Ĝermolisto de japanaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kobajaŝi Tomeki)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Abiko Teizirô[redakti | redakti fonton]

ABIKO Teizirô, aferisto. Li fondis 1906 en Tokio la duan societon en la lando "Nippon E-Kyôkai", kiun li poste likvidis kaj kunfondis JEA. Esperanto-konsulo en Tokio, 1907. Abiko kunkompilis Japanan-Esperantan Vortaron (1906).

Aizaŭa Heikiĉi[redakti | redakti fonton]

AIZAŬA Heikiĉi (naskiĝis en majo 1898) estis japana esperantisto kaj licea instruisto. Post foriro de Ossaka Kenji el la urbo Jokosuka, Aizaŭa Heikiĉi inter la jaroj 1915 ĝis 1918 estis sindona laboranto post disvastigo de Esperanto en la urbo kaj regiono. Li eldonis gazeton Diino de Stelo.

Asada Eiĵi[redakti | redakti fonton]

ASADA Eiĵi (naskiĝis la 22-an de majo 1865; mortis la 11-an de novembro 1914) estis profesoro ĉe la fremdlingva kolegio de Tokio. Li estis lingvisto, fakulo pri ŝemidaj lingvoj kaj membro de la Lingva Komitato.

C[redakti | redakti fonton]

Cujuki Kijohiko[redakti | redakti fonton]

CUJUKI Kijohiko (naskiĝis la 19-an de marto 1907 en Kanagawa-ken) estis esperantisto de 1926. Li laboris en La Revuo Orienta kaj tradukis En la nebulo (radiodramo de Yamamoto Yuzo), en 1930. Li ankaŭ verkis la verkon Ŝtala Biblio de Samurajismo, en 1931.

D[redakti | redakti fonton]

Deguti Kiyoko[redakti | redakti fonton]

DEGUTI Kiyoko (naskiĝis en 1935, mortis la 29-an de aprilo 2001 en Kameoka) estis la kvara ĉefgvidantino de Oomoto. Ŝi estis subtenanto de Esperanto, honora prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto.

E[redakti | redakti fonton]

Eguĉi Ren[redakti | redakti fonton]

EGUĈI Ren (naskiĝis la 1898 en Hukuoka) estis esperantisto kaj oficisto. Metoda sekretario de Esperanto-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita regiona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.

G[redakti | redakti fonton]

Ga Morizo[redakti | redakti fonton]

GA Morizo (naskiĝis en 1885) estis iama ĉefdelegito de UEA. Fondis en 1920 la Orientan Librejon Esperantistan, importis Esperanto-librojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la laboron heredis Librejo Sihôdô). Ofte interpretis Esperantajn paroladojn de Gustaf John Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokio.

Gotoo Seikoo[redakti | redakti fonton]

Gotoo Seikoo (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1884 en Oita) estis ĉefo de multamembra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. 1930 fondis Esperanto-fakon en Kiboŝa („Esperanto-Kiboŝa“, marto 1930 - jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de Esperanto al siaj grandnombraj adorantoj. Enkondukis Esperanton kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administritaj de Kiboŝa. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.

H[redakti | redakti fonton]

Hajaŝi Joŝimi[redakti | redakti fonton]

Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Naskiĝis la 15-an de junio 1900 en Mie-ken. Esperantisto de 1924. Fidante nur al Esperantistoj li travojaĝis Eŭropon 1928 dum kvar monatoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la japana esperantistaro.

Harada Yubi[redakti | redakti fonton]

Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li decidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. Esperanton, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan gazeton „Orienta Azio.“

Hayasi Tadasu[redakti | redakti fonton]

Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850, mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prezidanto de Japana Esperantista Asocio (JEA) ĝis la morto.

Hirano Nagakacu[redakti | redakti fonton]

Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al „Verda Utopio“. Esperantista poeto.

Hikosaka Motosuke[redakti | redakti fonton]

Hikosaka Motosuke. De junio 1909 ĝis 1910 eldonis en Tokio gazeton por eksterlandaj Esperantistoj „Samideano Ĉiumonata,“ kvazaŭ konkure al „Japana Esperantisto“.

