Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo1
Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo2

Bourgueil[redakti fonton]

En tiu artikolo aperas rotan vinon, ĉu vi celis ruĝan vinon? Mi ne konas tiun vorton kiu ne aperas ĉe PIV. Ekzistas roto kaj rota sed neniu rilato al vino.--kani (diskuto) 20:43, 24 Jun. 2014 (UTC)

Estis eraro, vi tute pravas, dankon! --pino (diskuto) 11:31, 25 Jun. 2014 (UTC)

Pino, ĉu vi havis iun specifan kialon por forigo de la portalo? Tio, ke ĝi estas "Dum pli ol monato ne uzita" ne estas valida kialo por forigo. Ĉu vi legis la diskuton ĉe Portala diskuto:Pedofilio#Naski.C4.9Doj de monato? Goren ŝajne investis multan tempon por neŭtraligi la portalon. Mi kontrolis la enhavon kelkfoje kaj ĝi ŝajnas al mi relative neŭtrala, ankaŭ pluraj problemaj partoj forestis. --KuboF (diskuto) 19:19, 6 Jul. 2014 (UTC)

KuboF, la menciita kialo staris nur enskribita sur la reklamaĵo antaŭe la portalo kaj certe mi legis tute la diskuton. Se laborintoj petus, ni vidus. La afero devus esti finita, fuŝita aspekto portalo ne estis solvo. Kore. --pino (diskuto) 05:54, 7 Jul. 2014 (UTC)
Ni havis longan diskuton pri la portalo kaj finfine decidis ke ĝi estas ne forigenda. Tio, kion vi nun faris, estas arbitra kaj malrespekta al aliaj uzantoj de vikipedio. Bonvolu restarigi la portalon kaj ne plu tuŝi ĝin. Dankon. --Goren (diskuto) 11:05, 7 Jul. 2014 (UTC)
Ni longe diskutis kaj ni voĉdonis Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/1#Pedofilio. La restarigo estis arbitra kaj voĉdonintoj sentas sin trompitaj. --pino (diskuto) 13:13, 7 Jul. 2014 (UTC)
Pino, la tiama diskuto / voĉdono estis (laŭ mi) senesperiga por ambaŭ flankoj: je unu staras homoj, al kiuj ne plaĉis trudema kampanjo kaj spamado fare de Didi; je dua homoj senesperiĝintaj pro la restarigo. Tamen, post tiama restarigo okazis neŭtraligo kaj forfalis kelkaj kialoj por forigo. Eblas malkonsenti pri konkretaj ecoj, sed tiujn prefere menciu en ties diskuto por ilin korekti. --KuboF (diskuto) 12:16, 8 Jul. 2014 (UTC)
Kubof, laŭdire "spamado" (aŭ alarmo) estis ne kialo por nuligis longajn diskutojn kaj voĉdonon. Restarigo ne fakte permesis progresi. Kie vi vidas veran laboron por ekvilibrigi la portalon ? Kaj certe ni havas neniun por ĉi tiu laboro en nia vikipedio.--pino (diskuto) 13:07, 8 Jul. 2014 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Francio Corrèze[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi foriris aldirektilon Ŝablono:Situo sur mapo Corrèze al Ŝablono:Situo sur mapo Francio Corrèze. Mi rekreis ĝin, ĉar kelkaj ŝablonoj bezonas tian alidirektilon, kiel ekzemple {{Surmapo}}, {{Situo sur mapo/informoj}} kaj la parametro Mapo en angulo de {{Situo sur mapo}}. Do, bonvolu unue demandi estonte, se vi ne scias kialon por tia alidirektilo, antaŭ ol vi forigus ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 17:01, 9 Jul. 2014 (UTC)

Saluton Tlustulimu. Mi sciis kialon por la alidirektilo ĉar mi mem kreis ĝin hodiaŭ. Sed se utilas por aliaj ŝablonoj, mi certe bonvole lasi ĝin. Ankaŭ dankon por via utila laboro pri malfacilaj mapaj ŝablonoj. Kore. --pino (diskuto) 17:10, 9 Jul. 2014 (UTC)

Artikolkreado de administranto-kandidato[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus publikigis kelkajn miajn opiniojn pri artikolkreado kaj administrado ĉe kandidatopaĝo de Salatonbv, pri kio vi plendis. Mi ŝatus koni vian opinion. Amike. --KuboF (diskuto) 17:09, 25 Jul. 2014 (UTC)

Ŝablono:Sen fontoj[redakti fonton]

Vi redaktis tiel: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antoni_Grabowski&curid=388&diff=5532784&oldid=5381002 Ĉu tio estas regulo ke ŝablono oni devas esti sube? Kie estas skribita la regulo? Mi ne vidas tie Ŝablono:Sen fontoj/dokumentado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:49, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton Marek Mazurkiewicz, jes ni evitu malmodestajn avertoŝablonojn, kuj fuŝas aspekton de la artikolo. Tie suben sufiĉas. Ne estas skribita regulo kaj laŭ mi estas bone, ne lacigu kun amaso de reguloj. Amike. --pino (diskuto) 18:14, 22 Apr. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Jes, ne ekzistas pri tio regulo (laŭ mia scio). Sed ekzistas kutimo - supren estas metataj avertoŝablonoj pri manko aŭ nesufiĉo de fontoj, pri malneŭtraleco, dubinda enciklopedia menciindeco, ebla membiografieco ktp - do ŝablonoj, kiuj markas kaj avertas (precipe) legantojn, ke ili traktu artikolon iom pli singarde ol kutime (kompreneble ankaŭ peto por redaktantojn ripari tiujn problemojn). Male, suben estas metataj precipe ŝablonoj, kiuj gravas precipe por redaktantoj - kiel "ĝermo" kaj simile.
Aldone, kelkaj ŝablonoj (laŭ mia scio) ne havas kutiman lokon (ĉar ili ne estas ofte uzataj kaj sekve nek diskutitaj).
Sed estas klara kutimo {{Sen fontoj}} meti supren. --KuboF (diskuto) 14:35, 2 Sep. 2014 (UTC)
@KuboF kutimo de aliaj vikipedioj ne estas nepre ankaŭ nia, kaj ankaŭ en tiu ĉi afero vi ne tro kontraŭas. Vidu tie --pino (diskuto) 15:04, 2 Sep. 2014 (UTC)
Mi parolis specife pri kutimoj de Esperanta Vikipedio. En Aprilo mi ne tro (nur kutime) kontraŭis pri tiu konkreta artikolo (kaj esperis, ke estontece tiaj ŝablonoj ne estos metataj suben) ĉefe ĉar mi havis malmultan tempon tiam. Sed ĝenerale mi opinias, ke tiuspecaj avertoŝablonoj estu supre. --KuboF (diskuto) 14:12, 3 Sep. 2014 (UTC)
Ve, mi ne taksas, ke por nia eta vikipedio estus bona metodo troigi de malmodestaj avertoŝablonojn kaj estis tie ne kutime. Mi malfidas ankaŭ pri specialiĝo. Se vi volas tiel labori mi ne povas vin malpermesi. Mi bedaŭras ankaŭ, ke Kubof ne nur opiniis sed ankaŭ relokigis la avertoŝablonojn. --pino (diskuto) 17:05, 3 Sep. 2014 (UTC)
Nu, ambaŭ ni jam diris nian opinion. Plurfoje.
Tamen, maniero multe pli taŭga ol meti iun ŝablonon ĉu supren ĉu malsupren estus aldoni bonajn fontojn. Tio solvus ne nur problemon pri avertoŝablonoj sed ankaŭ pri fidindeco. --KuboF (diskuto) 21:48, 3 Sep. 2014 (UTC)
Jes aldoni bonajn fontojn estas bone sed amase afiŝi en artikolo ofte ne helpas, lacigas kaj fuŝas. Efika metodo estas ankaŭ si mem krei aŭ plibonigi bonajn artikolojn.--pino (diskuto) 05:39, 4 Sep. 2014 (UTC)

Zigenedoj[redakti fonton]

Saluton. Vi en Zigenedoj aldonis en sekcio fonto: PIV 2005 Mi serĉis en http://vortaro.net kaj ne trovis "Zigenedoj" Ĉu tio estas nur en papera versio de PIV ĉu mi malbone serĉis? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:18, 4 Sep. 2014 (UTC)

Vi bone serĉis.--pino (diskuto) 13:57, 4 Sep. 2014 (UTC)

pozitiva laboro[redakti fonton]

Ĉu mi bone komprenis ke, laŭ Vi, tio kaj tio estas pozitiva laboro kaj tio estas malpozitiva laboro? Bedaŭre, ke en espranta Vikipedio Vikipedio:Kontrolebleco ne estas grava. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:50, 5 Sep. 2014 (UTC)

Jes vi pravas laŭ mi, tio kaj tio estas pozitiva laboro, kiu povas esti plibonigita kaj tio estas ĉikanado. Plie mi nun ne volas flankiĝi kun ĝeneralecojn pri kontrolebleco sed tie neĝleopardo kaj uncio havas referencon [vidu].--pino (diskuto) 11:55, 5 Sep. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon ke vi aldonis inormojn. Kial vi rekaktas kontraŭ Vikipedio:Normoj/universala, Vikipedio:Eksteraj ligiloj, Helpo:Kiel_verki_bonan_artikolon#Lastaj_sekcioj kaj kontraŭ Ŝablono:Taksonomio? Mi pensas pri:

  • [[Eŭkariotoj]] ''Eukaryota'' / ''[[Eŭkariotoj|Eukaryota]]''
  • == Eksteraj ligiloj == / === Ligilo eksteren ===
  • == Vidu ankaŭ == / === Interna ligilo ===

Ĉu Vi penas ke Vikipedio:Normoj/universala estas malbona skemo ĉu ke kia ajn skemo estas malbona ideo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:03, 10 Sep. 2014 (UTC)

Estas utilaj ekzemploj kaj rekomendoj sed por povi evolui ni ne bezonas multegajn sentoleremajn regulojn. Lasu minimumon da libereco. Amike. --pino (diskuto) 16:55, 10 Sep. 2014 (UTC)
Mi ne komprenas kial (laŭ Vi) pli bone estas ''[[Eŭkariotoj|Eukaryota]]'' ol [[Eŭkariotoj]] ''Eukaryota''. Ĉu Vi povas klarigi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:28, 10 Sep. 2014 (UTC)
Ne estas fina vero, nur estas tie emo simpligi. --pino (diskuto) 20:50, 10 Sep. 2014 (UTC)
Ĉu mi bone komprenas ke vi penas ke ''[[Eŭkariotoj|Eukaryota]]'' estas pli simple ol [[Eŭkariotoj]] ''Eukaryota''? Bone sed antaŭ korekti en artikoloj oni devas korekti en Ŝablono:Taksonomio/dokumentado. Ĉu ne oni devas, laŭ Vi? Sed ĉu tio estas nur Via opinio ĉu interkonsento? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:52, 10 Sep. 2014 (UTC)
Estas ne interkonsento, estas nur iom da libero. ekzemploj estas nur ekzemploj. --pino (diskuto) 05:39, 11 Sep. 2014 (UTC)

Estimata! Ne necesas krei novan artikolon "Reĝlando Burgundio", se jam ekzistas samtema artikolo Reĝlando Burgonjo. Prefere ŝanĝu Reĝlando Burgonjo al alidirektilo kaj enplektu ties enhavon en la jam ekzistantan artikolon. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 15:34, 11 Sep. 2014 (UTC)

@Moldur: Estimata antaŭ ĉio dankon por la ege interesa Reĝlando Burgonjo. Laŭ mi kaj en francia historio reĝlando de Burgonjo kaj de Burgondio estas malsimilajn nociojn. En francio ni havas du vortojn, en PIV ankaŭ :

"burgund/o ♜ Ano de ĝermana popolo, kiu migris de Skandinaviaj bordoj al E Gaŭlio. Burgundio, Burgundujo. Reĝolando, kreita de la burgundoj, el kiu evoluis la Francia Burgonjo." "Burgonjo. Francia regiono, okupanta parton de la iama Burgundio".

