Uragano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uraganoj)
La uragano Katrina en aŭgusto 2005
Uragano Isabel (2003) vidita el spaca orbito dum la 7a Ekspedicio de Internacia Kosmostacio. La "okulo" aŭ "kerno", "okulmuro", kaj ĉirkaŭaj pluvozonoj, karakteraj de tropikaj ciklonoj en plej larĝa senco, estas klare videblaj en tiu vidaĵo el spaco.
Inundo ĉe Key West, Florido, Usono pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.
Animata bildo de uragano en norda duonglobo

Uragano estas granda, fortega, tropika tromba ciklono, kun ventoj kirle vojaĝante po pli ol 119 km/h. Uraganoj naskiĝas en la varmaj akvoj de la oceanoj kaj maroj, kaj povas fari grandan detruon kiam ili trafas landon, forblovante konstruaĵojn, arbojn, kaj kunportante torentajn pluvegojn kiuj siavice ofte kreas inundojn.

La vorto "uragano" devenas de "Hurikan", la Kariba dio de malbono. Tiu ĉi nomo mem devenis de "Hurakan" unu el la Majaaj kreinto-diaĵoj, kiu blovis lian spiron trans la Ĥaosa Akvo kaj malkovris la teron.

Je la tuta mondo okazas ĉiujare 80-90 tropikaj ŝtormoj; ĉirkaŭ 2/3 de tiuj ŝtormoj evoluas ĝis uragano. Je la Nord-Atlantika Oceano la nombro de tropikaj ŝtormoj varias inter 4 (1983) ĝis 21 (1933); averaĝe temas pri 10.

Skalo de Saffir-Simpson[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skalo de Saffir-Simpson.

La meteologio uzas la skalon de Saffir kaj Simpson por klasifiki uraganojn. Ĉiuj tropikaj ŝtormoj estas danĝeraj, sed kelkaj tamen estas pli danĝeraj ol aliaj. Por prepariĝi je eventuala damaĝo, oni kreis klasifikon por distingi inter fortegaj kaj detruigaj uraganoj. La skalon redaktis en 1969 konsilanto Herbert Saffir, specialisto pri ŝtorma damaĝo je konstruaĵoj, kaj Bob Simpson, direktoro de la National Hurricane Centre (Nacia Centro pri Uraganoj).

La skalo estas uzita por povi taksi la damaĝon kiam uragano atingas la marbordon. Uragano de klasoj 2, 3, 4 kaj 5 estas respektive 10, 50 100 kaj 250 pli damaĝiga ol la malforta klaso 1. Cetere la damaĝo je certa loko ankaŭ dependas de diversaj faktoroj, kiel la distanco inter la regiono kun la plej alta ventorapideco, la konstru-priskriboj surlokaj, ĉu estas vegetaĵaroj aŭ ne kaj ĉu ekestas inundoj.

Ne estas rilato inter la amplekso de tropika ciklono kaj ĝia damaĝiga potencialo; ekzemple la tre forta uragano Andrew de 1992, klaso 4 je la skalo de Saffir-Simpson, kondukis al relative malgrandaj damaĝoj. Aliflanke la damaĝoj de la klaso 5 estas ĉiam grandaj; ekzemple Mitch kaj Gilbert en 1998, Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Klasoj[redakti | redakti fonton]

  • Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore. Atendita damaĝo: malmulte da.
  • Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometojn hore. Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj.
  • Klaso 3: forta ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 208 kilometojn hore. Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj.
  • Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 209 kaj 248 kilometojn hore. Tegmentoj estas forblovataj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj. Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992.
  • Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 248 kilometrojn hore. Preskaŭ ĉio estas forblovata, estas gravaj damaĝoj je konstruaĵoj kaj la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj. Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998, Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Je la Boforta skalo, uragano havas indicon de 12.

