Uzanto:Crosstor/Arkivo5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Az Ön által megadott honlapon: Általános információk a székesegyházról. Amúgy megírtam, hogy a magyar és más nyelvek is a katedrális-formát használják. A székesegyház/katedrális szó arra utal, hogy a templomnak van püspöki/érseki trónja, tehát több mint egy bazilika.

Bazilika lehet székesegyház is meg szimpla templom is. Győzze meg a magyar wikipédia népesebb közösségét az ön igazáról, hogy a hivatalos név a pécsi bazilika és nem a pécsi székesegyház. Az hogy valamely templom rangja bazilika nem feltétlenül jelenti azt, hogy nevében a bazilika szónak szerepelni kell. Ez történeti hagyománytól is függ és kérem ne zavarja meg Önt. Kérem ne próbáljon itt kitalált neveket meghonosítani.

http://hu.wikipedia.org/wiki/P%C3%A9csi_sz%C3%A9kesegyh%C3%A1z

Narvalo 11:49, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

A jáki templom kérem ne legyen pl. Baziliko de Ják. Senki sem hívja így. Narvalo 19:34, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

En Madrido ekzistas min. 3 bazilikoj (http://en.wikipedia.org/wiki/Category:Churches_in_Madrid), tiel necesas epiteto por distingi la divresajn bazilikojn (Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda estas oficiala nomo, kial alinomi?). Do, vi pravas, la plua disdono de la baziliko-titolo en la sama urbo (inflaciigo de la titolo, laŭ mia opinio) necesigos la epitetojn. Narvalo 15:26, 2 Sep. 2011 (UTC)

Pri "intra muros"[redakti | redakti fonton]

Dankon por la informo pri la korekta nomigo de preghejoj. Koncerne vian demandon pri la artikolo Preĝejo de Sankta Marteno intra muros (Erfurt): inTra (ne: inFra, kiel vi demandis!) muros - Tio estas la oficiala latina titolo kaj signifas "ene de la urbomuroj". Esperantigo ĉe propra nomo ne nepras lau mia vidpunkto. Krome esta pli belsona "intra muros" ol la esperantigita formo. [Uzanto:Giorno2]

Spišská Sobota[redakti | redakti fonton]

Estas ĝene ke vi hungarigis la nomon de Spišská Sobota en la artikolo pri Tibor Sekelj (ĉu Székely Tibor ? ) dum li mem uzis tiun formon de la nomo de sia naskloko. Sufiĉas ke en la artikolo pri tiu loko (nun nur urboparto) la hungara formo aperas, ĉu ne ? —La komenton aldonis, sen subskribo, ArnoLagrange (diskuto • kontribuoj)

Mi tute ne komprenas viajn argumentojn. Ili ŝajnas al mi pure administraj. Koncerne Sekeljon mi fidas al lia propra kutimo, kiun sekvis ĉiuj ĝis nun krom vi. Li mem skribis « mi naskiĝis en Spišská Sobota » kaj ĉiuj post li skribis same. Via volo ŝanĝi la aferojn ŝajnas al mi ege konfuzige. Oni bezonas rigardi en la artikolo pri Spišská Sobota por ekscii ke temas pri alia nomformo por la sama loko. Jen io kio por mi aspektas kiel malutila milito ĉirkaŭ naciaj formoj de loknomoj. --Arno Lagrange @ 06:12, 4 Sep. 2011 (UTC)
Pri loknomoj kiuj ekzistas en diversaj lingvoj (hungara/slovaka/germana/...) plej bone estas mencii ĉiujn alternativojn kaj elekti kiel titolon de la paĝo tiun kiu estas la plej taŭga (se estas iu: uzata de la tiea loĝantaro, aktuale uzata de la nuna ŝtato,...). Tiel ĉiuj povas plej taŭge orientiĝi. Se alilingvaj vikipedioj malhavas alternativajn nomojn (eĉ la slovaka) estas bedaŭrinde. Koncerne Spišská Sobota kio gvidis min estas la uzo de Tibor Sekelj mem. Ĉiuj aliaj konsideroj eĉ se tute pravaj venas poste. Alivorte: « Tibor Sekelj sciigis ke li naskiĝis en Spišská Sobota (hungare: Szepesszombat, tiam en Aŭstri-Hungario, nun en la Slovakio) ... ». Por mi tute taŭge estas redaktita la unua linio ĉe Spišská Sobota - mi ne kontrolis ĉe la 2900 aliaj lokoj. --Arno Lagrange @ 05:53, 14 Sep. 2011 (UTC)

Crosstor/Arkivo5[redakti | redakti fonton]

Bonvolu nuligi ĉiujn Crosstor/Arkivo5, kiujn vi skribis en la paĝoj kaj ŝablonoj aldonitaj de vi. Petr Tomasovsky 05:46, 10 Sep. 2011 (UTC)

Mi uzis ĝin kiel vi. Temas pri PAGENAME. Petr Tomasovsky 05:48, 10 Sep. 2011 (UTC)
Bedaŭrinde oficiala nomo de Krasňany ne estas Krasňany (distrikto Žilina) kiel infoemas la ŝablono kaj cetera teksto. Bedaŭrinde temas pri multaj kaj multaj paĝoj, kie vi skribis Crosstor/Arkivo5 en la teksto. Petr Tomasovsky 06:19, 10 Sep. 2011 (UTC)
Bonvolu rigardi, kio estas skribita en la ŝablono!!! La nomo de municipo!!! Kaj en la cetera teksto, kie vi uzis Crosstor/Arkivo5!!! Tio rilatas al ĉiuj paĝoj. Petr Tomasovsky 07:14, 10 Sep. 2011 (UTC)


Dubové (distrikto Turčianske Teplice) - nomo en la ŝablono!!! kaj ĉie, kie ĝi estas uzita Petr Tomasovsky 07:22, 10 Sep. 2011 (UTC)

Ĉu vi havas problemon skribi normale la nomojn de municipoj ol Crosstor/Arkivo5? Petr Tomasovsky 09:07, 12 Sep. 2011 (UTC)

Do uzu ĝin tie, kie ĝi estas preferata, ne tie, kie ĝi kaŭzas miskomprenojn kaj mensogajn titolojn. Temas pri enkrampaj pliprecizigoj. Petr Tomasovsky 09:24, 12 Sep. 2011 (UTC)

Do mi rememorigos al vi tio. Hodiaŭ vi kreis paĝon pri Pucov (distrikto Dolný Kubín). Ĉie, kie vi aldonis PAGENAME, aperas Pucov (distrikto Dolný Kubín) anstataŭ nura Pucov. En tiu paĝo mi korektis tion, sed restas multaj aliaj, kie vi uzis PAGENAME malbone. Petr Tomasovsky 09:46, 12 Sep. 2011 (UTC)

Por ke vi pli bone komprenu kaj via memoro refreŝiĝu, vidu la paĝon kreita de vi Dubové (distrikto Turčianske Teplice). Ĉu la municipo havas nomon Dubové (distrikto Turčianske Teplice), kiel parolas pri tio la ŝablono kaj teksto? Dubové (distrikto Turčianske Teplice) servas nur por titolo, ĉar ekzistas pluraj municipoj de la sama nomo. Tio estas la sama, se iu en Hungario nomiĝas per familia nomo Nagy kaj ĉar estas pluraj personoj de tiu nomo, oni havas ankaŭ aliajn personajn nomojn, ekz. Péter, Antal, János... sed se vi skribos pri iu el ili, oni ne bezonas senĉese titoli ilin per la plena nomo. Petr Tomasovsky 09:58, 12 Sep. 2011 (UTC)
Se estas Nagy Péter el Budapeŝto kaj Nagy Péter el Miskolc, ne estas bezone skribi ĉiam el Budapeŝtoel Miskolc. Petr Tomasovsky 10:00, 12 Sep. 2011 (UTC)
Ne, nepre necesas skribi la nomojn tiel, kiel ili nomiĝas. Se vi parolos en Budapeŝto kun sola Nagy Péter el Budapeŝto, vi ja ne alparolos lin senĉese: "Nagy Péter el Budapeŝto, kiel vi fartas?" Petr Tomasovsky 10:12, 12 Sep. 2011 (UTC)
Mi skribos neniun liston. Vi fabrikas korektindajn artikolojn. Vi mem devas scii, ekde kiam vi komencis uzi mise PAGENAME. Petr Tomasovsky 18:31, 12 Sep. 2011 (UTC)

1-a atentigo[redakti | redakti fonton]

Se vi ne ĉesos aldoni PAGENAME en nomojn de municipoj kaj se vi ne korektos viajn mise aldonitajn PAGENAME, mi forbaros vin. Petr Tomasovsky 05:38, 13 Sep. 2011 (UTC)

PAGENAME estu en artikoloj nenie. Petr Tomasovsky 07:56, 13 Sep. 2011 (UTC)

2-a atentigo[redakti | redakti fonton]

Kara, bonvolu zorge atenti pri enmetado de {{PAGENAME}} - tio en artikoloj NE estu! Mi ĵus korektis tion en Bothaville Vi povas uzi {{subst:PAGENAME}} kio aŭtomate anstataŭigas la variablon per teksto (vidu ekzemplon [1] kie mi precize tion faris). Se vi uzas iun vian personan ŝablonon metitan en Vikipedion vi povas uzi {{<includeonly>subst:</includeonly>PAGENAME}} kio post subst-igo de ĉefa ŝablono aŭtomate aldonos novan subst: kaj ĉio glate glitos. --KuboF (diskuto) 15:53, 14 Okt. 2012 (UTC)

