Ĝilinio montrata
Ĉinio kun Ĝilinio montrata
Signifo de nomo Manĉue: girin ula,
"laŭ la rivero"
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Ĉangĉuno
Provincestro Jing Junhai

(ekde 2-a de januaro 2018)

Areo 187 400 km²
 - Latitudo 40° 52' N al 46° 18' N
 - Longitudo 121° 38' E al 131° 19' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 27 400 000
 - Loĝdenso 145/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 720,3 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 26 289
HDI 0,815 (alta) (2008)
Etnoj hanoj —91%
koreoj —4%
manĉuoj —4%
mongoloj —0,6%
hujoj —0,5%
ISO 3166-2 CN-22
Oficiala retejo
http://www.jl.gov.cn
vdr

ĜilinioJilin (ĉine: 吉林; pinjine: Jílín IPA: [tɕǐlǐn] antikvamode: Kirin) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko, situas en la nordoriento de la lando, regiono kiu ankaŭ nomiĝas Manĉurio. Ĝilinio landlimas Rusio kaj Nord-Koreio oriente, kaj najbaraj provincoj Hejlongĝjango norde, Ljaŭningo sude kaj Interna Mongolio okcidente. La nomo de la provinco verŝajne devenas de la manĉua frazo por "laŭ la rivero" (Girin ula), transskribita en la ĉina lingvo kiel "Jilin," la karakteroj por kiu laŭvorte signifas "bonaŭguran arbaron." La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la provinco estas Ĉangĉuno, kvankam la provinco estas nomita laŭ la urbo Ĝilino. Parto de la provinco estas la Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj, Ĝilinio estis loĝita de diversaj popoloj de mongoleca deveno kaj ankaŭ koreoj. Kelkaj koreaj reĝlandoj kiel Kogurjo kaj Balhae (vidu: Historio de Koreio) estis establita en ĉi tiu loko. La regiono estis sub la sinsekva rego de la Liao, Jin, Yuan kaj Qing dinastioj de Ĉinio ekde ĉirkaŭ 900 p.K. La limo de Ĝilinio dum frua epoko de la Qing atingis la bordon de la Japana Maro ĝis 1860, kiam estis cedita al Rusio (la hodiaŭa Ĉemara Regiono). Antaŭ ĉi tiu punkto, la manĉua Qing registaro estis regita strikte la enmigrado de hanoj en Manĉurio, sed post ĝi malfermiĝis, hanoj fariĝis la plimultan etnon de 1900.

En 1932, Ĝilinio enkadriĝis en la Japana marioneta ŝtato de Manĉukuo kaj Ĉangĉuno fariĝis la ĉefurbo. Post la venko super Japanio, la Sovetunio okupis Manĉurio, kaj poste pasis regon al la komunistoj, kiuj tiame uzis Manĉurio kiel bazejo, disde kiu ili poste konkeris ĉiuj Ĉinio.

Originale, Ĝilinio estis pli malgranda, ampleksanta sole Ĉangĉuno kaj Ĝilino (la urbo), ĉar Manĉurio enhavis 9 provincojn. Post 1949, la Ĉina Popola Respubliko kunordigis nur tri provincojn: Hejlongĝjango, Ĝilinio kaj Ljaŭningo; sekve Ĝilinio estis vastigita sia aktuala grandeco. Ekde la enkonduko de kapitalismo al la Popola Respubliko en la 1970aj jaroj, Ĝilinio, kune kun la cetero de Manĉurio, spertis ekonomiajn malfacilojn pri la regreso de ŝtata industrio. La registaro jam estas lanĉinta planon por revigligado la nordorientajn regionojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiela Lago de Changbai-Monto

Ĝilinio situas en centra Manĉurio, kaj landlimas Nord-Koreio kaj Rusio oriente. Ĝilinio estas unu el ses grandaj arbaraj regionoj en Ĉinio, ĉefe en la Changbai Montaro, longe mil kilometroj, je 97.226 km² kaj 51.37% de la terlando de la tuta province. La plej alta punkto estas la pinto de Changbai Monto, 2691 m alte super la marnivelo. Gravaj riveroj en Ĝilinio inkluzivas la Yalu kaj Tumen, ambaŭ ĉe la landlimo kun Nord-Koreio, kaj la Songhua, ĉefa alfluanto de la Heilongjiang (aŭ Amuro).

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ĝilinio estas loĝita ĉefe de hanoj, kun grandaj nacimalplimultanoj kiel la manĉuoj, hujoj, koreoj, kaj mongoloj. La manĉua estas restaĵo de la Qing epoko, kvankam ili estas tre asimilita kun hanoj, kaj multaj jam ne parolas la manĉuan lingvon. Koreoj plejparte loĝas ĉe la landlimo kun Nord-Koreio.

Gravaj urboj en Ĝilinio estas (kun nomoj en ĉina skribo kaj pinjino):

  • Ĉangĉuno (长春 Chángchūn)
  • Ĝilino (吉林市 Jílín Shì)
  • Siping (四平 Sìpíng)
  • Baiĉeng (白城 Báichéng)
  • Janĝi (延吉市 Yánjí)
  • Tonghua (通化 Tōnghuà)
  • Liaojuan (辽源 Liáoyuán)
  • Baiŝan (白山 Báishān)
  • Songjua (松原 Sōngyuán)
  • Ĝian' (集安 Jí'ān)

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikultura produktado de Ĝilinio koncentriĝas je rizo, maizo, kaj sorgo, kun rizo superreganta en la oriento. Fakte, Ĝilinio estas la plej granda komerca grana bazo de Ĉinio. Ĝilinio ankaŭ gvidas la landon en produktado de ginsengo, grava en tradicia ĉina medikamento, kune kun aliaj drogherboj kiel lingĉio kaj hotoguo (specoj de fungoj) kaj astragalo. La Changbai Montaro estas grava fonto de ligno, kaj ŝafistado estas grava ekonomie en la okcidento en la stepoj estanta samlima kun Interna Mongolio.

Ĝilinio estas riĉa je mineraloj kiel oleo (en la formo de oleoardezo), tergaso, terkarbo, fero, nikelo, talko, grafito, gipsoŝtono, oro, kaj arĝento. Tamen, Ĝilinio havas precipe vastajn tavolojn da kiselguro (aŭ diatomea tero), volastonito, kaj molibdeno. La minado de ĉi tiuj kreas grava parto de la industria ekonomio de la provinco. Krom tio, industrio koncentriĝas pri trajno- kaj aŭto-manufakturo kaj produktado de feraj alojoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝilinio havas multaj kulturaj similecoj kun la cetero de Nordorienta Ĉinio, kun etnaj koreoj kaj manĉuoj havanta influo je la regiona kulturo. La kuirarto de Ĝilinio estas tipa de nordorienta ĉina kuirarto, dependita de konservitaj kaj peklitaj manĝaĵoj kaj elkoraj manĝaĵoj pro severaj vintroj kaj mallongaj sezonoj por kultivado. Anstataŭ rizo, kiu superregas en suda ĉinio, tritiko estas la ĉefa nutraĵo, kaj klara karakterizaĵo de la kuirarto estas la uzo de peklita brasiko (suan cai). Pri muziko, la popoldancoj kaj kantoj errenzhuan kaj yangge estas populara, kiel ankaŭ speco de ĉina opero nomiĝis ĝilinia opero.

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanta movado en Ĉangĉuno

Esperantaj organizoj

- Ĉangĉuna Esperanto-Asocio

- Ĝjilina Esperanto-Instituto