Palatinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palatinato (Regiono))
Ĉi tiu artikolo temas pri la regiono en Rejnlando-Palatinato. Por la historia elektoprinclando, vidu ĉe: Elekto-Palatinato
Palatinato
Regiono
Blazono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj49° 30′ 0″ N, 8° 1′ 0″ O (mapo)49.58.0166694444444Koordinatoj: 49° 30′ 0″ N, 8° 1′ 0″ O (mapo) [+]


Palatinato (Rejnland-Palatinato)
Palatinato (Rejnland-Palatinato)
DEC
Palatinato
Palatinato

Palatinato (Germanio)
Palatinato (Germanio)
DEC
Palatinato
Palatinato

Map
Palatinato
Vikimedia Komunejo:  Pfalz [+]
vdr

Palatinato (germane Pfalz) estas regiono ĉe la maldekstra bordo de Rejno, kaj parto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato[1].

Supra Palatinato (germane: Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

En la okcidento la Palatinato limas al la federacia lando Sarlando (germane: Saarland), en la nordokcidento al la montetaro Hunsruko (germane: Hunsrück) nordoriente al la rejn-hesia montetaro de Alzey (germane: Alzeyer Hügelland), la orienta limo al la federaciaj landoj Hesio (germane: Hessen) kaj Badeno (germane: Baden) formas la rivero Rejno (germane: Rhein), kaj en la sudo etendiĝas la eksa franca regiono Alzaco (france: Alsace, hodiaŭ parto de la regiono Grand Est).

La al la biosfera rezervejo Palatinata-Arbaro-Nordaj-Vogezoj (german-france: Pfälzerwald-Vosges du Nord) apartenanta Palatinata Arbaro (germane: Pfälzerwald) kovras unu trionon de la regiono kaj estas pro sia 1771 km² la plej granda seninterrompita arbara arealo de Germanio. La plej alta monto de la Palatinato estas la Tondra Monto (germane: Donnersberg) (687 m. super NN); la plej malalta punkto apartenas al la municipa teritorio (germane: Gemarkung) de la urbo Frankenthal, kaj troviĝas nur malmultajn centmetrojn for de la Rejno.

Akvejoj kovras nur 1,26 procentojn de la Palatinata arealo. 61 procento de tiuj troviĝas en la urboj kaj distriktoj (germane: Kreis) lokaj apud la Rejno; tie la pejzaĝo estas forte karakterizita de malnova branĉaro de la rivero Rejno Altrhein kaj de eldragitaj lagoj (germane: Baggersee ). La Ĉefa Palatinata Akvodislimo (germane: Wasserscheide Pfälzische Hauptwasserscheide ) kuras tra la mezo de la Palatinata Arbaro proksimume de sudsudokcidente al nordnordoriente. La al la okcidento fluantaj riveroj - la Lauter, la Queich kaj la Speyerbach - kuras rekte en la Supran Rejnon (germane: Oberrhein); la Nigra Rivereto (germane: Schwarzbach) prenas sian vojon al la okcidento, sia akvo atingas tra la riveroj Blies, Saar kaj Mosel la Mezan Rejnon (germane: Mittelrhein). La rivero Glan eniras en la okcidento la Palatinaton kaj fluas nordoriente tra la Nordpalatinata montolando (germane: Nordpfälzisches Bergland). Apud la urbo Meisenheim li forlasas la Palatinaton (laŭ la ekde la jaro 1969 ekzistantaj limoj) kaj fluas en la riveron Nahe. La 80 km-oj de la Rejno tuŝanta la Palatinaton faras el tiu la plej longan riveron de la Palatinato, la 68 km-oj de la Palatinata parto de la Glan donas al tiu la duan rangon de longeco.

Geografia klasigo[redakti | redakti fonton]

Klasigo de la Palatinato laŭ ĝia nuntempa difino (sen la Saarpfalz, Kurpfalz kaj la komunumoj, kiuj per la distriktara reformo en la jaro 1969 transiris al la distrikto Bad Kreuznach.)

La koloroj signifas:
verda - norda Palatinato
flava - fronta Palatinato
blua - suda Palatinato
ruĝa - okcidenta (aŭ malfronta) Palatinato

Geografie oni disdivias la Palatinaton en la okcidentan kaj nordan Palatinaton (germane: Westpfalz oder Hinterpfalz , Nordpfalz ), kiuj ambaŭ montras pli la karakteron de mezaltaj montaroj (germane: Mittelgebirge), kaj la frontan kaj sudan Palatinaton (germane: Vorderpfalz kaj Südpfalz), kiuj kuŝas ĉefe en la ebeno inter la riverparto Supra Rejno kaj la Haardt (la orienta limo de la Palatinata Arbaro) kaj kiuj estas pli dense enloĝataj. La transiron inter la ebeno kaj montaro formas la malvasta montetara arealo ambaŭflanke de la 85 km-ojn longa "Germana Vinŝoseo" (germane: Deutsche Weinstraße), kiu kovras la plej grandan parton de la Palatinata vinkultiva kamparo (germane: Weinbaugebiet Weinanbaugebiet Pfalz ).

Okcidenta Palatinato[redakti | redakti fonton]

La okcidenta Palatinato amplekstas la Altebenajon Westrich (germane Westricher Hochfläche), la okcident-Palatinatan marĉan malaltaĵon (germane Westpfälzische Moorniederung) kaj la okcidentan parton de la nord-Palatinata montolando (germane: Nordpfälzer Bergland). La distriktoj de la okcidenta Palatinato estas la distrikotoj Kaiserslautern, Kusel kaj la sudokcidenta Palatinato (germane: Südwestpfalz) kun la ĉefurbo Pirmasens, la eksterdistriktaj urboj (germane: [[kreisfreie Städte) estas Kaiserslautern, Pirmasens kaj Zweibrücken.

Norda Palatinato[redakti | redakti fonton]

La norda Palatinato (germane: Nordpfalz) estas lando de montetoj kaj montoj, kiuj tute trovigas interne de la nord-Palatinata montolando, kaj ĝia plejaltaĵo estas la montarmasivo Donnersberg. Ĝi estas tre maldense loĝata, la plej grandaj municipoj estas la urboj Eisenberg, Kirchheimbolanden, kaj Rockenhausen, kiuj havas po malpli ol 10.000 loĝantoj. La ununura distrikto estas la distrikto Donnersberg kun la ĉefurbo Kirchheimbolanden, kiu estiĝis en la jaro 1969 per la kunigo de la antaŭaj distrikoj Kirchheimbolanden kaj Rockenhausen.

Fronta Palatinato[redakti | redakti fonton]

La tradicio nomas "fronta Palatinato" (germane: Vorderpfalz) la antaŭ la Haardt kuŝantan parton de la lando; la sube sekvanta difino de "fronta Palatinato" estas tiu, kiun oni uzas kutime por organizaj taskoj, ĉar ĝi sekvas la distriktajn limojn. Tiuj limoj tamen ne kuras laû la okcidenta rando de la ebeno, sed etendiĝas pli okcidenten ĝis interne de la Palatinata Arbaro. Tiel la distriktoj de la fronta Palatinato estas la distrikto Bad Dürkheim kaj la distrikto Apud-Rejna Palatinato (germane: Rhein-Pfalz-Kreis), kaj aldoniĝas la eksterdistriktaj urboj Frankenthal (Pfalz), Ludwigshafen ĉe la Rejno, kaj Speyer. En la fronta Palatinato ankaŭ kuŝas la vilaĝo kun la plej granda loĝantaro en Germanio, nome Haßloch, en kiu logas ĉirkaŭ 20.000 loĝantoj.