Aldone, bv. rigardu al {{Tradukita}} por preni inspiron pri citado... --KuboF (diskuto) 15:53, 14 Okt. 2012 (UTC)

Nova ŝablono[redakti | redakti fonton]

Se vi kresos novajn paĝojn pri slovakaj municipo en Regiono Žilina, bv uzi la novan ŝablonon por ĝi. Petr Tomasovsky 07:45, 10 Sep. 2011 (UTC)


Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV, Trafiko estas transportado de personoj, varoj aŭ informoj, surakev, aurtere aŭ enaere. Via formo trafikado estas ne trovebla en iu ajn vortaro, bonvolu ne uzi ĝin kaj amas-ŝuti la artikolojn per tiu. La formo kun ad estas superflua vortokreado. Narvalo 13:45, 10 Sep. 2011 (UTC)

Re: Tradukorajto[redakti | redakti fonton]

Dankon por la respondo, sed la aŭtoro mortis jam de preskaŭ dudek kvin jaroj malantaŭe. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 05:28, 19 Sep. 2011 (UTC)

Eble la gepatroj, ĉar la verkisto mortis kiam li havis dudek kvin jarojn (li mortis juna), li ne havis gefilojn, tamen, mi ne scias certe ĉu la gepatroj ankoraŭ vivas. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 20:58, 19 Sep. 2011 (UTC)

Distrikto Levice[redakti | redakti fonton]

Salutonn Crosstor, distrikto Levice troviĝas en Regiono Nitra, ne en Regiono Banská Bystrica, kiel vi informas legontojn. Bonvolu korekti vian hejman ŝablonon kaj revidi viajn paĝojn. Vd ekz Hrkovce, kie vi mistifikis legontojn. Petr Tomasovsky 14:14, 28 Sep. 2011 (UTC)

Ŝablonoj:Municipoj de Regiono...[redakti | redakti fonton]

Saluton, bonvolu ne aldoni ŝablonojn Municipoj de Regiono ... al paĝoj, kiuj temas pri partoj de municipoj. Tie estas aŭ estos aliaj ŝablonoj. Vi povas uzi ekz. ŝablonon {{KapoMunicipoNav}} kaj kun tiu ĉi ŝablono ligitan {{PiedoMunicipoNav}}. Tie vi povos aldoni municipajn partojn (de urboj, de vilaĝoj). Dankon. Petr Tomasovsky 12:57, 30 Sep. 2011 (UTC)

Adjektivoj en viaj paĝoj kaj SI unuoj[redakti | redakti fonton]

Saluton. Bonvolu ne uzi adjektivojn en viaj paĝoj, kiel aĉa vojo, malgranda vilaĝeto... Eble por hungaroj la vojo estas aĉa, sed eblas, ke tia vojo plaĉas al loĝantoj de menciitaj vilaĝoj aŭ eble simple ili ne havas monon por nova vojo. Kaj ankoraŭ unu noto. Post unuoj de Sistemo Internacia de Unuoj oni ne uzas sufiksojn -oj aŭ -ojn, do oni skribas 25 km, tio pezas 10 kg, mi iris 5 km kaj tiel plu. Kiu korektu tion poste? Petr Tomasovsky 09:22, 4 Okt. 2011 (UTC)

Vi skribis: oni uzas gramatike akuzativon ĉe mezurunuoj. Vi pravas kaj ne pravas. Mi devas iom korekti vin. Oni uzas akuzativon kaj finaĵon -oj nur kiam oni skribas ilin per plena nomo, do ekz. 5 kilometroj, 15 kilogramoj, sed neniam se oni uzas mallongigojn, do ekz 5 km, 15 kg, 20 ha, 3 cm. Petr Tomasovsky 05:44, 5 Okt. 2011 (UTC)

Katedralo Maria[redakti | redakti fonton]

Saluton. Mi respondis vin en mia diskut-paĝo.

Lokoj en Slovakio antaŭe en Hungario[redakti | redakti fonton]

Mi pli poste enprofundiĝos en la problemon kiun vi pritraktas, sed evidente laŭ historia vidpunkto iuj lokoj apartenis al Hungario en tempo kiam neniu imagis ke iam ekzistos ŝtato Slovakio (similaj situacioj estas multegaj). Eĉ estus anakronismo diri ke tiuj vilaĝoj estis fonditaj en Slovakio dum tiu ne jam ekzistis. Ĝuste estas diri ke ili fondiĝis en teritorio kiu tiam apartenis al Hungario kaj situas en nuna Slovakio (kaj estonte eble ekzistos aliaj landlimoj kaj aliaj ŝtatoj kiuj ni eĉ ne imagas). Jen historie. Kaj aparte stariĝas la etna demando: ĉu tiuj lokoj estis tiam jam loĝataj nur de slovakoj ? ĉu nur de hungaroj ? ĉu pluraj etnoj kunloĝis ? kaj kiuj ? Eble tio estas la tikla punkto kiu instigas al konflikta priskribo de faktoj (refoje sama situacio ekzistas en multegaj lokoj en la mondo kiuj sinsekve apartenis al diversaj ŝtatoj kaj estis/as loĝataj de diversaj etnoj unu apud al aliaj. AL @ 16:56, 16 Dec. 2011 (UTC)

-iĝis[redakti | redakti fonton]

Ĉerkasi menciiĝis, kastelo konstruiĝis kaj multaj aliaj de vi skribitaj formoj estas ja ĝustaj, sed ili impresas tre strange. Kastelo ne povis konstruis sin mem, Ĉerkaso ne povis mencii pri si mem. Bonvolu pripensu pri tio kaj venontfoje ne uzu ĝin tiel. Pli ĝuste: Ĉerkaso estis menciita, kastelo estis konstruita... Petr Tomasovsky 12:23, 17 Dec. 2011 (UTC)

Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

Dankon[redakti | redakti fonton]

Mi bluiigis mian nomon!!

--Gnagyrobi 17:46, 20 Dec. 2011 (UTC)

Alia[redakti | redakti fonton]

Bradipo tradukis la Admonoj-n de Sankta Ŝtefano, ĉi tiu tradukado estas t. n. ŝpegulo-traduko, t.e. tiuj hungaroj, kiuj volas ellerni la teknikon de Esperanto-tradukado, ili povas ludante fari tion helpe de hungara kaj esperanta ŝpegulo-traduko. Ni vidu interesan ekzemlon, la artikolo de József Attila en la hungara Wikipedio kaj en la Esperanta Vikipedio, la Esperanta traduko ne estas tiel pretendema, kiel la hungara. Kio estas via opinio pri tio? Mi atendas vian respondon. Anticipan dankon!

--Gnagyrobi 17:48, 20 Dec. 2011 (UTC)

Grandurbo[redakti | redakti fonton]

Mi dankas pri via mesaĝon pri mankataj artikoloj pri belorusaj urboj en listo grandurboj, sed nuntempe mi aldonadas artikoloj pri verkistoj en Belorusa literaturo, kaj ne scias, ĉu estos por mi eble rapide aldoni ĉi tiaj artikoloj pri urboj... Sed mi penos. --Kirienko 14:42, 25 Dec. 2011 (UTC)

Admonoj[redakti | redakti fonton]

Ne mi tradukis, mi nur vikiigis. Vi povas vidi en la sekcio Refererencoj / Notoj. Ĉu vi trovis iun eraron?

--46.249.130.126 15:55, 26 Dec. 2011 (UTC)

--Gnagyrobi 15:57, 26 Dec. 2011 (UTC)

Imre Szabó sendis la tradukaĵon kaj petis min por vikiigi. --Gnagyrobi 07:28, 27 Dec. 2011 (UTC)

viaj hejmaj ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

Plej stulta estas ŝablono kun gramatikaj kaj stilaj eraroj. Petr Tomasovsky 16:48, 27 Dec. 2011 (UTC)

Vi uzas: el tiu punkto boate oni uzas Vah-on. Kiel aŭ kie oni parolas boate? Mankas ofte verboj. Petr Tomasovsky 17:42, 27 Dec. 2011 (UTC)
Laŭ vi ĉiuj konstruaĵoj en historio de Slovakio estis fortikaĵoj. Tio ne estas vero. Ekzistas ankaŭ vortoj kasteloburgo. Fortikaĵo konstruiĝis estas sensencaĵo, ĉar tio signifus, ke ŝtono alportis ŝtonon, poste unu sidiĝis apud la alia, poste tria ŝtono alportis kvaran ŝtonon, ili sidiĝis apud la du jam sidiĝintaj ŝtonoj kaj tiel plu. Tiel fortikaĵo povis eble konstruiĝi. Pensu, kion vi skribas. Petr Tomasovsky 15:27, 28 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti | redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:02, 30 Dec. 2011 (UTC)

Nova vp-isto[redakti | redakti fonton]

Li estas "bradipo", bedaŭrinde ankoraŭ ne faris artikolon!

Bonvolu kontroli la artikolon IKUE-Kongreso 2012. La aranĝo ankoraŭ ne okazis nun estas aranĝata, ĉu mi povas redakti ĝin?

--Gnagyrobi 17:50, 3 Jan. 2012 (UTC)

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Estas pli ĝusta Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, ĉar Preĝejo de Sankta Petro kaj Paŭlo signifas ke la preĝejo estas dediĉata al unu sanktulo (Petro) kaj al unu nesanktulo (Paŭlo).--kani 18:57, 10 Jan. 2012 (UTC)

Tauranga[redakti | redakti fonton]

Saluton,


mi forviŝis unu bildon ĉar ĝi ne ekzistas. Se vi volas enmeti ĉi tiun bildon en la artikolo, vi devas alŝuti ĝin. Jen la bildon mankanta: . Dankon por aliŝuti ĝin.