En nia vikipedio ŝajnas al mi ankaŭ interesa distingi la du nociojn. Laŭ mi fari du artikolojn klarigas la du nociojn. Amike. --pino (diskuto) 15:56, 11 Sep. 2014 (UTC)

Sed strange ke eĉ en la franca ne estas alilingva ekvivalento por Merovida Burgonjo.--kani (diskuto) 16:01, 16 Sep. 2014 (UTC)
@Kani: Estas La Bourgogne mérovingienne (Vidu 2.2)--pino (diskuto) 16:13, 16 Sep. 2014 (UTC)
Do, en la franca ne estas aparta artikolo, sed en Esperanto jes.--kani (diskuto) 16:24, 16 Sep. 2014 (UTC)
@Kani: Jes kaj ciu Vikipedio havas propran historion. En Germana estas ankaŭ preskaŭ simila aparta artikolo de:Burgund (Frankenreich). Ni havas ankoraŭ laboron pri historio de Burgonjo. Amike. --pino (diskuto) 17:10, 16 Sep. 2014 (UTC)
Do, kial ne ligi ĝin kun tiu germana?--kani (diskuto) 17:17, 16 Sep. 2014 (UTC)
Verdire temas ne pri la samaj epokoj sed estas samecoj do kial ne? Mi ligas. --pino (diskuto) 20:58, 16 Sep. 2014 (UTC)
Justa uzo
Justa uzo
Averto: Vi lastatempe alŝutis dosieron  The Giving Tree.jpg kiu ne havas bezonan ŝablonon pri justa uzo: {{Informkesto justa uzo}}. Laŭ nia regularo, kopirajtita bildo nepre enhavu informon por justa uzo. Se vi havas demandojn pri tio, bonvolu kontakti min.
Justa uzo
Justa uzo
Averto: Vi lastatempe alŝutis dosieron  Logo 21 cote d or.jpg kiu ne havas bezonan ŝablonon pri justa uzo: {{Informkesto justa uzo}}. Laŭ nia regularo, kopirajtita bildo nepre enhavu informon por justa uzo. Se vi havas demandojn pri tio, bonvolu kontakti min.

-- Yekrats (diskuto) 14:45, 24 Sep. 2014 (UTC)

Dan Pero Manescu[redakti fonton]

Dear Pino, I am able only to read Esperanto. Thank you so much for your help! Best, Q-ART

Kara Q-ART, estas bone, se vi alportas informojn en esperanta vikipedio. Sed kiel vi povas skribi artikolon, se vi ne konas la esperanton ? Ĉu vi uzas tradukilon ? (Sie können auf deutsch schreiben, ich verstehe). Sincere. --pino (diskuto) 14:38, 2 Okt. 2014 (UTC)
Lieber Pino,ich habe nur diese Überseztung auf Esperanto gefunden, ich hate ein Problem mit Englische Wikipedia, und nur den Text übergenommen. Ich hoffe es ist ok.

http://epo.wikitrans.net/Dan_Pero_Manescu?eng=Dan+Pero+Manescu Sincere.--Q-ART

Temas pri tradukilo. Maŝino ne ankaŭ tradukas sufiĉe bone. Kore. --pino (diskuto) 16:07, 2 Okt. 2014 (UTC)

Averto de via forbaro[redakti fonton]

Saluton Pino. Ĉu vi konas, ke via agado ĉe Das-ŝako estas kontraŭ VP:3RR? Se vi ne pripensus tion, oni devus forbari vin. Ĉu vi havas iun komenton? Amike,--Salatonbv (diskuto) 07:34, 11 Okt. 2014 (UTC)

Estimata kolego, diskuto estis. Ŝablono ne restu eterne, ĝi fuŝas la artikolon. --pino (diskuto) 15:10, 11 Okt. 2014 (UTC)
Fakte, laŭ mia kompreno tiu regulo pri 3 malfaroj (dume) ne estis aprobita en nia Vikipedio, nur en multaj aliaj. Sed forigi ŝablonon pri dubinda menciindeco sen efektive pruvi menciindecon (des pli se dubinda menciindeco estis kialo por proponi artikolon por forigo) ne estas taŭga kondutado. Estas diskuto pri menciindeco en la artikolo-diskuto kaj ankaŭ en la forig-propono (bonvolu rimarki mian noton en la forigpropono pri taŭgeco de la fontoj). Mi dume restarigas avertoŝablonon, se vi pruvas menciindecon ni ja povos la ŝablonon forigi kaj la artikolon ne forigi. --KuboF (diskuto) 20:02, 11 Okt. 2014 (UTC)
Fakte la kreinto foriris, mi ne vidas intereson debati. Notu ankaŭ : Mi ne sciias kial Noko aŭ Torukmakto foriris, sed mi scias kial mi foriros. Voli esti samurajo aŭ lupo ne utilas nian vikipedion. Nun ni forigu la artikolon certe neniu plibonigos ĝin sed certe ne ni lasu fuŝantan ŝablonon.--pino (diskuto) 21:30, 11 Okt. 2014 (UTC)
Ni ja povus debati eĉ se foriris origina kreinto - Vikipedio havas komunan aŭtorecon.
Mi tamen esperas, ke pri problemaj kazoj ni povus estontece bone diskuti kaj solvadi problemojn. Amike. --KuboF (diskuto) 23:54, 11 Okt. 2014 (UTC)
Certe jes ni povus debati sed kial ? La problemo estis ĉefe metodo de elefanto en porcelana vendejo. Vi povos certe purigi nian vikipedion, kopianta ne adaptitaj internajn regulojn el aliaj vikipedioj, sed ĉu estas intereso de Esperanto kaj de nia Enciklopedio ? Se ni troigas kun menciidecon estas tute esperanta vikipedio, kiu estos ne menciinda. Tie mi vidas kunlaborantoj, kiu foriris, mi vidas ankaŭ, ke en terura etoso oni ne plezuras. Se ne estas aŭtoroj, oni ne bezonas samurajon aŭ lupon. Lasu minimume de libereco al aŭtoroj. Solvadi problemojn estus ankaŭ ne krei sen utilajn problemojn. Amike.--pino (diskuto) 07:27, 12 Okt. 2014 (UTC)
Kara Pino, tiu kopiado de neadaptitaj reguloj de aliaj Vikipedioj ja estas problemeto kaj mi ĉiam klopodas fari adaptaĵojn. Sed se ni iun tian regulon / rekomendon jam havas (tio signifas, ke la komunumo akceptis ĝin kaj konsentas pri ĝi) ni agu laŭ ĝi. Se vi havas problemon pri konkreta regulo vi plendu kaj prefere proponu pli bonan solvon en ĝia diskutpaĝo kaj menciu la diskuton en Diskutejo. Se iu agas kontraŭ regulo, li agas kontraŭ klare esprimita volo de la komunumo. Praktike sensencas diskuti ĉe unuopaj kazoj (ekz. pri konkreta artikolo), ĉu komunumo pensas ion, kio jam antaŭlonge estis klare esprimita. Ni ja diris, ke ĝi estu regulo ĉar ni jam konsentas pri tio. Tiu ĉi mia kontribuaĵo estas iom longa, sed mi esperas, ke informplena kaj eble pliklarigas al vi rilaton inter reguloj kaj komunumo. --KuboF (diskuto) 12:30, 12 Okt. 2014 (UTC)

Subskribado dum fermado de forigo-proponoj[redakti fonton]

Pino, mi petas vin, dum vi fermas forigo-proponon subskribu ĝin. Indas havi en registro ferminton kaj la daton. Dankon! --KuboF (diskuto) 21:12, 22 Okt. 2014 (UTC)

Jes, estimata. --pino (diskuto) 07:20, 23 Okt. 2014 (UTC)

Pri informkesto franca regiono[redakti fonton]

Saluton, Via nova informkesto "Informkesto franca regiono" tute kontentigas min, kaj mi preferas ĝin al la alia "Informkesto francaj regionoj", do konservu ĝin kaj redirektu aŭ fandu la duan en la unuan se mankas parametroj! --Xian (diskuto) 07:52, 27 Okt. 2014 (UTC)

Saluton, do farita. --pino (diskuto) 10:51, 28 Okt. 2014 (UTC)

Mi konstatis ke vi lastatempe alŝutis Dosiero:Tilletia caries.jpg al nia loka Vikipedio. Pli bonus se vi anstataŭe alŝutus al la Komunejo. Ĝi havas tradukitan interfacon farite por Esperantistoj! Dosieroj tie povas esti uzataj de ĉiu en ĉiuj Vikipedioj, kaj plene uzebla en nia Vikipedio. Dankegon -- Yekrats (diskuto) 16:54, 29 Okt. 2014 (UTC)

Jes kompreneble, sed ĝi estas tie ĉar mi ankaŭ ne sukcesis alŝuti ĝin en komunejo. --pino (diskuto) 19:14, 29 Okt. 2014 (UTC)
En Komunejo estas c:File:Tilletia caries.jpg, kiun alŝutis c:User:Bildoj jam antaŭ 17 tagoj. Mi pensis, ke Uzanto:Bildoj estas fakte vi.
Ĉiuokaze, mi pensas, ke la bildo nun estas forigenda de ĉi tie, ĉu? --KuboF (diskuto) 20:11, 29 Okt. 2014 (UTC)
Jes mi alŝultis antaŭ 17 tagoj la bildon sed la 26-an de oktobro ĝi estis forigita. Hieraŭ ĝi estas malforigita do nun estas en ordo en komunejo. Ĉifoje ĉiu bone finis sed estas ne ciam facila labori en komunejo. --pino (diskuto) 07:26, 30 Okt. 2014 (UTC)
Mi scias, ke ne ĉiam facilas laborado en Komunejo. Tiam oni povas demandi en ties loka Diskutejofranca Bistro. --KuboF (diskuto) 16:15, 31 Okt. 2014 (UTC)

Saluton

Mi aldonis " philae"-n sed la ligilo alvenas al " egipta antikva templo". Mi ne scias kiel nomi " lander" aŭ " aterriseur" en esperanto. Sed miaopinie mankas artikolo pri "philae"-roboto.

amike

Bona ideo ! Kore. --pino (diskuto) 17:24, 13 Nov. 2014 (UTC)

dankon! edesbrieres

Minimuma uzado por justa uzo[redakti fonton]

Mi verkis iom longan priskribon pri minimuma uzado por justa uzo bazitan sur miaj ĝisnunaj spertoj al mia forigpropono, kiun vi kontraŭis. Mi tie starigis tre konkretajn kaj relative detalajn rimarkojn kial, laŭ mi, la dosieroj superas minimuman uzadon kaj petas vin konkrete respondi almenaŭ al kelkaj el ili. Amike. --KuboF (diskuto) 19:05, 18 Nov. 2014 (UTC)

RE. Kolombio[redakti fonton]

Nu, laŭ mia kompreno la problemo estis la sekcio pri "defendo" de la artikolo, mi neŭtraligis tiun parton antaŭ jam iom da tempo, sed ĝi povus esti iom pli polurita. Laŭ kion mi pensas, oni povus jam forigi la ŝablonojn pri malneŭtraleco, sed mankas ankoraŭ multaj referencoj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:32, 19 Nov. 2014 (UTC)

Ripetiĝanta malfarado[redakti fonton]

Kara Pino, rilate al nia redaktado de Nugeto el kokaĵo mi volas vin peti pri prefero al diskutado antaŭ ripetiĝanta malfarado. Ankaŭ, ĉar montriĝis forta kontraŭstaro de vi unuflanke kaj mi kaj Uzanto:Marek Mazurkiewicz duaflanke, bonus se iom pli granda komunumo donus siajn opiniojn.

Krome, kion vi intencis per la resumo "Ni ne estas infanoj !!!!"? Daŭre amike. --KuboF (diskuto) 12:14, 20 Nov. 2014 (UTC)

Temas nur pri modesta afiŝo. Mi klarigos tie la temo estas simila. --pino (diskuto) 12:54, 20 Nov. 2014 (UTC)

Saluton. Mi pensas ke malbone ke Vi laboras kontraŭ Vikipedio:Normoj/universala. Vidu ke eble estos multaj "Eksteraj ligiloj". Kial estas bone pli multe labori? Antaŭ "Eksteraj ligiloj" -> "Ligilo eksteren", poste "Ligilo eksteren" -> "Eksteraj ligiloj".