Ĉirkaŭ depresio la ventoj konverĝas je la "okulo" (angle eye) de la uragano kaj turniĝas maldekstren en la norda duonglobo pro la Koriolis-forto ligita al la rotacio de la Tero. Ĉirkaŭ la "okulo" estas la "okulmuro" (angle eyewall) kie kirliĝas fortaj suprenirantaj ventoj, dum longdistancaj cirusoj cirkulas dekstren.
Diagramo de tropika ciklono

Strukturo kaj priskribo de uraganoj[redakti | redakti fonton]

Forta tropika ciklono estas formata de la jenaj konsistaĵoj:

  • Malalta premo: Ĉiuj uraganoj rotacias ĉirkaŭ areo de malalta atmosfera premo proksime al la tersurfaco. La premoj registritaj en la centro (kerno) de uraganoj estas inter la plej malaltaj observitaj sur la tersurfaco de la tero ĉe marnivelo[1].
  • Varma kerno: Uraganoj estas karakterizitaj kaj gviditaj de liberigo de grandaj kvantoj da latenta varmo de kondensado, ĉar la densa aero leviĝas supren kaj ĝia vaporo kondensiĝas al akvo. Ĉi tiu varmego distribuiĝas vertikale ĉirkaŭ la kerno (okulo) de la ŝtormo; je ĉiuj altoj (krom la areo proksime al la tersurfaco, kie la akvotemperaturo efikas sur la aeron), la interno de la tropika ciklono estas pli varma ol la eksteraj areoj ĉirkaŭ ĝi[2]. En la centro de matura tropika ciklono, aero malsupreniras prefere ol supreniras. Dum sufiĉe forta ŝtormo, aero povas enprofundiĝi per tavolo sufiĉe profunda kiu malpermesas formadon de nuboj, tiel kreante klaran "okulon". Tie la vetero kutime estas trankvila kaj libera je nuboj, kvankam la maro povas esti ekstreme impeta[3].
  • Fortventa okulmuro: La nuba ekstera rando de la "okulo" nomiĝas la "okulmuro". La okulmuro estas kie troviĝas la plej grandaj ventrapidecoj, la aero leviĝas plej rapide, la nuboj atingas sian plej altan altecon, kaj la precipitaĵo estas la plej abunda. La plej granda damaĝo fare de la vento okazas kie la okulmuro de uragano pasas sur grundo[3].

Sezono de uraganoj[redakti | redakti fonton]

La Kariba Maro estas scenejo de tre fortaj uraganoj.
Monda mapo de uraganoj kaj tropikaj ciklonoj inter la jaroj 1985 kaj 2005.

Plej multaj tropikaj ciklonoj, tie nomitaj uraganoj, okazas en la monatoj aŭgusto, septembro kaj oktobro. La sezono estas limigita dank' al unu el la kondiĉoj de la ekesto de tropikaj ciklonoj: la temperaturo de la mara akvo devas esti minimume 26 gradojn Celsius.

Ankaŭ por partoj de la Pacifika Oceano kaj la nordo de la Hinda Oceano validas uragana sezono, sed ekzistas areoj kie ciklonoj dum la tuta jaro okazas. Je la fino de la somero ofte la idealaj kondiĉoj por uraganoj ekestas en la Kariba Maro, okcidente de Meksiko, kaj en la proksimeco de la Filipinoj.

Damaĝoj pro uraganoj[redakti | redakti fonton]

Plej multe da damaĝo okazas en la momento kiam tropika ŝtormo atingas la marbordon. Plej ofte cunamoj, ĝis 6 metrojn altaj, kaŭzas plej multajn viktimojn.

Je la 7a de oktobro 1737 en la Golfo de Bengalo ciklono viktimigis kvaronan milionon da homoj. Precipe en la regiono de Bangladeŝo la danĝero estis tre granda. En 1970 okazis katastrofo kiu laŭ iuj fontoj mortigis 300 000 homojn.

En Usono la damaĝoj ĝis nun superis la atendon. Tion kaŭzas parte ĝustaj veterprognozoj danke al vetersatelitoj, efika komunikado kaj ĝustatempaj evakuoj, tamen rolas ankaŭ bonŝanco: relative malmulte da uraganoj pasis en regionoj kie loĝas multaj homoj. Katastrofo en Usono absolute ne estas ekskluzivebla.

Je la 29-a de aŭgusto 2005 la uragano Katrina kaŭzis multege da damaĝo en la usonaj ŝtatoj Luiziano, Alabamo kaj Misisipio. Precipe la urboj Biloxi, Nov-Orleano kaj Mobile suferis. Al pli ol unu miliono da homoj mankis elektro kaj la unuaj mesaĝoj mencias pli ol 80 mortintojn, sed la lastaj kalkuloj ĉirkaŭas 1,836. En 1998 la uragano Mitch kaŭzis en Centrameriko ĉirkaŭ 11,000 mortojn kaj katastrofan detruon.