Kore, Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:02, 14 Jan. 2012 (UTC)

Grandaj urboj de Amerikoj[redakti | redakti fonton]

Saluton, mi alinomigis vian paĝon ĉar la artikolo parolas de du Amerikoj. Tiam, oni metas pluralon :) Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:37, 16 Jan. 2012 (UTC)

Ĝermo[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor,

Fakte laŭ mia scio ne ekzistas preciza kriterio. La ĝermeco aŭ neĝermeco de iu artikolo ĉefe dependas de la graveco de la pritraktata temo : ekzemple la artikolo "Francio" estus ĝermo eĉ kun pli ol 1000 bitokoj, dum artikolo pri malkonata aŭ precizega temo ne plu estus ĝermo kun la sama kvanto da teksto.

Bonvolu pardoni, ke mi ne povas helpi vin pli bone !

Amike,

Thomas Guibal 12:52, 22 Jan. 2012 (UTC)

Amikeca laborado[redakti | redakti fonton]

  • Saluton. Mi nur volas diri ke al mi ne plaĉas malamikeca laborado kaj mi ĝojas ke fine ni interkonsentis pri ambaŭflanke akceptebla solvo. Mi admiras laboron kiun vi jam en nia vikipedio faris (kvankam ŝajne mi multon reredaktos, ekz. stilon, ŝablonojn, gramatikaĵojn kaj kompreneble ankaŭ loknomojn ne taŭgajn laŭ la nuntempa stilo). Amike. --CubeF 18:24, 23 Jan. 2012 (UTC)

Esperanto-parko[redakti | redakti fonton]

Saluton! Mi tradukis en hungara lingvo /Eszperantó Park (Bécs)/ la artikolon de Esperanto-parko, estis starita en la jaro 1958 la statuto de Zamenhof en Vieno, sed mi ne scias kiu/j kaj pro kio starigis ĝin???!! Kiu povas helpi al mi? Ĉu vi povas krei la Kategorio:Esperanto-parkoj?

Anticipan dankon!!

--Gnagyrobi 11:20, 29 Jan. 2012 (UTC)

artikolo de Szepessy[redakti | redakti fonton]

Koran dankon por vi! Mi tradukos baldaŭ la artikolon de Loko-historia Muzeo de Dombóvár. Mi finredaktis la hungaran artikolon Dombóvári Reménykedő Fa, mi baldaŭ tradukos ankaŭ ĝin!

--Gnagyrobi 09:26, 31 Jan. 2012 (UTC)

Re:Maradi[redakti | redakti fonton]

Saluton, dankon pro la ŝanĝo. Tio estas pli preciza ol Maradi, estas grandurbo de Niĝero, kie estas la tria plej granda urbo kaj administra centro de la regiono. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:35, 6 Feb. 2012 (UTC)

Esperanto-parko (Berlin)[redakti | redakti fonton]

Unue estas kreita en Esperanto!

--Gnagyrobi 09:14, 7 Feb. 2012 (UTC)


Dankon! Mi tradukos el la germana lingvo!

--Gnagyrobi 09:33, 7 Feb. 2012 (UTC)

Ĝi ekzistas nur en la germana Vikipedio. kiel Zamenhofpark!

--81.0.119.128

--Gnagyrobi 11:22, 7 Feb. 2012 (UTC)

Stilo de paĝoj[redakti | redakti fonton]

Bonvolu pli atenteme rigardi, kiel aspektas paĝoj. Ne aldonu blinde ĉion sur fino de la paĝoj. Aŭ ĉu vi faras tion intence, por ke la paĝoj aspektu fuŝeme? Via lasta ekzemplo estas Žiar nad Hronom, kiun mi korektis. Petr Tomasovsky 07:23, 8 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablonoj pri tradukoj[redakti | redakti fonton]

Saluton! Ĉu en la Esperanta Vikipedio ekzistas ŝablono pri traduko??

--Gnagyrobi 16:05, 13 Feb. 2012 (UTC)

Ekzistas ŝablonoj {{Tradukita}}, {{Traduku}} Petr Tomasovsky 16:21, 13 Feb. 2012 (UTC)

Maloviŝte[redakti | redakti fonton]

Dankon por la ligilo. Ĉu vi scias ke mi trovis mi mem, sen vidi tion, por skribi la esperantigo de la nomo de la urbo. Mi diras neniun mensogon. Mi uzos vian proponon kiam mi faros artikolon pri urbo de Makedonio. Kore, Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 11:56, 26 Feb. 2012 (UTC)

File:, thumb, left[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor! Bonvolu uzi "Dosiero:", "eta", kaj "maldekstre" anstataŭ "File:" "thumb", kaj "left" en viaj artikoloj kun bildoj. ~ Iketsi (diskuto) 12:28, 11 Apr. 2012 (UTC)

Vár = Burgo[redakti | redakti fonton]

Vi kreis multe da artikoloj pri burgoj, kiujn vi titolis kiel fortikaĵoj. Ĉu vi estus tiel afabla kaj alinomus ilin al ia burgo? Se vi ne scias hungare, jen estas helpilo por vi: hu:Vár = eo:Burgo. Vian paĝon Fortikaĵo de Esztergom mi alinomis al Esztergoma burgo, kio respondas al hungara nomo hu:Esztergomi vár. Bonvolu ne konfuzigu la legantojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:36, 21 Apr. 2012 (UTC)

Forigado de malĝustaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Mi de tempo al tempo forigas titolojn, kiun vi kreis kaj kiuj estis poste alinomitaj. Ili ligas nenien krom via paĝo. Povas do okazi, ke vi trovos en via paĝo ruĝajn ligilojn. Ĉu mi povas korekti ilin en via uzanta paĝo? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:01, 26 Apr. 2012 (UTC)

Mi nenie diras, ke ili estas via eltrovo. Se ili estus korektintaj al ekzistanta titolo, ili restus bluaj ankaŭ poste. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:24, 26 Apr. 2012 (UTC)

Reveninto[redakti | redakti fonton]

Sed kredu min, mi ne revenas tien ĉi silente. Mi skribas jam. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:06, 27 Apr. 2012 (UTC)

Evidente!
Vi povos kiel unua legi ĝin. Mi metos ĝin tie ĉi, kiam mi estas preta.
Cetere, Petr afiŝis kanton de ABBA kiel ŝerco, speco de infaneca protesto. Ege kontraŭ kopirajtoj ktp. Jen: Super Trouper (kanto). Mi malaperigis la kopirajthavan tekston de la kanto, kiun li afiŝis en la artikolo, sen eĉ nur tuŝeti lian artikolon. (Vidu historion, vidu fontan kodon.) Ankaŭ mi scias ŝerci. Sed ja ne akcidente redaktu kaj konservu ion, ĉar aliokaze eble vi estos akuzata esti la kulpulo. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  13:33, 27 Apr. 2012 (UTC)

Petr[redakti | redakti fonton]

Mi intertempe jam afiŝis mesaĝon en la diskutejo de la stevardo Brion.

meta:User_talk:Brion_VIBBER#Peto pri puno de administranto

--  PEJNO Simono  Diskuto  10:56, 29 Apr. 2012 (UTC)

Mi metis miajn argumentojn en la paĝon, kie vi difinis novan sekcion. Mi iomete ordigis la tuton kaj metis viajn argumentojn en Rulfenestron. Plej bone rigardu la tuton.
Se vi ne volas tion tiel, mi tuj forprenos la Rulfenestron.
La problemo estas, ke la baloto mem estas tute ĉe la fino de la sekcio. Mi metis ligilon al la sekcio en da ĉefa dikutejo. Sed se iu saltos tien, li ne tuj povos trovi la baloton ĉe la fino. Pro tio la Rulfenestro. Por miaj argumentoj mi metis ligilojn.
Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj#Forpreno de la administraj rajtoj de Uzanto:Petr Tomasovsky
Do mankas nun via poro.
--  PEJNO Simono  Diskuto  12:57, 29 Apr. 2012 (UTC)
Pri Dominik &#151; tute klare. Li vere malamegas min &#151; kvankam mi ne memoras iam esti atakinta lin aŭ io &#151; kaj aliflanke li ege adoras nian Petron &#151; mi ne povas imagi kial.
Mi supozas, ke la plej multaj ne kuraĝos voĉdoni.
Eble Surfo voĉdonos. Li ja subtenis min, kvankam ni ĵus kverelis en la kulisoj pri io ajn.
Flanke de la administrantaro, mi kredas ke Arno estos tipa. Li kvazaŭ ĉirkaŭdancas la tutan temon, argumentante, ke li ne havis la tempon aŭ volon okupiĝi pri la afero por gajni deciddonan vidpunkton pri ĝi. Aliflanke, li ege ne volas enviciĝi inter la tri simioj &#151; blinda, surda kaj muta. Kio estas iomete stranga kaj ne respondas al lia neokupiĝemo pri la afero.
Fakte nur Narvalo vere faris ion. Sed li tute ne plu emas fari ion ajn Vikie. Li nur tre esceptokaze ekagis fronte al mia nejusta forbariĝo. Sed nur danke al li, mi entute estas denove ĉelinea.
Mi informis iun stevardon Brion (parolas eĉ Esperanton) pri la afero, sed ĉu li fakte iel ekagos? Kiu scias? Mi ne.
--  PEJNO Simono  Diskuto  14:25, 29 Apr. 2012 (UTC)

Kontraŭ[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor! Mia "Kontraŭ" tute ne estis direktita kontraŭ vi. Iu en Vikipedio nuntempe manipulas uzantojn kaj administrantojn provante dividi por regni. Mi simple reagis kontraŭ tiu fakta situacio. Tio tute ne estas ligita al via kverelo kun Petr, pri kiu mi nenion sciis antaŭe. Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 13:56, 30 Apr. 2012 (UTC)

La simio provizore mutema {{{1}}}[redakti | redakti fonton]

Mi ne scias tion precize, sed mi kredas, ke Crosstor fakte plendas pro alinomoj, kie oni forigis la direktilojn ĉe la malnova nomo. Bedaŭrinde, Petr ŝanĝis la nomojn ĉiee kaj tiome, nacilingve, tiel ke oni ne plu povis trovi la artikolon per la malnova nomo. Alivorte, la serĉilo ne proponis la ŝanĝitaĵon, ĝi simple ne plu trovis ion ajn, kaj direktilo ne plu estis. Por Crosstor tio aperis surface kiel plena forigo de la artikolo.