Saluton, unueco, universalaj normoj ... estas nur rekomendoj, kiuj evoluis kaj povas evolui. Verdire mi timas por normogistoj, kiuj malpermesas minimuman liberecon. Ni havis ilon por kreis aŭtomate la titolojn de lastaj sekcioj, ne plu estis ĉar ĝi rigidiĝis. Alia metodo por kuraĝigi unuecon estas la uzo universalajn ŝablonojn kiel taksonomio aŭ geokesto. --pino (diskuto) 14:20, 25 Nov. 2014 (UTC)
"estas nur rekomendoj" - jes. Ĉu mi malbone komprenas ke tio ke rekomenda estas A-vesiso signifas ke A->B estas mabone, B->A estas bone kaj oni devas bona kaŭzo por fari B? Ĉu Vi falfaros mia korekto el "=== Ligilo eksteren ===" al == Eksteraj ligiloj ==? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:58, 25 Nov. 2014 (UTC)
Ne estas malbona kaj bona versio, Peyno Simono klarigis, kial Ligilo eksteren estus bonan lingvon uzon. Kion ĝenas min estas voli nepre normigi artikolojn de aliuloj. Vi eble rajtas sed vi lacigas. Ekzemple ŝanĝi pri datoj „tta“ en „tt-a“ havas ne lingvakialon.--pino (diskuto) 10:01, 26 Nov. 2014 (UTC)
"...Peyno Simono klarigis..." - kie? Mi ne komprenas kial laŭ Vi estas ĝena ke mi unuigas el „tta“ aŭ „tt-a“ al nur „tt-a“. Ĉu Vi volas ke estus a) „tta“ kaj „tt-a“ ĉu b) nur „tta“? (eta demando: kial tt? Mi komprenus dd ĉar dato aŭ nn ĉar numero). Mi komprenas ke oni povas skribi "Ligilo eksteren" sed mi ne komprenas kial estos bone ke en eo-viki estos "Ligilo eksteren" kaj " Eksteraj ligiloj" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:54, 27 Nov. 2014 (UTC)
Ĝis nun nia Vikipedio estas certe malpli sentolerema ol aliaj etnaj vikipedioj ni ne estas pli bonaj homoj ĉar ni parolas esperantan sed Esperanto lernas nin toleremecon kaj diversecon. Normoj povas esti utilaj por faciligi la legado ili ne estas nuraj valoroj. Jes oni devas ne trudi rigidajn nenecesajn normojn ĉar oni fiĝas kaj oni malpermesas evoluon. Mi citas
Citaĵo
 "Mi atentigas ke la vorto "ekstera" signifas "estanta ekstere" kaj nenion alian.

Pro tio "Eksteraj retejoj" estas en ordo. Jen retejoj, kiuj estas ekster la Vikio. "Eksteraj ligiloj" estas tamen "ligiloj", kiuj troviĝas ekstere, do en ekstera retejo. alivorte la legiloj mem troviĝas ekster la Vikio. Pro tio Eksteraj ligiloj" estas tie ĉi plej ofte plene sensenca.

"Ligiloj eksteren" estas ligiloj, kiuj kondukas eksteren. Jen la ĝusta esprimo. 

el Pejno Simono aŭ

Citaĵo
 Por datoj en kuranta teksto estas uzata „la 25an de decembro 2011” kaj simile. 

el Monato

Nia vikipedio ne estas farita de maŝinoj. Mi nur volas minimumon da libereco. Ni certe devas korekti la erarojn sed ni ne devas tute normigi. Ĝenerale ne estas matematika vero. Mi laboras en konkreta Vikipedio. Kiam en portala biologio mi vidas, ke nia pli serioza kunlaboranto forigis, mi ne nur bedaŭras, mi klopodas eviti estonte, ke kaŭze de malagrablaj laboraj kondiĉoj niaj bonaj kunlaborantoj iros vidi alie. Certe bona metodo igi tolerema estas si mem labori kaj krei artikolojn, ne nur kontroli aliulojn. Amike. --pino (diskuto) 12:06, 27 Nov. 2014 (UTC)

Ne, tie ne temas pri vero sed pri konsiloj. La konsiloj estas bone utilaj sed ne devu iĝi jugo. --pino (diskuto) 19:49, 27 Nov. 2014 (UTC)

Mi jam dum kelka tempo ŝanĝas titolon de lastaj sekcioj al tiu interkonsentita. Mi tion faras robote kaj tiel mi ŝanĝis jam eble 30.000 paĝojn. Se vi konsideras iun el interkonsentitaj formoj maltaŭga, bonvolu diskuti pri tio en Diskutejo kaj sekve, post interkonsento, mi povos amase ŝanĝi multegajn paĝojn. Tamen nuntempe tute sensencas permane ŝanĝadi titolojn al tiuj neinterkonsentitaj, ĉar ĉuiuokaze ili estos perrobote ŝanĝitaj reen...

Alia afero estas libereco Marek, kaj laŭ mi ĉi tie estas neniu regulo / rekomendo / stila gvido pri adjektiva formo de numeroj kaj, kun escepto al plena reverko de frazo / alineo, oni lasu jaman formon de nn-a / nna. Simile oni povas uzadi -io / -ujo landonomo-formojn ene de artikolo (sendepende de artikol-titolo!) kaj ne redakti artikolon nur por ŝanĝi tiun formon. --KuboF (diskuto) 20:52, 28 Nov. 2014 (UTC)

@KuboF: Mi pensas ke estas konsento ĉar estas: 1-a de januaro, 1-a jarcento ktp. Ankaŭ Vi vidu ke estas pli pli ofte estas: "1-a" (ĉirkaŭ 14 000 foje) ol "1a" (ĉirkaŭ 1000 foje). "Simile oni povas uzadi -io / -ujo landonomo-formojn" - ĉiam ne estas diferecno inter -io / -ujo"? Se jes, do mi pensas ke bone estos kiam en eo-viki estos nur unu formo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:32, 29 Nov. 2014 (UTC)
Mi malfidas iomete la emon tute unuformigi ĉefe se la konskvenco estas malplenigi nian vikipedion ; @KuboF: bone vi ŝanĝis jam eble 30 000 paĝojn, nun via roboto povas ripozi sed ni bezonus vian kapablecon por pluigi la ŝablonon Geokesto. Ekde la foriro de Petr Tomasovsky neniu havas la kapablecon fari tion. Ekzemple por Novjorko estas problemo kun la parametro areo_lando, ĉu vi povus vidi ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 08:31, 29 Nov. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Subkonscia kutimo ne aŭtomate signifas komunuma interkonsento (pri 1a / 1-a) ;) Pri landonomoj ni ja jam havas regulon.
Geokesto estas en mia atendolisto, por ĝi bezonatas pluraj kompleksaj ŝanĝoj kiujn mi nun malfacile povas fari pro okupiteco pri aliaj aferoj. Sed jes, espereble komence de jaro 2015. --KuboF (diskuto) 14:16, 29 Nov. 2014 (UTC)
Bonege. --pino (diskuto) 09:11, 30 Nov. 2014 (UTC)

Mankantaj informoj ĉe Dosiero:Nef.jpg[redakti fonton]

Bonvolu aldoni mankantajn informojn pri aŭtoro, fonto kaj permesilo al Dosiero:Nef.jpg. Antaŭdankon! Cetere, kial vi la dosieron ne alŝutis al Komunejo, tiu ĉi dosiero ja ne povas esti sub justa uzo. --KuboF (diskuto) 23:07, 1 Dec. 2014 (UTC)

Estas nedaŭra provo, ne estas problemo kun kopirajto, ni simple bezonas tempon. Mi zorgos mem forigi kiam mi havos la bezonantajn elementojn.--pino (diskuto) 07:57, 2 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne vere komprenas, sed bone, poste (espereble frue) forigu aŭ aldonu la informojn. Amike. --KuboF (diskuto) 20:53, 3 Dec. 2014 (UTC)

Dankon pro la aldonitaj informoj! Tamen, vi skribis, ke la permesilo estas Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 International sed ne provizis pruvon por tio. Mi (galope) trarigardis la retejon http://www.saintmartindelaives.com/ kaj ne trovis informon pri tiu permeso por la foto. Male, en piedo de la retejo estas menciita "Tous droits réservés - Reproduction interdite sans l'accord écrit de l'auteur." kion Google tradukis "Ĉiuj rajtoj rezervitaj - Reproduktado malpermesita sen la skriba konsento de la aŭtoro.". Kiel vere statas la aŭtoraj rajtoj? Kaj fakte kion vi testas? Tio ĉi ŝajnas esti aŭtorrajte protektata mallibera dosiero ĉe kiu ne eblas uzi justan uzon kaj do malindas ilin stoki en Vikipedio. Amike kaj scivole. --KuboF (diskuto) 16:59, 7 Dec. 2014 (UTC)

Dankon pro forigo de la bildo! Tamen mi vere ŝatus scii kion vi testis. La koresponda dosiero en Komunejo (antaŭe laŭ nomo c:File:Nef.jpg) estas alia bildo ol vi alŝutis al eowiki kaj estas tie jam ekde Januaro 2008.

Mi petas vin, kiel administranton, klarigi kial vi dume stokis malliberan bildon en Vikipedio kaj la bildo fine estis nur forigita kaj ne realŝutita al Komunejo (se vi ĝin realŝutis al Komunejo, bonvolu sekvafoje tion klare mencii en forigo-resumo) kaj kion precize vi testis. Mi supozas, ke sincereco helpos al administrantoj plu teni fidon de la komunumo, kio laŭ mi tre gravas. Antaŭdankon kaj amike! --KuboF (diskuto) 16:18, 9 Feb. 2015 (UTC)

Kara amiko La bildo estis necesa por la artikolo Preĝejo Sankta Marteno (Laives), la kopirajto estis tute en ordo kaj kontrolita de mi mem, mi aldonis ankaŭ la bildon en komunejo sed tie estas kelkfoje malfacila kaj longa ĉifoje la afero daŭris de decembro ĝis februaro (56 tagojn). Por la bildo de 2008 estas tute alia bildo kaj certe sen ligo kun ni sed se vi nun havas iom de tempo estus tre bone se vi povus helpi por la tre uzata kaj utila sed malfacila ŝablono Geokesto.--pino (diskuto) 11:37, 17 Feb. 2015 (UTC)
Dankon pro via klarigo! Mi do evidente misis, ĉar mi supozis, ke nie loka Nef.jpg rilatas al iama Nef.jpg en Komunejo. Bonvolu, sekvafoje kiam vi forigos bildon, kiu estas en Komunejo, ligi al ĝi en forigo-resumo, tie vere helpos! Cetere, OTRS-konfirmado daŭrus longe ankaŭ ĉe ni; se ni respektus aŭtorajn rajtojn, la dosiero estus forigita antaŭ en Esperanta Vikipedio. Mi provos labori pli pri ŝablonoj, sed nun (ĝenerale dum lastaj 2 jaroj) mi havas multan laboron organizan, do ŝajne ne estos frue :( --KuboF (diskuto) 11:59, 17 Feb. 2015 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)[redakti fonton]

Kara Pino, mi superfluge , ĉar mi mem verkas ampleksegan artikolon pri gotika arĥitekturo. Bona Laboro! Mi nur anstataŭis ogiva per pintarka, ĉar ogiva arko estas aparta formo de pintarko, kiun mi ne vidis sur la fotoj. Mi petas vin korekti jenan: Sankta Marteno ja estas Sanktulo, sed tute ne evangeliisto! Tiujn-ĉi sinjorojn mi - kiel preĝeja orgenisto - iomete konas. Amike--Longharulo (diskuto) 18:51, 4 Dec. 2014 (UTC)

Ankaŭ mi tralegis la artikolon, mi konsekvence uzis: x-a jarcento, krome okazis korekteto ŝtono. Do, tio estas leginda artikolo.--Crosstor (diskuto) 07:34, 5 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne estas fakulo pri religia arkitekturo. Tamen mi ne trovis lafo tiusence en PIV kaj nur kiel fandaĵo el vulkano. Ŝanĝis korniko (birdo) al kornico. Mi ne konas Sanktan Fiakron, stranga veturila nomo. Kaj krome mi faris malgravajn korektetojn.--kani (diskuto) 16:39, 7 Dec. 2014 (UTC)
Certe ĝi estas leginda artikolo! Eble estas bone klarigi kio/kiu estas Granda Kristo (ĉu statuo?). Mi preferas sur la loko anstataŭ en la loko. Plejbone konsekvence skribu Sankta Johano k.t.p. per du majuskloj. Mi perferas kirkon anstataŭ preĝejo ĉar moskeo, sinagogo k.tp. ja ankaus estas preĝejoj. --Verdulo (diskuto) 19:38, 7 Dec. 2014 (UTC)
Tre bona kaj ampleksa artikolo (kompare, la franca paĝo similas ĝermo). Ĝi povas esti rigardita kiel legindan artikolon--Jean-François Clet (diskuto) 20:05, 7 Dec. 2014 (UTC)
Gratulon al vi pro la bonega artikolo. Via redakto estas senpeka kaj perfekta. Viaj akuzativoj estas bonegaj, mi mem multe eraras pri ili. Same kie nia amiko Kani, mi ne konas la arkitekturan terminaron, sed kio eblis al mi kontroli, tion mi faris. Mi estas orgolja je vi. Tiaj artikoloj plibeligas nian enciklopedion. Claudio Pistilli (diskuto) 15:59, 9 Dec. 2014 (UTC)


Saluton, Pino, ĉu vi povas helpi min? Mi deziras scii kiel vi metas la vorton DANKI/malfari en la Historio de versioj de "Eritrino" kaj aliaj. DankegonClaudio Pistilli (diskuto) 21:35, 9 Dec. 2014 (UTC)

Saluton, Uzanto:Claudio Pistilli la sistemo metas sisteme la vortojn malfari kaj danki en la Historio de versioj de ĉiuj artikoloj. Tie oni bezonas nenion fari. Amike. --pino (diskuto) 08:12, 10 Dec. 2014 (UTC)

Saluton Pino, könntest Du für mich dieses Text auf Esperanto übersetzen?: "Die hervorragende Komponistin Dorina Crisan-Rusu (1953-2006) hat für diese Produktion die Musik geschrieben" (Amantoj de Tesalia). Dorina hat jetzt ein wunderschönes Artikel auf Rumänisch bekommen. Ahh...die waren Zeiten! Ich bedanke mich herzlich!

