Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Socio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Anarki-kapitalismo

La libero-ekvilibro-signo estas signo de anarki-kapitalismo

Anarki-kapitalismo estas sintezo de individuisma anarkiismo kaj klasika liberalismo (vidu libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj pri justeco kaj protektado.

Anarki-kapitalismo estas nomata ankaŭ anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismo kaj anarki-liberalismo.

Anarki-kapitalismo estas formo de anarkiismo, sed ĝi estas radikale malsama de la formo de anarkiismo kiu estas konata kiel liberecana socialismo. Anarki-kapitalistoj kaj liberecanaj socialistoj unue opinias ke la aliaj grave miskomprenas la naturon de potenco, kaj plue la naturon de anarkiismo. Ambaŭ ne uzas anarkion kun la senco de ĥaoso kaj malordo.

Legu la artikolon...

Asmat

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo. Proksimume 65.000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj.

Legu la artikolon...

Dani

Viro el tribo Dani
Viro el tribo Dani

Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto. Nur en la jaro 1938 unuafoje tuŝis la valon Baliem piedo de fremda homo.

Legu la artikolon...

Esperanto

Esperanto estas la plej multe parolata internacia planlingvo. Ĝia nomo venas de Doktoro Esperanto, la plumnomo per kiu L. L. Zamenhof publikigis la bazon de la lingvo en 1887. La intenco de Zamenhof estis krei facile lerneblan, neŭtran lingvon por la internacia komunikado, kiu tamen ne anstantaŭu jam ekzistantajn lingvojn.

Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝin parolas inter 100.000 kaj 2.000.000 da homoj en la mondo, el kiuj proksimume 2.000 estas denaskaj parolantoj.

Legu la artikolon...

Frederic Pujulà i Vallès

Frederic PUJULÀ I VALLÈS

Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto.


Legu la artikolon...

L. L. Zamenhof

L. L. Zamenhof en 1887

Lejzer Ludwik ZAMENHOF (pseŭdonimo: doktoro Esperanto; naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917), ankaŭ nomata "La Majstro", estis la iniciatinto de Esperanto.

Legu la artikolon...

Monato (gazeto)

Monato estas internacia Esperant-lingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas presita en Belgio, kaj havas legantojn en 65 landoj. Ĝi estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do fone konas la lokan situacion.

Monato estis fondita en 1979 de Stefan Maul. La unua numero aperis la 15-an de januaro 1980, kaj ekde tiam aperas mezume unu numero ĉiumonate. Monato estas la posteulo de Semajno, de kiu aperis nur unu numero, tiu de la 1-a de septembro 1978.

Legu la artikolon...

Charles Lemaire

Charles Lemaire
Charles Lemaire

Charles Lemaire (naskiĝis la 26-an de marto 1863, mortis la 21-an de januaro 1926) estis esplor-vojaĝisto en Meza Afriko kaj la patro de Esperanto en Belgio. Iam fine de la 19-a jarcento eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la belga oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en Antverpeno de 1920 ĝis 1962).

Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran propagandon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale, eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) Antoon Jozef Witteryck. Legu pli...

Aŭrorurbo

La Matrimandiro, la plej fama kaj centra konstruaĵo en Aŭrorurbo, tiel nomata "spirito de la domaro" ade konstruita de 30 jaroj

Auroville (laŭ franca prononco [orovil]) estas komunaĵo de proksimume 2.000 internaciaj homoj ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj la direktoj de Mirra Alfassa, ankaŭ nomita « Patrino ». La tiel nomata urbo troviĝas en sudorienta Barato, 160 km-oj sude de Ĉenajo kaj 6 km-oj norde de Pondiĉero, en Tamilnado, ĉe la marbordo. Aŭrorurbo aspektas nun pli kiel arbaro inter kiu staras pli ol 100 komunaĵoj ol kiel vera urbo. La projekto iom post iom popularigis kaj allogas nun multajn turistojn de la tuttero scivolajn pri tiu originala entrepreno.

Legu la artikolon...