Kiel dirite, mi ne scias, ĉu jen la problemo. Eble estas ankaŭ aŭtentoj forigoj.

Sed jam la vera abundo de "movoj" iomete konsternigas. Fakte ŝajnas esti tiel, ke egale tion, kion la povrulo skribis, tuj venis hiperagema Petro kaj ŝanĝis la titolon. Se mi ĝuste taksas la aferon, ŝajnas esti speco de historia politika konflikto rilate nomojn en specifa regiono, nun ĉi-epoke renaske, inter Petr kaj Crosstor. Kaj baze de tio, kion Petr skribis en la artikolo de EU, mi malmulte fidas iujn Petraĵojn.

Ĉiuokaze, se oni ŝanĝas nomon, oni devas aŭ lasi la aŭtomate generitan pludirektilon, aŭ almenaŭ zorgi pri tio, ke la nova titolo estas trovebla per serĉado baze de la malnova titolo.

Fakte mi ne scias, kiel trovi, kiu forigis kion kiam. Sed mi postĉasis kelkajn movojn kaj jen fakte jam problemo. Mia diagnozo "Ludo" miaopinie trafas. Certe trafas ankaŭ la komento de Surfo.

Cetere, kun Surfo mi kverelis &#151; sufiĉe akre &#151; malantaŭ la kulisoj. Mi ĉi-momente forgesas pri kio. En iu paĝa diskutejo. Do Surfo ne ĉiam nepre samopinias kun mi. {{{1}}}

--  PEJNO Simono  Diskuto  06:39, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mesaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie PT kaj lia amikaro mesaĝu nenion, se tamen, SENLEGE MI TUJ FORVIŜOS ĜIN!!!!!!!!--Crosstor (diskuto) 17:56, 28 Apr. 2012 (UTC)

Dudek horoj (filmo)[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor! Mi vidis vian artikolon pri Dudek horoj (filmo). Mi forigis la ŝablonon "Unua", ĉar kvankam ĉi tiu artikolo ne ekzistas en la hungara Vikipedio, ĝi ja ekzistas en la angla. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 06:30, 21 Maj. 2012 (UTC)

La artikolo jam ekzistis en la franca lingvo sub la nomo "Vingt heures" (20 horoj)!!! Strange ke ĝi ne ekzistas en la hungara??? Ĉu vi ankaŭ laboras en la hungara vikipedio? --Dominik (diskuto) 08:48, 21 Maj. 2012 (UTC)

Esperantalioj[redakti | redakti fonton]

Estimata kompano!

Bonvolu krei la kategorion:Esperantalioj kaj helpi min pri la sintakso de "En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eszperantáliák en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita." (oldid:11855395). Esperantalioj
Anticipan dankon!
--Gnagyrobi (diskuto) 09:41, 13 Jun. 2012 (UTC)

Esperantalioj[redakti | redakti fonton]

Koran dankon pro via helpo!Esperantalioj
--Gnagyrobi (diskuto) 06:38, 14 Jun. 2012 (UTC)


Helpo[redakti | redakti fonton]

Saluton, mi volus demandi helpon por traduki ĉi tiun artikolon (nur enkonduko). Mi kredas ke ĝi estas interesa sed mi ne parolas la hungara. Ĉu vi povas helpi min? Dankon.--{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 15:31, 26 Jun. 2012 (UTC)

Dankon. Mi ne povis traduki la artikolo ĉar ĝi estis sole Hungare. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 10:15, 8 Jul. 2012 (UTC)

Maladministrantigo de Petr[redakti | redakti fonton]

Saluton, mi invitas vin baloti por la maladministrantigo de Petr. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:51, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

IKUE-Kongreso 2012[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktata en Esperanto unuafoje. Ĉu mi rajtas uzi flavan numeron 1??

--Gnagyrobi (diskuto) 06:13, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Forrabo de artikolo[redakti | redakti fonton]

Nu, Crosstor ! Vi restas la aŭtoron de la artikolo, eĉ se uzantoj faras multe da kontribuoj post vi.
Narvalo minacas forbari vin pro viaj sensencaj nenecesaj personaj atakoj ! Nu, ne estu la kokino kiu protektas siaj infanoj ĉiutempe, ĉiutage kaj tutvive (en la franca: Ne fais pas la mère poule) !
Ni ĉiutempe rajtas aldoni informojn en la artikolo, eĉ multe, eĉ se ni ne estas la aŭtoro ! Ni ne forrabas la artikolon ! Bv. ŝanĝi vian konduton. Jen via unua averto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:56, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Preĝeja problemo[redakti | redakti fonton]

  Vi skribas: Kiu problemo estas?

Nu, se eĉ vi ne scias tion, kiel mi sciu tion?

Aŭ ĉu vi volis skribi eble kia problemo, aŭ eble kies problemokiu kulpas pri la problemo, aŭ simile?

Do mi tute ne komprenas vian demandon.

La sola afero, kiun mi komprenis, estas ke vi tradukis el la Hungara, kaj PT tradukis el la Angla, kaj ke nun, anstataŭ kombini la informaĵon el la du fontaj artikoloj, oni postlasis du apartajn artikolojn, de kiuj, ĝis ĉi-momente, vi menciis nur unu titolon. -- PEJNO Simono Diskuto  08:05, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

FRamasonistoj[redakti | redakti fonton]

Bonvolu ĉesi aldoni, ke IU estis framasonisto. Tio ne havas sencon, ĉar vi ne atentas pri la teksto, nur ĵetas al fino de la teksto tiun frazon. Kelkfoje la framasonisma agado estis tute negrava en vivo de la menciita persono.Narvalo (diskuto) 08:32, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

NE DETRUU KOHERECON DE LA TEKSTOJ!!!!Narvalo (diskuto) 08:35, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiel sekreta movado, oni ne scias, ĉu al tiu persono tio estis grava aŭ ne. Por la kategorio tiu mallonga frazo necesas. Same estas, se iu estas kolektanto de poŝtmarkoj, k.s (via teksto)
Do, se vi ne povas pruvi tion, kial vi volas aldoni???? Alikaze, NE DETRUU KOHERECON DE LA TEKSTOJ!!!! Do ne aldonu senpense tiun frazon, precipe, se vi ne provas pruvi tion!!!Narvalo ([[Uzanto-

Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 08:49, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Vi eĉ la ĝustan esprimon ne konis, pri kio vi volas verki???Narvalo (diskuto) 10:34, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Kia forrabo???[redakti | redakti fonton]

Via aserto pri forrabo de artikolo estas jam malsana. Kiu rabis kion??? Petro KOREKTIS viajn fuŝaĵojn, nun vi kaj Pejno sukcese forpelis Petron. Via celo forpeli ankaŭ min ne sukcesos.Narvalo (diskuto) 10:34, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

ADLS-proponoj[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor, vi skribis sur la diskutpaĝo de Pejno Simono, ke vi volas proponi Pécs kaj Sándor Petőfi por ADLS. Ili tamen antaŭe elektiĝu kiel elstaraj - ĉu vi volas mem proponi ilin aŭ ĉu mi tion faru por vi? amike darkweasel94 (diskuto) 12:38, 22 Sep. 2012 (UTC)

{{Vivtempo}}[redakti | redakti fonton]

Sal. Kiam vi verkas biografion vi povas avantaĝe utiligi la ŝablonon {{Vivtempo}} (vidu la dokumentadon)kiu aŭtomate kreas kategoriojn pri naskiĝjaro kaj mortjaro. Krome ĝi aldonas defaŭltordigon por kategorioj do vi ne bezonos aldoni tiun ordigŝlosilon en ĉiun kategorion.