Homa agado[redakti | redakti fonton]

La usona Nacia Centro pri Uraganoj (National Hurricane Center, en angla) estas divizio de la Centro de Tropika Antaŭvido de la Nacia Meteologia Servo, kiu zorgas pri la studo kaj antaŭvido de la konduto de tropikaj depresioj, ŝtormoj kaj uraganoj. Kiam oni ekscias pri alveno de uragano, en la venontaj 36 horoj, la centro elsendas avertojn pere de amaskomunikiloj kaj pere de la klimatologia radio NOAA de la propra agentejo. Kvankam tiu centro estas agentejo de Usono, la Monda Organizaĵo pri Meteologio oficialigis ĝin kiel Regiona Meteologia Centro Specializita por Norda Atlantiko kaj Orienta Pacifiko. Kiel tio, ĝi estas la referencpunkto de kunfluo de informaro pri trpikaj ŝtormoj kaj uraganoj okazantaj tiuaree, eĉ se ili ne efikoj sur Usono.

Kelkaj uraganoj[redakti | redakti fonton]

Marborda damaĝo el Patricia en Colima, Meksiko.
La Meksika Golfo estas mondoregiono kie abundas uraganoj.

La Uragano Hazel en 1954 mortigis almenaŭ 400 personojn en Haitio antaŭ frapi en Usonon, kie ĝi okazigis 95 mortojn, kaj poste frapis en Kanadon kiel ekstertropika ŝtormo, okazigante mortojn de ĉirkaŭ 81 personoj.

La Uragano Gilbert estis la plej intensa uragano iam observita en la Atlantika baseno, ĝis la Uragano Wilma surpasis ĝin dum 2005. Gilbert estis ankaŭ unu el la plej grandaj tropikaj ciklonoj iam observitaj en la Atlantika baseno. Je sia pinto, la ventoj de forto de tropika ŝtormo estis de 925 km de diametro. Aldone, Gilbert estis la plej intensa tropika ciklono en registrita historio kiu frapis Meksikon.

La Uragano Andrew en 1992 detruis 25,000 domojn nur en la Kantono Miami-Dade, Florido, kaj preskaŭ 100,000 pliaj estis ege damaĝitaj. La totala damaĝo superis la 26 mil milionoj da dolaroj (de 1992), kaj 65 personoj perdis siajn vivojn en la uragano.

La Uragano Mitch estis unu el la plej fortaj tropikaj trombaj ciklonoj de la moderna epoko kun ventoj kirle vojaĝante po 290 km/h. Mitch kaŭzis signifan damaĝon trans Centrameriko inter la 22-an de oktobro kaj 5-an de novembro 1998. Ĝi okazigis ĉirkaŭ 19 000 mortojn ĉefe pro fortaj inundoj.

La Uragano Jeanne tuŝis Hispaniolon kaj aliajn insulojn en Karibio. Ĝi plifortiĝis al kategorio 3a kaj pasis ĉe la insuloj Granda Abako kaj Granda Bahamo en Bahamoj la 25an de Septembro, 2004. Jeanne venis poste kontinenten la saman tagon en Florido ĝuste 2 mejlojn (3 km) el kie Uragano Frances estis frapinta nur 3 semajnojn antaŭe. Sur la pluvoj el Frances kaj Ivan, Jeanne alportis preskaŭ rekordajn inundonivelojn tiom for norde kiom ĉe Okcidenta Virginio kaj Nov-Ĵerzejo antaŭ ties restoj turnis orienten en la Atlantikon. Jeanne estis respondeca pro almenaŭ 3,006 mortoj en Haitio kun ĉirkaŭ 2,800 nur en Gonaïves, kiu estis preskaŭ forbalaita per inundoj kaj kotoglitoj. Tiu ŝtormo kaŭzis ankaŭ 7 mortojn en Puerto Rico, 18 en Domingo kaj almenaŭ 4 en Florido, kio faras totalan nombron de mortoj je almenaŭ 3,025; Jeanne estas la 12a plej mortiga atlantika uragano iam registrita.

La Uragano Wilma de 2005 estis la plej intensa uragano registrata en la atlantika baseno, kaj la 10-a plej intensa ŝtormo iam ajn. Ĝi mortigis 87 personojn.