Suda Palatinato[redakti | redakti fonton]

La distrikoj Germersheim Kaj Suda Vinstrato (germane: Südliche Weinstraße) kun la ĉefurbo Landau, kaj la eksterdistrika urbo Landau mem formas la sudan Palatinaton, kies distriktadaptita okcidenta limo ankaŭ troviĝas en la Palatinata Arbaro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La Palatinaton karakterizas modera, humida klimato, kiu estas ĉefe influata de la Atlantika maro. La averaĝa jara temperaturo (germane: Jahresdurchschnittstemperatur) estas iom pli ol 10 °C. De la okcidento aŭ sudokcidente enfluantaj aeramasoj leviĝas en la terenoj de la mezaltaj montaroj (germane: Mittelgebirge) de la okcidenta kaj norda Palatinato, kaj tie kaŭzas abundajn pluvojn. Oriente de la Palatinata Arbaro, ĉe la Haardt-rando (germane: Haardtrand ) kaj en la valo de la rivero Rejno, la aero malleviĝas, varmiĝas kaj dum tio sekiĝas.

La milda klimato inter la Palatinata Arbaro kaj la rivero Rejno permesas la subĉielan kultivadon de kreskaĵoj, kiuj ne kapablas rezisti fortan froston. Tiel kelkaj vilaĝoj kaj urboj laŭ la Germana Vinstaro generas mediteraneecan etoson per la plantado de migdalujoj, figujoj, pinioj, cipresoj, palmoj, kelkaj kaktoj kapablaj transvivi vintrojn, kaj certaj specoj de bananujoj. Apud la rando de la Palatinata Arbaro, fronte al la vinĝardenoj kaj la Rejna ebeno, kreskas vastaj arbaroj de maronoj. Pro la sudecaj plantoj kaj la pejzaĝo de milde volbataj montetoj, la fronta kaj suda Palatinatoj ofte estas nomataj "Germana Toskanio" fare de la turismaj varbantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo depreniĝas de la roma monteto Palatino, sur kiu dum la antikva epoko staris la palaco de la imperiestro. Palatinato (lat. palatium, germane: Königspfalz) nomiĝis en la mezepoko portempa sidejo de la administracio, en kiu la monarĥo instalis sian kortegon, dum li travojaĝis siajn teritoriojn. La administracio de tia Palatinato estis la devo de grafo palatinata (latine comes palatinus). La grafoj palatinataj ĉe la Rejno jam en frua tempo okupis eksterordinaran pozicion, ĉar la sudokcidenta grandregiono apartenis al la heredaj landoj (germane: Erblande) de la tiam regantaj gentoj nobelaraj, al kiuj ĉefe apartenis la Karolidoj (germane: Karolinger), Salioj (germane: Salier) kaj Ŝtaŭfoj (germane: Staufer). Pli poste la nomo Palatinato estis aplikata al la tuta de la oficestro administraciita tereno. Nur post la disdivido en la frua 19a jarcento - dum la Viena Kongreso - la dekstraRejnan regionon (kiu estis fariĝinta Badena) oni nomis Elekto-Palatinato, kaj la maldekstraRejnan, bavara fariĝintan regionon oni nomis (apudRejna) Palatinato (germane: Rheinpfalz).

Vidu ankaŭ ĉe: Elekto-Palatinato

Keltoj, Romianoj kaj Germanoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1a jarmilo antaŭ Kristo, en la Latène-tempo, sur la tereno de la hodiaŭa Palatinato loĝis Keltoj. Mallonge antaŭ Kristo la Romianoj konkeris ĉiujn maldekstraRejnajn terenojn kaj progresigis la enloĝiĝo de Germanoj. La Romianoj dum la fina tempo de sia regado ĉirkaŭ 400 post Kristo estis substituataj per enpenetrantaj Germanoj de la Alemana tribo (germane: Stamm der Alemannen), tiuj mem per unujarcenta proceso per Germanoj de la Franka tribo.

De la Mezepoko ĝis la fino de la Malnova Regno[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko homoj konstruis multajn burgojn en la Palatinata teritorio. Tiam multaj partoj de la Palatinato apartenis al la heredaj teritorioj (germane: Erblande) unue de la karolidaj, poste de la saliaj kaj ŝtaŭfaj imperiestroj, ĝis kiam la komence person-ligitaj feŭdoj fariĝis heredaj. La Trifels apud Annweiler (ekde la jaro 1113 la imperiestra burgo Trifels) hejmigis en siaj muroj la Regnajn Insignojn ĝis la jaro 1298 plurfoje dum sufiĉe longaj daŭroj; ĝi tiel estis unu el la plej gravaj kasteloj en la tuta regno. Ekde la jaro 1214, la nobla gento de la Vitelsbaĥoj kun siaj diversaj familiaj linioj (germane: Stammlinie) fariĝis la dominanta forto en la regiono kaj posedis unu voĉon por la elekto de la reĝo (Germanio estis elekta monarĥio (germane: Wahlmonarchie)). La plej granda parto de la hodiaŭa Palatinato apartenis ĝis la jaro 1803 al la vitelsbaĥa elekto-lando Palatinato apud la Rejno, mallonge: Elekto-Palatinato. Tiu plej malfrue ekde la frua 13a jarcento prezentis en sia blazono la Palatinatan leonon (germane: Pfälzer Löwe).

Atentigendas, ke ĝis la fino de la 18a jarcento en la regiono ekzistis pluraj teritorioj de diversaj nobelaraj kaj klerikaraj regantoj (mapo de la Palatinato en la jaro 1789). Krom la jam menciitaj maldekstraRejnaj arealoj de la Palatinata Elekto-princo, tio estis antaŭ ĉio la duklando Palatinato-Zweibrücken, kiu estis ĉefe kreita por parenca linio de la dinastio Vitelsbaĥa, kaj la princepiskopujo (germane Hochstift) de Speyer. La arealo ĉirkaŭ la urbo Kirchheimbolanden estis tenata de la gento Nassau. Krome ekzistis pluraj malgrandaj teritorioj de imperiaj grafoj(germane Reichsgraf) kaj kavaliroj, (ekz. Leiningen kaj Sickingen) kaj ne lastrange la Liberaj Imperiaj Urboj Speyer kaj Landau. La Elekto-Palatinato (inklude de siaj grandaj dekstraRejnaj havaĵoj ĉirkaŭ Mannheim, Heidelberg, Weinheim, sed ankaŭ en la Odenwald-arbaro kaj apud la Bergstraße-regiono), estis jam antaŭ la Franca Revolucio kunfandigita kun la posta reĝlando Bavario pro tio, ke la malnovbavara genta dinastia linio (germane: Stammlinie) de la Vitelsbaĥoj formortis, kaj en la jaro 1777 la Elektoprinco Karolo Teodoro el la linio Palatinato-Sulzbach fariĝis en Munkeno la heredanto de la reĝlando Bavario. Aldona kunfandiĝo kun la duklando Palatinato-Zweibrücken okazis, kiam Karolo Teodoro mortis sen idoj, kaj la posta reĝo Maximilian, naskita en Zweibrücken, kiel ĝenerala sola heredanto unuigis ĉiujn teritoriojn Vitelsbaĥajn en Germanio.

