90-a SAT-Kongreso 2017
90-a SAT-Kongreso 2017 | ||
---|---|---|
Loko | Seulo, Sud-Koreio | |
Ekde | 29-a de julio 2017 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 2017 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 90-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo, Sud-Koreio[1]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988).
Kongresejo
[redakti | redakti fonton]La kongreso okazis tuj post la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Fakte la kongresejo estis la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro. Utilis ke kongresejo, loĝado kaj manĝado okazis en la sama loko.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La Organiza Kongresa Komitato (OKK) formis:
- Prezidanto: Ho Song;
- Vicprezidantoj: Choi Man Won kaj Miyazawa Naoto;
- Sekretario: Jung Hyunsoo (Paz), An Jinsim (por ekskursoj) kaj Lee Minja (por financoj).
- Helpantoj: Kim Deoksoo (por hejmpaĝo), Kim KenZzang (por desegno), An Jongsoo (por kulturo) kaj Nam Kyoyong (Sonĝo) (por volontuloj).[2]
Programo
[redakti | redakti fonton]Krom la kutimaj laborkunsidoj de la asocio, de la frakcioj kaj fakoj, okazis ankaŭ prelegoj pri Kandela Revolucio (Kang Hongu kaj Amelano Ĵo), Gugla Pasporto (Hiongun Kim), Esperanto Domo en Kreto (Annie Grente), nuklea akcidento en Fukuŝima kaj poste (Hori Yasuo), antropologio, kartografio kaj koloniismo (Gijermo Fians), korea literaturo (Rob Moerbeek), Esperanto kaj klasikaj lingvoj (Saioa Escobar), korea lingvo (Ho Song), memoro de Esperanto-movado (Xavi Alcalde) kaj tiel plu. Ekskursoj estis organizitaj al Seulo, Buyeo kaj insulo Ganghwa (de kie rigardeblis al Norda Koreio).
Distra fako estis je la zorgo de la folklora ensemblo korea "Espera Mondo", Sepa Asorti, Korflora Mandalo kaj de la teatraĵo "Malfermilo" de Victor Lanoux ludita de Saŝa Pilipoviĉ kaj Franciska Toubale (2a de aŭgusto).[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gvidrezolucio kaj Deklaracio de la 89-a SAT-Kongreso Arkivigite je 2023-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 7
- ↑ Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 59
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri la 90-a SAT-Kongreso en la retejo de SAT[rompita ligilo]
Antaŭe: | 90-a SAT-Kongreso | Poste: | |
---|---|---|---|
Hercbergo 2016 | 29-a de julio – 5-a de aŭgusto 2017 | Kragujevac 2018 |