La Uragano Katrina estis uragano kiu atingis la kvinan gradon antaŭ ol ĝi degradiĝis al la kvara grado antaŭ ĝia dua, plej signifa alteriĝo. La uragano kaŭzis signifan damaĝon trans regiono en usonaj ŝtatoj Alabamo, Misisipio, kaj Luiziano laŭ la marbordo de la Golfo de Meksiko en sudorienta Usono inkludante la plej grandan urbon en Luiziano, nome Nov-Orleano je la 29-a de aŭgusto, 2005.

La Uragano Patricia estis la 24-a nomita ŝtormo kaj 15-a uragano de la 2015 uragano sezono. Ĝi ankaŭ estas la unua Klaso-5 uragano, farante 2015 la plej intensa uragano sezono iame registrata. Uragano Patricia ankaŭ estas la plej intensa uragano registrata en la orienta pacifika baseno, kaj la 10-a plej intensa ŝtormo iam ajn. En ĉi tiu uragano, la plej malalta premo iam ajn estis registrata en la okcidenta hemisfero je 872 milibaroj.

Aliaj uraganoj[redakti | redakti fonton]

Uragano Katrina: Ruĝa = Uragano —— Flava = Tropika ŝtormo.
Uragano Ethel: enirante en sudan Usonon el la Kariba Maro.

Tropikaj ŝtormoj[redakti | redakti fonton]

Pluvaj strioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj areoj de malalta premo en surfaco montras diverĝencon supren por formi nuban spiralon de varma aero kiu iom post iom plialtiĝas sed poste perdan rapidecon dum ĝi ekspansias. Pro la tera rotacio (kiu estas la motoro de tio kion oni konas kiel Koriolisforto) tiu ascenda spiralo giras laŭ kontraŭhorloĝa direkto en la norda duonsfero dum laŭhorloĝa direkto en la suda duonsfero. Sed laŭ la fizikaj leĝoj sciigas, al ĉiu agado opozicias reago de la sama intenseco, sed de kontraŭa direkto, kaj tial la diverĝenco laŭ alteco de un tropika ciklono aŭ uragano okazigas konverĝon laŭ profundeco ĉirkaŭ la centra parto de tiu kiu alvenas al la surfaco laŭ la maksimuma rapideco de giro kiam malpliiĝas la radiuso de girado kaj koncentriĝas en limigita areo.

Temas pri la sama procezo de akcelo kiu okazus en tobogano de la proporcioj tiom enormaj kiom tiuj de uragano: la varma aero de la ascendanta nubostrio formas nuban zonon kun la ekstera bordo situa je pli granda alteco ol la interno. Tiel, la ventoj kiuj ascendas en la altaj tavoloj de uragano malproksimiĝas for de la centro de la ŝtormo, sed pelas la malvarman aeron kiu estas super tiu nuba strio al la centro de la uragana areo descendanta pro sia pli granda pezo (pli peza malvarama aero) kun rapideco ĉiam kreskiĝanta kiam reduktiĝas ĝia radiuso pro tiu descendo.

Resume, la modelo de la procezo de formado de uragano estas relative simpla: temas pri du spiraloj de rotacio, nuba zono ascendanta kiu etendiĝas supren kaj alia nuba zono supermetita al la ascendanta kiu descendas kaj kuntiriĝas al la centro. Tio kio okazas estas ke la descendanta spiralo, ĉar ĝi estas formata de malvarma aero pli peza, ne havas nubojn, intermetante sin inter du sinsekvaj ascendantaj spiraloj. Kiam la descendanta spiralo alvenas surgrunden kiel tornado, oni povas foti ĝin el la flanko de pli alta premo kiu estas tiu kiu havas pli malgrandan nubokvanton.