Krome bv. atenti pri familinomoj. Estas ĉi tie kutimo en biografioj skribi unue familinomon per MAJUSKLOJ (kaj poste entekste kutime). Amike. --KuboF (diskuto) 18:59, 26 Okt. 2012 (UTC)

Salut'! Mi ofte uzas majusklan sistemon, sed ofte mi forgesas ĝin. Mi legis ofte demadojn, kial la majusklo? Tio ne estas vaste konata. Nun mi trovis pli bonan solvon, kion mi jam ne forgesas kaj ĝi estas tute komprenebla. Miaj bibliogr. estas ĉ. nur 1200 bitokoj, vivtempo ĝin farus pli mallonga, kaj mi timas ke la longo falas sub 1000 sen lingvaj ligiloj. Tio estas grave, ke la artikolo ricevu 1 punkton, se estos pli longa artikolo, tiam mi uzos ĝin.--Crosstor (diskuto) 09:07, 27 Okt. 2012 (UTC)
Hm, kian solvon vi trovis? Mi scivolemas, ĉar fore mi prilaboras biografiojn faritaj de aliuloj (kiel vi jam certe rimarkis ;) ).
Pri longo de artikolo vi ne bezonas tiel strikte konduti. Ja tiuj kelkaj pliaj "teknikaj bitokoj" (do superfluaj kategorioj, intervikioj, ordigŝlosilo en ĉiu kategorio...) estas "nur por plaĉo", gravas la teksta longo kiun tiuj aferoj ne pligrandigas. Krome havas ŝ:Vivtempo bonan avantaĝon ke ĝi avertas pri vivanta homo por kies biografio estas aplikataj iom pli striktaj kriterioj. Sed jes, uzante vian malnovan sistemon vi ne misagas do ĝi estas akcepteble. Kaj daŭre mi interesiĝas pri via nove trovita solvo supre menciita. Amike. --KuboF (diskuto) 11:28, 27 Okt. 2012 (UTC)

Sinagogo Targu Mures[redakti | redakti fonton]

La foto "039..." pri la Sinagogo de Targu Mures (pardonu ke mi pro hasto forlasas la diakritajn signojn) tre palas. Eble pli bonus uzi la fasadan bildon "Targu Mures, synagogue.jpg" - ĉu? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 09:03, 1 Nov. 2012 (UTC)

Sándor Giesswein[redakti | redakti fonton]

Estas kompletigita, bonvolu kontroli, "VERKOJ KAJ PUBLIKAĴOJ" bonvolu esperantigi. --Gnagyrobi (diskuto) 18:39, 4 Nov. 2012 (UTC)

Vivtempo[redakti | redakti fonton]

Estimata ! Bonvolu atenti ke {{Vivtempo}} estas uzenda en biografiaj artikoloj: ĝi aŭtomate enkategoriigas la paĝon en la respektivaj nask- kaj mort- jarkategoriojn kaj transprenas la defaŭltan ordigon. Ĉar vi kreadas iom da biografiaj artikoloj, mi instigas vin uzi ĉi tiun ŝablonon anstataŭ enmeti du liniojn da nask- kaj mort-jarkategorioj. AL @ 23:00, 15 Dec. 2012 (UTC)

Vidu ekzemple la ŝanĝojn kiujn mi faris al :
Mi aldonas ke la ŝablono akceptas la ordigŝlosilon kiel tria parametro. Do estu : {{Vivtempo|1865|1950|Szász Károly}} AL @ 08:53, 16 Dec. 2012 (UTC)
Vi pravas la vikipedia sistemo lokigas kunsupersignajn literojn post z, kio estas tre maloportuna. Mi iam aŭdis ke oni volas plibonigi tion, sed ne jam okazis. Intertempe vi pravas ke anstataŭigendaj estas kunsupersignaj literoj per la samaj sen supersigno. AL @ 18:22, 16 Dec. 2012 (UTC)

Čierna Lehota (distrikto Bánovce nad Bebravou)[redakti | redakti fonton]

Saluton, Crosstor. Vi foje kreis artikolon, kies titolo nun estas Čierna Lehota (distrikto Bánovce nad Bebravou). La malnova titolo ne plu ekzistas, ĉar estis fuŝigita kaj superflua paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 12:32, 4 Jan. 2013 (UTC)

Esperanta Retradio[redakti | redakti fonton]

Saluton! Bonvolu kontroli la artikolon: Esperanta Retradio, se mi bone scias, ĝi estas la unua.--Gnagyrobi (diskuto) 08:41, 7 Jan. 2013 (UTC)

Ligiloj de iuj retejoj[redakti | redakti fonton]

En iuj retejo (tiuj, kiuj uzas kadroj) estas ĉiam la sama adreso en la adresobreto. Se oni kopias tian adreson, la ligilo ligas al la ĉefpaĝo, kio ne tre utilas por Vikipedio. Tio al vi okazis en Imre Bori. Ĉu vi povas reiri al la retejo kaj trovi la paĝon, necesa estas paĝo kiu ligas al la artikolo pri Imre? Poste alklaku la ligilon AL la paĝo de Imre per dekstra musbutono, elektu "Kopii adreson de la celo" (aŭ simile) kaj tiun ligilon enmetu en Vikipedion. Vi prefere kontrolu ĉu funkcias por eviti problemojn kiel nun. Amike. --KuboF (diskuto) 13:22, 3 Feb. 2013 (UTC)

Hungaria Esperanto-Asocio[redakti | redakti fonton]

Saluton!Kiu povus helpi por esperantigi la artikolon Magyarországi Eszperantó Szövetség en la hungara Vikipedio? Kompreneble mi faris jam la skeleton de la Esperanta varianto.--Gnagyrobi (diskuto) 20:27, 7 Feb. 2013 (UTC) Segítek neked!--Crosstor (diskuto) 13:02, 8 Feb. 2013 (UTC)

HEA[redakti | redakti fonton]

Jó lenne megbeszélni, mert mások is fognak segíteni! Remélem "Bradipo" is aktivizálja majd magát! Ez a mennyiségű magyar szöveg egy embernek nagyon sok eszperantóra fordítani!! Ennyire összeszedetten sehol sincs meg a HESZ-sztori!! Ha gondolod a bevezetőt már kezdheted is.--Gnagyrobi (diskuto) 21:12, 8 Feb. 2013 (UTC)

Ŝablono pri hungaraj nomoj[redakti | redakti fonton]

Sal. Estas proponita ŝablono por skribi komencon de artikoloj pri hungaroj (mi antaŭvidas plilarĝigon ankaŭ al aliaj etnoj). Detalojn vidu ĉe Ŝablono:HungaraNomo. --KuboF (diskuto) 19:43, 10 Feb. 2013 (UTC)

Aktiva periodo...[redakti | redakti fonton]

Saluton,

fakte mi legis la diskuton pri la kandidatiĝo de KuboF, sed ne ŝanĝis mian voĉon. KuboF deklaris, ke li ne estas PT, kaj mi konstatas, ke aŭ tio estas vera, aŭ li maturiĝis. Deklarita anonimeco por mi ne estas kialo por ne-administranteco; mi mem ĉi tie laboras anonime.

Pri forbarado mi diras, ke ĝi estas por mi rimedo por malhelpi ke vandalo vandalu plu; laŭ mia memoro mi neniam "pune" forbaris iun, sed nur "defende". Ĉiam estis aŭ anonimuloj aŭ ĵus kreitaj kontoj, kiuj por mi egalas al anonimuloj. Inter konataj kontribuantoj estu eble diskuti; se vere necese, pri forbaro decidu ne unuopa administranto.

Umbert' (diskuto) 18:15, 11 Feb. 2013 (UTC)

Crosstor, mi komprenis ke vi pensas ke mi estas iel ligita kun Petr Tomašovsý kaj pro tio vi timas forbaron de mia flanko. Mi jam publike deklaris kaj multfoje klarigis ke mi mem ne estas Petr. Tion pravigis ankaŭ konataj fidindaj homoj, kiel ekz. administranto Uzanto:Blahma. Kun Petr mi ankaŭ ne tenas kontakton; kiam li estis aktiva ni nur foje diskutetis. Simile kiel skribis Umbert', forbarado estas por mi ilo por protekti Vikipedion kontraŭ vandaloj. Kun kelkaj viaj agoj mi ne konsentas kaj ne ĉiam mi komprenas viajn diskutojn, tamen mi certe ne opinias vin vandalo kaj dum vi restos tia vi bezonas timi neniun forbaron de mia flanko. Krome, bv. ne miksi forbaradon (de uzanto) kaj ŝlosadon/protektadon (de paĝo) kio estas sufiĉe diferencaj aferoj uzendaj en diferencaj situacioj. --KuboF (diskuto) 18:32, 15 Feb. 2013 (UTC)

HEA[redakti | redakti fonton]

A magyarországi eszperantó mozgalom évszámai szövegét kellene lefordítani, ami nem kevés!--Gnagyrobi (diskuto) 21:23, 11 Feb. 2013 (UTC)

Preĝejo de Sankta Gerardo (Monto Gellért)[redakti | redakti fonton]

Szia, a Gellért-hegyi Sziklatemplom nem Szent Gellértnek, hanem Magyarok Nagyasszonyának van szentelve. A huwikin már javítottam, kérem, itt is írd át és utána szólj, mert a Wikidatában is módosítanom kell, hogy jók legyenek a nyelvközi hivatkozások. Köszönöm. --Rlevente () 19:03, 16 Feb. 2013 (UTC)

HEA 2[redakti | redakti fonton]

Koran dankon pro viaj kontribuoj. Ĉu vi vidis jam la artikolon de HEA? Bone kreskas. Ĉu ne?? Ankaŭ "Bradipo" tradukas.--Gnagyrobi (diskuto) 20:41, 18 Feb. 2013 (UTC)

CHEFURBO[redakti | redakti fonton]

Estimata Crosstor, Pozsony estis la hungara chefurbo nur dum 1536-1783, sed jam ne en 1841 kiel vi skribis en la Pál-Csató-artikolo. Vidu: [2] Giorno2

Lajos Bíró[redakti | redakti fonton]

Saluton!Még nem tudom, de azonnal utána nézek!--Gnagyrobi (diskuto) 20:21, 22 Feb. 2013 (UTC)

Grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Saluton. Mi ofte trarigardas lastatempe viajn artikolojn pri grandurboj. Sed vidas, ke vi ne metas la alilingvajn ligilojn, kio estas ege necesa, por ke esperanto aperu en ĉiuj lingvoj. Nun la sistemo ŝanĝis sed ne estas malfacila. Vi devas nur el la origina paĝo rigardu ĉe la listo en la maldekstra marĝeno, tie ĉe la fino diras ĉu en la angla Edit links ĉu en la hungara szerkesztés, vi klaku tie kaj aperos stranga paĝo kiu malfermiĝos eble ne tuje, iru ĉe la fino de la paĝo kaj klaku ĉe add (aldonu), aperos nova linio kaj tajpu eo por la lingvo kaj la nomo de la artikolo an la alia spaco, klaku ĉe save kaj ĉio estos farita. Se vi havos malfacilon, kontaktu min ekzemple kaj mi helpos. Alia sugesto estas ke oni povas aldoni la nomon de la urbo al koncerna artikolo, mi celas la ŝtaton Koloradio, ĉar iu povas vidi ion pri la ŝtato sed ne scias ke ekzistas artikolo pri urbo de tiu ŝatato aŭ lando. Rigardu kion mi faris ĉe Koloradio. Ĝis.--kani (diskuto) 11:20, 7 Apr. 2013 (UTC)

Okazis miskomprenoj. Unue mi jam faris la aldonon de la ligoj por Aurora. Se vi faris ion pri tio, eble io misfunkciis: eble mi eraris ĉar mi ne avertis vin ke mi jam faris tin. Tamen la sistemo certe be bone funkcias ĝis nun. Ekzemple se vi iras al la angla paĝo Aurora, Colorado vi povas vidi ke en la marĝeno ne aperas Esperanto sed se vi iras al la fino kaj klakas ĉe Edit links, en la aperonta paĝo vi povos vidi ke la esperanta ligo ja jam aperas. Do eble baldaŭ la ligo aperos en ĉiu lingvo, ekzemple en la franca, hispana ktp jam aperas. Eble en ĉiu escepte en la angla. Pri la alia afero, mi celis nur, ke la nova enmetita artikolo aperu en supera paĝo por ke ĉiu povu veni al la nova. Ekzemple se vi faras novan paĝon Romo, ĝi aperu kiel ligo en Italio. Kaj nun Aurora aperas en la artikolo Koloradio. Pri longaj kaj mallongaj nomoj, mi ne komprenas kion vi celas.--kani (diskuto) 12:16, 7 Apr. 2013 (UTC)
Mi ne parolas pri kategorio, kio ege utilas, sed pri la propra artikolo. Rigardu ĉe Koloradio.--kani (diskuto) 12:55, 7 Apr. 2013 (UTC)

Por aperigi ilin tuj, aldonu al la fino de la retadreso ?action=purge - tiam ili aperos.

En la finon de la retadreso: ekzemple, se la retadreso (tut-supre en via TTT-legilo) estas http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:%C4%88efpa%C4%9Do - tiam vi ĝin ŝanĝu al http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:%C4%88efpa%C4%9Do?action=purge kaj premu la enig-klavon. Alternative, vi povas ankaŭ fari ajnan redakton al la paĝo, tio havos la saman efikon. darkweasel94 (diskuto) 12:50, 7 Apr. 2013 (UTC)
Pli facila maniero por fari la samon estas en viaj preferoj aktivigi la aldonaĵon Purge. Ĝi montros en supra breto apud redakti, historio ktp novan ilon. Se vi uzas la etoson Vektoro ĝi montriĝos sub la sageto (apud serĉokampo) kaj moniĝas "Malplenigi servilan kaŝmemoron". Se vi uzas alian etoson ĝi montriĝon kiel steleto "*". Sufiĉas ĝin alklaki. --KuboF (diskuto) 14:43, 8 Apr. 2013 (UTC)

TeremioaraTirimioara?[redakti | redakti fonton]

Sal. Mi ĵus trovis tiujn du artikolojn, evidente pri la sama vilaĝo, kaj ne scias kiu nomo estas ĝusta en Esperanto. Ĉu vi bv. povus tion prizorgi? --KuboF (diskuto) 14:20, 8 Apr. 2013 (UTC)

Teremiora
Ĝi estas superflua. (La alia havas perfektajn lingvajn ligojn!) --Crosstor (diskuto) 05:19, 9 Apr. 2013 (UTC)
Dankon, ĝi jam estas forigita. --KuboF (diskuto) 12:27, 9 Apr. 2013 (UTC)

selekti -> elekti[redakti | redakti fonton]

Saluton, bv. atenti la diferencon inter selekti kaj elekti. Selekti estas ŝanĝi la specion, la rason. Ĝi estas biologia termino. Parta listo de verkoj estas elekto. PaulP@diskkont 14:52, 18 Apr. 2013 (UTC)

Trejnado pri tradukado[redakti | redakti fonton]

Saluton Crosstor! Mi vidis ke por pluraj viaj artikoloj vi uzis la tradukilon WikiTrans. Post semajno okazos en Slovakio trejnado ĝuste pri tiu tradukilo kaj pritraktataj estos pliaj temoj por plialtigi nivelon de Esperanta Vikipedio. Pli vi povas legi en Projekto:WikiTrans. Ĉu vi ŝatus partopreni? Amike. --KuboF (diskuto) 19:36, 23 Apr. 2013 (UTC)

Pál Gegesi Kiss[redakti | redakti fonton]

Saluton, Crosstor. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Pál Gegesi Kiss laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per Vikipedio:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:1008842, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 08:32, 24 Apr. 2013 (UTC)

Budapeŝtanoj[redakti | redakti fonton]

Saluton, Crosstor. Mi impresite konstatis kiom da artikoloj vi verkis pri artistoj naskiĝintaj en Budapeŝto. Evidente vi konscias ke komuna eco de ili estis la budapeŝtaneco, ĉar vi aparte kreis liston pri famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto. Iom mi miras ke vi ne venis al la ideo enkonduki kategorion Budapeŝtanoj, kiam ankoraŭ ne estis tiom da artikoloj, ĉar certe tia kategorio indas, kaj pli simplas tuj mencii ĝin en la momento de paĝokreo ol poste multloke devi aldoni ĝin. Nun tamen la paĝoj jam estas, la du listoj pri famuloj naskiĝintaj kaj mortintaj en Budapeŝto donas certagradan superrigardon, kaj la kategorio aldonindas. Plue, kiel aliaj vikipedianoj jam antaŭe rimarkis, indas profiti la okazon kaj samtempe ankaŭ ekapliki la ŝablonon {{vivtempo}}, kaj anstataŭigi la vorteton "selekto" en ĉapitrotitoloj per "elekto". Por iom helpi en tio, mi post meto de la kategorio Budapeŝtanoj aldonis la novan kategorion, la ŝablonon {{vivtempo}} kaj multloke ankaŭ la vorton "elekto" ĉe la artikoloj pri la budapeŝtanoj de familia nomo A ĝis D, en 109 paĝoj. Pri la plia laboro mi tamen volus alvoki vin mem, ĉar praktike ĉiuj artikoloj en la listo pri famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto, kaj mi principe nun havas aliajn laborejojn en vikipedio, nur volis per mia praktika eklaboro kuraĝigi vin al daŭrigo de la tasko... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:25, 6 Maj. 2013 (UTC)

Nagyvázsony ref. templom[redakti | redakti fonton]

Nem az én képem, hanem Gyurikáé, de áttöltöttem a Commons-ba. Itt találod: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Reformed_Church_in_Nagyvazsony.jpg --Rlevente (diskuto) 15:42, 14 Maj. 2013 (UTC)

Ŝablono:Komunumoj laŭ Zala (rivero)‎‎[redakti | redakti fonton]

Saluton, Crosstor.. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Komunumoj laŭ Zala (rivero)‎‎}}. Sed kial vi ne rekte uzas en ĝia fontokodo {{Navigilo2}}, sed kreis plian helpan ŝablono {{Navbox}}? Ĉu vi ne scias fari tion alie? Se jes, mi povos korekti tion por vi. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 25 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi jam korektis {{Komunumoj laŭ Zala (rivero)‎‎}}, tiel ke ĝi nun ĝuste funkcias kaj ne plu bezonas Navbox. Krome mi jam forigis Navbox, ĉar ĝi en la nuna, ne ĝuste funkciinta formo ne estis taŭga. Ĉar jam la trian fojon administranto devis forigi ŝablonon sub ĉi tiu, angla titolo Navbox, mi ĵus eĉ protektis la titolon kontraŭ rekreo fare de IPuloj kaj uzantoj, kiuj ne sufiĉe lertas pri kreado de ŝablonoj.
Se vi estonte bezonos ŝablonon, bonvolu peti tion sur la paĝo Projekta diskuto:Ŝablonoj. Tiel ni evitos pli grandan ĥaoson ĉe la ĉitieaj ŝablonoj. Ni jam havas sufiĉe da rubo tie. :-| --Tlustulimu (diskuto) 12:01, 25 Jun. 2013 (UTC)

Burokratoj[redakti | redakti fonton]

Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:32, 26 Jun. 2013 (UTC)

Új városok[redakti | redakti fonton]

Szia, 18 magyarországi nagyközség városi címet kapott. Javítanád a cikkeikben? (Forrás: A köztársasági elnök 325/2013. (VII. 10.) KE határozata, Magyar Közlöny 2013. évi 118. szám, 64033. oldal) Köszönöm. --Rlevente (diskuto) 20:36, 13 Jul. 2013 (UTC) a Békés megyei Kondoros nagyközségnek, a Borsod-Abaúj-Zemplén megyei Onga nagyközségnek, a Fejér megyei Csákvár nagyközségnek, a Fejér megyei Aba nagyközségnek, a Győr-Moson-Sopron megyei Lébény nagyközségnek, a Heves megyei Verpelét nagyközségnek, a Heves megyei Gyöngyöspata községnek, a Jász-Nagykun-Szolnok megyei Besenyszög községnek, a Jász-Nagykun-Szolnok megyei Fegyvernek nagyközségnek, a Komárom-Esztergom megyei Tát nagyközségnek, a Pest megyei Újhartyán községnek, a Pest megyei Őrbottyán nagyközségnek, a Pest megyei Piliscsaba nagyközségnek, a Pest megyei Diósd nagyközségnek, a Pest megyei Sülysáp nagyközségnek, a Pest megyei Kerepes nagyközségnek, a Szabolcs-Szatmár-Bereg megyei Ajak nagyközségnek és a Vas megyei Jánosháza nagyközségnek

Ruĝaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koran dankon por via mesaĝo !

