Okcident-kongaj marĉarbaroj
Okcident-kongaj marĉarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 1° 15′ 0″ N, 18° 6′ 0″ O (mapo)1.2518.1Koordinatoj: 1° 15′ 0″ N, 18° 6′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 128 600 km² (12 860 000 ha) [+] | |||
Areo | 128 600 km² (12 860 000 ha) [+] | |||
|
||||
Okcident-kongaj marĉarbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Western Congolian Swamp Forests Ecoregion [+] | ||||
La okcident-kongaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila. Ĝi konstituas kune kun la Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomatan "okcident-kongaj humidaj arbaroj".
Kun la limtuŝantaj Orient-kongaj marĉarbaroj, ĝi konsistigas unu el la plej vastaj kontinuaj areoj de dolĉakvo-marĉarbaro en la mondo. Ĝi estas inundita arbaro kun alta kanopeo, densa subarbaraĵo kaj havas ŝlimecan grundon. Ĝi ne estis tre multe disturbita de eksteraj influoj kaj tiele restas plejmulte netuŝita ĉar trapasi tion arbaron estas konsiderita "preskaŭ neebla" [1].
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono enhavas areojn de daŭre inundita marĉarbaro, laŭsezone inundita marĉarbaro, kaj inundita herbejo. La daŭre inunditaj marĉarbaroj estas hejmo al vastaj arbareroj de rafiopalmo. Arboj en la laŭsezone inunditaj arbaroj inkludas speciojn de Garcinia kaj Manilkara.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono gastigas la endanĝerigatan okcidentan malaltaĵan gorilon (Gorilla gorilla gorilla) kaj la afrikan arbarelefanton (Loxodonta cyclotis).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0129 : Okcident-kongaj marĉarbaroj (WWF)
- angle Okcident-kongaj marĉarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Okcident-kongaj marĉarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Okcident-kongaj marĉarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Okcident-kongaj marĉarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Western Congolian swamp forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 6 : Humidaj arbaroj de la okcidenta Kongo-baseno (WWF) Arkivigite je 2017-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kongaj marĉarbaroj (WWF)