Por ke la uraganoj havu tiun karakteron de la produktado de pluvaj strioj, necesas ke ne ekzistas vertikala ventrotranĉilo por reteni la varman kernon de la centro de la ŝtormo.[4][5]

Okulo kaj interna zono[redakti | redakti fonton]

Uragano montras areon de aero kiu cirkulas en descendanta dirento en la centro de la uragano; se la areo estas sufiĉe forta povas disvolviĝi tio kion oni nomas "okulo". Normale, en la okulo la temperaturo estas varma kaj tiu estas sennuba (tamen, la maro povas iĝis ekstreme violenta).[6] En la okulo de la uragano oni registras la pli malvarmajn temperaturojn en surfaco kaj la pli varmajn en alteco. Normale la okulo estas de cirkla formo kaj povas varii el 3 ĝis 370 kilometroj de diametro.[7][8] Foje, la maturaj kaj intensaj uraganoj povas havi kurvon al la interno en la supra parto de la muro de la okulo, montrante aspekton similan al tiu de futbala stadiono, pro kio foje tiun fenomenon oni nomas "stadiono forto".[9]

Estas aliaj elementoj kiuj jen ĉirkaŭas jen kovras la uraganon. La centra densa nubaro (Central Dense Overcast, CDO) estas areo de densa aktiveco ŝtormeca proksime de la centro de la uragano;[10] ĉe pli malfortaj ciklonoj, la centra densa nubaro kovras la centron de cirkulado tute komplete, rezulte en okulo nevidebla.[11] Ĝi enhavas la muron de la okulo kaj la okulon en si mem. La klasika uragano enhaas centran densan simetrian nubaron, kio signifas, ke ĝi estas perfekte cirkla kaj rondoforma en ĉiuj siaj flankoj.

La muro de la okulo estas zono ĉirkaŭ la okulo en kiu la ventoj atingas la plej grandajn rapidecojn, la nuboj atingas la plej altan altecon kaj la precipitado estas pli intensa. La plej grava damaĝo pro fortaj ventoj okazas dum la muro de la okulo de uragano pasas super tero.[6] En la intensaj uraganoj estas ciklo de anstataŭo de la muro de la okulo. Kiam la uraganoj atingas pinton de intensecon, normale ili havas muron de la okulo kaj radiuso de ventoblovoj kiuj kuntiriĝas ĝis tre malgranda grando, nome de ĉirkaŭ 10 aŭ 25 kilometroj. La eksteraj pluvaj strioj povas organiziĝi laŭ ekstera ringo de ŝtormoj kiu moviĝas malrapide al la interno kaj kiu prenas la muron de la okulo por kapti ĝiajn humidecon kaj angulan momenton. Kiam la muro de la interna okulo malfortiĝas, ankaŭ la uragano same malfortiĝas, la plej fortaj ventoj malfortiĝas kaj la premo en la centro pliiĝas. Je la fino de la ciklo la muro de la ekstera okulo anstataŭas la internan okulon tute komplete. La ŝtormo povas esti de la sama intenseco aŭ eĉ pli granda kiam la ciklo de anstataŭo jam finiĝis. La ŝtormo reetendiĝas denove kaj formiĝas nova ekstera ringo por la nova anstataŭo de la muro de la okulo.[12]

Grando[redakti | redakti fonton]

Grandoj de uraganoj
ROCI Tipo
Malpli ol 2 gradoj de latitudo Tre malgranda/Nana
De 2 ĝis 3 gradoj de latitudo Malgranda
De 3 ĝis 6 gradoj de latitudo Mezgranda/Meza
De 6 ĝis 8 gradoj de latitudo Granda
Pli ol 8 gradoj de latitudo Tre granda[13]

La mezuron de la grando de uragano oni akiras mezurante la distancon ekde ĝia centro de cirkulado ĝis la lasta fermita izobaro, konata ankaŭ kiel ĝia ROCI (mallongigo kiu korespondas al angla Radius of Outermost Closed Isobar). Se la radiuso estas pli malgranda ol du gradoj de latitudo aŭ 222 kilometroj, tiam la uraganon oni konsideras "tre malgranda" aŭ "nana". Radiusoj inter 3 kaj 6 gradoj de latitudo aŭ inter 333 kaj 666 kilometroj faras, ke la uraganon oni konsideru "mezgranda". La "tre grandaj" uraganoj haas radiusojn pli grandajn ol 8 gradoj aŭ 888 kilometroj.[13] La uzado de tiu mezuro determinis, ke la meza grando de la uraganoj de Nordokcidenta Pacifiko estas la plej granda el ĉiuj, estante proksimume la duoblo ol tiu de tiuj produktitaj en la Atlantiko.[14] Aliaj metodoj por determini la grandon de uragano inkludas la mezuron de la radiuso de la ventoj de la ventarego kaj mezurante la radiuson je kiu ĝia relativa kirleco malkreskiĝas je 1·10-5s-1 el ĝia centro.[15][16]

Similaj fenomenoj[redakti | redakti fonton]

Tajfunoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tajfuno.