Naciismo

Naciismo estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj, kaj kiu faras certajn politikajn eldirojn surbaze de tiu kredo: antaŭ ĉio, ke la nacio estas "la sola legitima bazo por la ŝtato", kaj ke "ĉiu nacio rajtas havi sian propran ŝtaton". Alie dirite, ĝi estas "unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj" (Ernest Gellner). En tiu formo la naciismo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj. La naciismon oni difinas ankaŭ kiel "specifan nocian perspektivon" naskitan en Anglio dum la 16-a jarcento kaj poste disvastiĝintan al aliaj komunumoj, kiu prezentas "la konsistigan elementon de la moderna epoko". Tiuj movadoj eventuale pridisputas unuopajn pretendojn unu de la alia, sed ili dividas komunan naciisman ideologion.

Legu la artikolon...

Eŭska lingvo

La eŭska lingvo estas lingvo parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Lingvistoj kredas ke la eŭska estas izolita lingvo, do ke neniu alia lingvo estas en la sama lingva familio kiel ĝi.

En Baskio estas proksimume 690.000 homoj parolas la eŭskan denaske, el kiuj 500.000 loĝas en la parto de Baskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800.000.

Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj sendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto.

Legu la artikolon...

Henri Grouès

Abbé Pierre (abato Petro), vernome Henri Grouès (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1912 en Lyon, mortis la 22-an de januaro 2007 en Parizo) estis franca katolika pastro, rezistanto dum la Dua Mondmilito kaj poste deputito, fondinto en 1949 de la "Compagnons d'Emmaüs" (kunuloj de Emaus), laika karitata organizaĵo destinita helpi malriĉulojn kaj rifuĝintojn kaj de la fondaĵo "Abbé Pierre" por la loĝado de senhejmuloj (france: SDF, Sans Domicile Fixe; laŭvorte "sen hejmo fiksa"). Li tradicie troviĝis dum multaj jaroj en la unuaj rangoj de opinisondoj por klasi la de francoj preferatajn famkonatulojn.

Lia pseŭdonimo datiĝas de la Dua Mondmilito kiam li estis en la rezistado. Abbé Pierre mortis 94-jara pro pneŭmonio.

Legu la artikolon...

Ritualo

Bapto estas kunigo kun unueco de konkreta eklezio
Bapto estas kunigo kun unueco de konkreta eklezio

Rito estas aro da simbolaj agadoj specifaj por konkreta kulturo, farataj intence por atingi certan faron, kiu ankaŭ povas esti tre forprenita de certa funkcia celo. La ritualo iam povas esti konsiderata kiel sinonimo de vorto rito, sed en ĉiutaga lingvo ĝi havas pli multampleksan kuntekston. La ritualoj ofte estas ligitaj kun sakro kaj iam ankaŭ tabuo. Ili estadas aŭtomatigemaj, ŝanĝiĝante en kutimon. Erare estas aserti, ke ili estas ligitaj ekskluzive nur al religioj. Kiel asertas Jean Maisonneuve, ritualoj en la nuntempaj socioj estas ĝenerale laikaj, tiaj kiel fanado al sporta klubo aŭ ankaŭ irado por aĉetoj, ne sole cele de aĉetado de bezona varo, sed ankaŭ por fari al si satisfakcion.

Priskribo de seriozeco por multaj sciencaj disciplinoj estas diversa. Komuna psikologio interesiĝas pri interagado kun la restantaj membroj en traktado de ritualo, psikoanalizo okupiĝas per psiko de unuo devigita en la tutan ripetado de agadoj akceptitaj en la donita kulturo, etologio denove premas por evoluan karakteron de ritualoj.

Legu la artikolon...

Nutrotabuo

Anatomio ĉevala laŭ egipta bildo el la 15-a jarcento.
Anatomio ĉevala laŭ egipta bildo el la 15-a jarcento.

Nutrotabuo estas tabuo, kiu malpermesas la konsumadon de certaj bestoj kaj plantoj, kiuj cetere estas manĝeblaj. Ne ekzistas tutgloba nutrotabuo, multaj el ili venas el kultura aŭ religia konscio. Multaj el tiuj tabuoj kvankam ili ne ekzistas skribe, tamen estas konsiderataj devigaj. Ĉar alkoholaĵo ne estas konsiderata kiel nutraĵo, la alkoholaĵmalpermeso en islamo ne estas konsiderata kiel nutrotabuo. Ankaŭ portempa nemanĝo de certaj nutraĵoj dum fasto ne estas nutrotabuo.