Dum la reformacio la reganta familio de la Elekto-Palatinato konvertiĝis al la protestanta, pli precize: al la Kalvina kredo; nur en la jaro 1690, Phillip Wilhelm, kiu originis el parenca hereda linio, reportis al la nobela gento la katolikan kredon. Tiamaniere kune ekzistis en la historia Palatinato tri konfesioj - la katolika, la luterana kaj la reformita (Kalvinana) - kio en la Malnova Imperio estis tre rara escepta situacio.

Simile la Tridekjara milito (1618-1648) ekestis pro konfesia konflikto, dum kiu la Palatinato apartenis al la teritorioj, kiuj estis plej damaĝataj el ĉiuj kaj perdis tri kvinonojn de la loĝantaro. Post la milito, al la dezertata lando antaŭ ĉio mankis homoj por la rekonstruado. La Princo-elektisto Karl I. Ludwig, filo de la "vintra reĝo" Friedrich V. kaj Elisabeth Stuart, kiu revenis el sia ekzilo en Londono, provis per materiaj logoj revenigi la Palatinatanojn disiĝintajn tra aliaj regionoj, kaj krome per ĉiuj fortoj varbis por aliaj "koloniistoj" el aliaj regionoj kaj landoj. Tiamaniere sukcesis ekloĝigi en la Palatinato kamparistojn kaj metiistojn el Francujo, Nederlando, Anglujo, Skotlando kaj antaŭ ĉio el Svislando kaj Tirolo. La remigrantoj kaj ĉefe la nove enmigrantoj kunportis siajn sciojn kaj konojn el siaj devenlandoj, kaj Palatinato travivis dum du, tri jardekoj rimarkindan periodon de bonfartiĝo. La enmigrantoj el tiom da diversaj landoj ŝajne dum tre mallonga periodo estis integrigitaj, kaj tiel tra la vejnoj de la nuntempaj Palatinatanoj fluas la sango de multaj Eŭropaj popoloj. Tamen post nur kelkaj pliaj jardekoj sekvis la Palatinata Heredlinia Milito, kaj en la jaro 1689 okazis la elrabado kaj detruado de Palatinato per la trupoj de la franca generalo Mélac, kiu plenumis la ordonon de sia ministro pri milito Louvois: „Brûlez le Palatinat!“ („Bruligu Palatinaton!").

En la jaroj 1717 ĝis 1732 la Palatinato spertis sian ĝis tiam plej grandan ondon de elmigrado, kiam 3000 menonitoj (religia grupo) pro religiaj kaŭzoj transloĝis al Norda Ameriko. Multaj geidoj de la elmigrintaj Palatinatanoj ĝis hodiaŭ parolas dialekton, la "Pennsylvania Dutch", kiu baziĝas plejgrave sur Palatinataj dialektoj. Tiun lingvon ili nomas "Mudderschbrooch“ (germane: Muttersprache) aŭ „Deitsch“ (germane: Deutsch).

Franca tempo[redakti | redakti fonton]

ĉefartikolo: Département du Mont-Tonnerre

Dum la progreso de la francaj revoluciaj militoj, en la 1790-aj jaroj la tutaj regionoj maldekstraj de la rivero Rejno inklude de la hodiaŭa Palatinato estis okupataj de francaj trupoj. Per diversaj kontraktoj, de la paco de Lunéville (germane: Frieden von Luneville) (1801) gis la Regna Deputacia Fina Akto (germane: Reichsdeputationshauptschluß 1803), la Germanio maldekstra de la Rejno fariĝis, formale kaj laŭ la Internacia Juro, parto de la Franca Republiko. La plej multaj Palatinataj teritorioj kune kun aliaj regioneroj (inklude de tio, kion oni post 1815 nomos "Rejnhesio" (germane: Rheinhessen)), kunfandiĝis al la departemento de la Tondra Monto (Donnersberg, Département du Mont-Tonnerre), kiu estis nove fondita en la jaro 1798, kaj estis administrata kiel integrita parto de la franca ŝtato. Aliflanke, la Elekto-Palatinataj arealoj dekstraj de la Rejno dissolviĝis en la Grandduklandon Badeno. Kiam Napoleono, kiu en la jaro 1804 sin surtronigis kiel franca imperiestro, post siaj venkaj bataloj kontraŭ Prusio (Vierter Koalitionskrieg) kaj ties aliancitoj revojaĝis en la jaro 1807 al Parizo, oni okazigis por li triumfan akcepton en la Palatinata Neustadt, kiu ja nun estis "franca" kantona ĉefurbo. En la jaro 1809, 63 resp. 66 familioj plejparte originantaj el la Suda Palatinato, kiun la Napoleonaj Militoj estis devastigintaj, akceptis inviton de la caro Aleksandro la 1-a kaj elmigris al Rusio, kie ili fondis la prakolonion Landau. La plej multaj familioj de la Palatinatanoj venis el la distrikoj Germersheim, Bergzabern, Landau kaj Pirmasens, la plej multaj de la Alzacoj el la kantono Weißenburg.

La Bavaria Tempo[redakti | redakti fonton]

Ĉefartikolo: Rheinkreis

La teritorio de la Palatinato kiel bavaria provinco, en la jaro 1900 ankoraŭ kun la "Saarpfalz" [Saar-rivera Palatinato, hodiaŭ Sarlando] distranĉita en la jaro 1920.

Post la Napoleonaj militioj kaj la Kongreso de Vieno (1815), en la jaro 1816 estis transdonita la maldekstraRejna Palatinato [linksrheinische Pfalz] - kun novaj teritoriaj limoj - al la Reĝlando Bavario [Königreich Bayern] sub la nomo "Rejna Distriko" [Rheinkreis]. Tiu transdono funkciis kiel kompensaĵo por la arealoj dekstre de la rivero Inn kaj por la urbo Salzburg, kiujn ambaŭ Bavario rezignis favore al Aŭstrio per la Munkena kontrakto de la 14a de aprilo 1816. Provoj reakiri por la nobeldinastio Wittelsbach de Bavario ankaŭ la dekstraRejnajn arealojn de la Elekto-Palatinato [Kurpfalz] kun la urboj Mannheim kaj Heidelberg ne sukcesis.

Ĉefurbo de la Palatinato estiĝis Speyer. En la jaro 1835 la Bavaria Reĝo Ludwig la Unua dekretis, ke la administraj subjektoj de la hierarkie meza nivelo ne plu estu nomitaj laŭ riveroj - kiel laŭ la Franca modelo - sed laŭ historiaj referenclokoj. La "Rheinkreis" sekve estis re-nomita "Palatinato". La dum la Bavaria tempo aperinta nomo "Hinterpfalz" [malantaŭa Palatinato] por la okcidenta Palatinato ne plu estas oficiale uzata hodiaŭtempe. "Rheinpfalz" [Rejna Palatinato] dum longa tempo estis la nomo por la vinkulturanta regiono de la Palatinato; ekde la 27a de aŭgusto 1993 la oficiala nomo por tiu kulturanta regiono ankaŭ estas "Palatinato".