I[redakti | redakti fonton]

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi[redakti | redakti fonton]

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, stenografiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. Esperantisto de 1926. Redaktoro de „Verda Mondo1927-1934. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en Esperanto. Verkis „Praktika Konversacio Esperanta“, 1933.

Ito Kooiti[redakti | redakti fonton]

ITO Kooiti (Kunrei) (forpasis la 26-an de oktobro 1969 pro kancero) estis japana esperantisto en Jao, delegito kaj fakdelegito dum 15 jaroj.

Iĉicero Sakrada[redakti | redakti fonton]

Iĉicero Sakrada[1] estis japana esperantisto en Kioto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li tradukis

  • Mazumi Huĝii. Nova Satano. Eld. Konijo, Kioto, 1924, 27 pĝ.
Citaĵo
 Tiu libreto estas la unua de "Serio Infinita", kiun la japanaj samideanoj intencas eldoni ĉiumonte, dedicante ĝin al la tuta homaro. La unu akta drameto donal al ni ideon pri la moroj de malproksimorientaj popoloj, kaj sekve estas tre interesa. La traduko estas bona, sed eble ĉar la presistoj ne ankoraŭ kutimiĝis kun la eŭropa skribaĵo, estas kelkaj preserarou, kiuj certere ne malhelpas la legadon. 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)

Soŝiĉi Iŝikaŭa[redakti | redakti fonton]

Soŝiĉi Iŝikaŭa [2] (naskiĝis 1900 (?), mortis la 3-an de Februaro 1925) estis japana esperantisto en Uraga en la komenco de la 20-a jarcento.

Ito Ŝiniĉi[redakti | redakti fonton]

Ito Ŝiniĉi estis popollerneja instruisto en nordorienta provinco. Li estis fervora esperantisto kaj senlace propagandis la novan lingvon. Lia amata frazo estis: „Oni diras ke la vero ĉiam venkas — el la. Ekzercaro.“ En 1940 li estis arestita de „tokko“ kaj devis sidi en malliberejo dum du jaroj, pro kio li malsaniĝis kaj estis lasita reveni hejmen. Iun tagon dum sia promeno li kun miro trovis ĉe malnovlibrejo de la urbo sian malnovan esperantan vortaron, konfiskitan okaze de lia arestigo. Sed ankoraŭ pli granda estis lia miro kaj indigno kiam li eksciis konfidence de la librovendisto, ke la „tokko“ konfidis al li la vortaron tiel ke se iu volos aĉeti ĝin, li ne vendu; sed demandu lian nomon kaj adreson kaj informu la sekretan policon! Li mortis septembron 1945, pro la malsano kaŭzita de malliberigo[3].

Eizo Angetu Ito[redakti | redakti fonton]

Eizo Angetu ITO, japano. Naskiĝis en la 21-a de aprilo 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.

Iwahashi Takeo[redakti | redakti fonton]

Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, profesoro de Kansei Gakuin Universitato, instruisto de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k. a. gvidis oficialan kurson de Esperanto (1922-1931). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prezidanto de Japana Asocio de Blinduloj Esperantistoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vortaro, Lernolibro.

Izumi Sigeo[redakti | redakti fonton]

Izumi Sigeo (plumnomo), socialisto. Nask. 31. okt. 1902 en Sagaken. Esperantisto de 1921. Kunfondinto de Japana Prolet-Esperanto-Unuiĝo, 1931.

J[redakti | redakti fonton]

Jamaga Isamu[redakti | redakti fonton]

JAMAGA Isamu (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de junio 1987) estis japana esperantisto kaj delegito de UEA en Otaru, Japanio. Li estis fakdelegito de UEA pri medicino kaj multjara subtenanto de UEA kaj UMEA.