La plej multaj sciencistoj konsideras ke la homo estas ĉefe ĉiomanĝulo, kiu do kapablas manĝi kaj digesti kaj bestajn kaj plantajn nutraĵojn. Tamen ĉiuj konataj kulturoj dividas nutraĵojn inter plej ŝatatajn, akceptitajn, evitindajn kaj malpermesitajn. Nur la strikta malpermeso de nedigesteblaj kaj venenaj substancoj havas fiziologan kialon. Ĉiuj aliaj nutrotabuoj kaj nutrevitoj estas socikulturaj kaj varias ĉe la diversaj kulturoj, nacioj aŭ grupoj. Homa nutrelekto fariĝas, kontraŭe al bestoj, ne per instinkto. Legu pli...

Kolombopoŝto

Bazela kolombo
Bazela kolombo

Kolombopoŝto estas sistemo de transportado de skribaĵoj fare de leterkolomboj. Tia letertransportado estiĝis vastskale ekde antikveco. Jam de longe homoj konas la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. En plej novaj tempoj ĝi estis unue uzita militcele. Sed dum la 19-a jarcento pli kaj pli da leterkolomblinioj estis starigitaj civilcele. En kelkaj landoj oni eĉ eldonis apartajn kolombopoŝtmarkojn. Post la dua mondmilito kolombopoŝto estis pli kaj pli forpelita de pli modernaj telekomunikiloj.

En arto la motivo de kolombopoŝto estis ŝatata, ĉefe dum la plej granda disvastigo en la 19-a jarcento. Sur poŝtmarkoj, kolomboj estas ankoraŭ nuntempe ŝatata motivo, kvankam inter filatelistoj kolombopoŝto estas nur malgranda randa fako. Nur malmultaj leteroj kaj atestiloj pri kolombopoŝto postrestis. Kolombopoŝto estas la plej maljuna formo de aerpoŝto. Jam en antikveco homoj konis la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. Jam en la malnova testamento oni mencias la kolombon de Noa, kiu kapablis memstare reveni al la arkeo. Legu pli...

Sveda elmigrado al Usono

Infanaĝa konatulino, ege ŝanĝita: bildigo de la rapida amerikiĝo de la simplaj, junaj svedaj farmistinoj.
Infanaĝa konatulino, ege ŝanĝita: bildigo de la rapida amerikiĝo de la simplaj, junaj svedaj farmistinoj.

Dum la sveda elmigrado al Usono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, proksimume 1,3 miliono da svedoj eliris el Svedio kaj transloĝiĝis al Usono. La ankoraŭ sovaĝaj landoj de la usona okcidenta limo ŝajnis ja kiel magneto al ĉiuj kamparaj malriĉuloj el Eŭropo, sed svedan elmigradon precipe favoris pluraj aliaj elementoj. La religia persekutado praktikata de la lutera ŝtateklezio de Svedio estis ekzemple konsiderinda kaŭzo, samkiel la socia konservativismo kaj la tiel nomita "snobismo" de la sveda monarkio. Kreskanta loĝantaro kaj malsukcesaj rikoltoj pli kaj pli malbonigis vivkondiĉojn en la sveda kamparo. Tute kontraste, la unuaj svedaj elmigruloj bildigis al siaj samlandanoj mezokcidentan Amerikon kiel surteran paradizon : ili laŭdis la religian kaj politikan liberecon en Usono, kaj altestimis la eblecon de pliriĉiĝo por ĉiu laborema elmigrulo.

La sveda elmigrado al Usono spertis sian klimakson dum la jardekoj tuj post la Usona Enlanda Milito (18611865). Laŭ la usona censo de 1890, la sveda-usona loĝantaro jam nombris preskaŭ 800 000 homojn. Multaj el tiuj elmigruloj tre klasike fariĝis pioniroj, polurante kaj kultivante la vastajn herbejojn de Ameriko, dum aliaj restis en la urbegoj, precipe en Ĉikago. Junaj svedaj fraŭlinoj kutime forlasis agrikulturan laboron en la sveda kamparo por fariĝi domservistinoj en usonaj urboj. Legu pli...
27