Montenegra Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montenegra Esperanto-Ligo - montenegre Savez za Esperanto Crne Gore - estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la eŭropa ŝtato Montenegro. Ĝiaj anoj ĝis la disfalo de la ŝtato Jugoslavio komence de la 1990-aj jaroj kunlaboris en Jugoslavia Esperanto-Federacio, kaj sekve ĝis la jaro 1996 en Serbia Esperanto-Ligo. Post la starigo de sendependa ŝtato Montenegro en 1996 la ligo ricevis la statuson de landa asocio esperantista, sed ĝis la stato de 2013 ankoraŭ ne oficiale aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). La liga sidejo estas en la nacia ĉefurbo Podgorica.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]