Ankaŭ mi nun ne havas multe da tempo por tiu laboro, sed vi pravas, listoj kun hungaraj vortoj povas esti malfacilaj por nehungaroj. Do mi ne hezitos demandi al vi. Dankon, kaj ĝis baldaŭ. NicoRay (diskuto) 11:02, 17 Jul. 2013 (UTC)

Vikimedio[redakti | redakti fonton]

Saluton. Por Preĝejo de Tereza el Avilo (Miskolc), kiu estis sen alilingvaj ligiloj, mi devis peni por trovi en hungara versio (kies lingvo mi tute ne konas) ekvivalenton por ĝi. Poste mi uzis szerkesztés. Uzu ĝin: estas facile. --kani (diskuto) 13:25, 23 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Mi insistas. Al mi tiu nova sistemo ŝajnis malfacila kaj poste mi konstatis, ke estas facilega. Mi certe konas la hungaran multe malpli ol vi la anglan. Do, ne grumblu. Mi ĵus trovis la ekvivalentojn kaj metis la ligon por Katalin É. Kiss, ‎Jenő Kiss (lingvisto), Lajos Kiss (lingvisto), László Kiss (astronomo), László Kiss (statistikisto), Sándor Károly Kiss ktp. Mi ne trovis ekvivalenton por Golgota kapelo (Miskolc), Kapelo de Patrineco de Sankta Maria (Miskolc) ktp. Do, provu per diversaj manieroj. Foje ĉiu komputilo aŭ ĉiu servilo funkcias diversmaniere sed simile. Klaku sur szerkesztés ĉe la sama paĝo aŭ por aparta paĝomontro. Ĝis kaj bonan sorton.--kani (diskuto) 23:05, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri Hustono[redakti | redakti fonton]

Dankon, Crosstor, pro via mesaĝo! Ŝajnas esti kelkaj opinioj pri la loko por diskuto. Laŭ ThomasPusch "pritema diskuto okazu en la diskutpaĝo pritema", do mi pensis, ke la diskutpaĝo estus la plej bona loko por montri la diskuton kaj interkonsenton pri sia titolo. Se oni komentus unufoje ĉe diskutpaĝo, kutime oni aldonus ĝin en la atentaro kaj oni konus tie per dikaj literoj se la paĝo havus novan komenton. Ankaŭ mi esperas, ke Vikipedio:Alinomendaj artikoloj funkcios plie kiel afiŝtabulo por alinomigo, ne nur ĝenerala Diskutejo, ĉar la ŝablono {{alinomigu}} kondukas nin al tie. Ĉiuokaze, via novajo kun la konsento estas tre ĝuebla, kaj lasu min citi ĝin en la diskutpaĝo por montri vian konsenton al ĉiu. Amike,--Salatonbv (diskuto) 05:47, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

ŝablono[redakti | redakti fonton]

Jes, mankas esperanta versio de . En ĉi tiu kazo miaopinie estus bone peti en Projekta diskuto:Ŝablonoj aŭ en Vikipedio:Diskutejo, sed ne en artikol-paĝo. Eble mi ankaŭ povus krei ion simplan se vi donus tempon al mi. Kio ni nomus ĝin Esperante? Rilate al ĝi ni havas ŝablonon kiel {{Usonaj ŝtatoj}} kaj {{Nordamerikaj ĉefurboj}}. --Salatonbv (diskuto) 06:57, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Jen estas Ŝablono:Usonaj subŝtatoj kun ĉefurboj.--Salatonbv (diskuto) 07:45, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne dankinde, Crosstor. Jes, ni metu la ŝablonon sur ĉiuj ŝtatoj. Pri la O-finaĵo, mi alinomigis Aganon kaj San-Juanon ĉar de la nomoj de la aliaj ĉefurboj de la teritorioj (aŭ "landoj" laŭopinie) kaj de la regulo de Vikipedio:TA#Esperantigado de nomoj (nomoj de landaj ĉefurboj). Mi aldonis la fontojn de esperantigo, sed eble estis plibone diskuti antaŭe. Ĉiuokaze, pri Houston/Hustono, ni nun argumentas kiel vi aliĝas.--Salatonbv (diskuto) 08:53, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Saluton. Mi jam enmetis multajn dekojn da ligiloj al viaj orfaj artikoloj. Mi laciĝas. Vi povas klopodi denove fari tion. Male, mi devos dediĉi al tio duoblon de la tempo, kiun vi uzus. Mi estos porĉiame via sklavo kaj ne povos fari miajn novajn artikolojn. Dankon.--kani (diskuto) 08:39, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Vi ĵus diris: Vi agu, ke lingvaj ligoj funkciu tiel BONE, ekzemple Varmakato. Kaj vi diras ankaŭ, ke mi ne estu sklavo... Al mi ŝajnas, ke vi parolas kiel al sklavo. Mi ne povas ordoni super nova sistemo de Alilingvaj ligiloj nome Vikimedio kaj ĝi bone funkcias, se oni havas iome da pacienco dekomence por lerni la sistemon. Mi ne estas supera funkciulo de Vikipedio, sed simpla pli mallerta komputiluzanto ol vi. Mi nur havis paciencon. Pri VarmaKato mi tute ne scias pri kio temas. Sed ja ĝis kiam vi lernu la sistemon eble de alia hungaro, sed ne de Zetey, kiu faras same kiel vi, mi pluestu sklavo, ĉar mi ne volas esti en Vikipedio kiu enhavu orfajn artikolojn.--kani (diskuto) 09:11, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Jen estas hu:Kovács Károly Pál por via nova artikolo. El "Aldoni ligilojn" en via artikolo, elekti "Lingvo:hu", kaj "Paĝo:Kovács Károly Pál". Estus iomete interese. Amike,--Salatonbv (diskuto) 10:07, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Dosiero:Kie estas Aldoni ligilojn.jpg
Ĉu vi vidas la keston "Aliaj lingvoj" en la maldekstra-suba kolumno en iu ajn paĝo, kie estus alilingvaj ligiloj? --Salatonbv (diskuto) 11:26, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĵus sub la "Iloj" kun la eroj (kiujn vi povas montri aŭ kaŝi per klako) de "Ligiloj ĉi tien - Citu ĉi tiun artikolon" estas "Aliaj lingvoj" kun la ero de "Aldoni ligilojn" (montri aŭ kaŝi). Ĉu vi vidis la dekstran bildon mi metis ĉi tie?--Salatonbv (diskuto) 12:07, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
La lokon mi komprenas kaj trovas, ekzemple , sed tio mankas. Aliaj problemoj anonciĝas poste, ekzemple se mi perfekte enskribas eo, foje la programo tuj sendas al mi erarmesaĝon. Foje okazas, ke ĝi ne akceptas la titolon, sed mi ĉiam kopias la titolon kaj ne entajpas por eviti la misliteron. Krome estas aliaj problemoj.Crosstor (diskuto) 04:12, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
La paĝo Károly Pál Kovács jam havas vikidatuman ligilon aldonitan de Kani. Mi pensas ke vi vidas erarmesaĝon ĉar vi provas ligi esperantan artikolon al vikidatumoj kvankam ili jam havus alian esperantan paĝon. En tiu kazo, oni unufoje devas deligi la malnovan paĝon per "Aliaj lingvoj" aŭ redakti ligilojn en la vikidatuma paĝo (aŭ eble estus kelkaj aliaj manieroj). Estas bedaŭrinde malfacile por mi klarigi plibone ĉar mi nur provis kelkfoje kun kuraĝo kaj lernis la sistemon! Kiam oni kreos la esperantan artikolon de Ács GyörgyGermanus Gyula, bonvolu provi ligi ĝin. Amike, --Salatonbv (diskuto) 05:02, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Bonvolu provi ligi vian Gyula Kováts (juristo) kun hu:Kováts Gyula (jogász)!--Salatonbv (diskuto) 05:10, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Eĉ se vi ne povus redakti vikidatumon kun ajn problemo, estas ankoraŭ bone ke vi daŭras skribi nur artikolon, ĉar vikipedio estas kunlabora projekto. Aliaj vikipediistoj ĝoje ligus bonajn artikolojn (ne-ĝermajn) poste. Mi ĵus ligis la artikolon Gyula Kováts (juristo). Kore,--Salatonbv (diskuto) 05:57, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri Kategorio:Urboj nomataj pri famuloj[redakti | redakti fonton]