==Dan Pero Manescu== Cher Pino, je te remercie beaucoup pour la traduction et aussi pour les correcteurs dans le texte français. Avec beaucoup d'amitié. Q-ART/ Nacht-Min

Pri diskuto pri ŝanĝo de x-sistemo[redakti fonton]

Saluton. Dankon pro via kontribuo en Diskutejo pri ŝanĝo de x-sistemo. Tamen mi petas vin ŝovi vian kontribuon al alia sekcio, por ke restu klara, kion homoj volas kaj tio ne miskiĝu kun tio, kion homoj ne volas. Laŭ mia kompreno, via kontribuo apartenas al la sekcio Por lasi nuntempan staton. Amike. --KuboF (diskuto) 16:09, 18 Feb. 2015 (UTC)

Vi skribis, ke vi subtenas lason de nuntempa stato "ĝis respondo kaj klarigo". Ĉu viaj demandoj estis sufiĉe responditaj kaj la afero klarigita? Se ne, demandu kaj mi provos laŭ miaj kapabloj. Se jes, ĉu vi bonvolus adapti vian esprimitan opinion tiel, ke ĝi ne plu aspektu kiel nur portempa? Amike. --KuboF (diskuto) 12:56, 26 Feb. 2015 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)

Se vi volas, post via alinomo al iu normala nomo mi povas per robota anstataŭigi ĝisnunajn uzojn de via nomo, ekz, kiam vi subskribiĝis. --KuboF (diskuto) 12:03, 19 Apr. 2015 (UTC)
Jes KuboF estus bone. Ĉu vi povus anstaŭgi Uzanto:Pino~eowki|pino al Uzanto:Pino~eowiki|pino ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:38, 25 Apr. 2015 (UTC)
Nu jes, mi povas. Tamen, mi supozis, ke vi preferus unue ŝanĝi vian nomon kaj mi nur poste riparus viajn malnovajn subskribojn. Aŭ ĉu vi vere volas nomiĝi "Pino~eowiki"? --KuboF (diskuto) 22:06, 26 Apr. 2015 (UTC)
Ne KuboF, mi preferas ne ŝanĝi mian nomon, vi povas robote anstataŭigi. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 13:28, 28 Apr. 2015 (UTC)
Nu, la elekto estas via. Tamen memoru, ke post kelka tempo (kiam homoj ne plu memoros pri malnova sistemo) ili certe miros pri via nova nomo; ankaŭ ili "ĝojos", kiam oni devos skribi tiun vian nuntempan nomon. Kaj vi ankaŭ povas peti alinomon al nomo simila al via nuntempa, ekz. PinoEO aŭ io simila.
Sed se vi vere preferas, mi ŝanĝos uzojn de Uzanto:Pino|pino al Uzanto:Pino~eowiki|pino kaj Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto al Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto. Do, vi fine konfirmu kaj mi dum sekvaj tagoj provos ŝanĝi la aferon. Amike. --KuboF (diskuto) 15:57, 28 Apr. 2015 (UTC)
Jes KuboF, mi konfirmas, antaŭdankon! Amike. --pino (diskuto) 09:40, 29 Apr. 2015 (UTC)
Kara KuboF, vi proponis ŝanĝi Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto al Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto, kiam vi povos fari ? Ĉu vi havas novaĵojn pri malŝuti x-sistemon ? Amike.--pino (diskuto) 08:38, 15 Jun. 2015 (UTC)
Sal. Mi pardonpetas, sed nun mi havas sufiĉe tempostreĉan ekzamperiodon do mi plurajn aferojn ŝovas al "poste". Pri malŝalto de x-sistemo mi havas neniun novaĵon; evidente tio ne estas prioritato por vikimediaj teĥnikistoj. --KuboF (diskuto) 16:06, 15 Jun. 2015 (UTC)

✔ Farite Bone, mi fine reekfunkciigis mian roboton kaj mi faris la taskon. Tio estis parte peza laboro ĉar oni ligis al vi diversmaniere. Tial mi lasis 22 uzojn de ligilo al Uzanto:Pino, se vi volas, vi povas ilin forigi mem. Amike. --KuboF (diskuto) 18:42, 17 Okt. 2015 (UTC)

KuboF, mi neniam forgesis vian proponon kaj mi tro ĝojas pri ĉi tiu tasko. Multe dankon. --pino (diskuto) 10:08, 18 Okt. 2015 (UTC)

Ida rubuso[redakti fonton]

Kial Vi forigis paĝon Ida rubuso? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:00, 4 Maj. 2015 (UTC)

Saluton, mia karega amiko. Plezure mi kompletigos la artikolon per longa interesa artikolo. Kiam mi estis studanto, mi multe ludis per tiu substanco. Bonvolu atendi kaj vi konstatos. Claudio Pistilli (diskuto) 14:00, 14 Jun. 2015 (UTC)

Bonege Claudio Pistilli !--pino (diskuto) 14:34, 14 Jun. 2015 (UTC)

Saluton. Mi komencis korekti la artikolon sed estas tro da eraroj ĉar la teksto devenas el aŭtomata tradukilo. Mi supozas, ke vi iam plibonigos ĝin. Jen kelkaj konsiloj: tiu sistemo de notoj ne funkcias same en esperantlingva vikipedio. Sed eblas meti notojn unu post alia same kiel mi faris en la 1a. La tradukilo diras fabrikejo kiam oni celas la vorton "planto". Atentu la pluralojn kaj akuzativojn.--kani (diskuto) 14:33, 3 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, kara, kaj elkorajn salutojn. Mi amegas tiajn artikolojn. Gratulojn!!!Claudio Pistilli (diskuto) 15:38, 14 Jul. 2015 (UTC)

Sal, ĉu mi povas demandi kial vi malplenigis kelke da diskutoj sen kial-resumo?[2] Arĥivigo aŭ alia kialo?-- (diskuto) 20:35, 23 Jul. 2015 (UTC)

Saluton estimata Salatonbv, la arkivo estas tie en januaro. Pardonu mi faris eraron, mi forgesis eron da teksto kaj poste komenton. Ankaŭ ne hezitu partopreni vi mem al la proceduro. Verdire peza proceduro malutilas, kiam la uzantoj tro longe atentas. --pino (diskuto) 21:10, 23 Jul. 2015 (UTC)
Bone, dankon. Pardonu, mi ankaŭ devos helpi forigi artikolojn kaj arkivigi kiam mi havos kelke da tempo.--Salatonbv (diskuto) 21:23, 23 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis bildojn al Magnien. Sed en la fontoteksto de la bildoj ankoraŭ videblas priskribaj tekstoj en la kataluna lingvo. Ĉu vi ankoraŭ tradukos ilin? --Tlustulimu (diskuto) 07:28, 28 Jul. 2015 (UTC)

Ŝablono:Mida[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi kreis novan ŝablonon {{Mida}}. Sed kial ĝia nomo estas en alia lingvo same kiel ĝia dokumentado? Ĉu ekzistas alilingvaj ŝablonoj? --Tlustulimu (diskuto) 07:31, 28 Jul. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu mida estas ankaŭ angle Template:Resize. Kiel vi nomigas ĝin esperante ? Mi bezonas ĝin sed mi ne komprenas la teknikan dokumenton
N especifica la mida del text, com per exemple "90%", "1.2em", etc. Si no s'especifica el segon argument,N, per defecte la mida del text es mostra al "90%"
Ĉu vi povas helpi. Antaŭdankon.
--pino (diskuto) 07:44, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Kvankam mi ne scipovas la katalunan lingvon, mi tradukis la tekston, ĉar mi komprenas tiajn teknikaĵojn. Krome mi proponas alinomi la ŝablonon al {{Tekstogrando}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:11, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Bone. --pino (diskuto) 08:14, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ĵus korektis la ŝablonan dokumentadon kaj aldonis informojn pri alidirektiloj. Krome mi korektis la intervikiojn ĉe Vikidatumoj. Tio helpas eviti rekreon de samfunkcia ŝablono sub alia titolo. --Tlustulimu (diskuto) 08:29, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankegon! --pino (diskuto) 08:33, 28 Jul. 2015 (UTC)

Modulo:WikidataLoĝantaroProvo kaj Modulo:WikidataLoĝantaro[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi okupiĝas pri la moduloj {{WikidataLoĝantaroProvo}} kaj {{WikidataLoĝantaro}}. Sed kelkaj funkcioj el ili ne povas funkcii, ĉar mankas du helpaj moduloj. Tio legeblas en la funkcio "p.getDatavalue", kiu enplektas la modulojn "Modulo:Weblink" kaj "Module:Wikidata/Globes". Sed ili ne ekzistas. El kiu alilingva vikipedio vi transprenis kodon kaj el kiu tiea modulo? --Tlustulimu (diskuto) 17:31, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu. La afero ne estas simpla por mi ĉar mi lernas sed mi faris du modulojn : WikidataLoĝantaro kaj wikidataKoord, kie la funkcioj funkcias vidu ekzemple "ŝablono.geokesto2" aŭ Prago (por loĝantaro) kaj Rouvres-sous-MeillySaint-Jean-Pied-de-Port (por koordinatoj). Por p1082 kaj p625 ne plu estas gravaj problemoj sed mi ne komprenas bone kiel legi p585 (qualifier) do mi uzis la funkcion getQualifier (vidu:Ŝablono:WikidataLoĝantaroDato) el la francia modulo Wikidata. Ĝi funkcias sed mi ne komprenas kiel do mi klopodas fari funkcion "dato" aŭ "lastadoto" en {{WikidataLoĝantaroProvo}} kaj {{WikidataLoĝantaro}} ĝis nun vane. Certe mi ŝatus vian altprezan helpon. Mi volas skribi serion de nur kelkaj linioj por legi la daton (p585). Kore. --pino (diskuto) 21:23, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Monda Heredaĵo[redakti fonton]

Saluton, Pino. Dankon pro la aldono al {{Informkesto Monda Heredaĵo}}. Sed via aldono estis iomete malkompleta. Tial mi aldonis iom da kodo al la mapa parto de la informkesto. Nun la koordinatoj estas uzataj ankaŭ por la mapo kun markilo. Sed la parametroj "Latitudo" kaj "Longitudo" restas funkciantaj, precipe por la kazo, ke la koordinatoj ĉe Vikidatumoj ne havas fontindikojn kaj ni uzas aliajn valorojn en la koncernaj artikoloj. Ĉu la Lua-modulo eble kapablas kompari la koordinatoj el Vikidatumoj kun ĉitieaj? Se jes, ni povus tion uzi por kreenda zorgiga kategorio.