Interne de la Reĝlando Bavario la Palatinato ĝuis specialan juran kaj administracian pozicion, ĉar la bavaria registaro tie konservis esencajn atingaĵojn el la franca tempo. Tiel, en la Palatinato la regorajto de la terposedantoj restis neniigita (en la dekstraRejna Bavario tiu neniigo okazis nur en la jaro 1848), la disdivido de administracio kaj justico estis realigita eĉ en la plej malaltaj niveloj (subdistrikaj komisariatoj kaj juĝejoj), kaj validis plena libereco de metioj kaj komercoj. Krome, la Code Civil estis respektata kiel civila leĝaro de la Palatinato ĝis la envalidigo de la Civila Leĝolibro (BGB) en la jaro 1900. Historiisto priskribas la rilaton inter la dekstraRejnaj Bavaroj kaj la Palatinato kun ĝiaj specialaj rajtoj kvazaŭ la rilaton inter "ĉefŝtato kaj kroma ŝtato". Sub la influo de la franca julirevolucio en la jaro 1830, en la jaro 1832 okazis granda demonstracio por libereco en la kastelo de Hambach proksime de la tiama Neustadt an der Haardt, kiu eniris la historion kiel Festo de Hambach (Hambacher Fest). La postuloj por rajtoj je politika partopreno ampleksis pli ol la Bavaria Konstitucio de la jaro 1818. Tamen origine ne temis pri okazigo rilate al la Palatinato, sed rilata al tuta Germanio kaj la germana nacio.

Post la fiaskinta Marta Revolucio (Märzrevolution) en la jaro 1848 kaj la Frankfurta Nacia Asembleo, palatinataj revoluciuloj organizis en majo de la jaro 1869 ribelon kontraŭ la bavaria registaro. Celo estis la fondo de Palatinata republiko kaj la akcepto de la Konstitucio de la Paul-Preĝejo. La ribelo estis disbatata de pruslandaj taĉementoj preskaŭ sen bataloj dum nur malmultaj semajnoj.

La regado fakta de la bavaria reĝa dinastio estis montrata per konstruprojekoj kiel ekz. la reĝa vilao Ludwigshöhe apud la vilaĝo Edenkoben kaj la ampleksa restaŭrado de la katedralo en la urbo Speyer.

La malbona ekonomia situacio kaŭzigis ĝis meze de la 19a jarcento multnombrajn Palatinatanojn al elmigrado, aparte al Norda Ameriko. "Palatines" [angle por "Palatinatanoj"] estis dum certa tempo en Usono la kolektiva nomo por ĉiuj enmigrantoj. Konataj german-amerikanoj kun palatinataj radikoj estas la kantisto Elvis Presley, kies prapatro Valentin Pressler (1669-1736), faristo de vinujegoj el la vilaĝo Niederhochstedt, elmigris en la jaroj 1709/1710 al la nordamerika ŝtato Maryland, aŭ la entreprenisto por nutraĵfabriko Henry John Heinz, kiu naskiĝis en la jaro 1844 en la vilaĝo Kallstadt kaj ankoraŭ infano venis kun siaj gepatroj al la ŝtato Pennsylvania. La ekonomiaj cirkonstancoj iomete pliboniĝie apud la 1870aj jaroj, kiam ekfortiĝis la industriiĝo, kiu tamen limitiĝis en centroj ĉirkaŭ la urboj Ludwigshafen, Kaiserslautern aŭ Pirmasens.

Sekvoj de la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Unua Mondmilitio, la Palatinato - konforme al la kondiĉoj pri la armistico kaj la paco - estis okupataj de francaj traĉmentoj ĝis la jaro 1930, eĉ se la Palatino daŭre apartenis al Bavario. La kontrakto de Versailles el la jaro 1919 ordonis la distranĉon de okcidentaj teritorioj de la Palatinato, kiuj estis donitaj al la nove formata Saar-regiono, kiu lasta mem estis ordigita sub la administrado de la Ligo de Nacioj [Völkerbund]. Tiuj teritorioj hodiaŭ formas la Saarpfalz-distrikton en la hodiaŭa Sarlando. Dum la franca okupado ekstariĝis en la Palatinato separatismaj movadoj. Tiuj komenciĝis je la 6a de novembro 1923 per ribeloj en la urboj Kaiserslautern, Neustadt an der Haardt kaj Landau, kaj finiĝis en la sturmo al la distrika administrejo en Pirmasens je la 12a de februaro 1924. Ili kondukis al la proklamo de la Aŭtonoma Palatinato pere de Heinz Orbis, sed ĝi ne vivis longe. La Francoj forlasis la Palatinaton en la somero de la jaro 1930, post kiam estis akceptata la Plano Young en la Berlina parlamento ["Berliner Reichstag"].

Sekve de la mondo ekonomia krizo ekde la jaro 1929, la malkontenteco inter la loĝantaro de la kampeca regiono kreskis, kio kaŭzis elektajn sukcesojn de antidemokratiemaj partioj: Malgraŭ la demokrata tradicio, la NSDAP kun sia goviestro Josef Bürckel povis rapide instaliĝi en la Palatinato apud la fino de la Vajmara Respubliko [Weimarer Republik], kaj ĝi gajnis superaveraĝe altajn rezultojn en elektoj.

Ĉe la komenco de la Dua Mondmilito, la en la "Ruĝa Zono" lokitaj vilaĝoj estis evakuataj kaj la loĝantoj transigitaj al arealoj kun substituaj loĝejoj.

Eke la jaro 1940, la bavaria regodistrikto Palatinato estis substituata per la "imperia komisario por la Saarpfalz" ["Reichskommisar für die Saarpfalz"] kaj ekde 1941 per la "imperia guberniestro por la okcidenta markio" ["Reichsstatthalter für die Westmark"]. En tiu konstruo pluraj regionoj - la Palatinato kaj Sarlando, ekde 1941 ankaŭ Loreno - estis administrataj per nure persona unio, sen la realigo de oficiala kunigo de la regionoj. Administra oficisto estis Josef Bürckel ĝis sia morto en 1944, de 1944 ĝis 1945 Willi Stöhr.

Sekvoj de la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, la Palatinato estis parto de la Franca Alianc-Okupita Zono ĝis 1949 resp. 1955. Laŭ la dekreto nr-o 57 de la franca ĉefkomandejo ĝi estis en 1946 integrata en la nove formitan landon Rejnlando-Palatinato [Rheinland-Pfalz]. Tiu krom la Palatinaton ampleksis ankoraŭ regionojn ĉe la rivero Rejno [Rhein]: - la landon Rejnhesio [Rheinhessen] kun la ĉefurbo Majenco [Mainz], kiu ekde la Viena Kongreso apartenis al la lando Hesio [Hessen] - la Rejnlandon [Rheinland], kiu pli frue apartenis al la prusia Rejn-provinco (kun la mezmontaroj Hunsrück, Eifel kaj Westerwald) - la okcidentan parton de la eksgraflando Nassau (hodiaŭ la distriktoj Westerwald kaj Rhein-Lahn).