Tajfuno (aŭ tifono) estas tropika tromba ciklono en la norda pacifika oceano okcidente de la 180-a longituda grado, precipe en la Ĉina Maro. Ĝi okazas inter majo kaj septembro.

Ciklonoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ciklono.

Laŭ meteorologio, ciklono estas rotacio de iom da alta aerpremo ĉirkaŭ areo de malalta aerpremo, kiu plejofte ekigas nubojn kaj precipitaĵojn. Pro la Koriolis-forto la rotacio estas kontraŭhorloĝdirekte en la norda duonglobo kaj horloĝdirekte en la suda duonglobo. Tre fortaj ciklonoj povas kaŭzi trombojn: tornadojn, uraganojn kaj tajfunojn. La centro de ciklono nomiĝas "okulo de la ciklono".

Tornadoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tornado.
Tornado en Oklahomo.

Tornado estas forta, violenta turniĝanta kolono da aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Laŭ PIV tornado estas Fortega rotacianta atmosfera perturbo laŭdiametre relative malgranda kaj tie oni sugestas preskaŭ sinonime la terminojn ciklono kaj trombo.[17]

Tornado konektiĝas inter kumulonimbusa nubo kaj la tero. Pli malofte povas konektiĝi ankaŭ kun la bazo de kumulusa nubo. Ĝi estas ofte referencata kiel kirlovento aŭ ciklono,[18] kvankam la vorto ciklono estas uzata en meteologio por nomi vetersistemon kun malaltprema areo en la centro ĉirkaŭ kiu, el observanto rigardante malsupren al la surfaco de la Tero, la ventoj blovas kontraŭhorloĝe en la Norda Hemisfero kaj laŭhorloĝe en la Suda Hemisfero.[19] Tornadoj okazas en multaj formoj kaj grandoj, kaj ili estas ofte (sed ne ĉiam) videblaj laŭ la formo de kondensa funelo originiĝinta el la bazo de kumulonimbusa nubo, kun nubo de rotaciantaj rubaĵoj kaj polvo ene de tiu. Plimulto de tornadoj havas ventorapidon de malpli ol 180 kilometroj hore (110 mejlojn hore), estas ĉirkaŭ 80 metrojn (250 futojn) larĝa, kaj veturas kelkajn kilometrojn (kelkajn mejlojn) antaŭ vanuiĝi. La plej ekstremaj tornadoj povas atingi ventorapidojn de pli ol 480 kilometroj hore (300 mph), estas pli ol 3 kilometrojn (2 mi) de diametro, kaj restas surgrunde dum pli ol 100 km (62 mi).[20] [21] [22]

Ŝtormoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtormo.

Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvegoneĝo, kaj foje kunigata de elektraj, optikaj kaj akustikaj aperaĵoj estiĝantaj inter nuboj reciproke aŭ inter nuboj kaj tero. Ŝtormojn ni plu markas laŭ tempo kaj loko de estiĝo, moviĝado, distanco de loko de observado, intenseco de montroaperoj ktp. Ŝtormoj estas ligitaj al kumulonimbuso. Nubo kumulonimbuso havas kelke da pluaj sinonimaj nomoj – kumulonimbuso, ŝtorma nubo kaj pluvnubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Symonds, Steve. "Highs and Lows", Wild Weather, Australian Broadcasting Corporation, November 17, 2003. Kontrolita 23a de marto 2007.
  2. Frequently Asked Questions: What is an extra-tropical cyclone?. National Oceanic and Atmospheric Administration. Arkivita el la originalo je 9a de februaro 2007. Alirita 23a de marto 2007.
  3. 3,0 3,1 National Weather Service (19a de oktobro 2005) Tropical Cyclone Structure. JetStream – An Online School for Weather. National Oceanic & Atmospheric Administration. Arkivita el la originalo je 7a de decembro 2013. Alirita 7a de majo 2009.
  4. Hurricanes: a tropical cyclone with winds Alirita la 26an de februaro 2008, University of Illinois.
  5. Kochel, R. Craig.; Baker, Victor R.; Patton, Peter C. Flood Geomorphology, 1998, Wiley-Interscience, ISBN = 0-471-62558-2 [1]
  6. 6,0 6,1 Tropical Cyclone Structure Alirita la 26an de februaro 2008, National Weather Service, en angla.
  7. Pasch, Richard J.; Blake, Eric S.; Cobb III, Hugh D.; kaj Roberts David P. Tropical Cyclone Report Hurricane Wilma PDF, 12a de januaro 2006. Alirita la 26an de februaro 2008, National Hurricane Center, en angla, arkivita en [2] la 26an de februaro 2008.
  8. Lander, Mark A. A tropical cyclone with a ver large eye PDF en revuo Monthly Weather Review, volumo 127, numero 1, arkivita en [3] alirita la 26an de februaro 2008.
  9. Pasch, Richard J. kaj Avila, Lixion A. "Atlantic Hurricane Season of 1996" PDF en revuo Monthly Weather Review, volumo 127, numero 5, paĝoj 581-610. Alirita la 26an de februaro 2008.
  10. AMS Glossary: C Alirita la 26an de februaro 2008 en Glossary of Meteorology, eldonejo "American Meteorological Society" en angla.
  11. Frequently Asked Questions: What is a "CDO"? Alirita la 26an de februaro 2008, Atlantic Oceanographic and Meteorological Laboratory, Hurricane Research Division, en angla.
  12. Frequently Asked Questions: What are "concentric eyewall cycles" (or "eyewall replacement cycles") and why do they cause a hurricane's maximum winds to weaken? Alirita la 26an de februaro 2008, en Atlantic Oceanographic and Hurricane Research Division, en angla.
  13. 13,0 13,1 FAQ: What is the average size of a tropical cyclone? 18a de decembro 2006, ĉe Joint Typhoon Warning Center FAQ, Alirita la 26an de februaro 2008 en angla, arkivita en [4] la 11an de februaro 2008 }}
  14. Merril, Robert T. (1983). «A Comparison of Large and Small Tropical Cyclones».[rompita ligilo] Monthly Weather Review 112. pp. 1408-1418.
  15. «Global Guide to Tropical Cyclone Forecasting: CHAPTER 2: TROPICAL CYCLONE STRUCTURE 2.4 OUTER STRUCTURE» (en angla). Bureau of Meteorology. Arkivita el la originalo la 6an de majo 2008. Konsultita la 26an de februaro 2008.
  16. Liu, K. S.; Chan, Johnny C. L. (6a de novembro 1998). «Size of Tropical Cyclones as Inferred from ERS-1 and ERS-2 Data»[rompita ligilo] (en angla). American Meteorological Society. Konsultita la 26an de februaro 2008.
  17. en NPIV PIV alirita la 14an de Novembro 2021.
  18. "merriam-webster.com". merriam-webster.com. Alirita en 2012-09-03.
  19. Garrison, Tom (2012). Essentials of Oceanography. Cengage Learning. ISBN 978-0-8400-6155-3.
  20. Wurman, Joshua (2008-08-29). "Doppler on Wheels". Center for Severe Weather Research. Arkivita el la originalo en 2007-02-05. Alirita en 2009-12-13.
  21. "Hallam Nebraska Tornado". National Weather Service. National Oceanic and Atmospheric Administration. 2005-10-02. Alirita en 2009-11-15.
  22. Edwards, Roger (2006-04-04). "The Online Tornado FAQ". Storm Prediction Center. National Oceanic and Atmospheric Administration. Arkivita el la originalo en 2006-09-29. Alirita en 2006-09-08. Publika Havaĵo. Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas en la publika havaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Whipple, A. (1982, 1984). Storm. Time Life Books. ISBN 0-8094-4312-0.
  • Christopherson, R. (1992). Geosystems An Introduction to Physical Geography. Novjorko: Macmillan Publishing Company. pp. 222–224. ISBN 0-02-322443-6.
  • Sánchez-González, D. (2011). Peligrosidad y exposición a los ciclones tropicales en ciudades del Golfo de México: El caso de Tampico. Revista de Geografía Norte Grande, Nº 50, pp. 151–170. ISSN 0718-3402. http://dx.doi.org/10.4067/S0718-34022011000300009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]