Mi iomete korektis vian aldonon al la ŝablona dokumentado, ĉar vi tie menciis la malnovan kaj evitindan parametron "koordinatoj" kvazaŭ ĝi subtenus Vikidatumojn, kvankam tio ne veras. Krome la uskleco ĉe "Latitudo" kaj "Longitudo" tie malĝustis. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu, viaj rimarkoj pravas kaj mi provos fari Lua-modulon por kompari la koordinatoj el Vikidatumoj kun niaj. --pino (diskuto) 12:31, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
(+) Eble ni jam havas malpretan modulon kun uzebla kodo. Sed momente mi ne memoras ĝian titolon. Mi poste serĉos ĝin. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:45, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi jam trovis ĝin: Modulo:Coordinates/provejo2. Bonvolu nenion fari pri la menciita modulo, ĉar mi ankoraŭ ne certas, kiun modulon por koordinatoj ni finfine uzos por la ŝablonoj {{Koord}} kaj {{Koordinato}}. Bedaŭrinde la anglaj kaj francaj moduloj ne bone harmonias kun niaj ŝablonoj por koordinatoj. Do, mi foje devus cerbumi denove pri tio. Sed ne nun nek hodiaŭ.
Eble vi jam povos iel uzi funkciojn el la menciita modulo por nova aŭ jam de vi kreita modulo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Bone mi rigardas kaj atentas. --pino (diskuto) 13:07, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi proponas, ke la nova funkcio de la modulo ne redonu eraro, sed aldonu zorgigan kategorion al la artikolo. Ĉu bone? Ne ĉiu estas sufiĉe lerta pri ŝablonoj kaj Lua-moduloj kaj povus kompreni, kial subite aperas eraro ie en la artikolo. Do, tion prefere traktu la lertuloj. --Tlustulimu (diskuto) 13:13, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes kompreneble, estis nur eko. --pino (diskuto) 13:17, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Fortikaĵoj de Panamo en Karibio[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus rimarkis strangaĵon ĉe la artikolo Fortikaĵoj de Panamo en Karibio. Ĝi montras ĉe mi la samajn koordinatojn kiel la ĉeĥa versio (9° 33′ 12″ N, 79° 39′ 21″ U), kies fontindiko troviĝas ĉe Vikidatumoj d:Q3320082. Sed sur la paĝo de Vikidatumoj la gradaj sekundoj estas aliaj (9°33'0"N, 79°39'35"W). Ĉu vi eble havas ideon pri la kialo? Via skripto ja bona laboras. Eble ja estas iu kaŝmemora strangaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 18 Aŭg. 2015 (UTC)

Baziliko Sankta Francisko el Asizo[redakti fonton]

Saluton, Pino. Kial vi malfaris mian ŝanĝon en Baziliko Sankta Francisko el Asizo? --Tlustulimu (diskuto) 18:55, 18 Aŭg. 2015 (UTC)

(+) Mi jam vidis, ke vi ĵus korektis tion. :-) --Tlustulimu (diskuto) 18:57, 18 Aŭg. 2015 (UTC)

Kategorio:Koordinatoj sur Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton, Pino. Ĉu vi eble jam konas Kategorio:Koordinatoj sur Vikidatumoj? Ĝi estas kategorio, en kiu aperas ĉiuj artikoloj, kiuj iel jam uzas la ŝablonon {{koordinatoj}} kaj por kiuj ĉe Vikidatumoj jam ekzistas koordinatoj. La nomita ŝablono simple aranĝas la aldonon de la artikoloj al la kategorio. Nuntempe tie troveblas jam pli ol 8000 artikoloj. Do, nur kelkaj el ili uzas la ŝablonon {{Informkesto Monda Heredaĵo}}. La aliaj ankoraŭ ne povas vere uzi la koordinatojn el Vikidatumoj, ĉar la menciita ŝablono nur "rigardas", ĉu koordinatoj ekzistas tie.

Ĉu vi eble havas proponon por kategorio, kiu enhavu ŝablonojn, kiuj subtenas la uzadon de koordinatoj el Vikidatumoj, per la Lua-modulo, kiun vi kreis? --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Interesa eble ni povus fari kategorion, kiu enhavas artikolojn, kie la koordinatoj el Vikidatumoj kaj niaj signife malsimilas sed mi ne scias kiel fari. --pino (diskuto) 20:03, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Nu, bone. Mi cerbumos pri tio sekvontsemajne. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes bone, kategorio, kiu enhavas nur ĉu koordinatoj ĉeestas en komunejo aŭ enhavas tio modulo aŭ tio ŝablono havas malpli intereson nun ĉar preskaŭ tute la artikoloj havas nun koordinatoj en vikidatumoj.--pino (diskuto) 20:16, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Lilanath Ghimire[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la artikolon Lilanath Ghimire, kvankam enestas indiko pri mia redaktado. Kial? Ĉu la korektado estis urĝa? Krome mi havas certajn dubojn, ke estus bone metadi la unuopajn erojn el Vikidatumoj tute aparte kaj eble eĉ kelkfoje en la tie uzatan informkeston (ĉikaze {{informkesto biografio}}). Certe tio pli bone eblus per Lua. Bedaŭrinde nur malmultaj ĝis nun okupiĝas pri Lua.

Mi proponas, ke ni unue cerbumu en Vikipedio:Lua/Petoj, kiel ni aranĝos la aferon de Vikidatumaj eroj per Lua. Tute ne havas sencon, se ĉiu faras tion tute alimaniere, tiel ke estiĝos pli granda ĥaoso ol jam estas. --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu, verdire mi ne havas problemon kun Lua sed kun malfacilajn ŝablonojn sed la afero progresas vidu ekzemple Marie François Sadi Carnot. Do ĝis baldaŭ. Eble vi povos helpi pro ŝablonojn, restas kelkajn problemojn en Ŝablono:Informkesto biografio/provejo. Morgaŭ mi foriros kaj mi ne estos ĉe vikipedio. Amike. --pino (diskuto) 19:58, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Aleksandro la Granda[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus forigis superfluan punkton el Aleksandro la Granda, tiel ke la supra linisalto malaperis en la artikolo. Tamen la naskiĝdato kaj mortodato aperas fuŝe en la informkesto. Mi supozas, ke la Lua-modulo bezonas aldonon por antaŭkristaj jaroj. Ĉu vi emas aldoni tion? --Tlustulimu (diskuto) 14:04, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton, jes mi klopodas tuj. --pino (diskuto) 14:09, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Jean Bernard Bossu[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke estas problemo kun la mortodato en la artikolo Jean Bernard Bossu. Mi provos aranĝi tion per aldono al {{daton}}, ĉar ĝi estas uzata de {{Informkesto biografio/provejo}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 2 Sep. 2015 (UTC)

Verŝajne estas pli saĝe aldoni plian funkcion al Modulo:WikidataDato, tiel ke eblas analizi, ĉu la dato ĉe Vikidatumoj nur enhavas jaron, sed ne tagon nek monaton. Ĉu tio eblas? La funkcio ja povus havi la titolon "nur_jaro", "nurJaro" aŭ ion tian, ĉar spacoj en la funkciaj nomoj ne eblas. La funkcio nur redonu 1 aŭ 0 same kiel "p.vivanta". --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 2 Sep. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu, jes vi pravas, estas pli saĝa ŝanĝi Modulo:WikidataDaton. Mi vidas kiel fari. Amike.--pino (diskuto) 17:44, 2 Sep. 2015 (UTC)
Poste mi povus aldoni la funkcion al la ŝablono {{Informkesto biografio/provejo}}, tiel ke ĉe nura jaro la helpaj ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}} ne plu estus uzataj. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 2 Sep. 2015 (UTC)
Kial vi ne kreis novan apartan funkcion, kiu povus esti uzata de ŝablonoj kaj aliaj moduloj? La nuna ŝanĝo kaŭzis fuŝon en la artikolo Jean Bernard Bossu ĉe la aĝo. Krome mi nun cerbumas pri rearanĝo de la ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}} per Lua. Sed tio ankoraŭ iomete daŭros. --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 2 Sep. 2015 (UTC)
Mi volis konservi la logikon de la malnova ŝablono por ne ŝanĝi la malnovajn artikolojn kaj certe oni devu ankaŭ ŝanĝi {{Informkesto biografio/provejo}} ekzemple en linioj : {{{MortTago|}}}|mortis la {{daton|{{{MortTago|}}}|{{{MortMonato|}}}}}}}{{#if: {{{MortJaro|}}}|{{#if:{{{MortTago|}}}||mortis en}}{{#if:{{#ifexpr:{{{MortJaro|}}}}}| {{{MortJaro}}}| . Ĉu vi povas fari? Ŝanĝi tute la logikon estas ankaŭ ebla kaj ni povos krei novajn funkciojn. --pino (diskuto) 19:10, 2 Sep. 2015 (UTC)
Mi nun cerbumas pri la Lua-modulo {{datoj}} por {{dato}} kaj {{daton}}. Sed ial {{Daton/provejo}} nun eĉ nenion redonas. Ĉu vi eble scias kial? Strangas, ke ** {{#invoke:datoj|daton|15|9}} funkcias. Tiam la jam kompleksega {{Informkesto biografio/provejo}} ŝablono eble ne devos esti ŝanĝata. --Tlustulimu (diskuto) 19:24, 2 Sep. 2015 (UTC)
Bone eble estas bona vojo mi ankaŭ ĉerbumos nun haudiaŭ mi foriras, ĝis kaj bonan nokton ! --pino (diskuto) 19:40, 2 Sep. 2015 (UTC)

✔ Farite Finfine mi sukcesis persvadi la Lua-modulon {{Datoj}}, tiel ke ĝi ne nur funkcias per {{#invoke:, sed eĉ en la ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}}. Se vi vidas kromefikon ie, bonvolu informi min pri tio kaj la koncernata paĝo. La afero pri la transpreno de parametroj kelkfoje estas iomete truka. Mi trovis mallongan, sed efikan truketon.

    local args = frame.args
    local pargs = frame:getParent().args

	local t = args[1] or pargs[1] or "" -- tago
	local m = args[2] or pargs[2] or "" -- monato
	local j = args[3] or pargs[3] or "" -- jaro

La variablo args efikas, kiam oni uzas {{#invoke:, dum ke pargs efikas en la ŝablonoj. Mi trovis tion en modulo de la angla vikipedio: en:Module:Chessboard. --Tlustulimu (diskuto) 09:16, 3 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu, Bone, mi proponas skribi du novajn funkciojn en WikidataDato, unu por formati la daton en vikidatumoj en teksto (kun la au en ... ) unu por formati ĝin en kesto. Ĉu estus bone ? --pino (diskuto) 09:21, 3 Sep. 2015 (UTC)
Saluton, Pino. Bona ideo. La funkcioj laŭeble interne iel elvoku la rilatajn funkciojn p.dato kaj p.daton el la modulo {{datoj}}. Tiam la nova funkcioj nur devus aranĝi la vortojn "la" aŭ "en" antaŭ la elvoko de la alia modulo. Do, la dato estu tiam aranĝata per la jam kreita modulo. La novaj funkcioj en la modulo {{WikidataDato}} do transprenu la informojn el Vikidatumoj kaj post konvertado transdonu ĉion al la modulo {{datoj}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:44, 3 Sep. 2015 (UTC)
Jes mi vidas tion simile. pino (diskuto) 12:24, 3 Sep. 2015 (UTC)

Odo la 1-a (Burgonjo)[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi vane provas rearanĝi la aferon pri la datoj en Odo la 1-a (Burgonjo) uzante provejan ŝablonon {{Informkesto biografio/provejo}}. Mi supozas, ke la kodo jam estas tro kompleksa. Ĉu mi faru tion per alia enplekto de Lua-modulo? Mi farus tion simile kiel la enplekton de la moduloo {{Listutil}}. Do, mi transdonus ĉiujn koncernajn parametrojn al ĝi kaj la modulo faros la reston. La nuna mikso el vikia kaj Lua-enplekta kodo ne nur estas malbone legebla, sed eĉ ne facile flegebla.