La tempo de la okcident-germania Ekonomia Miraklo [Wirtschaftswunder] ĝis la mezo de al 1960aj jaroj signifis por la Palatinato periodon de profunda ekonomia kaj socia ŝanĝiĝo. La agrikultoro de malgrandaj terkultivistoj forte reduktiĝis favore kaj al grandarealaj entreprenoj kultivantaj vinojn kaj legomojn kaj al la instalado de industriaj kaj servo-ekonomiaj entreprenoj. Samtempe perdis gravecon ankaŭ la disdivido de la populacio laŭ religiaj konfesoj (ĉefe katolika kaj protestantaj).

Posta evoluiĝo[redakti | redakti fonton]

Plebiscito en la jaro 1956 por la reveno de la Palatinato al Bavario ne trovis la necesan subtenon inter la loĝantaro. Ekde la validigo de ŝtata kontrakto inter la tri landoj (Germanio konsistas el 16 federaciaj landoj) Hesio, Rejnland-Palatinato kaj Baden-Virtembergo por fondi Metropolan regionon, la ekonomio kaj la politiko provas denove fortigi la komunajn ligojn de la (maldekstraRejna) Palatinato kaj la (dekstraRejna) Elekto-Palatinato, kiuj kaj socie kaj ekonomie apartenas al komuna teritorio, kiu ricevis la nomon Metropola Regiono Rejno-Nekaro [Metropolregion Rhein-Neckar].

Administaj strukturoj[redakti | redakti fonton]

Registara regiono Palatinato[redakti | redakti fonton]

Interne de la nova federacia lando la Palatinato unue estis memstara registara regiono, la sidejo de la regiona registaro estis Neustadt ĉe la Vinŝoseo [Neustadt an der Weinstraße]. La regiono ampleksis la eksterdistriktajn urbojn Landau, Neustadt, Speyer, Frankenthal (Pfalz), Ludwigshafen ĉe Rejno, Pirmasens, Zweibrücken kaj Kaiserslautern, kaj la distriktojn Germersheim, Bergzabern, Landau, Neustadt, Frankenthal (Pfalz), Ludwigshafen ĉe Rejno, Speyer, Pirmasens, Zweibrücken, Kaiserslautern, Kusel, Kirchheimbolanden kaj Rockenhausen. Rimarkinda estas, ke kelkaj sendistrikataj urboj kaj la ilin ĉirkaŭantaj distriktoj portas la saman nomon.

Registara regiono Rejnhesio-Palatinato[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1968, la registara regiono Palatinato estis kunfandata kun la registara regiono Rejnhesio al la registaro regiono Rejnhesio-Palatinato [Regierungsbezirk Rheinhessen-Pfalz]. Dum la landa ĉefurbo Majenco [Mainz] ne plu funkciis kiel regiona sidejo, la administracio en Neustadt estis pli ampleksigata. Ankaŭ la distrikoj ricevis novajn limojn dum la jaroj 1969 ĝis 1974: La distriktoj Landau, Bergzabern, Neustadt, Frankenthal (Pfalz), Speyer, Zweibrückn, Rockenhausen kaj Kirchheimbolanden estis malfondataj. Nove formatiaj estis: la distrikto Landau-Bad Bergzabern, kiu en 1978 estis renomita "Suda Vinŝoseo" [Südliche Weinstraße], la distrikto Bad Dürkheim kaj la distrikto Donnersberg [tondromonto]. La aliajn distriktojn oni pligrandigis per arealoj de la malfonditaj distriktoj; sole la limoj de la distrikto Germersheim restis preskaŭ la samaj. Ankaŭ la eksterdistriktaj urboj - krom Speyer - estis pligrandigitaj per aldono de ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj komunumoj. Akompane kun la administracia reformo, la nordaj limoj de la regiono Palatinato estis iomete ŝanĝigataj. Ekzemple la distrikto Kusel estis pligrandigata per komunumoj, kiuj antaŭe apartenis al la distrikot Birkenfeld. Unuopaj komunumoj de la malaperinta distrikto Rockenhausen estis donitaj al la Rejnlanda distrikto Bad Kreuznach, kaj unu komunumo de la eksa distriko Kirchheim-Bolanden hodiaŭ apartenas al la Rejn-Hesia distrikto Alzey-Worms.

ADD und SGD[redakti | redakti fonton]

Per la restrukturigo de la landa administracio je la 1a de januraro 2000, la registaraj regionoj en Rejnlanda-Palatinato estis malfondataj. La regionajn registarojn oni transformis en la tutlande respondecaj Kontrolan kaj Servofertan Direkcion ADD [Aufsichts- und Dienstleistungsdirektion] kaj la norda kaj suda Strukturaj kaj Aprobaj Direkcioj SGD [Struktur- und Genehmigungsdirektionen]. La lastaj nun respdondecas landvaste pri selektitaj taskaroj, kaj aliflanke en siaj ĝistiamaj arealoj ne plu respondecas pri ĉiuj taskaroj. En la urbo Neustadt trovuĝas nun la sudea SGD, kies respondeco nun ampleksas la historian Rejnhesio-Palatinato.

Distriktara Ligo Palatinato[redakti | redakti fonton]

La regiono Palatinato estas subpartigita en distriktoj kaj sendistrikaj urboj. Tiuj estas la membroj de la Distriktara Ligo Palatinato [Bezirksverband Pfalz]. Ĝi estas Korporacio de Publika Juro [Körperschaft des öffentlichen Rechts K.d.ö.R.] kaj la ununura plialta komunumara ligo en Rejnlando-Palatinato, en aliaj partoj de la lando tia ligo ne ekzistas.

La Distriktara Ligo baziĝas sur historiaj administaj strukturoj: La Conseil général, transprenita de Francio en la jaro 1800, reformiĝis en la jaro 1816 (kiam post la Napoleona Tempo la Palatinato estis donita al la Reĝlando Bavario) al la 20-kapa Landrath [Landa Konsilantaro] aprobita de Bavario, kiu fino ŝanĝiĝis al la Bezirkstag Pfalz [Regiona Kunveno de Palatinato], kiu estis la parlamento de la Distriktara Ligo Palatinato.

La Distriktara Ligo administradas diversajn kulturaj kaj sociajn instituciojn en la Palatinato kaj subtenas la kunlaboron inter la distriktoj kaj sendistrikaj urboj.

Dum la kuranta antaŭpreparado de nova teritoria reformo, kiu celas la kunfandiĝon de malgrandaj komunumaroj [Verbandsgemeinden], ŝanĝoj de la limoj de distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj, kiu ŝanĝus la teritorion de la Distriktara Ligo Palatinato, estas serioze diskutataj.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1a jarcento p.K. la vinujo estis ekkultivata en la Palatinato fare de la Romianoj. Hodiaŭ troviĝas en la regiono Palatinato la vinkultiva teritorio kun la sama nomo Palatinato. Ĝi estas la due plej granda vinkultiva teritorio en Germanio kaj disponas multajn tradiciajn familiajn entreprenojn. Aparte laŭvoje de la Germana Vinŝoseo, krom la vinkultivado la turismo estas grava ekonomia faktoro. Laŭ la Palatinata Turistiko, asocio kun sidejo en la urbo Neustadt an der Weinstraße, en la jaro 2006 la spezoj de la turisma fako sumiĝis al 283 milionoj Eŭroj. En tiu sumo unuarangas la urbo kaj distriko Bad Dürkheim je 100 milionoj Eŭroj, kaŭzita ĉefe pro la popolfesto "Dürkheimer Wurstmarkt" [Kolbasa Foiro de Dürkheim]. La Palatinato notis 1,5 milionojn da tranoktiĝoj en la jaro 2006, averaĝe ĉiu vizitanto elspezis 77,66 Eŭrojn dum ĉiu tago.