Jamaguchi Koŝizu[redakti | redakti fonton]

JAMAGUCHI Koŝizu (mortis 24-jare en 1923 pro pneŭmonio en Taihoku Prefektejo) estis fervora japana esperantistino kaj pioniro de virina movado en Japana Imperio.[4]

Jamanaka Hideo[redakti | redakti fonton]

Jamanaka Hideo, estro de eksterlanda fako de la Centra Telegrafejo en Ĥarbin. Naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en gubernio Kioto. Li tradukis al Esperanto la filmo-novelon „Verda Karto“, publikigita en 1931.

Jasuda Jukiĉi[redakti | redakti fonton]

Jasuda Jukiĉi, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso. Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kunkompilis J-E vortareton. Trad. Inkubo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.

Juri Tradukacu[redakti | redakti fonton]

JURI Tradukacu estis japana esperantisto, naskiĝinta la 23-an de septembro 1900 en Kyoto-hu. Bona Esperanto-oratoro. Verkis: Frazaro de Esperanto-Interparolado, 1925; Modela Esperanto-Konversacio, 1928. EdE-J

K[redakti | redakti fonton]

Katsumori Hirosi[redakti | redakti fonton]

KATSUMORI Hiroshi (Hepburn) (1925-2004) estis membro de UEA en Chubu,Japanio, mortis la 9-an de junio 2004 pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

Kidosaki Masutosi[redakti | redakti fonton]

KIDOSAKI Masutosi estis japana bankisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 24-an de aprilo 1907 en Hukuokasi, kaj tie laboris multe por Esperanto. Verkoj. Esperanta Frazaro, 1929, Zamenhofa Legolibro, 1931. Edziĝis al bela riĉega esperantistino, f-ino Owada-Hinako.
Verkoj:

  • Konkordance de Marta
  • Legolibro el la konataj verkoj, Mezgrada kurslibro por dudek kaj unu vesperoj
  • Marta (traduko en la japana de la verko de Zamenhof)
  • Verda Kantaro, kompilis
  • Zamenhofa Legolibro

Kizaki Hirosi[redakti | redakti fonton]

KIZAKI Hirosi, japano, adv., eksmembro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. 1899 en Mieken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. - (Kuw. )

Kobajaŝi Tomoki[redakti | redakti fonton]

KOBAJAŜI Tomoki (小林智樹, Kobayashi Tomoki), japano, en la 1930-aj jaroj estis estro de Knabina Liceo Kihoku Zissen, en kiu Esperanto tiutempe estis instruata oficiale. Li naskiĝis en la 26-a de septembro 1897 en Sendajo, kaj ricevis mencion en la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Tie lia persona nomo estas literumata Tomeki, sed tiu latinligerigo de la persona nomo ne estas kutima.

Kooĵi Taŝiro[redakti | redakti fonton]

Kooĵi Taŝiro estis japana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

Citaĵo
 La grandlitere presita libro kun m ultaj bildoj enhavas serion de simplaj

legaĵoj. Ĝi tre certe enkondukos multajn japanojn en la konon de nia lingvo.

La volumo estas praktike aranĝita por kursoj; la dekstraj paĝoj, kun lineoj sed sen teksto, permesas la notadon de ĉiuj klarigoj donataj de la instruanto. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Kusuda Zensuke[redakti | redakti fonton]

KUSUDA Zensuke (naskiĝis 1913; mortis la 16-an de januaro 1993) estis japana esperantisto, delegito de UEA dum 20 jaroj en Amagasaki kaj revigliginto de la japana fervojista movado en la 1970-aj jaroj.

M[redakti | redakti fonton]

Matuba Kikunobu[redakti | redakti fonton]

MATUBA (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Naskiĝis en la 9-a de aprilo 1903 en Yokosuka. Esperantisto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de Esperanta poezio en Esperanto-Lernanto kaj Literatura Revuo Oriento, 1934. Bona studanto de Esperanta-gramatiko. - (Kuw.)

Micuiŝi Icumu[redakti | redakti fonton]

MICUIŜI Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Naskiĝis en la 3-a de junio 1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administris ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.