Bonvolu ne tuŝi la ŝablonon nek la modulon dum miaj provoj, ĉar tio povus devojigi mian agadon kaj malhelpi min. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 6 Sep. 2015 (UTC)

Ĉu via diskutopaĝo ne funkcias? :-(--Tlustulimu (diskuto) 11:15, 6 Sep. 2015 (UTC)
Mi proponas kreadon de Lua-modulo por la kategoria parto de {{Informkesto biografio}} unue testenda en {{Informkesto biografio/provejo}}. Ĉu la korektado ial urĝas? Kial? Ĉu Vikipedio subite forkuros?
Kial vi ignoras la indikon de redaktado en la proveja ŝablono? Ĉu tiel aspektas kunlaboro? --Tlustulimu (diskuto) 11:21, 6 Sep. 2015 (UTC)
Estimata Tlustulimu, vi pravas ŝablono lingvo estas por mi tre kompleksa kaj estas pli utila por mi lerni Lua-on ke ĉi tiun lingvon sed mi nur petis iomete helpon : aldoni funkcion de WikidataDato, kiam ne estas linio NaskiĝJaro . --pino (diskuto) 11:39, 6 Sep. 2015 (UTC)
Bedaŭrinde "NaskiĝJaro" devas resti en la ŝablono pro la artikoloj. Alie tie subite malaperus informoj. Intertempe mi kreis duan provejan version de la ŝablono, por tie povi cerbumi pri la plibonigo de la ŝablono. Mi pensas, ke unue estu uzata la nunaj senvikidataj dataj parametroj ("NaskiĝTago", "NaskiĝMonato" kaj "NaskiĝJaro") kaj nur due, se ili forestas, la informoj el Vikidatumoj. Do, la artikolaj parametroj havu prioritaton. --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 6 Sep. 2015 (UTC)
Tlustulimu, ni tute akordas, "NaskiĝJaro" devu resti en la ŝablono kaj unue estu uzata la nunaj senvikidataj dataj parametroj ("NaskiĝTago", "NaskiĝMonato" kaj "NaskiĝJaro") kaj nur due, se ili forestas, la informoj el Vikidatumoj sed mi nur petis vin helpi uzi en Informkesto biografio/provejo Nkeston, Mkeston kaj tekston. --pino (diskuto) 12:14, 6 Sep. 2015 (UTC)
Saluton, Pino. Pardonon, ke mi antaŭe iomete kritike skribis komenton ĉi tie.
Mi provas nun ekuzi kodon el la itala modulo it:Modulo:Bio (uzata de la tiea it:Template:Bio) por la kategoria parto de plibonigota versio de {{informkesto biografio}} kaj por ĝia enkonduka teksto. Por testoj mi uzos la duan provejan ŝablonon. Sed mi ne scias, kiom longe mi bezonos por nia nova modulo. Ĉu mi kreu la modulon tiel, ke ĝi estus eĉ uzebla por aliaj biografiaj informkestoj? Krome mi enplektos la nomitajn funkciojn (Nkeston, Mkeston kaj tekston) en la nova modulo. Poste en la ŝablono nur estu du elvokoj de la Lua-funkcioj, nome unu por la enkonduka teksto kaj alia por la kategorioj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 6 Sep. 2015 (UTC)
Jes Tlustulimu estas bone, se estas alvoko por tekston mi povas labori en modulo WikidataDato por enkonduka teksto sen multe bezonas iri en ŝablono. Se la afero funkcias por informkesto biografio, oni certe povos ankaŭ vidu aliajn ŝablonon. Krome Odo la 1-a (Burgonjo) estas interesa ekzemplo, en nia vikipedio ni havas liniojn parametrojn ("NaskiĝTago", "NaskiĝMonato" kaj "NaskiĝJaro"). Ili estas malplenaj, tio signifas ke por nia vikipedio la dato estas "ne konata". Nur se la linioj forestetas, oni uzas vikidatumoj. --pino (diskuto) 15:23, 6 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi metis ? en la parametron "NaskiĝJaro". En kiu modulo estiĝas la problemo kun la nekompleta dato? En Vikidatumoj fakte ja mankas nur la naskiĝtago. --Tlustulimu (diskuto) 11:29, 8 Sep. 2015 (UTC)

(+) La funkcio "naskidato" el {{WikidataBiografio}} redonas +1058-12-01T00:00:00Z, kvankam la tago en Vikidatumoj forestas. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 11:36, 8 Sep. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: la logiko estus, oni uzas la funkcion "naskidato" el {{WikidataBiografio}} nur se la linioj ("NaskiĝTago", "NaskiĝMonato" kaj "NaskiĝJaro") estas forestitaj. En nia vikipedio la valoro estas ne konata, en vikudatumoj estas aliaj. La prioritatoj devus esti nia vikipedio. Sed la afero estas ne simpla kaj eble ne urĝa. Alie estas ankaŭ problemo por dato, kiun mi ne regas. Por mortdato en vikidatumoj estas informoj (ke mi ne scias kiel liri) por diri se "sen valora" signifas "ne konata" aŭ "ne mortinta". --pino (diskuto) 13:41, 8 Sep. 2015 (UTC)

Modulo:WikidataLoko‎‎[redakti fonton]

Saluton, Pino. Kial por lokoj estu aparta modulo {{WikidataLoko‎‎}}, kvankam la teksta funkcio poste estos en {{WikidataDato}}? Mi proponas kunigi la modulojn sub la nomo de la jam pli longe ekzistanta modulo, ĉar ja eĉ imageblas funkcioj por eltiri informojn el Vikidatumoj pri la okupoj (resp. profesioj) de la koncernaj personoj. Tiam eventuale eĉ povus estiĝi iom da ĥaoso ĉe la inkludado de la moduloj, precipe se por la okupoj subite estu plia modulo. Do, prefere estu nur unu por ĉio. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 7 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, Pino. Ĉu ni eble eĉ kunigu la modulojn {{WikidataDato}} kaj {{WikidataLoko}} sub nova titolo {{WikidataBiografio}}? Se jes, mi ŝatus realigi tion, por ke poste ĉio restu funkcianta inklude de la pli longa modula historio de {{WikidataDato}}. Oni devus tion ja fari jene:
  • krei modulon sub la dezirata nova titolo kaj enmeti ĉiujn funkciojn el la kunigendaj
    • oni en la resumo menciu la devenajn modulojn, laŭeble kun ligiloj al ili
  • alĝustigi rilatajn ŝablonojn kaj modulojn, kiuj enplektas funkciojn
  • alinomi la modulon, kies historio estas konservenda
Tiu plurpaŝa maniero necesas, ĉar moduloj ne povas havi alidirektilojn!
Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:37, 8 Sep. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu , por mi labori en ne tro granda modulo estas pli simpla (por labori kaj por kompreni) sed ĉiukaze kunigu la modulojn {{WikidataDato}} kaj {{WikidataLoko}} sub nova titolo {{WikidataBiografio}} estus bona ideo. Vi povas realigi tion. --pino (diskuto) 08:54, 8 Sep. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi aldonis kelkajn klarigajn komentojn al la kombina modulo {{WikidataBiografio}}, por ke vi pli bone sciu, kiu parto estas el kiu antaŭa modulo kaj havas kiujn funkciojn. Ĉu eblas aldoni ion por Vikidatumaj eroj pri la okupoj (resp. profesioj) de la priskribataj personoj? Bonvolu rigardi, kiel mi metis la Lua-komentojn. --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 8 Sep. 2015 (UTC)
Saluton, Pino. Dum la kuniga proceso mi kreis provejan version de la modulo por konservi la kombinitan fontotekston. Se vi volas, vi povas daŭrigi viajn provojn en ĝi. Tiam la jam uzata modulo ne devas esti ŝanĝata je ĉiu paŝo, sed nur, se nova funkcio estas preta. --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 8 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Mi serĉis la alilingvajn ligilojn por tiu nova artikolo kaj mi konstatis ke jam ekzistas artikolo Historia Monumento (Francio) kiu enhavis la tutan enhavon de la nova kaj mi vidis neniun diferencon inter ambaŭ. Mi komprenis ke temas pri eraro kaj konvertis la novan nenecesan artikolon en alidirektilon. Kie mi eraris' Kie estas la neceso de la nova artikolo? Al kiu franclingva artikolo oni ligu ĝin? Dankon.--kani (diskuto) 17:12, 9 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, oni ligas la artikolon al Q10387684, la artikolo estas utila, klasita kaj registrita monumento estas malsimila protektado, mi klopodas klarigi la artikolojn rapide. --pino (diskuto) 17:16, 9 Sep. 2015 (UTC)
Tamen la artikolo restas neligita.--kani (diskuto) 23:12, 9 Sep. 2015 (UTC)
Jes estas teknika problemo kaj mi ne scias kiel fari, do la peto en wikidata. --pino (diskuto) 07:35, 10 Sep. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki kaj Kani:✔ Farite Nun la artikolo estas ligita per la Vikidatuma ero d:Q10387684. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 10 Sep. 2015 (UTC)
Estas en ordo. Dankon! --pino (diskuto) 11:25, 10 Sep. 2015 (UTC)
Jes, ligita al fantoma paĝo.--kani (diskuto) 11:30, 10 Sep. 2015 (UTC)
Jes estas ne franca artikolo sed ciu vikipedia havas sian logikon laŭ sia historio. Ni ne estas nur nepre kopio de alia vikipedio. --pino (diskuto) 11:40, 10 Sep. 2015 (UTC)

Modulo:WikidataBiografio/provejo[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis ion al la funkcio p.okupo. Sed tio tutcerte nur funkcias, se la Vikidatuma ero enhavas du okupojn. Se tie estas nur unu aŭ pli ol du, via aldono ne povas funkcii. Ĉu vi jam konas

for k,v in pairs(strings) do
end

kiu videblas en la kodo de la modulo {{listutil}} kaj aliaj moduloj? Anstataŭ strings vi povus ja provi, ĉu la variablo okupo taŭgas por la iteracia funkcio for. Krome mi rekomendas, ke vi enplektu la nomitan modulon en la funkcion p.okupo laŭ la skemo

o = listoj._list(",",okupoj,"jes","kaj")

por okupiĝi pri la listo. La maniero por tio troveblas en la modulo {{Biografio}}. Krome poste la funkcio p.OkupTeksto() fariĝus eĉ superflua, ĉar p.okupo jam redonu la ligilaron al artikoloj pri okupoj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:35, 13 Sep. 2015 (UTC)

Jes estas bone. --pino (diskuto) 16:47, 13 Sep. 2015 (UTC)

Diskutejo[redakti fonton]

Kial Vi forigis mian redakton? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:39, 16 Sep. 2015 (UTC)

Pardonu, estis mistajpo.--pino (diskuto) 08:00, 16 Sep. 2015 (UTC)

Ereŝkigal[redakti fonton]

Saluton. Kial Vi forigis mian redakton? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:45, 20 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, mi certas, ke vi iomete povas vidi la problemon vi mem, vidu ekzemple Diskuto:Castanopsis cuspidata--pino (diskuto) 13:00, 20 Sep. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto biografio/provejo[redakti fonton]

Saluton, Pino. Kial vi ĵus ŝanĝis la ŝablonon Ŝablono:Informkesto biografio/provejo, kvankam la enplekto de okupoj el vikidatumoj pli saĝe eblus per Lua, nome la modulo {{biografio}}. Ĉu mi aranĝu tion? Se jes, viaj hodiaŭaj ŝanĝoj estu malfarataj. --Tlustulimu (diskuto) 14:13, 7 Okt. 2015 (UTC)