Mi forigis la kategorion Kategorio:Urboj nomataj pri famuloj el kelkaj usonaj ĉefurboj kiam mi aldonis novan kategorion Kategorio:Ĉefurboj de Usono, ĉar mi ne trovis la definon de la kategorio. Ne estas tiaj kategorioj en aliaj lingvoj, kaj estas la kazo de Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Listo_de_famaj_rusianoj kie oni havas interkonsenton pri la uzo de "fama" en la kategorio. Tamen, mi ankoraŭ ne proponas la forigon de via kategorio, do mi redonos ilin. Ĉu vi vere pensas ke la nomo de la kategorio estas taŭga?--Salatonbv (diskuto) 08:14, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi ankoraŭ pensas ke la kategorio havas neklaran nomon kaj necesas la definon, kiel "La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas .... ". Alie, aliaj kontribuantoj reforigus la kategorion kaj ĉiufoje vi devus sendi mesaĝon.--Salatonbv (diskuto) 08:40, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi metis la ŝablonon {{alinomigu}} por ĝeneralaj opinioj. --Salatonbv (diskuto) 09:13, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Baziliko Stefano la 1-a (Hungario) (Budapeŝto)[redakti | redakti fonton]

Estas Baziliko Stefano la 1-a kaj ne Baziliko de Stefano la 1-a, ĉar nek Stefano ĝin konstruis nek ĝi al Stefano ĝi apartenis, malgraŭ la fakto, ke lia tombo tie troviĝas! La baziliko nomiĝas laŭ li, do temas pri la baziliko kun la nomo Stefano la 1-a. Mi ĵus nuntempe luktas kontraŭ tiu-ĉi tre ofta eraro en Esperanto-Vikipedio en geografiaj nomoj. La eraro estiĝis sub influo de la franca, itala, hispana, portugala kaj angla lingvoj. Se vi prenas la latinan, germanan aŭ hungaran lingvon vi tuj vidas, ke la prepozicio ne nur komplete superfluas en tiaj nomoj, sed temas pri eraro! Estas afero de gusto, ĉu oni diras la "Baziliko Stefano la 1-a" (kun artikolo) aŭ simple Baziliko Sankta Stefano la 1-a sen artikolo. Sed la uzo de la prepozicio de en tia formo ne estas afero de gusto sed lingva eraro. Mi pardonpetas por mia interveno, sed ĉar vi apartenas al la plej gravaj kunlaborantoj de Vikipedio, gravas, ke tiun eraron vi ne reproduktu. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:45, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Jen cetere ekzemplo, kie la prepozicio de ĝustas: Baziliko de Saint-Denis! Tie temas pri la baziliko, kiu apartenas al la loko Saint-Denis!DidiWeidmann (diskuto) 18:52, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

de[redakti | redakti fonton]

Mi ŝovis tiun-ĉi tutan diskuton al la ĝenerala diskutejo, bonvolu respondi nur tie, por eviti, ke la diskuto disfalas en erojn, kiuj troviĝas en multaj lokoj, kaj ne ĉiuj povas sekvi - dankon. Respondon mia al via lasta kontribuo vi ankaŭ trovas tie.DidiWeidmann (diskuto) 12:51, 1 Sep. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti | redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:10, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti | redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Matiaso-kirko[redakti | redakti fonton]

Vi pravas, sed reĝo Matthias Corvinus - laŭ mia scio - ne estis sanktulo; do ni kreu novan kategorion (sed eble ankaŭ tiukaze "sub patroneco" ne taŭgus?). --- Giorno2

Kategorio Ĉefkatedraloj[redakti | redakti fonton]

Kara Crosstor, en 2011 vi kreis la kategorion "Ĉefkatedraloj". Estus utile doni difinon, per kio "ĉefkatedralo" distingiĝas de aliaj katedraloj, kaj se temus pri internacia termino, bonus aldoni ankaŭ ĉefkatedralojn el aliaj landoj (nun estas 5 artikoloj, ĉiuj el Hungario). Krome bonus serĉi kaj aldoni intervikiajn ligilojn al koncernaj kategorioj en alilingvaj vikipedioj kaj eble en la vikimedia komunejo. Ĉu vi emas zorgi pri tio? ThomasPusch (diskuto) 00:54, 21 Jan. 2014 (UTC)

Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo[redakti | redakti fonton]

Saluton!
Bonvolu kontroli la artikolon, mi poluris iomete. Ĉi-jare estos aranĝota kongreso. Anticipan dankon!
--Gnagyrobi (diskuto) 15:07, 20 Mar. 2014 (UTC)
Koran dankon!--Gnagyrobi (diskuto) 20:33, 20 Mar. 2014 (UTC)

Argentino[redakti | redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke vi ofte faras artikolojn pri urboj el landoj de Latinameriko. Mi nun klopodas pligrandigi la artikolon de Argentino kaj poste tiun de Bonaero, por ke ili havu bonan materialon rilate al la UKo, kie mi bedaŭrinde ne partoprenos. Se vi por viaj latinamerikaj urboj, povus elekti ĉefe argentinajn urbojn, tio kongruus ege kun mia agado. Nun mi laboras por historio de Argentino, faris iomete pri geografio kaj poste faros pri ekonomio, kulturo ktp.--kani (diskuto) 12:11, 30 Mar. 2014 (UTC)

Dankon.--kani (diskuto) 12:26, 30 Mar. 2014 (UTC)
Dankon pro la kontribuo. Nun jam estas multaj argentinaj urboj. Atentu, ke multaj geografiaj konceptoj havas diversajn titolojn; tio gravas, ĉar foje povas okazi konfuzo se oni faras artikolon kiu jam ekzistas kun alia titolo. Nun mi ĵus faris kelkajn alidirektilojn por eviti tion.--kani (diskuto) 12:41, 5 Apr. 2014 (UTC)
Dankon pro la argentinaj urboj. Nun la artikolo pri Argentino ege imponas. Se vi vidas iun mankon, diru. Nun mi laboros ĉe Bonaero.

Pál Kő[redakti | redakti fonton]

Helló!

Kő Pál Hevesen, és nem Hatvanban született.[3] Üdvözlettel: --Rakás (diskuto) 16:16, 8 Apr. 2014 (UTC)

Köszi, kijavítottam.--Crosstor (diskuto) 05:36, 9 Apr. 2014 (UTC)

Levedio[redakti | redakti fonton]

Ĉu vi konas Ŝablono:Tradukita? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:50, 11 Apr. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5443750&oldid=5430836

Mi nur pensis pri artikolo Levedio ĉar Vi aldonis fonto "https://hu.wikipedia.org/wiki/Lev%C3%A9dia" Mi pensis ke tio estas traduko. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:03, 11 Apr. 2014 (UTC)

Literaturoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Kial "Literaturoj kaj fontoj"? En Helpo:Lastaj_sekcioj#Lastaj_sekcioj estas skribita ke nur "Literaturo" estas rekomendata. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:08, 29 Apr. 2014 (UTC)

Ĉu sekcio "Literaturoj" ne estas sufiĉa kontraŭ tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:33, 29 Apr. 2014 (UTC)
Verdire jam la sekcio Literaturo estas sufiĉa por doni "fontojn" al artikolo. Tamen, la sekcio Literaturo ne estas sufiĉa por precize referenci, kaj en tiuj okazoj iu foje metas alian ŝablonon, {{Sen referencoj}}. Bonvolu ne konsideri tion kiel atakon, temas pri petoj helpi levi kvaliton de Vikipedio. --KuboF (diskuto) 12:14, 29 Apr. 2014 (UTC)
"Bonvolu ne konsideri tion kiel atakon, temas pri petoj helpi levi kvaliton de Vikipedio." - tio estas tre tre vero. Plej bone estus uzi Ŝablono:Referencoj (en sekcio Referencoj; <ref></ref> mekanismo). @KuboF: ĉu mi bone pensas ke pli bone estas "== Literaturo ==" anstataŭ " == Literaturoj kaj fontoj ==" kaj anstataŭ "== Fontoj =="? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:46, 29 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Verdire estas diskuto, ĉu prefere uzadi "== Literaturo ==" aŭ "== Fontoj ==" aŭ eĉ ŝanĝi al "== Bibliografio ==". Dume estas tamen interkonsentite uzadi "== Literaturo ==". Sekcio "== Fontoj ==" estas uzata sen ĝenerala interkonsento - iuj ĝin uzas ekz. por {{Tradukita}}, aliaj ĝian enhavon metas en aliajn sekciojn. --KuboF (diskuto) 12:52, 29 Apr. 2014 (UTC)
@KuboF: "Sekcio "== Fontoj ==" estas uzata sen ĝenerala interkonsento" - do mi povas korekti "== Literaturoj kaj fontoj ==" -> "== Literaturo ==", ĉu jes? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:08, 29 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi dirus, ke jes. Sed se enestas en la sekcio ankaŭ neliteraturaj fontoj eblas la sekcion provizore lasi aŭ la neliteraturajn fontojn meti ekz. al nova sekcio "== Fontoj ==" (mi ekzemple metas Fontojn sub Eksteraj ligiloj (laŭ skwiki)). Tamen, pri ĉio, kio ne estas tute interkonsentita mi povas doni nur personajn opiniojn. --KuboF (diskuto) 13:13, 29 Apr. 2014 (UTC)

Voĉdono sen kialo[redakti | redakti fonton]

Crosstor, bonus se vi al via voĉdono en mia maladministrantigo aldonus ankaŭ vian kialon / klarigon. Voĉdono, precipe pri tiom grava afero, sen kialo / klarigo aspektas strange (kaj en multaj Vikipedioj eĉ ne estas akceptata). --KuboF (diskuto) 07:51, 30 Apr. 2014 (UTC)