William Auld
William Auld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-a de novembro 1924 en Erith, Kent |
Morto | 11-a de septembro 2006 en Dolaro, Britio |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | skoto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Allan Glen's School |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • esperantisto • eseisto • muzikologo • redaktisto • sciencfikcia verkisto • esperantologo |
Verkoj | La infana raso |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | liaj tradukaĵoj |
Verkis en Esperanto | listo de liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | liaj aktivecoj |
William AULD [ŭiljam old], foje esperantigita per Vilhelmo Oldo[1] [2], mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro), estis skota poeto en Esperanto.
Vivo
Profesie Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro.
Malkovro de Esperanto
William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis ĝin kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.
Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.
Dua Monda Milito
De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.
Verkoj
Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.
Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon noveloj ĝis 1998.
Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn.
Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.
William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.
Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.
Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.
Agadoj en esperanta mondo
Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.
Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo: ekde 1999 ĝis la morto en 2006.
Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro (1999-2005); Honora membro de UEA.
Distingoj
En 2000 William Auld estis honorigata per FAME-premio.
Listo de verkoj
Poemaroj
- Spiro de l' pasio (parto de la pluraŭtora poemaro "Kvaropo" 1952)
- La infana raso (1956)
- Unufingraj melodioj (1960)
- Humoroj (1969)
- Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)
- El unu verda vivo (1978)
- En barko senpilota (1987)
- Unu el ni (1992)
Antologioj:
- Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)
- Esperanta antologio (Poemoj 1887-1957) (1958/1984)
- 25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)
- Skota antologio (kunredaktoro, 1978)
- Nova Esperanta Krestomatio (1991)
- Plena poemaro: Eŭgeno Miĥalski (red. 1994)
- Tempo fuĝas (1996)
Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonita en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)
Tradukaĵoj
El la angla
- La balenodento , de Jack London (1952)
- Epifanio , de Shakespeare (1977)
- La urbo de terura nokto , de James Thomson (1977)
- Don Johano, Kanto 1 , de George Byron (1979)
- La robaioj de Omar Kajam , de Edward Fitzgerald (1980)
- La sonetoj , de Shakespeare (1981)
- Fenikso tro ofta , de Christopher FRY (1984)
- Montara vilaĝo , de Chun-chan Je (1984)
- La graveco de la Fideliĝo , de Oscar Wilde (1987)
- La komedio de eraroj , de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)
- Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)
- Gazaloj , de HAFEZ (1988)
- Spartako , de Leslie Mitchell (1993)
- La stratoj de Aŝkelono , de Harry Harrison (1994)
- Teri-strato , de Douglas Dunn (1995)
- La kunularo de l' ringo , de J.R.R.Tolkien (1995)
- La du turegoj , de J.R.R. Tolkien (1995)
- La reveno de la reĝo, de J.R.R. Tolkien (1997)
- La ĉashundo de la Baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)
- La hobito , de J.R.R. Tolkien (poemoj kaj kantoj; kun Christopher Gledhill, 2000)
- Jurgen , de James Branch Cabell (2001)
El la skota
- Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)
El la sveda
- Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)
En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto
- Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková
Kantaroj
- Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)
- Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)
- Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)
Lernolibroj
- Esperanto: A New Approach (1965)
- Paŝoj al plena posedo (1968)
- A first course in Esperanto (1972)
- Traduku! (1993) — ISBN 0-902756-23-0; ISBN 978-0-902756-23-6
Bibliografio
- Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)
Esearoj
- Facetoj de Esperanto (1976)
- Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
- Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
- Vereco, Distro, Stilo (1981)
- Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
- La fenomeno Esperanto (1988)
- La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)
Miksita
- Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)
Festlibro
- Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Vilmos Benczik, (1999, red.), Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 217 p. ISBN 92-9017-064-6
Referencoj
- ↑ “Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970, p. 155: Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie, mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.
- ↑ William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet
Eksteraj ligiloj
Trovu « William Auld » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
greke Voĉo de William Auld en la Sonbanko Esperanta esperante greke William Auld (el Retarkivo 2009) en Originala literaturo Esperanta esperante greke William Auld en la ttt-ejo de Esperantlingva Verkista Asocio esperante greke Ligilo al skano de La Infana Raso, jen TTT-versio esperante greke Anna greke Kvar poemoj
greke Rimleteroj (inter William Auld kaj Marjorie Boulton) greke Pratempe en Anglujo ĉu (el Retarkivo 2004) (Jerusalem de William Blake) greke Tempo fuĝas novelo en Monato greke Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga artikolo en Libera Folio greke Esperantistoj bruligas kandelojn memore al William Auld (edukado.net) (el Retarkivo 2008) greke Verkoj de kaj pri William Auld en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo greke - William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay. Inkludas 3 versiojn de la aulda verko La infana raso en la angla, la skota kaj la gaela greke Oldo pri propraj nomoj el liaj Antaŭvortoj de la tradukinto al La ĉashundo de la Baskerviloj de Arturo Konan-Dojlo greke Vilhelmo Oldo, artikolo de Vastalto pri la rilato de Oldo al propraj nomoj
Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj: greke la angla mezepoka balado "Ĝorĝo" tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill en muzikfilmo de la retejo Youtube. La kanto aperis en la disko "Kantanta mia bird", eldonita de Krea Sono. greke la kanto "Ebrio" de W. Auld, kantata de Maksim Fedorov, same en muzikfilmo de la retejo Youtube http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov,]] la du lastaj eroj ambaŭ el la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko greke la kanto "En bona espero" de W. Auld, kantata de la duopo Ĵomart Amzajav kaj Nataŝa Gerlaĥ
|