Krome ŝajnas al mi, ke la ŝanĝoj kiel tuto estas fuŝaj. :-( --Tlustulimu (diskuto) 14:15, 7 Okt. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu, vi rajtas, vi povas aranĝi tion. Krome mi opinas ke ne ni plu bezonas la proprecon Okupoj en la ŝablono. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 14:23, 7 Okt. 2015 (UTC)
✔ Farite Bonvolu rigardi miajn ŝanĝojn en {{Biografio}} kaj {{informkesto biografio/provejo}}. En la ŝablono mi kombinis la malnovan kodon kun via nova, ĉar alie la artikoloj povus difektiĝi. Mi ankoraŭ cerbumos pri la parametra triopo okupo, okupo2 kaj okupo3 en la ŝablono. Sed ne tujege nek urĝe, ĉar alie estigus kodo, kiu povus fariĝi tro malstabila, se io ne atendita estus en la artikoloj. Krome mi jam iomete pripensis, ke devus esti pli bone eĉ aranĝi la informkestan parton de {{informkesto biografio}} per Lua. Sed tio devus esti tasko por kelkaj tagoj kaj farata iom post iom. Sed mi tion ne tuj faros, ĉar mi lastatempe okupiĝis malpli pri Lua, sed pli pri ŝablonoj. Bedaŭrinde la ŝablona projekto de nia vikipedio ŝajnas al mi sufiĉe "morta", ĉar el la listo de kelkaj uzantoj fakte nur unu restis aktiva, nome mi. :-(
Sed nun mi eble ankoraŭ cerbumos pri aldoneto, kaj tial petas ne interveni redakte en la ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 14:48, 7 Okt. 2015 (UTC)
Dankegon Tlustulimu, unu detalo vidu André-Marie Ampère, kial la kategorio francaj profesoroj ne aperas ? --pino (diskuto) 16:20, 7 Okt. 2015 (UTC)
Tute simpla kialo: Ĉar la Lua-modulo uzas la helpan ŝablonan {{Informkesto biografio/ŜtatoProfesio}} iel malrekte, anstataŭ la kategoria parto "profesoroj" aperas "akademianoj". Mi ne scias, ĉu tio estu ŝanĝata aŭ ne. Tio ja koncernas pli la kategoriojn ol la verkadon de ŝablonoj. Krome mi pensas, ke la Lua-modulo ne ŝanĝis la kategorion en la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 7 Okt. 2015 (UTC)
Dankon, vi pravas, ni nenion ŝanĝu. --pino (diskuto) 16:45, 7 Okt. 2015 (UTC)

Ne dankinde, Pino. Ĉar en du testaj artikoloj la aldono ne havis kromefikon, mi ĵus aktualigis {{informkesto biografio}} laŭ ĝia proveja versio kaj forprenis la superfluiĝintan nomparton /provejo el la du testaj artikoloj. :-)

Pri la informkesta parto de la ŝablono mi cerbumos dum la sekvaj tagoj, ĉar tio estas pli komplika afero ol la ĝisnuna reprogramigo per Lua. Krome mi devus trovi manieron kiel enplekti {{InfoboxImage}} en alian Lua-modulon. --Tlustulimu (diskuto) 18:09, 7 Okt. 2015 (UTC)

Hi. please help me with this. Thank you very much. פארוק (diskuto) 08:57, 9 Okt. 2015 (UTC)

Sekura malfarado de redaktoj[redakti fonton]

Saluton. Vi plurfoje amasmalfaris (rollback) miajn redaktojn. Se vi akcidente klakas la butonon, pripensu ŝalti la aldonaĵon "Sekura amasmalfaro (kun konfirmo)" ;) --KuboF (diskuto) 11:49, 12 Okt. 2015 (UTC)

Dankon, farita --pino (diskuto) 11:55, 12 Okt. 2015 (UTC)

Modulo:WikidataGeo[redakti fonton]

Saluton, Pino~eowiki. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la funkcio "AreoKunUnuo" en Modulo:WikidataGeo, parte laŭ la paĝo Helpo:Lua/Signoĉenoj. Mi rekomendas al vi iomete legi tiun paĝon, eĉ se vi ne tuj komprenos ĉion. Ankaŭ mi kelkfoje devas iomete cerbumi pri tiu paĝo, kvankam mi ja mem foje tradukis ĝin el la germana versio.

Nun bone aperas la informo pri la areo en la artikolo Flammerans. Bonvolu atenti, ke string.gsub en sia dua parametro atendas tiel nomatan regulan esprimon. Tial la punkto devis esti maskata. --Tlustulimu (diskuto) 15:13, 16 Okt. 2015 (UTC)
Dankon Tlustulimu tio helpas min multe. --pino (diskuto) 15:26, 16 Okt. 2015 (UTC)
Ne dankinde. Mi havas eĉ ligilon al Vikipedio:Lua kaj aliaj paĝoj en mia maldekstra vikia menuo ie sub "Helpo" kaj super "Iloj", ĉar mi uzas skripton en Uzanto:Tlustulimu/vector.js kaj en mia universala uzantopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 16 Okt. 2015 (UTC)

Modulo:WikidataBiografio[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi hodiaŭ faris ŝanĝon en Modulo:WikidataBiografio, tiel ke ĝi ne plu enplektas la modulon {{Datoj}}, sed mem estas enplektata de ĝi. Krome mi jam alĝustigis la modulojn {{Datoj}} kaj {{Biografio}}. Mi pensas, ke inter tiuj tri moduloj devus esti certa kaj unudirekta hierarkio. Do, la Vikidatuma modulo en tiu hierarkio estas tute malsupre, la data en la mezo kaj la informkesta tute supre. Alie bone funkcianta kunlaboro inter tiaj jam parte sufiĉe kompleksaj moduloj ne plu estu facile regebla. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 20 Okt. 2015 (UTC)

Saluton, Tlustulimu estas bone, laŭ simila ideo oni povus vidi Geokesto2 supre, koordinoj meze kaj wikidataKoord malsupre. --pino (diskuto) 17:33, 20 Okt. 2015 (UTC)

Azia Monato[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 10:48, 23 Okt. 2015 (UTC)

Saluton Ochilov, kial ne, ĉu estas valida, artikolo pri azia urbo ? --pino (diskuto) 16:46, 23 Okt. 2015 (UTC)
Certe! Do, ĉu mi aldonos vin? --Ochilov (diskuto)
Jes vi povas. --pino (diskuto) 20:43, 24 Okt. 2015 (UTC)

Saluton! Via artikolo havas ~120 vortoj, sed por maratono bezonas esti >300 :-) --Ochilov (diskuto) 17:46, 1 Nov. 2015 (UTC)

Kara Ochilov, estas ankoraŭ 29 tagoj krome la normo esta verŝajne ne adaptita por eta vikipedio. Kore. --pino (diskuto) 18:48, 1 Nov. 2015 (UTC)
Ok :-) --Ochilov (diskuto) 18:49, 1 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Abelardo[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi okupiĝis pri Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Abelardo. Sed vi fakte faris nur la duonon de la proceduro laŭ Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. Kial? Ĉu la paŝoj ne estas sufiĉe klare priskribitaj aŭ estis teknikaj problemoj? Ĉar daŭris sufiĉe, mi faris la duan duonon de la proceduro laŭ la listo en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 10:51, 6 Nov. 2015 (UTC)

Saluton mi estis farinta. Dankon. --pino (diskuto) 10:55, 6 Nov. 2015 (UTC)

Saluton Pino! via demando koncerne {{Harvsp}} ne surprizas min: estas tre malfacile evidentigi funkciadon de tiu ŝablono. Bv rigardi artikolon Robert Delaunay, kie la distanco inter referencoj kaj bibliografio estas sufiĉa por montri paĝsalton. Oni alklaku iun referencon per muso kaj tiam la paĝo iom supreniras la ekranon por ke la celita bibliografia referenco iru al la supra linio. Mi esperas ke tiu ekzemplo helpos vin. --Dominik (diskuto) 14:40, 7 Nov. 2015 (UTC)

Ŝajnas, ke pli bone funkcias {{Harv}}. Mi nun memoras, ke okazis ŝanĝo ie, iam, kaj {{Harvsp}} poste ne plu funkciis kiel antaŭe. Mi tiam elturniĝis per aldono de {{Ankro}}. --Dominik (diskuto) 15:18, 7 Nov. 2015 (UTC)
(Redakta konflikto)Dankegon Uzanto:Dominik, por la noto 3 de la artikolo Homo erectus pekinensis mi provis fari ekzakte kiel en la artikolo Robert Delaunay sed en alineo biografio estas punkto antaŭ prahistorio kaj la ligilo ne funkcias. Ĉu vi vidas, kion mi malfaras ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:30, 7 Nov. 2015 (UTC)
Do me mi provos ankro kaj Harv.--pino (diskuto) 15:30, 7 Nov. 2015 (UTC)
Dominik Ankaŭ ne funkcias, eble ĉu vi havas la afablecon, fari kelkajn provojn rekte en Homo erectus pekinensis. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:42, 7 Nov. 2015 (UTC)
Finfine, tio funkcias en artikolo Homo erectus pekinensis per kombino de {{Harvsp}} kaj {{Ankro}}. --Dominik (diskuto) 16:34, 7 Nov. 2015 (UTC)
Fakte, bone, multe dankon Dominik ! --pino (diskuto) 17:05, 7 Nov. 2015 (UTC)
Saluton. @Dominik kaj Pino~eowiki: Ĉu iu el vi ambaŭ eble emus aldoni la trukon al la dokumentadoj de {{Harvsp}} kaj {{Ankro}}? Tiam aliaj uzantoj ne devos reinventi la trukon. :-) -- (diskuto) 17:12, 7 Nov. 2015 (UTC)
Jes vi pravas Tlustulimu, por mi estas ankaŭ iomete konfuza sed ni devos fari ion. Amike. --pino (diskuto) 17:19, 7 Nov. 2015 (UTC)

@Tlustulimu kaj Pino~eowiki: mi aldonis averton en la dokumentado de {{Harvsp}}. La ekzemplo ŝajnas al mi sufiĉe eksplicita. --Dominik (diskuto) 18:42, 7 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Pino~eowiki/arkivo3!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi![redakti fonton]

Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC)

Francaj arondismentoj kaj kantonoj[redakti fonton]

Kara Pino, ĉu vi ne emus fari "modelan ĝerman artikolon" por arondismentoj kaj kantonoj de Francio, kun uzo de la vikidatumaj informoj, kiel vi proponis por franciaj komunumoj? Aŭ ĉu eble ie jam estas tia modela artikolo pri francia arondismento aŭ kantono, kiun nur bonus rekomendi kiel modelo? Ĥanukajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 19:15, 6 Dec. 2015 (UTC)

Kara Thomas, jes estas bona ideo. Mi faros. La uzo de geokesto2|komunumoj kaj de geokesto2|administra unuo estas similaj. Kore. --pino (diskuto) 08:33, 7 Dec. 2015 (UTC)

Uzanto 91.9.115.194[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi forbaris senbezone 91.9.115.194 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Laŭ la listo de liaj lastaj kontribuoj li korektis multajn artikolojn pri italaj provincoj. Mi pensas, ke via forbaro estas senbaza kaj ne komprenas, kial vi tion faris. Ĉu vi povus tion klarigi al mi? --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 10 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu, ni havas gravajn problemojn kun en:User:EfrinEfrin, mi bezonas helpon. Vidu Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Vi povas malforbaris 91.9.115.194 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), la problemo estas ne tie la ulo scias la teknikon por ĉirkaŭiri la forbarojn. Kore.--pino (diskuto) 10:58, 10 Dec. 2015 (UTC)

Vi kaj Lua[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi provas aranĝi ion per Lua. Sed la solvo eble estas la jeno:

* {{#invoke:Wikidata|claim|P150|id=Q18129|list=, |parameter=link}}

Ĉu vi celis la jenan liston? Se jes, vi povos al vi ŝpari ĉiam ion aldoni al la modulo {{WikidataGeo}}.

