Česká Lípa
Česká Lípa | |||
germane Böhmisch Leipa | |||
urbo | |||
Urbodomo en Česká Lípa
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Lípa | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Česká Lípa | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Konata loko | Lipý burgo | ||
Rivero | Ploučnice | ||
Situo | Česká Lípa | ||
- alteco | 258 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 41′ 19″ N 14° 32′ 19″ O / 50.68861 °N, 14.53861 °O (mapo) | ||
Areo | 63,24 km² (6 324 ha) | ||
Loĝantaro | 37 483 (2024) | ||
Denseco | 592,71 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 470 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 561380 | ||
Katastraj teritorioj | 14 | ||
Partoj de urbo | 14 | ||
Bazaj setlejunuoj | 48 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Česká Lípa | |||
Retpaĝo: www.mucl.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Česká Lípa (germane Böhmisch Leipa, en jidiŝo לעיפן[1] Lejpn[1] aŭ לייפען[2] Lípen[2], hebree לייפא Lípa[3]) estas urbo situanta en la norda parto de Ĉeĥio en la regiono Liberec, 63 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago, en valo de la rivero Ploučnice. Ĝi estas industria centro kaj fervoja vojkruciĝo kaj centro de la turisma regiono České středohoří (Bohemia mezmontaro). La urbokerno estas proklamita kiel urba monumenta zono. Vivas ĉi tie 37 483 loĝantoj (2024).
Krom la kerna urbo Česká Lípa, al la teritorio apartenas la urbopartoj Častolovice, Dobranov, Dolní Libchava, Dubice, Heřmaničky, Lada, Manušice, Okřešice, Písečná, Stará Lípa, Vítkov, Vlčí Důl kaj Žizníkov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kvítkov, Zákupy, Stružnice, Provodín, Sosnová, Skalice u České Lípy, Horní Libchava, Nový Bor kaj Svojkov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine slava vilaĝo elkreskis en marĉregiono inter fontfluoj de Ploučnice en la 10-a jarcento. En la jaro 1263 estas menciata burgo Lipá, pli malfrue, ĉe travadejo surpade ĝis Luzacio, estiĝis fortreso. Lipá estis en posedaĵo ĉe vico da nobeloj kaj sinjoroj el Lipá apartenis al la plej potencaj familioj en la lando. Jindřich el Lipá, la plej supera marŝalo de Ĉeĥa Reĝlando eminentis inter ili. Lia samtempulo Zdeněk Žitavský skribas pri li en kroniko de Zbraslav, ke eĉ la reĝo Johano de Luksemburgio obeis lin. En la jaro 1426 konkeris la urbon husanoj kaj Česká Lípa fariĝis la plej norda loko de tábor-orfa urba asocio. En la urbo sukcese evoluis metioj kaj ĝi longe apartenis inter ok plej dense loĝataj urboj en Bohemio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 9 244 |
1880 | 10 170 |
1890 | 13 369 |
1900 | 10 731 |
1910 | 12 065 |
1921 | 15 335 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 14 338 |
1950 | 12 007 |
1961 | 14 656 |
1970 | 16 683 |
1980 | 25 999 |
1991 | 39 424 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 39 358 |
2014 | 36 805 |
2016 | 37 158 |
2017 | 37 201 |
2018 | 37 405 |
2019 | 37 444 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 37 525 |
2021 | 35 890 |
2022 | 36 740 |
2023 | 37 262 |
2024 | 37 483 |
Homoj rilataj al la urbo
[redakti | redakti fonton]- Walter Steiner, geologo
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la historia centro konserviĝis restaĵoj de urbaj remparoj. Apud la burgo Lipý, ekde 1990 iom post iom rekonstruata kaj uzata por kulturaj celoj, troviĝas belvedero Červený dům (Ruĝa domo) en stilo de itala renesanco. En eksa aŭgustena monaĥejo, fondita en la jaro 1627 de Albrecht von Wallenstein, havas nuntempe sidejon patrujscienca muzeo, kiu estas malfermita tutjare.
El urba arkitekturo konserviĝis nur malmulte, granda parto de konstruaĵoj fariĝis viktimo de incendioj, precipe tiu en 1787. Domoj estas plejparte empiraj el tempo post la jaro 1820. Novrenesanca urbodomo el 1823 estis en 1884 alikonstruita.
-
Preĝejo de Avancigo de Sankta Kruco
-
Burgo Lipý
-
renesanca belvedero "Ruĝa domo"
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- PANÁČEK, Jaroslav; VOJTÍŠKOVÁ, Marie; SMEJKAL, Ladislav. Z dějin České Lípy. Česká Lípa : Sobotová, OVM, 1999.
- Z minulosti Děčínska a Českolipska IV., kolektiv autorů, vydalo Severočeské nakl. V Ústí n.L r.1985
- SMEJKAL, Ladislav. Českou Lípou krok za krokem. Česká Lípa : Magdaléna Sobotová, 2006.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 http://www.maskil.online/2019/11/14/synagoga-v-ceske-lipe/
- ↑ 2,0 2,1 https://www.jewishvirtuallibrary.org/ceska-lipa
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-02. Alirita 2021-01-04 .
|