Mine Yositaka[redakti | redakti fonton]

MINE Yositaka (1941-2017) estis japana esperantisto. Li estis aktivulo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.

Mijake Hisano[redakti | redakti fonton]

MIJAKE Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.(Kaw.)

Miyamoto Sinzi[redakti | redakti fonton]

MIYAMOTO Sinzi (Kunrei), (1905- 31-a de marto 1998), dumviva membro, delegito en Kobe (Japanio) de 1951 ĝis 1995, forpasis la 31-an de marto 1998.

Muramatu Yukiyosi[redakti | redakti fonton]

MURAMATU Yukiyosi(Kunrei), (Hepburn: MURAMATSU Yukiyoshi, 1940-2000), dumviva membro, iama delegito pri radioamatorismo en urbeto Uenohara(nun urbo Uenohara) en Jamanaŝi-prefektujo.

N[redakti | redakti fonton]

Nakahara Syuzi[redakti | redakti fonton]

NAKAHARA Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.

Nakayama Ooki[redakti | redakti fonton]

NAKAYAMA Ooki (1926 - mortis la 27-an de novembro 1991 en Kôhu, Japanio) estis profesoro kaj UEA-fakdelegito pri mikrobiologio.

Narita Sigeo[redakti | redakti fonton]

NARITA Sigeo (Kunrei), japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1-a de julio 1893 en Akitaken. Reprezentis la Japanan E-istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.

Nisikawa Toyozô[redakti | redakti fonton]

Nisikawa Toyozô (190920-a de junio, 2004) estis japana esperantisto, kaj en 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.

Nisida Ryoya[redakti | redakti fonton]

NISIDA Ryôya(Kunrei) (Hepburn:NISHIDA Ryoya, naskiĝis 1911 - mortis la 21-an de aprilo 1978) estis japana pastro kaj fakdelegito de UEA en Kisiwada en Osaka Prefektujo. Li lernis Esperanton antaŭ pluraj jardekoj, tradukis kaj eldonis kelkajn librojn pri budhismo en Esperanto. Laste aperis lia traduko de Vervekiĝo de budhismo.

Nisiumi Tarou[redakti | redakti fonton]

NISIUMI Tarou (en Esperanto ankaŭ NIŜIUMI Taro;[5] naskita en 1912; mortinta la 28-an de julio 1999 en Tokio) estis japana esperantisto kaj profesoro pri moderna historio en la universitato de Tokio.[5] Dum jardekoj li estis delegito pri sociaj sciencoj, muzeoj kaj teniso. De 1971 ĝis 1974 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto.

Nohara Kyuiti[redakti | redakti fonton]

NOHARA Kyuiti (kjuuiĉi) Naskita la 10-an de novembro 1871, mortinta la 29-an de junio 1948, japano, instruisto pri fiziko kaj kemio. Membro de JEI de 1906. Li tradukis la historian verkon "Kroniko Japana", pri la duone mitologia historio de Japanio, kaj pro tio honorita je la premio Ossaka en 1939. Li tradukis ankaŭ filozofiajn verkojn el sanskrito, plue ĉinajn klasikaĵojn "Granda Lernado" kaj "Doktrino de Mezeco".

O[redakti | redakti fonton]

Oka Hidemiti[redakti | redakti fonton]

OKA Hidemiti, filo de OKA Asajiro, estis japana zoologo kaj esperantisto, lektoro de la scienca fakultato de la Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis la 2-an de oktobro 1902 en Tokio. En Esperanto verkis interalie la artikolojn „Pri la uzado de sufikso um“, La Revuo Orienta, volumo V, 1924 kaj „Mendelismo“ La Revuo Orienta, volumo VI, 1925.

Okamacu Kacumaro[redakti | redakti fonton]

D-ro OKAMACU Kacumaro (mortis en 1923) estis japana studento en Germanio kaj ano de esperantista grupo de Kiota Imperia Universitato.[4]

Ogata Tomosaburo[redakti | redakti fonton]

OGATA Tomosaburo, japana doktoro pri medicino kaj profesoro de fiziologio en la Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis la 31-an de januaro 1883 en Osako. Esperantisto de 1923. Interalie en 1925 publikigis du medicinajn raportojn pri rizmalsano originale en Esperanto.

