Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Religio kaj mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Romkatolika Eklezio

Placo Sankta Petro en Vatikano, la sidejo de la Romkatolika Eklezio.
Placo Sankta Petro en Vatikano, la sidejo de la Romkatolika Eklezio.

La Romkatolika Eklezio, aŭ simple Katolika Eklezio, estas la plej granda kristana eklezio en la mondo. Ĝi konsistas el 23 apartajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de tuta la katolika episkoparo. De tiuj apartajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomita la latina aŭ roma, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. La membraro loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj centra Afriko.

La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.

La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario.

Legu pli...

Atestantoj de Jehovo

Ĉefa sidejo de la Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo, en Nov-Jorko, Usono.
Ĉefa sidejo de la Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo, en Nov-Jorko, Usono.

La Atestantoj de Jehovo estas restaŭrisma, miljarisma, kristana kongregacio, kiu raportas tutmondan anaron de pli ol 7 milionoj da atestantoj implikitaj en la evangeliado, kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la Memorado de la Morto de Kristo pli ol 18 milionoj da homoj en la tuta mondo. Ili estas estrataj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Biblio, kaj preferas sian propran laŭvortan, konservativan tradukon, t.e. la Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj. Ilia ĉefa instruo estas la neevitebla baldaŭa detruo de ĉi mondo per la Armagedono kaj la establiĝo de la Regno de Jehovo sur la tero kiel nura solvo por la problemoj de la tuta homaro.

La grupo naskiĝis el la Movado de studantoj de la Biblio, fondita en la malfrua 19-a jarcento de Charles Taze Russell, sub la nomo Zion's Watch Tower Bible and Tract Society. La nomo estis prenita de Jesaja 43:10-12, adoptita en la jaro 1931. Post skismo en la movado, la filio kiu konservis kontrolon de la socio entreprenis signifajn organizajn ŝanĝojn, alportante ĝian aŭtoritato-strukturon kaj metodojn de evangeliismo sub centralizita kontrolo.

La atestantoj de Jehovo estas tre konataj pro la pord-al-porda predikado, distribuado de literaturo kiel ekzemple la revuoj "La Gardoturo" kaj "Vekiĝu!", kaj pro la rifuzo je militservo kaj sangotransfuzoj eĉ en vivminacaj situacioj.

Legu pli...

Bahaa Kredo

Dosiero:UDJ.jpg

La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaismo) estas kreskanta sendependa mondreligio naskiĝinta en Irano en 1844, kies anoj sekvas la instruojn de ĝia Profet-Fondinto, Bahá'u'lláh.

Laŭ bahaanoj, la ĉefcelo de sia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizacio de paco kaj harmonio, kies eventualan elvenon ili antaŭvidas.

Bahaanoj kredas, ke sia religio malsamas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke vere ĝi estas parto de unusola kontinue evoluanta religio sendita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke sia religio elvenis el Islamo same kiel Kristanismo elvenis el Judismo, aŭ Budhismo el Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumis la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj ĉi variaj antaŭintaj religioj.

Legu la artikolon...

Gnostikismo

Gnostikismo estas formo de religio kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcento. Ĝi eble devenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo -- juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp -- sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis la kristana gnostikismo de Valentino (2-a jarcento), aleksandriano kiu preskaŭ fariĝis la papo ĉirkaŭ 140. Ĉi tie temas ĉefe pri ĉi tiu speco. (Alia ĉefa formo de kristana gnostikismo estis la de Marciono).

Legu la artikolon...

Tomaso de Akvino

Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Legu la artikolon...

Reĝo Arturo

Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").

La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco.

Legu la artikolon...

Rastafaria movado

Rastafariana desegno

Rastafaria movado estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko en la fruaj 1930-aj jaroj el Bibliaj profetaj diraĵoj, nigrulaj sociaj kaj politikaj streboj kaj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus Garvey, ĝenerale pensita la iniciinto. Estis ĉ. 1 000 000 Rastafarianoj tutmonde en 2000. Oni taksas ke sesdek elcento da Jamajkanoj pensas sin rastafarianoj. Rastafarianismo komencis ĉe laborklasaj nigruloj en Jamajko, sed jam disvastiĝis tra multe da la mondo per enmigrado. Do Rastafarianismon oni povas klasi kun religioj de Amerikaj negroj. Mezklasanoj, blankuloj, azianoj, kaj araboj estas nun minoritatoj en la religio.

Legu la artikolon...

Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)

Paroĥa preĝejo kun paroĥestrejo el norda flanko

La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.

La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo.

La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa Kapelo de Sankta Jozefo maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam la preĝejo konstruiĝis, la plej malnova pruvo pri ĝi devenas de dokumento de la 26-a de februaro 1293 per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono de Fulnek vendis al la vilaĝestro Štědron el Jílovec tiean vilaĝestrejon por dek markoj.

Legu la artikolon...

Atlantido

Atlantido (el la malnova greka: Ἀτλαντὶς νῆσος, insulo de Atlaso) estas la nomo de mita, netrovita mondoparto, insulokontinento. Tiu ideo aperas detale en du el la "dialogoj" de Platono. Platono prezentas la rakonton kiel nefikcian rakonton, sed nuntempaj fakuloj ĝenerale rigardas la tutan rakonton kiel fikicion sen bazo en la realeco. Tamen la rakonto de Platono ankoraŭ nun multe influas la literaturon, de sciencfikcio al bildrakontoj kaj filmoj.