Ni ekde hieraŭ havas pli saĝe verkitan modulon el la germana vikipedio. Mi jam uzas ĝin en la ŝablono {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:03, 10 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu, jam vi hezitis importi Wikidata ĉar vi ne emas simple kopii el alilingvaj vikipedioj, sed havi universalan solvon. Estis saĝa do mi skribis WikidaKoord, tie funkcioj latitudo kaj longitudo bone funkcias. Estus domaĝa ne uzi ilin. Hieraŭ vi importas Wikidata el germana vikipedio, estas ankaŭ racia kaj mi provos rigardi ĝin. Kore. --pino (diskuto) 16:57, 10 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, pino. Kio okazas ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Duboj? Tro da listo de kontribuoj kreita de ipuloj. Ĉu vi konas ion pri ĝi?--Salatonbv (diskuto) 23:00, 14 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Salatonbv, jes ni havas gravajn problemojn kun en:User:EfrinEfrin, kiu amase trudas sian vidpunkton kaj li cirxkaŭas siajn forbaradojn. Lia konduto estas juĝita ne oportuna vidu Diskuto:Administra teritoria unuoVikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Uzanto:EfrinEfrin kaj landnomoj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Diskutejo/Administrejo sube la temon 14 "vandalismo". Kore. --pino (diskuto) 10:34, 15 Dec. 2015 (UTC)

Laboro por mia roboto[redakti fonton]

Saluton! Vere mi faros laboron en alinomigado de komunumoj kiam mia roboto havos statuson (6-7 tagoj). Vi povas lasi vian plenan peton (ĉiuj nomoj por ŝanĝi) en mia diskuto. Kaj feliĉan Zamenhofan tagon! --Ochilov (diskuto) 12:37, 15 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, do ni vidos. Kore. --pino (diskuto) 14:13, 15 Dec. 2015 (UTC)

"Administraj entoj"[redakti fonton]

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:00, 22 Dec. 2015 (UTC)

Dankon por via ago. --pino (diskuto) 15:33, 22 Dec. 2015 (UTC)

Uzado de vikidatumoj por kalkulo de loĝdenso[redakti fonton]

Mi ĵus unuafoje aplikis la vikidatumajn informojn pri loĝantaro al ĝerma artikolo pri italia komunumo, nome Cembra en Trentino. Tio bone funkcias, sed ne aŭtomate kalkuliĝas nova loĝdenso. En unuopa kazo tion eblas kalkuli mem, sed en amasa uzo bonus aŭ uzi vikidatuman loĝdenson, aŭ simple havi ŝablonan vortumon kiu aŭtomate kalkulas la loĝdenson per nomo de loĝantoj dividite per areo. Supozeble tia kalkula ŝablono aŭ kalkula kodaro tute ekzistas en la vikipedia kodigo, sed mi ne havas la tempon elserĉi ĝin. Ĉu vi povas proponi simplan solvon? ThomasPusch (diskuto) 12:15, 22 Dec. 2015 (UTC)

Saluton ThomasPusch, laŭ mi la pli eleganta solvo estas uzi la ŝablonon geokesto2, la kalkulo estas nete farita per la valoroj de la parametroj el la ŝablono aŭ per la valoroj el vikidatumoj. Sed tie oni povas ankaŭ uzi la modulon wikidataGeo vidu la ekzemplon Cembra. Ne forgesu, ke la valoroj ĉeestu en vikidatumoj. Kore. --pino (diskuto) 15:30, 22 Dec. 2015 (UTC)
Certe mi ne povus kaj ne pretus investi la gigantan tempon ŝanĝi ĉiujn informkestojn pri la amasa kvanto de italiaj komunumoj al ŝablono geokesto2, sed ja petis pri "simpla" solvo. Tia estas la kodo {{#invoke:WikidataGeo|denseco}}. Bone ke ĝi simple funkcias, kondiĉe ke oni antaŭe metis la areon kaj loĝantaron en la vikidatuman "datumujon". Malbone ke tiu kondiĉo estas iom temporaba, se la vikidatumaro antaŭe ne jam prepariĝis, kvankam bona por alilingvaj vikipedioj, kiuj poste profitos de la esperantista laboro pri vikidatumoj... ThomasPusch (diskuto) 15:45, 30 Dec. 2015 (UTC)
Saluton Thomas, estas ne realista anstaŭigi Italia komunumo per geokesto sed aldoni modulojn kiel {#invoke:WikidataGeo|denseco}} en la ŝablono italia komunumo estas ne malfacila se oni regas la ŝablonoj. Kaj kun Lua oni povas skribi simplajn efikaj kompreneblajn programojn. Por novajn artikolojn mi ankaŭ miras la efikon de Geokesto. Oni devu nepre ĝin aktualigi. Nun vikidatumoj helpas malmulte. Por kino aŭ por biografio ili jam helpas. Por la geoobjektoj, grava temo por ni, estas ankaŭ malfacila akiri loĝantaron (en Francio), eble en Italio estus pli facila. Areo kaj koordinatoj estas relative facila akeri. Grandaj vikipedioj ne bezonas multe vikidatumoj, ni eta vikipedio ni forte bezonas ilin do ni devu nin prepari per la evoluo de niajn jam inovantajn programojn kiel biografio aŭ geokesto. Amike. --pino (diskuto) 22:56, 30 Dec. 2015 (UTC)

Uzanto:Pino~eowiki/global.css‎[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Uzanto:Pino~eowiki/global.css‎. Sed kiel legeblas en la diskuto Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo, la globala resp. universala paĝo por CSS-formatoj de uzanto devas esti sur Meta, ne en iu ajn lingva versio de Vikipedio. Ĉu vi eble preterlegis la vorteton Meta en la ligilo al mia tia paĝeto? --Tlustulimu (diskuto) 10:22, 23 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Tlustulimu nun funkcias, dankon! --pino (diskuto) 10:41, 23 Dec. 2015 (UTC)

Informkesto administra unuo2[redakti fonton]

Kara Pino, antaŭ 20 minutoj vi laŭ mia supozo ion fuŝis en la ŝablono {{Informkesto administra unuo2}}. Vidu ekzemple la paĝon Okcidenta Flandrio aŭ la paĝon pri iu alia provinco de Belgio. Strange ke en malnovaj distriktoj de Germanio, kiel ekzemple Distrikto Delitzsch, kiuj ankaŭ uzas la informkeston, la fuŝo aspektas aliel, sed ankaŭ tiuj paĝoj fuŝiĝis. Mi petas vin kontroli (kaj en duba kazo unue malfari) viajn ĵusajn redaktojn, ĉar mi bone konscias ke antaŭ tri horoj la paĝo pri Okcidenta Flandrio ankoraŭ bone montriĝis. Certe vi mem bone trovas vian ĵusan eraron, kaj probable temas nur pri malgranda mistajpo. Amike, ThomasPusch (diskuto) 15:53, 30 Dec. 2015 (UTC)

Dankon pro la rapida ago, aŭ eble pri la samtempa solvo de la problemo sendepende de mia noto... Nur gravas ke nun denove ĉio bone funkcias. ThomasPusch (diskuto) 16:01, 30 Dec. 2015 (UTC)
Pardonu Thomas por la eraro, mi vere ne estas lerta pri ŝablono kun multaj {. --pino (diskuto) 19:53, 30 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Pino! En artikolo Décines-Charpieu, atentu ke la regiono ŝanĝiĝis la 1-an de januaro 2016. Ĝi nun estas Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. --Dominik (diskuto) 03:43, 11 Jan. 2016 (UTC)

Saluton Dominik, vi pravas, mi ŝanĝis. Ĉu estas bone ? --pino (diskuto) 03:49, 11 Jan. 2016 (UTC)
Ĉio en ordo, dankon. --Dominik (diskuto) 03:57, 11 Jan. 2016 (UTC)

Poŝtadreso[redakti fonton]

Saluton! Vi partoprenis en Projekto:Azia Monato kaj skribis 5 artikolojn. Bonvolu, provizi vian poŝtadreson ĉi tie. Esperanttraduko de la enketo estas ĉi tie. --Ochilov (diskuto) 07:37, 14 Jan. 2016 (UTC)

Noto pri malbloko[redakti fonton]

La 17-an de januaro vi skribis en la baloto pri robotopeto: "Bonvolu malbloki miajn aliajn kontojn almenaŭ provizore por la uzo duonaŭtomatan tekstredaktilon kaj permesi la finon de laboro por Yonne". Tiu-ĉi konto kaj pinof ŝajnas al mi neblokataj, per ambaŭ vi hieraŭ/hodiaŭ faris redaktojn. Mi supozas ke la problemo delonge solviĝis la 17-an de januaro. Se ne, bonvolu klarigu al mi detale kio estas blokata. Kvankam certe senbezonas tiu-ĉi noto, mi dubokaze volas sekurigi ne nur kredi sed havi konfirmon ke ĉio enordas. Sincere ThomasPusch (diskuto) 10:51, 20 Jan. 2016 (UTC)

Jes estas en ordo vidu, Uzanto-Diskuto:Pinof, kore. --pino (diskuto) 12:35, 20 Jan. 2016 (UTC)

Via robotpeto[redakti fonton]

Kara nur por esti absolute certa: Vi unue petis permeson por la roboto Pinof, sed poste vi faris novan peton por PinBot, ĉar oni kritikis, ke roboto laŭ la nomo devas esti rekonebla. Fakte se mi bone komprenas, vi do evidente retiris la peton por la unua roboto kaj via peto nun validas nur por PinBot. Post nur poraj voĉoj por PinBot mi ĵus donis al ĝi la robotan permeson. La unuan peton pri Pinof mi malakcpetis, ĉar ĝi evidente fariĝis superflua. Ĉu tion mi bone komprenis? Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:14, 25 Jan. 2016 (UTC)

Kara DidiWeidmann, vi bone komprenis, multe dankon por via ago. Kore. --pino (diskuto) 22:25, 25 Jan. 2016 (UTC)
Do mi deziras al vi plezuran laboron kun via nova roboto, kaj ne hezitu min kontakti, se estas iu ajn teknika problemo rilate al forbaro. Mi ankaŭ donis reviziantajn rajtojn al la roboto por eviti, ke ni poste devas ĉiun faron daŭre rekontroli. Tamen zorgu, ke la robotoj kontrolite laboru. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:30, 25 Jan. 2016 (UTC)

Saluton Pino! kaj multan dankon pro la helpo. --Dominik (diskuto) 15:40, 30 Jan. 2016 (UTC)

Mi forviŝis vian ŝablonon en Pécs, ĉar mi ne redaktis en januaro.--Crosstor (diskuto) 12:57, 2 Feb. 2016 (UTC)

Bonvolu pardoni, mi eraris, temas pri februaro, mi volas nur fari kelkajn provoj pri loĝantaro kaj areo. Ĉu vi povas ankaŭ proponus alian hungaran etan urbon por kelkaj provoj ? --pino (diskuto) 13:18, 2 Feb. 2016 (UTC)
Estaj bonvenaj ĉiuj aldonoj. En la proksimeco estas pli malgrandaj urboj ekzemple Komló, Mohács, Pécsvárad, Villány, Szentlőrinc. En la kategorio la urbolisto estas kompleta.--Crosstor (diskuto) 04:57, 3 Feb. 2016 (UTC)

Kategorio:Paĝoj kun skripteraroj[redakti fonton]

Saluton, Pino. Viaj lastaj redaktoj en la modulo {{Cycling race‎‎}} kreskigis la nombron de paĝoj en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Ĉu vi eble jam konas la kategorion? --Tlustulimu (diskuto) 14:06, 26 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, dankon jes mi konas ni klopodos korekti. Problemo devenas de eroj en Tour de France 2015. Estas ne facila ĉar lasta jaro eroj estas malsimilaj. --pino (diskuto) 14:13, 26 Feb. 2016 (UTC)

Neufchâteau (Francio)[redakti fonton]

Saluton, Pino. Mi ĵus korektis la bildan priskribon de la artikolo Neufchâteau (Francio) en la koncerna Vikidatuma ero. Bonvolu atenti, ke la x-sistemo de nia vikipedio en Vikudatumoj ne ekzistas. Tial ĉiuj esperantaj literoj devas esti skribata tie laŭ la Fundamenta maniero, ne laŭ la x-kodo. --Tlustulimu (diskuto) 19:19, 3 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Tlustulimu, dankon, mi atentiĝos. --pino (diskuto) 22:37, 3 Mar. 2016 (UTC)
Karaj Pino kaj Tlustulimu, fakte jes eblas uzi la ikso-sistemon en Vikidatumoj, nur necesas ŝalti ĝin. Por klarigo mi supozas ke en la "preferoj", sekcio "profilo de uzanto", ĉapitro "internaciigo" estas metata la lingvo "eo - esperanto". Tiam tri liniojn pli sube necesas klaki je "pliaj lingvaj agordoj", sube "montri agordojn", tiam dekstre elekti kiel "lingvo uzata por skribado" elekti Esperanton (tiu lingvo ankaŭ taŭgas por skribi la anglan, francan, germanan, hispanan...), sekve maldekstre sub "Lingvaj agordoj" la vorton "enigo", kaj tie elekti la opcion "Esperanto x sistemo". Post konfirmo "apliki agordojn" la ikso-sistemo tutbone funkcias. Sincerajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 15:23, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Karaj fakte funkcias bone kun Vindozo kaj estas ege utila. Sed estas problemo kun Android tie ne funkcias. Kore. --pino (diskuto) 09:25, 14 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Address Collection Notice[redakti fonton]

Hi there, thank you for contributing to Wikipedia Asian Month in November 2015. You are qualified to receive (a) postcard(s) but we did not hear your back in past two months, or it could be an error on Google's server or a mistake. If you still willing to receive one, please use this new surveyto submit your mailing address. The deadline will be March 20th.

--AddisWang (talk) 14:40, 9 March 2016 (UTC)