Ohaŝi Unokiĉi[redakti | redakti fonton]

OHAŜI (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Naskiĝis en la 27-a de oktobro 1889 en Jokosuka. Esperantisto de 1906. Pionira laboranto en Jokosuka, lulila loko de Japana Esperanto-movado.

Osida Tokurô[redakti | redakti fonton]

OSIDA Tokurô, japano, kuracisto. Naskiĝis en la 24-a de marto 1875. En 1919 fondinte Nippon Esperanto-Sya, eldonis multajn Esperanto-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis Esperantajn librojn el Eŭropo.

R[redakti | redakti fonton]

Ryuei Samura[redakti | redakti fonton]

RYUEI Samura (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

S[redakti | redakti fonton]

Samura Ryuei[redakti | redakti fonton]

SAMURA Ryuei (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

Wilhelm Schmid[redakti | redakti fonton]

Wilhelm SCHMID (naskiĝis en 1927, mortis la 4-an de novembro 2002) estis germana esperantisto. Kelkajn jarojn post 1959 li oficis en la CO de UEA en Roterdamo. Li edziĝis al japanino kaj poste loĝis en Japanio. Li estis fakdelegito pri goo. Li mortis en Kuki (Japanio).

Simose Kentarô[redakti | redakti fonton]

SIMOSE Kentarô (ŝimose kentaroo), (1868-1944) japano, kuracisto kaj fariĝis poste estro de la medicina lernejo en la japana imperia armeo. En 1890, kiam li estis studento, li lernis Volapukon kaj en 1892 Esperanton. Tio igis lin la dua Japana Esperantisto. - (Kuw.)

Sugawara Keiiti[redakti | redakti fonton]

SUGAWARA Keiiti(Kunrei) (1911-1998), e-isto ekde 1928, membro de Japana E-Instituto de 1929, delegito en Natori pli ol 30 jarojn.

Sumiyosi Katuya[redakti | redakti fonton]

SUMIYOSI Katuya (Kunrei) (1905-1996), malnova membro, ofta donacanto, forpasis en Sizuoka (Japanio).

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Ŝimizu Kacuo[redakti | redakti fonton]

EdE-Ŝ ŜIMIZU Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. - (Kuw.)

Ŝimomura Joŝiŝi[redakti | redakti fonton]

Ŝimomura Joŝiŝi (en la centro)

EdE-Ŝ ŜIMOMURA Joŝiŝi, japano. Naskiĝis en la 15-a de januaro 1909 en Nagojo. Laboris ĉe Esperanto-fako de Kiboŝa, Tôkyô. Multe tradukis literaturaĵojn: „Infanmurdo“, teatraĵo, 1930; „Unu Bileto“, detektiva rakonto, 1930; „Ora Masko“ (same), 1931.

T[redakti | redakti fonton]

Takase Yosiko[redakti | redakti fonton]

TAKASE Yosiko (Kunrei, 13-a de oktobro 1934 - 13-a de oktobro 1997), estis engaĝita esperantisto duonan jarcenton. Ŝi deĵoris sekretarieje de Japana Esperanto-Instituto kaj en siaj lastaj vivjaroj estis unu el la administrantoj de la Esperanto-Domo de Yatugatake.

Takeda Hiroŝi[redakti | redakti fonton]

TAKEDA Hiroŝi (1908 - 26-a de septembro 1996), dumviva membro kaj estrarano (1971- 1980) de Japana Esperanto-Instituto, mortis la 26-an de septembro en Matudo.

Taki Rintaro[redakti | redakti fonton]

TAKI Rintaro (naskiĝis en 1905 kaj mortis la 18-an de septembro 1992) estis dum multaj jaroj delegito en Kakogaŭa en gubernio Hjogo.