Platono estas la plej fama kaj detaliga raportisto pri Atlantido, sed ankaŭ aliuloj parolas pri Atlantido. Bedaŭrinde multaj verkoj pereis en la incendio de la granda biblioteko de Aleksandrio, kiel tiuj de Evhemero, el kiuj unu temis pri Atlantido. La dakotoj rakontas, ke iliaj prapatroj venis de insulo situanta en la direkto de la leviĝanta suno. La aztekoj parolis pri malaperinta kontinento, montara insulo tre malproksima en oriento, nomata Aztlan. Tiu kontinento estis ilia patrujo, de kie ili venis post katastrofo. La nomo aztekoj diras ili, signifas loĝantoj de Aztlan.

Legu la artikolon...

Tenzin Gyatso

Tenzin Gyatso (aŭ Tenzin Gjaco en la esperanta) estas la 14-a Dalai-Lamao kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo kaj la politika gvidanto de la tibeta diasporo. Li estas lamao kies gento estas la Gelugpao, alidire "la flavaj ĉapoj". Naskita la 6-an de julio 1935 sub la nomo de Lhamo Thondup, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo, kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).

Oni identigis Thondub en 1950 kiel la 14-an Dalai-lamaon kaj renomis lin Jetsun Jamphel Ngawang Lobsang Yeshe Tenzin Gyatso (Sankta Sinjoro, Milda Gloro, Kompatanto, Fiddefendanto, Prudentoceano) aŭ mallonge Tenzin Gyatso. Tibetaj budhistoj kutimas alparoli lin Yeshe Norbu (dezirkontentiga juvelulo) aŭ nur Kundun (esteco). Okcidente, li estas ofte nomita Lia Sanktulo la Dalai-lamao. Tiun ĉi formon Tenzin Gyatso mem uzas en sia retejo. Li komencis sian monaĥan edukadon je sia sesa jaraĝo.

Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomio de Tibeto.


Legu la artikolon...

Babismo

Muh'ammad Sháh Qájár
Muh'ammad Sháh Qájár

La Baba KredoBabismo estas religio fondita en 1844 en Persio de juna komercisto de la urbo Ŝirazo (Shíráz), kies nomo estis Siyyid (praido de la Profeto Mohamedo) 'Alí Muḥammad (1819-1850), konata sub la titolo Báb (arabe : "باب" signifanta "Pordego"). Ĝi estas "revelaciita" religio inter la Abrahamaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo kaj Islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, sanktajn librojn kaj leĝaron.

Tiu mesiisma religio kaŭzis grandan tumulton en la persa socio, ĉar en tre mallonga tempo ĝi ekhavis grandan adeptaron, inter kiu troviĝis kelkaj el la plej elstaraj siatempaj religiaj gvidantoj resp. islamaj teologoj, kaj ĉar la ŝijaisma pastraro kune kun la persa registaro akre persekutis ĝin kaj mortigis dekmilojn da babanoj. El Babismo poste naskiĝis la Bahaa Kredo.

Legu la artikolon...

Aradia (libro)

Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj (anglalingve Aradia, or the Gospel of the Witches) estas libro verkita de la usona folkloristo Charles Leland en 1899. La teksto priskribas la kredojn kaj la ritualojn de kripta, religia movado rilate al sorĉarto en Toskanio. Leland firme asertas, ke tiu movado jam ekzistis de pluraj jarcentoj, kiam li malkovris ĝin en la 1890-aj jaroj. La kritikistoj longe diskutis, ĉu la verkisto pravas aŭ ne pri tio. La libro malgraŭe fariĝis unu el la fundamentaj tekstoj de viko kaj novpaganismo.

La teksto mem havas tre miksajn fontojn. Parto de ĝi estas traduko al la angla lingvo, fare de Leland, de la itala manuskripto Vangelo (evangelio). Leland sciigis, ke la manuskripton li ricevis el sia ĉefa korespondantino pri itala sorĉarto, virino de li nomita "Maddalena". La ceteraj ĉapitroj de la libro devenas de la propraj studadoj de Leland pri italaj folkloro kaj tradicioj, inkluzive de aliaj elementoj senditaj de Maddalena. Leland ja eksciis pri la ekzisto de Vangelo ekde 1886, sed Maddalena ne donis ekzempleron al li antaŭ 1897.

Legu la artikolon...

Arkeo de Noa

Konstruado de la arkeo de Noa bildigita de nekonata franca pentristo, ĉirkaŭ 1675.
Konstruado de la arkeo de Noa bildigita de nekonata franca pentristo, ĉirkaŭ 1675.

La arkeo de Noa estis laŭ la Genezo, malnova testamento de la Biblio, ĉapitroj 6 ĝis 9, floskapabla grandega "kesto" konstruita de la patriarko Noa. La vorto arkeo devenas de la latina arca (kesto). Laŭ moderna skolo de la dokumenta hipotezo, tiu parto de la Genezo baziĝas je du malnovaj kvazaŭ sendependaj fontoj kaj atingis sian nunan formon nur dum la 5-a jarcento a.K.. Tiel klarigeblas konfuzaĵoj kaj ripetoj de la teksto, sed multaj ortodoksaj judoj kaj literalistaj kristanoj aŭ islamanoj malakceptas tiun analizon, afirmante ke ĉiu ŝajna strangaĵo racie klarigeblas.

La biblia rakonto de la arkeo de Noa similas multe al sumera mito de Gilgameŝ, kiu rakontas pri reĝo invitita de sia dio konstrui ŝipon por eskapi diluvon senditan de la dioj. Multaj aliaj kulturoj tra la mondo havas similajn legendojn. Ekde la komenco de 18-a jarcento, evoluo de la biogeografio kiel naturscienco malpligrandigis iom post iom la nombron de subtenantoj de la litera interpretado de la aventuro de Noa. Legu pli...
27