La kemia entrepreno BASF en Ludwigshafen estas la plej elstara industria entrepreno en la Palatinato, kaj kun siaj pli ol 30.000 laborlokoj ankaŭ la plej granda laborigisto. Multe de la kunlaborantoj loĝas ekstere, kelkaj el foraj partoj de la Palatinato. En la urbo Wörth ĉe Rejno, kiu troviĝas kun Karlsruhe (do Baden-Virtembergo) en forte kunligita ekonomia zono, estas produktataj kamionoj en produktejo de la entrepreno Daimler, kiuj estas ankaŭ eksportataj en la tutan mondon.

La okcidenta Palatinato malpli profitas de la pozitivaj tendencoj en la Palatinata ekonomio. En kaj ĉirkaŭ la urbo Kaiserslautern provizas gravajn laborlokojn la entrepreno Adam Opel GmbH same kiel la Usona armeoj, kiu funkciigas kaj la armean flughavenon Ramstein Air Base kaj la malsanulejaron Landstuhl Regional Medical Center. En la pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo Pirmasens kaj la vilaĝaro Hauenstein, la ŝuproduktado havas longan tradicion. En Pirmasens troviĝas la Germana Faka Lernejo pri Ŝuoj [Deutsche Schuhfachschule], kiu fondiĝis en 1927 kiel kleriga instituto de la germana ŝuindustrio. Ĉar tamen la Usono malgrandigas sian reprezentejaron en la okcidenta Palatinato kaj la ŝuindustrio en la pejzaĝo Pirmasens troviĝas en malfacila fazo, la nombro de la tieaj laborlokoj malgrandiĝas, kaj la nombro de la loĝantaro stagnas aŭ eĉ malpligrandiĝas. Ekzemple la urbo Kaiserslautern en la jaro 2000 perdis sian staton kiel grandurbo (difinita kiel urboj kun pli pl 100.000 loĝantoj) kaj la urbo Pirmasens ekde la 1970aj jaroj perdis preskaŭ 15.000 loĝantojn. Mala tendenco estas, ke dum la pli nova temo en la akompanaĵo de la Teknika Universitato Kaiserslautern pli kaj pli instaliĝas junaj, kreemaj firmaoj, kiuj ofertas laborlokojn ĉefe en la IT-fako.

Grava ekonomia branĉo en la norda Palatinato iam estis la minado, kiel sciebla el la listo de minejoj en la Palatinato. Sed ĉar aŭ la tieaj minindaj subtancoj estas ekspluatitaj aŭ la minado fariĝis sengajnigaj, ankaŭ tiu subregiono de la Palatinato suferas malkreskon de la enloĝantaro.

vidu ankaŭ: listo de la plej grandaj komunumoj en la Palatinato

Trafiko[redakti | redakti fonton]

(En Germanio la nomoj de aŭtovojoj por la rapida trafiko komencas per A, sekvate per ciferoj. Parton aŭ la tuton de aŭtovojo oni priskribas per mencii urbon aŭ vilaĝon je ties komenco kaj je ties fino. Trajnliniojn oni priskribas per listigi la nomojn de tuŝataj urboj)

La superregiona strata trafiko okazas sur pluraj aŭtovojoj. Unu el la plej malnovaj estas la A 6 (Saarbrücken-Mannheim), kiu traversas ka regionon de la fora okcidento ĝis la nordoriento. Fronta kaj suda Palatinatoj estas bone provizitaj pere de la A 61 (Koblenz-Speyer) kaj la A 65 (Ludwigshafen am Rhein-Karlsruhe). La nur parte finkonstruita A650 (Ludwigshafen-Bad Dürkheim) havas nur lokan gravecon. La okcidenta Palatinato disponas partojn de la A 8 (Saarlouis-Pirmasens, partoj de la aŭtovojo havas nur du striojn). La norda Palatinato estas alligita per la A 63 (Kaiserslautern-Mainz) finkonstruita nur en la jaro 2004. La vastigon de du al kvar strioj de la B 10 (federacia strato 10) inter la urboj Pirmasens kaj Landau oni komencis apud la jaro 2000, post la rezigno je la A 8.

La plej gravaj granddistancaj linioj de la Germana Trajnaro [Deutsche Bahn] kuras en la nordokcidento: la ligo Mannheim-Ludwigshafen-Mainz-Köln, kaj tra la Palatinato de okciento al oriento: La Palatinata Ludwig-trajno laŭ la linio Saarbrücken-Kaiserslautern-Ludwigshafen-Mannheim.

La plej grandan amplekson de la nemilitara flugtrafiko havis la flughaveno de la urbo Zweibrücken, kiu posedas 2950 metrojn longan ekflugan / surteriĝan kurejon. Ĝi servis ĝis la jaro 1991 al diversaj okcidentaj ŝtatoj kiel militara flughaveno. Ekde la jaro 2006 tie okazis kaj laŭskema kaj laŭmenda flugtrafiko, gis la flughaveno en la jaro 2014 glitis en la nepagipovecon.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Se temas pri kulturo, oni ne povas precize enlimigi la Palatinaton. La hodiaŭaj geografiaj limoj esence fariĝis en la jaroj 1815/1816 (vidu historio). Antaŭe "La Palatinato" ekzistis kadre de la Elekto-Palatinato, sed la tiamaj administracioj ne uzis iun aldonaĵon "Elekto-". Palatinata identeco, kiel ĝi ekzistas hodiaŭ, nur poste evoluiĝis, kun konsidero de la "realigitaj faktoj", kiujn kreis la Viena Kongreso. Tiel ekzemple la limojn de la Palatinataj dialektoj (komparu: Palatinataj dialektoj, Rejn-Frankaj dialekoj, Elekto-Palatinataj dialektoj) same kiel la limojn de aliaj kulturaĵoj oni devas okaze difini pli vaste, kaj depende de la celoj (ekz. varbado por produktioj) ili vagas.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La indiĝenaj Palatinatanoj, kiujn ŝerce oni aŭ ili mem nomas "Palatinatajn kriaĉulojn" [Pälzer Krischer], estas rigardataj kiel "senhipokrita" homtipo en la regionpatruja literaturo. Al ili oni ecigas personan malfermecon, naturan scivolemon kaj amon al sociumado, sed aliflanke ankaŭ senmaskan parolmanieron kaj obstinecon. Citiĝu kiel grava eco la jam proverbeca Palatinata hejmeco: oni ŝatas kun sidi ĉe unu tablo kaj komune manĝi kaj trinki. La konsumata vino aŭ vin-akvo-miksaĵo [Schorle] tradicie estas trinkata el duonlitraj glasoj [Schoppenglas]. Ofte temas pri la Palatinata makuletglaso [Dubbeglas], iom konusforma glaso kun multaj plataj kavaĵoj por la fingropintoj en la vitro, kiuj malhelpas, ke la glaso tro facile glitfalas el la mano, aparte post multa trinkado.