Tokuda Rokuro[redakti | redakti fonton]

TOKUDA Rokuro (1904 - 10-a de januaro 1995), delegito pli ol 20 jarojn en Sizuoka (Japanio) kaj amiko de la ĉinaj e-istoj eĉ dum la Kultura Revolucio, mortis la 10-an de januaro.

Torii Atuzirô[redakti | redakti fonton]

TORII Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kioto. Kunfondinto de Japana Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. - (Kuw.)

U[redakti | redakti fonton]

Ueda Koozoo[redakti | redakti fonton]

UEDA Koozoo, japano, estis profesoro de farmacia kolegio de Nagasako. Li naskiĝis la 9-an de novembro 1900 en gubernio Hjogo. Krom esti multjara delegito de UEA, li interalie estis la prezidanto de la 22-a Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako.

Ujeki Ŝiger[redakti | redakti fonton]

UJEKI Ŝiger estis japana esperantisto kiu en la lasta kvarono de la 20-a jarcento profesiece kaj produkeme tradukis eŭropan kaj japanan literaturon al Esperanto. Inter liaj tradukoj estis interalie:

  • Tonio Kröger (origine germane), de Thomas Mann, Tokio: Zamenhof-klubo, 1977
  • La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), de Kikuĉi Kan, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981
  • Ombro antaŭenĵetita (origine angle), de Arthur Conan Doyle, Tokio: eldonejo Logi, 1983
  • La dancistino, de Mori Ōgai kaj Kiel rosperloj sur folio, de Natsume Sōseki (ambaŭ origine japane), Tokio: Zamenhof-Klubo, 1984
  • La Lasta Flugo al Parizo (origine japane), de Watanabe Junichi, Tokio: eldonejo Logi, 1988, 55 paĝoj

Krome li mem verkis

  • Pri fremdlingvaj hajkoj, 1979

Ura Ryozi[redakti | redakti fonton]

URA Ryozi, japano, estis asistanto de anatomio en la Imperia Universitato de Tokio. Li naskiĝis la 11-an de aprilo 1903 en Tokio, kaj interalie plurajn jarojn estis landa kasisto de TEKA en Japanio. La sciencisto multe klopodis por Esperanto en medicinaj rondoj.

Usui Syuiti[redakti | redakti fonton]

USUI Syuiti, japano, ĵurnalisto de tagĵurnalo „Yomiuri“. Aperigis en 1906 parolon de Kroita pri Esperanto en sia ĵurnalo kaj vekis intereson de publiko. Kunfondinto de JEA, 1906 - (Kuw.)

Y[redakti | redakti fonton]

Yamada Tempu[redakti | redakti fonton]

YAMADA Tempu (naskiĝis 1902, mortis en aŭgusto 1993) estis membro de la iama Hajkista klubo de Miyamoto Masao.

Sep liaj hajkoj aperis en Esperanta Antologio (1984).

Yuri Tadakatu[redakti | redakti fonton]

Yuri Tadakatu (tadakacu) (naskiĝis 1899, mortis la 8-an de majo 1994) estis UEA-delegito, estro de la E-societo en Asiya (Japanio). En la 1920-aj jaroj li estis gvidanto de Japana Esperanto-Instituto, redakciano de La Revuo Orienta kaj aŭtoro de furora konversacia lernolibro.

Z[redakti | redakti fonton]

Zin Kiyosi[redakti | redakti fonton]

ZIN KIYOSI (mortis la 6-an de novembro 1986 en Aomori, Japanio) estis japana esperantisto, i.a. tradukinto de la romano La pokalo el blankdiafana porcelano de Takejama Mitio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)
  2. Laŭ Orienta Revuo Majo 1925
  3. Esperantisto Slovaka. Esperanto-vortaro kiel logbirdo. 1949_n32-33_feb-mar, p 32
  4. 4,0 4,1 (1923) “Niaj mortintoj”, Esperanto, p. 144. 
  5. 5,0 5,1 Boletín, oktobro/novembro 1962, paĝo 561.