Palatinatanojn oni perceptas ĉefe konservativaj-liberalaj kaj toleremaj. Tamen, se io ne okazas kiel planite, oni ankaŭ povas vidi flugi la "fulmtondrajn klabojn" - "Dunnerkeidel" [tondra klabo] estas kutima Palatinata sakraĵo por nehaltigebla ekkolerantulo. Tiel, la Palatinatanoj partoprenis esence en la Kamparana Milito [Bauernkrieg] (1525), en la Festo de Hambach [Hambacher Fest] (1832) kaj en la Marta Revolucio [Märzrevolution] (1848). Kaŭze de la ambaŭ laste notitaj eventoj, la Palatinato ankaŭ kompreniĝas kiel origina lando de la frua nacia kaj demokrata movado. Aliflanke, la Palatinato, pro sia apudlima situi, tra jarcentoj ĉiam denove spertis grandajn plagojn pro multaj militoj, kia fenomeno verŝajne ankaŭ kaŭzis la profundan ligitecon inter la Palatinatanoj. Dum ankoraŭ en la 120aj kaj 1930aj jaroj la emocia amariĝo pro la france okupadregado kaj la ekonomiaj problemoj kondukis al grandaj elektaj sukcesoj por la nacisocialisma partio, la Palatinato post 1945 fariĝis pioniro de la german-franca repaciĝo kaj la Eŭropa integriĝo.

Kiel modelo por tipa Palatinata politikisto, kiu ĉiam estas proksima je la problemoj de la "malgrandaj homoj" sed kiu aliflanke ofte estas mokata kiel provinca, oni elektemas i.a. Helmut Kohl (CDU) kaj Kurt Beck (SPD).

Por la genealogia prilaborado de la Palatinata kaj Rejn-Hesia regionego sin engaĝas i.a. la unuiĝo pri Palatinata-Rejna famili-esplorado [Pfälzisch-Rheinische Familienkunde e.V.] Per la prafamiliana esplorado ekz. konatiĝis publike, ke la praparto de la kantisto Elvis Presley estas la vinbarelisto Valentin Pressler (1669-1736), kiu naskiĝis en la sud-Palatinata vilaĝo Niederhochstadt kaj elmigris en 1709/1710 al la Usona ŝtato Maryland.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Hauptartikel: Pfälzische Dialekte

La Palatinaj dialektoj apartenas al la okcidentaj mezepok-germanaj, pli precize: Rejn-Frankaj popololingvoj kaj ankoraŭ estas parolataj en vastaj terenoj. Pri la konservado de la dialektoj penadas la Palatinataj popololingaj poetoj, kiuj batalumas por trofeoj en almenaŭ kvar konkursoj en la tuta lando: en la municipoj Bockenheim, Dannstadt, Gonbach kaj Herschberg. Dum la tempo de la franca okupiĝo apud la jaro 1800, granda nombro de esprimoj transiris el la najbarŝtata lingvo al la Palatinata dialekto, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas vivaj. Kiel ekzemploj - ĉiam kun la akcento sur la unua silabo - akceptu: "Trottwa" (trottoir, trotuaro), "Barreblee" (parapluie, ombrelo) aŭ "Schässlong" (chaiselongue, sofo).

La Palatinata dialekto diferencas de la Rejn-Hesia en la Nordo. La lingva limo troviĝas en la pejzaĝo de la urbo Worms, en kiu oni kiel loka lingvo parolas la

Die pfälzischen Dialekte gehören zu den westmitteldeutschen, genauer rheinfränkischen Mundarten und sind noch weit verbreitet. Um ihre Bewahrung bemühen sich die Pfälzer Mundartdichter, die regelmäßig in vier landesweiten Wettbewerben um Preise kämpfen: in Bockenheim, Dannstadt, Gonbach und Herschberg. Während der französischen Zeit um 1800 gingen zahlreiche Ausdrücke aus dem Nachbarland in den pfälzischen Wortschatz über, die heute noch in der Mundart lebendig sind. Als Beispiele seien genannt – alle auf der ersten Silbe betont – „Trottwa“ (trottoir, Gehweg), „Barreblee“ (parapluie, Regenschirm) oder „Schässlong“ (chaiselongue, Sofa).

La Palatinata dialekto diferencas de la Rejn-Hesia en la nordo. La lingva limo troviĝas en la pejzaĝo apud la urbo Worms, kie oni parolas kiel loka lingvo la t,n. Wormsa platgermana.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kiel neoficiala himno de la regiono estas rigardata literaturgermana poemo de Eduard Jost, verkita en la jaro 1869 kaj en 1877 provizita per muziko, fariĝante "La Palatinata Kanto" [Das Pfälzer Lied]. Multenombraj aliaj dialektfrazaj popolkantoj, ankoraŭ hodiaŭtempe bonvole kantataj, originas el la plumo de la dialekta verkisto Kurt Dehn, mortinta en la jaro 2000, kies bonhumoran verkaron li dediĉis al la beleco de la Palatinato kaj la vivoĝuemo de ties loĝantoj. Ekde la 1980aj jaroj, la regiona muzikantaro denove plifavoras tekstojn en la Palatinata lingvo. La muziko ofte estas rokeca, ofte la grupoj konsistas nur el gitaristoj kaj kantistoj.

Aparte dum la multaj vinfestoj laŭvoje de la Germana Vinŝoseo kaj inter hejmlandŝatantaj gejunuloj estas amataj tiaj rokmuzikaj bandoj kiaj Grabowsky kaj la Anonimaj Gitaristoj [Anonime Giddarischde]. La lastaj komponis la dialektan himnon "Palzlied" [Palatinata kanto], kiu rilatiĝas al la supre menciita literaturgermana kanto. La muziko de la bando Reinig, Braun + Böhm radikas en la "folk music" kaj estas riĉigata per aludoj al Chansons, Blues, Rock'n Roll kaj ĉambromuziko. La Bando Blues Himmel [ĉielo de la Blues] gvidata de Michael Wack ludas proprajn komponaĵojn en la Palatinata lingvo.

Unu el la plej gravaj kantaj artistoj el la Palatinato estis la lirika tenoro Fritz Wunderlich [1030-1966), naskiĝinta en la urbo Kusel.

Vidaj artoj[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝoj kaj konstruaĵoj de la Palatinato, aparte la vitokovritaj montetoj laŭlonge de la Vinŝoseo kaj la fortikaĵoj de la Palatinata Arbaro, inspiris nombron de pentristoj kaj aliaj artistoj. Multaj al ili per siaj verkoj sentigis la belecojn kaj la vivoinklinon en la Palatinato. La listo de la Rejnland-Palatinataj artistoj enhavas tiujn, kiuj originas en la Palatinato aŭ elektis ĝin kiel sian hejmlandon. Pliajn detalojn vi povas legi ekzemple en la libro "Im Licht der Pfalz" [en la lumo de la Palatinato] de s-ro Clemens Jöckle.

En la jaroj 2009 kaj 2010 incitis furoron leĝa punproceso, kiu temis pri la ŝtelo de ĉ. 400 verkoj - ĉefe grafikaĵoj, skizoj kaj desegnoj - kaj krome de personaj aferoj el la heredaĵo de la impresionisto Max Slevogt (1869-1932), kiu rigardatas unu el la plej eminentaj pentristoj de la Palatinato. Konfidata persono de la maljunegaj gehereduloj de la artistoj estis propriginta al si paŝon post paŝo tiujn valorajn aĵojn taksitajn je la valoro de 1,5 milionoj de Eŭroj, kaj estis kondamata al tri jaroj kaj kvar monatoj de malliberejo. La preskaŭ komplete reportitaj verkoj estu kunarigotaj kun aliaj verkoj de la artisto en la galerio "Max Slevogt", kiu troviĝas en la historia vilao "Ludwigshöhe" apud la urbo Edenkoben.

El la Palatinata kuirejo[redakti | redakti fonton]

Hauptartikel: Pfälzer Küche

La tradiciaj Palatinataj kuiraĵoj parte estas sufiĉe masivaj kaj ampleksas i.a. grandgrajnajn (!) rostkolbasojn, farĉigitan porkostomakon, hepatajn bulojn [Läwwerknepp], acidlaktan fromaĝon kun cepo, karvio, vinagro kaj oloe ["manfromaĝo kun muziko", Hondkees mit Musik] kaj en akvo kuiritaj viandboloj [Flääschknepp], kiuj tipamaniere estas surtabligataj kun krena saŭco aŭ acida brasiko aŭ "Weinknorze" [certa speco de sekalaj bulkoj]. Legendaj estas "la rostitaj" [Gebreedelte], la Palatinataj malrapide rostitaj terpomoj, ofte spicigitaj per majorano kaj riĉigitaj per larderoj aŭ hepatkolbaso.

Ankaŭ, en akvo kuiritaj tutaj terpomoj kun kazeo [Gumbeere resp. Gequellte mit weiße Kees] estas amata manĝo en Palatinato, same kiel flanoj el raspitaj terpomoj [Grumbeerponnekuche] ekz. kun pomkaĉo. Plado el bulko, brogita kolbaso kaj vino [Weck, Worscht un Woi] estas rigardata kiel malgranda refreŝigo, ekzemple dum la laboro en la vinberĝardeno aŭ dum ekskurso. Bakaĵoj ekz. estas: speco de gistaj buloj [Dampfnudel], kiuj kutime estas akompanataj per vinsaŭco; prunkuko, manĝata kun sala terpoma supo [Quetschekuche un Grumbeersupp]; cinamita kuko el bulkoj kun dronitaj ĉerizoj (KUN kernoj) [Kärscheplotzer].

Dum la lastaj jardekoj, aparte en la fronta kaj suda Palatinato, la gastronomio evoluiĝis je granda furoro. Certe en tio ludas rolon la proksimeco al la Alsaca regiono, kaj tiel oni multloke en la Palatinato trovas ankaŭ la flamkukon (kvazaŭ maldika pico kun cepo, lardo kaj acida kremo). Ĉar en la Palatinato pli kaj pli estas rikoltataj kaŝtanoj kaj figoj, ankaŭ tiuj du fruktoj trovis siajn multfacetajn vojojn en la "sudlandan" varianton de la Palatinata kuirarto.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Trovigas bonkonataj sportistoj, kiuj originas el la Palatinato aŭ fariĝis hejmantaj tie. Kiel ekemploj listiĝu la futbalistoj Fritz kaj Ottmar Walter, Horst Eckel, Werner Liebrich kaj Werner Kohlmeyer, ĉiuj membroj de la dekunuopa mondĉampiono el la jaro 1954. Hans-Peter Briegel, Eŭropa ĉampiono en 1980, Jürgen Kohler, monda ĉampiono en 1990, kaj ankaŭ Miroslav Klose, ĉampiono en 2014 kaj kun 71 goltrafoj rekorda golpafisto de la nacia teamo.

La kruramputita gimnastikisto Wojtek Czyz gajnis dum la Paralympics kaj diversaj mondaj kaj Eŭropaj ĉampionadoj pli ol dozenon da ormedaloj, la distancsaltisto Christian Reif fariĝis Eŭropa ĉampiono en 2016 per 8,57 m saltdistanco kaj la altecsaltisto per bastono Raphael Holzdeppe fariĝis monda ĉampiono en 2013 (5,89 m) kaj monda vicaĉampiono en 2015 (5,90 m).

Popularaj en la dua duono de la 20a jarcento estis la luktisto Wilfried Dietrich kaj la boksisto Karl Mildenberger. La traka biciklisto Gregor Braun estis dufoja Olimipia ĉampiono en 1976, la gimnastikisto Helmut Bantz gajnis la ormedalon en la jaro 1956 en selostabla saltado.

La ligitecon de la Palatinatanoj al sia hejmlando plej bone videblis en iliaj rilato al la futbala klubo 1. FC Kaiserslautern, kiuj kvarfoje gajnis la germanan ĉampionadon. La 1.FCK-anoj venas el la tuta regiono. La Fritz-Walter-stadiono sur la monto Betzenberg en la urbo Kaiserslautern estas la plej fama sportejo de la Palatinato. Ĝi povas gastigi ĉ. 50.000 spektantoj kaj estis ludejo por kvin ludoj dum la monda futbala ĉampionado en 2006.

Eminentaj Palatinatanoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Philipp Abresch (Portanto de la nigra-ruĝa-ora flago dum la Festo de Hambach (vidu supre))
  • Friedrich von Bassermann-Jordan (posedanto de vinkultiva bienego kaj historiisto pri vinkultivado)
  • Hugo Ball (Aŭtoro kaj kunfondinto de la arta movado Dada)
  • August Becker (verkisto kaj fondinto de la Palatinata etnografio)
  • Ernst Bloch (filozofo)
  • Walter Bruch (pioniro en la kampo de televido)
  • Otto Dill (pentristo)
  • Hans Geiger (fizikisto, inventis la Geiger-nombrilon)
  • Mathilde Hitzfeld (baltalino por libereco 1848/49)
  • Helmut Kohl (politikisto / kanceliero)
  • Ludwig Levy (arkitekto, speciala plananto de sinagogoj)
  • Paul Münch (poeto je la Palatinata dialekto)
  • Thomas Nast (karikaturisto, elmigris en la Usonon)
  • Paul Josef Nardini (beato, fondinto de ordeno)
  • Georg von Neumayer (geo-fizikisto kaj esploristo la ter-polusojn)
  • Georg Michael Pfaff (entreprenisto (i.a. kudrilmaŝinoj))
  • Hans Purrmann (pentristo kaj grafikisto)
  • Gernot Rumpf (skulptisto)
  • Otto Sartorius (enologo (enologio estas la scienco pri vino) kaj vinkultiva entreprenisto)
  • Paul Camille von Denis (inĝeriero kaj pioniro pri fervojado)
  • Johannes von Geissel (kardinalo kaj eklezia politikisto)

...

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita tradukoj de teksto el la artikolo "Palatinato" de la germanlingva vikipedio ekde la versio de la 16a de oktobro 2015, 21:46 CET.